|
Curitiba (Kuritibo) estas brazila urbo, cxefurbo de sxtato de Paraná (Paranao). Gxi situas je 934,6 metroj supre de la marnivelo, en la unua Paranaa altbenajxo. Gxia logxantaro estas 1.757.904 logxantoj (lau taksado farita en 2005) kaj pro tio estas la plej granda urbo de la suda regiono de Brazilo.
Curitiba estis fondita en 1654 kaj altrangita je kategorio de vilagxo kaj de municipo en 29 de Mardo de 1693, sub la nomo Nossa Senhora da Luz dos Pinhais (Nia Sinjorino de la Lumo de la Pinarbaro). En 1721 gxi nomigxis Curitiba pro tio, ke miloj da pinarboj kovris gxian territorion. Meze de jacento XIX, la tiama provinco de Paraná estas apartigita de la provinco de São Paulo (Sankta Pauxlo) kaj Curitiba farigxis Cxefurbo. Dum sia historio, Curitiba ricevis grandan alfluon de euxropaj enmigrintoj, speciale italoj, poloj, germanoj kaj ukrainoj.
Ekzistas du versioj, kiuj estas nuntempe akceptataj por la deveno de la nomo Curitiba. La indigxenoj tupioj-gvaranioj - Tupi (Tupioj), Jê (jxeoj) kaj Guarani (gvaranioj) - uzis la esprimon (pinfrukto) + etuba (multe da). Alia versio,ankau en la tupio-gvarania,kombinas kurit (pinarbo) kaj yba (granda kvanto).
La urbo de Curitiba estas speciale konata pro siaj urbaj solvoj novajxaj, kiel auxtobusoj duartikulitaj en siaj ekskluzivaj stratoj kaj la ligeirinho (rapidajxeto), modelo adoptita de urboj de aliaj landoj, inkluzive de Usono. La verda areo de la urbo, kvindek unu kvadrataj metroj po logxanto, estas cxirkau je tri fojoj pligranda ol la minimuma areo rekomendita de Unesko. Dispelitaj ene de la urbo trovigxas la Ruas da Cidadania (Stratoj de Civitaneco), kiuj estas municipaj institucioj, kie trovigxas lokoj por komercado,bibliotekoj, servoj por senpaga konekto al Interreto, inter aliaj,krom servoj de registaro municipa, sxtata kaj federala. Ili estas la unikaj lokoj en la urbo, kie la kolportista komercado estas permesita. Pro cxiaj tiaj urbaj solvoj, Curitiba estis antaux nelonge rekomendita de Unesko kiel unu el la urboj-modeloj por la rekonstruo de la urboj de Afganio.
Malgraux tio, kiel iu ajn alia urbego brazila, Curitiba ankoraux suferas pro iuj da sociaj problemoj, kiel la ekzistado de domacxaroj cxirkaux la municipo kaj strataj logxantoj. La krimeca indekso, tamen, ankoraux estas malalta, kompare al tiuj de aliaj urboj samgrandaj.
|