|
Servisto de Jehuda Löw. La potenca
rabeno mem kreis ĝin el argilo; poste li vivigis ĝin tiel, ke li
enmetis en ĝian buŝon "ŝemon*."
Golemo laboris por du. Li servis,
akvon portadis, fendis lignon, balais kaj entute plenumadis ĉiujn
krudajn laborojn. Kaj ĝi ne manĝis, nek trinkis kaj bezonis nek
ripozon nek respiron. Sed ĉiam, kiam komenciĝis la hebrea
sabato, vendrede antaŭvespere, kiam ĉia laboro devis ĉesi,
la rabeno prenis "ŝemon" el ĝia buŝo; la goleme
subite rigidiĝis, ne moviĝis kaj staris kiel figuro en angula,
morta argilo, kiu post sabato tuj viviĝis, kiam la rabeno metis en la
buŝon la sorĉan "ŝemon."
Sed foje Löw ben Bezalel, preparante
sin por konsekri en la malnova-nova sinagogo la hebrean sabaton, forgesis
la golemon kaj ne eligis el ĝia buŝo la "ŝemon."
Sed apenaŭ la rabeno eniris en la sinagogon, ke apenaŭ li
komencis psalmon, jam alkuris homoj el lia domo kaj el la najbareco,
ĉiuj konsternitaj, kaj kun teruro, abrupte, ĉiuj samtempe
anoncis, kriis, kio okazas, kio okazis, ke la golemo hejme furiozas, ke
neniu darfas al ĝi, ĉiun 1i mortigus.
La rabeno momenton hezitis; komenciĝis
sabato, la psalmo jam komenciĝis. Ĉia labaro, ĉia minimuma
penado ekde tiu tempo estas peko. Sed la psalmon, per kiu la sabata tago
estas konsekrata, li ne findiris, ankoraŭ ne komenciĝis la
ĝusta momento de sabato. - Li ekatakis kaj hastis en sian domon.
Ankoraŭ li ne alvenis kaj jam li aŭdis obtuzan bruon, bruegajn
frapojn. Kiam li eniris, la ceteraj pro timo ege postrestis, li vidis
abdomenon de dezertigo: frakasitan vazaron, disbatatajn, renversitajn
tablojn, seĝojn, kestojn kaj benkojn, disĵetitajn librojn. Tie
la golemo finis la pereigan laboron. En tiu momento ĝi
"laboris" sur korteto, kie jam kuŝis kokinoj, kokidoj, kato
kaj hundo, ĉio buĉita, kaj kie ĝuste ĝi tiregis el la
tero grandtrunkan tilion. Ĝi estis tute ruĝa, kaj la nigraj
bukloj flirtis ĉirkaŭ ĝiaj frunto kaj vangoj, kiam ĝi
estis elradikiganta arbon, kvazaŭ ian palison en barilo.
La rabeno iris rekte al ĝi; li
fiksrigardis ĝin kaj la manojn li havis aletenditajn. La golemo
ekskuis, ekokulegis, kiam la majstro ĝin ektuŝis, kaj rigardis
konsternite en liajn okulojn, kvazaŭ alforĝita per lia potenca
rigardo. Kaj tiam la rabeno etendis la manon inter ĝiajn dentojn kaj
per unu tuŝo eltiris el ĝia buŝo la sorĉan "ŝemon."
Kvazaŭ oni subhakus la golemon.
Subite ĝi falis teren kaj kuŝis senmove, jam nur kiel argila
figuro, morta materio. Ĉiuj judoj ĉirkaŭe, maljunaj kaj
junaj, ĝoje ekkriis kaj nun plenaj de kuraĝo aliris al la
falinta golemo kaj mokis ĝin kaj insultis ĝin. Sed la rabeno
profunde elspirinte, eĉ ne vorton diris kaj denove paŝis en la
sinagogon, kie dum lumo de lampoj li komencis denove diri la psalmon kaj
konsekris sabaton.
La sankta sabata tago pasis, sed
rabeno Löw ben Bezalel ne enmetis al la galemo la "ŝemon"
en la buŝon. Kaj tiel la golemo ne leviĝis, restis argila figuro
kaj estis metita sub tegmenton, sub tegmentojn de la malnova sinagogo, kie
li dispeciĝis.
Bileto kun la hebrea sorĉa teksto. |