retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

La urboj de la mondo

_______________________________________________________________________________________________________

 

Foto

Moskvo  -  Rusio

  Indekso

 

Moskvo igxis lastfoje cxefurbo de Rusio en 1991, kvankam gxis tiam longatempe gxi estis cxefurbo de Sovetunio. En Moskvo funkcias cxiuj plej gravaj administrejoj inkluzive Kremlon - sidejon de Rusia prezidanto. Gxi estas plej granda industria, scienca, kleriga, financa kaj kultura centro de l`lando.
Gxi situas en europa parto de Rusio cxe bordoj de rivero Moskva fluanta al Oka, kiu siavice fluas al Volga rivero. Areo de la urbo kalkulas cxirkaux 1000 kv.km kaj estas limigita cxefe per Ringa Auxtomobila Vojego. En Moskvo logxas reprezentantoj de 130 nacioj, cxefe rusoj. 

Moskvo estas grava fervojkrucigxejo kaj fakte haveno de kvin maroj cxirkauxigantaj euxropan Rusion, dank`al artefaritaj navigeblaj kanalegoj kaj riveroj. Klimato en Moskvo estas modera, kontinenta.
Vintra sezono kutime komencas novembre kaj finigxas marte. Absoluta minimuma temperaturo estis registrita en la jaro 1942: tiam okazis 42C sub nulo. Somera ordinara temperaturo estas 22C super nulo, kvankam iufoje gxi atingas pli ol 34C. Reliefo de l`urbo ne estas ebena, plej alta punkto atingas cx. 200 m super marnivelo. Cxefa akva arterio estas Moskva rivero kaj gxia riverbrancxo Jauxza kunligintaj apud Kremlo. 

Ekzistas tri cxefaj versioj de nomorigino kaj interpreto de la vorto - MOSKVA. La unua, plej ofte uzata diras, ke cxi-loko cxiam estis malseka kaj do niaj prauxloj per sia antikva lingvo nomis gxin tiel. La dua supozas, ke la vortradiko venis el lingvo de iu nerusa popolo kaj signifas ursino. La tria estas simila al la dua versio, sed signifo estas malsama - bova vadejo. 

Skribaj kronikoj unue mencias Moskvon en la jaro 1147, kiam princo de Vladimir - Suzdalo nomata Jurij (Georgo) Dolgorukij renkontigxis cxi tie kun sia aliancano princo Svjatoslav kaj organizis grandan bankedon. Al li placxis vilagxeto situanta sur alta, maldekstra bordo de Moskva rivero nomata Borovickij monteto, kiu tauxgis por fondi tie fortikajon. Do la urbo estis nomita samkiel la rivero laux ordono de la princo. 

En 1156 en Moskvo estis fondita ligna citadelo, kiu iom poste igxis fame konata kiel Kremlo. Apero de vortradiko ne estas tute klara gxis nun. Iuj supozas gxian tradukon el rusa vorto "kremenj" (siliko) pruvante gxiajn unikajn malmolecon kaj firmecon, la aliaj preferas ekspliki gxian devenon el "krem" (pinglarbo), cxar tiujn arbojn oni aplikis komence por konstruado de la fortikajxo. Enplane teritorio de Kremlo similas triangulon kaj okupas 28 hektarojn. En gxia centro situas Sobornaja (Katedrala) placo cxirkauxigita per ceteraj belegaj katedraloj kaj temploj, inter kiuj plej fame konata estas Uspenskij (cxieliro de Maria) katedralo, en kiu oni kronis cxiujn rusajn gecarojn kaj geimperiestrojn, proklamis plej gravajn carajn ordonojn kaj entombigis patriarkojn kaj cxefajn klerikojn de Rusa Ortodoksa Eklezio. 

Du objektoj kutime allogas pleje atentojn de observantoj. La unuan Caro-kanonon gisis el bronzo en 1586 rusa majstro Antono Cxohxov. Gxiaj longeco superas 5 metrojn kaj pezo - 40 tunojn. Kalibro de la tubo egalas 890 mm! La dua estas fame konata kiel Caro- sonorilo starigita sur granitan piedestalon kaj pezas cx. 200 tunojn, kies alteco kaj diametro egalas 6 metrojn. Gxin gisis patro kaj filo Motorin en 1735. 
La nuna rusa vorto "krasnaja" (rugxa) antauxe havis kroman signifon "bela" kaj do moderna traduko ne estas entute korekta, kvankam la Rugxan placon ornamas kelkaj konstruajxoj kun rugxbruna koloro. Necesas nomi gxin - la Bela Placo. 

El la supre menciitaj faktoj oni povas konkludi, ke ekde sia apero Moskvo cxefe estis fortikajxo, kiun ofte atakis malamikoj kaj kompreneble ili rezultigis gravajn detruojn, brulegojn ktp. Dum jarmiloj moskvanoj bezonis gardi kaj fortigi sian citadelon kaj apudajn logxlokojn. Do gxis nun sur la plano de Moskvo estas videblaj tiamaj ringaj bastionoj cxirkauxigintaj la urbocentron, kiuj poste transformigxis je stratoj kaj bulvardoj. Same vojoj antauxe kunligintaj Moskvon kun aliaj urboj nuntempe estas avenuoj, sxoseoj kaj stratoj, kiuj similas radiojn direktitajn elcentre eksteren. 

Eminenta agado de Princo Ivano la Tria restigis tre videblan postsignon en la historion de Rusio. Plej grava evento estis lia edzigxo en 1472 al la bizanca princino Sofia Paleolog transdoninta dote blazonon (dukapa aglo) de sxia imperio. La fakto mem estis tute neordinara kaj gxi postulis de la princo pli altan statuton kaj aliajn atributojn de potenca monarko. 
Samtempe formigxis ekstere de Kremlo tiel nomata "Kitaj - gorod" (Loko cxirkauxigita per ligna stangaro), kies muroj ankaux estis refaritaj el brikoj. Per la vorto "kitaj" nuntempe rusoj nomas landon Cxinio kaj do tiu fakto iufoje okazigas malkomprenon kaj malkorektan interpreton de fremduloj kiel "cxina urbeto". Longo (2,6 km) kaj diko (8,0 m) de tiuj muroj ecx superis la kremlajn. 

Moskvo estas fakte "naskigxloko" de la unua rusa caro, cxar la 16-an de januaro 1547 en Uspenskij katedralo de Kremlo okazis inauxgurado kaj kronado de Ivano la Kvara (Groznij), kiu jam ekde juneco revis pri lia senlimigita potenco kiel auxtokrata monarko simila al la sama de iu regxo okcidenteuxropa. Ankaux lia antauxa titolo "princo" ne estis bone komprenebla eksterlande, cxar la rusan vorton "knjazj" oni ofte misinterpretis kiel "regxido" au "duko", kio gxenerale ne estis korekta en tiama Rusio. La nova titolo "carj" (caro - rusa prononco de la latina vorto "caesar") egaligis lin ecx kun la imperiestro de Sankta Romia Imperio kaj iom faciligis diplomatajn interrilatojn. 

Caro Petro la Unua estis denaska moskvano ekde 1672, li entute gxin ne sxatis pro multaj kauxzoj. Infanece li spertis malfavorajn vivkondicxojn cxi tie kaj ecx du senrezultajn vivatencojn, kiujn realigis lia parencaro . Tial en 1712 li fondis Sankt- Peterburgon kiel cxefurbo de Rusio kaj do cxiuj plej gravaj administrejoj estis translokitaj tien el Moskvo. Iom post iom Moskvo akiris novajn, kromajn funkciojn, cxar aperis diversflanka industrio kaj videble disvastigxis enlanda komerco.Uzinoj, fabrikoj, bankoj, borsoj, stacidomoj kaj grandaj vendejoj efektive sxangxis moskvan aspekton. 

Marte de 1918 Moskvo fakte igxis sidejo de nova registaro gvidita de Lenin, kiu enlogxigxis en Kremlon. 
Moskvo estis fakte lulilo de eksterordinara sxtata modelo aperinta la 30-an de decembro 1922, kiam kvar sendependaj respublikoj (Rusio, Ukrainio, Belorusio kaj Kauxkazio) fondis per vocxdonado de siaj delegitoj Sojuz Sovetskihx Socialisticxeskihx Respublik -SSSR (Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj - USSR), kion multe kontribuis Vladimir Lenin. Gxis gxia disfaligo en 1991 la Union membris dekkvin respublikoj, kies logxantaro kalkulis cx. 300 milionojn da civitanoj kaj la areo okupis unu sesonon de la terglobo. 

Stalin, kiu tridek jarojn regis la sxtaton gxis 1953, multon faris por rekonstrui Moskvon kaj la tutan landon. Tiam aperis pluraj novaj uzinoj, fabrikoj, stadionoj, granda kanalo liginta Moskva riveron kun Volga ktp, ktp. Memkompreneble moskvanoj same ricevis pli bonajn vivkondicxojn, cxar tiam oni multe konstruis novajn logxkvartalojn kaj rekonstruis la malnovajn. 

Aparte necesas rimarkigi aperon de moskva metroo, kiu ekfunkciis la 15-an de majo de 1935. Gxi estis konstruita ne nur kiel oportuna subtera fervojo, sed ankaux kiel plej perfekta sama konstruajxo en la mondo, ja gxiajn metrostaciojn oni ornamis per pluraj belaj skulptajxoj, freskoj, mozaikoj ktp, kiuj aspektas gxis nun kiel senkompareblaj, luksaj palacoj. Multajn homvivojn la metropoliteno savis kaj protektis dum la Dua mondmilito, kiam okazis bombadoj de Moskvo. 

Gravan postsignon en evoluadon de Moskvo restigis vica reginto de USSR - Nikita Hxrusxcxev, kies nomon oni gxis nun rememoras pro multaj tipaj logxdomoj konstruitaj dum lia regado. Tiuj konstruajxoj havis kiel regulo kvin etagxojn kaj estis faritaj el grandaj blokoj fabrikitaj en uzinoj. Tiu cxi nova konstrua teknologio permesis dum mallonga tempo parte decidi tre gxenan kaj malfacilan problemon pri kontentigo de deziroj de moskvanoj logxi en komfortaj domoj, viziti modernajn vendejojn, kuraci sin en perfektaj poliklinikoj ktp. 

Nova rimarkinda etapo de evoluado komencigxis en Moskvo en 1991, kiam ekoficis urboestro Jurij Lujxkov. Disfaligo de USSR kaj kapitalisma koncepto de nova rusia registaro grave sxangxis influon de la sxtato je urbaj problemoj. Plimulto de uzinoj kaj ceteraj entreprenoj funkciintaj en Moskvo igxis baldaux privataj kaj sekve estis devigitaj mem zorgi pri siaj labortaskoj kaj perspektivoj.

La grandega katedralo Kristo Savanto estis restarigita en 2000 honore al tiama jubileo de Mesio. En 1936 la katedralo estis eksplodita kaj detruita gxisfunde. Nun denove la blanka katedralo kronita per oritaj kupoloj estas videbla el diversaj lokoj kaj agrable beligas la urbon. En gxi samtempe povas pregxi 12 000 ortodoksaj kristanoj. 

En Rusio ekzistas proverbo "Estas pli bone unufoje ekvidi ol centfoje auxdi". 

Mi opinias, ke gxi estas tute korekta kaj do venu Moskvon kaj vidu gin! 

 

 

  Foto

Titolo  :  

 Indekso

Komento

 

Titolo  :  

 Indekso

Komento

 

Titolo  :  

 Indekso

Komento

 

Titolo  :  

 Indekso

Komento

 

Titolo  :  

 Indekso

Komento

 

Titolo  :  

 Indekso

Komento

 

Titolo  :  

 Indekso

Komento

 

* * *

Vi povas sendi aliajn fotojn aux komentojn al retadreso :  gazeto@internacia-gazeto.com