retadreso  :  gazeto @ internacia-gazeto.com

La mondo per Esperanto

_______________________________________________________________________________________________________

 

Foto

Mens - Francio


Mens estas vilagxo en la montaro sude de la urbego Grenoble, en la Alpoj francaj. Gxia logxantaro nombras 1200, gxi estas la esta "cxefurbo" de la valo Trièves (trijev), bela kaj preskaux netusxita areo. Mens situas je 780 metrojn altitude. Malgraux tio, la klimato estas milda kaj seka pro la influo de la Mediteraneo.
La cxirkauxaj montoj atingas la altitudon de 2780 metrojn.

La valo estas mozaiko de kampoj kaj de arbaroj (cxefe pinaroj), la naturo estas sovagxa kaj ricxa je belaj plantaro kaj bestaro. La cxefa ekonomia okupajxo estas agrikulturo : kultivado de cerealoj kaj bredado de sxafoj kaj bovoj.

La vilagxo travivis kruelan periodon dum la religiaj militoj, kiuj ruinigis la francan regxlandon dum la 16-an kaj 17-an jarcentoj. Malgraux la subpremado far de regxaj trupoj, la nuna largxa malplimulto protestanta atestas pri tiu epoko, kiam cxiuj logxantoj estis protestantaj.

De cxiam la regiono allogas klerulojn, kiuj trovas tie rifugxejo for de la freneza vivo moderna. Tial la vilagxo havas aktivan vivon kulturan. La cxefa okazajo estas la ciujara muzikfestivalo "Mens Alors!", kiu okazas komence de auxgusto. 

Apud Mens trovigxas la naciskala ekocentro Terre vivante (Tero viva), kiu pritraktas biogxardenadon, ekokonstruadon kaj energisxparadon. Pro multaj aliaj iniciatoj tiaj, la regiono estas rigadata kiel modelo de disvolvigxo ekologia.

  Indekso

 

  Foto

 

Indekso

La cxefa strato, kun heredajxa kafejo "Café des Arts" (Kefejo de l'artoj), maldekstre

 

 

 

Tipa domo kun tegmenta pordo por entegmentigi fojnon

 Indekso


 

L'Obiou, la plej alta monto apude (2780 metrojn)

 Indekso

Komento