retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Instituto ZAMENHOF

Lome - Togolando

_______________________________________________________________________________________________________

 

 

     Indekso

 

 

 

KORO DE INSTITUTO ZAMENHOF

 

La 13-an de septembro 2004 malfermighis Instituto Zamenhof (IZo). Tiam ekis parto de ghiaj laboroj, helpi al infanoj de nepagipovaj gepatroj lerni skribi kaj legi. Kun la paso de la tempo realighas aliaj partoj : ebligi al gejunuloj havi vivtenon, helpi la gelernantojn rilati kun samaghuloj tra la mondo, uzante komputilon kaj Esperanton, organizi vesperan kurson al analfabetuloj, kiujn oni instruu ankau pri chiutagajhoj (higieno, konduto en familio, respondecoj en la komunumo, edukado de infanoj, mediprotektado, ktp.). Prizorgi ankau infanojn/junulojn ne kapablajn lernejanighi, krei mondonajn aferojn por la nepagipovaj gepatroj estas ne ekster la taskaro de IZo.  Kio nun realighas, pri tio temas tiu chi verko.

 

1- Lernejaj laboroj

Kiam en augusto 2004 estis propono, ke oni reklamu pri Instituto Zamenhof tra amaskomunikiloj, la respondeculoj de la lernejo reagis :"IZo mem reklamos pri si pere de la laboroj. Necesas bone organizi tiujn chi, kaj chiuj konos ghin pro la efika agado". Vidu !

Fine de la lerneja jaro 2005-06 gelernantoj de la lasta klaso de kolegio (CEG) sukcesis centprocente la shtatan ekzamenon. Fine de 2006-07 la sukceso estis chirkau 84-procentoj. En la aliaj klasoj la rezultoj estas similaj. Instruistoj de aliaj lernejoj asertas :"La laboroj en IZo estas tiom bone organizataj, ke malsukceso de la la gelernantoj estas preskau neebla". Kio tiel paroligas la homojn ? IZo ne nur lernigas legi kaj skribi, sed ankau zorgas pri la tuta personeco de la gelernantoj. Por tio necesas ankau bone prizorgi la instruistojn. La horartabelo de la gelernantoj enhavas chion pri lernado kaj ankau ludoj. Kiel ili kune lernas, tiel ankau ili kune ludas kaj festas en tuta amika etoso. En la elementa nivelo, chiu klaso havas sian instruiston kun profesia diplomo pri instruado. Tamen almenau unufoje en la monato instruistoj-veteranoj vizitas ilin por vidi, kiel ili instruas. Misajhoj estas tuj korektataj, kaj laubezone okazas kvazau plurhora seminario, por pli funde instrui al la instruistoj, kion ili ne bone mastras. La kolegio ne estas escepto.

En CEG ne chiu klaso, sed chiu lernobjekto havas sian respondecan instruiston. Estas do instruistoj pri literaturoj, kaj instruistoj pri sciencoj. Sur la literatura kampo, kiu instruas la francan lingvon, tiu zorgas ankau pri kurso de historio kaj geografio (Histo-geo). En scienco, unu instruisto zorgas pri matematiko kaj fizikaj sciencoj, alia pri naturaj sciencoj (biologio, geologio, botaniko). Kiu instruas la anglan, tiu povas ankau instrui la francan, sed kutime, instruisto pri la angla zorgas nur pri tiu chi lernobjekto. Krome estas ankau aliaj pri kudrado, informadiko, Esperanto, desegnado kaj sporto. Ankau tiuj instruistoj estas kontrolataj.

"Konfidu, sed kontrolu", chu ne? Instruistoj-veteranoj (formistoj de aliaj instruistoj) regule sekvas la laborojn. Estas unu kontrolisto pri la objektoj literaturaj franca kaj Histo-geo), unu por matematiko, unu por fizikaj sciencoj, unu por naturaj sciencoj, unu por la angla. Almenau unufoje en la monato okazas la kontrolo. Kontrolante ekzemple anglan kurson, oni povas salti al Esperanta au al informadika. La gvidado de lecionoj estas sama, kaj tiel, kiam la instruado iel lamas, oni tuj rimarkas. Oni sekvas la instruadon en la klaschambro por noti bonajn kaj malbonajn flankojn de la instrulaboroj. Poste okazas reghustigo kiel che la elementa nivelo. Tiucele organizado de plurhora seminario oftas en IZo. Aparta seminario okazas dum la ferioj de Julio-Septembro, kaj en tiu chi jaro, inter la 17a de septembro kaj la 12-a de oktobro la instruistoj de ambau niveloj sekvis kurson por enprofundighi en la programojn kaj metodikon. Chion ili aplikas dum la lerneja jaro kun la kontrolo instruistoj-veteranoj. Necesas mencii, ke estas iu alia kiu superrigardas chion, kaj preskau chiutage (shtel)sekvas chiujn laborojn, ech konsultante notkajerojn de gelernantoj. Tio ebligas ghustatempan ghustigon. Ankau la sano kaj la estonteco de la gelernantoj/geinstruistoj estas ne ekstertemaj.

Informado pri sana nutrado chiam okazas (ne)formale. En la komenco estis malfacile komprenigi al la gelernantoj kaj geinstruistoj la gravecon de fruktoj en la homa manghosistemo. Plejparto manghas nur por plenigi la ventron. La salubreco de la manghajhoj estis pretervidata. Dank' al klarigoj de gvidantoj de IZo, pli kaj pli da IZ-anoj rekonas la gravecon de manghoj en la prizorgado de la homa sano. IZo tial disponigas fruktojn al chiuj, kaj ankau kuracistoj estas je chies dispono. Kiam iu malsanighas en la lernejo, tuj al la kuracisto oni portas lin/shin je la kosto de la lernejo. Okazas la unuaj flegoj. Memorigo pri higieno ne estas pretervidata. Puraj tualetejoj/necesejoj estas je chies dispono, kaj instruistoj chiam montras al la gelernantoj kaj ech al aliaj instruistoj kiel uzi/prizorgi ilin kaj kiel purigi sin post fekado/pisado. Fojfoje memorigaj vortoj pri dentopurigado, kaj lavado de vestajhoj estas savigaj. "Sana menso en sana korpo". Kiam la korpo estas sana, tia estas a nkau la menso.

Ofte religieco dividas homojn. En IZo chiuj komprenas, ke LA HOMO estas la centro de la agado. La edukado estas tute sekulara. Neniu religio aperas en la lernejo. Chiuj homoj en IZo faras chion kune. Neniu montras sian apartenecon al ia religia konfesio. Diskutoj pri tiaj kondutoj ofte okazas. Informoj pri la vivstilo de Zamenhof komprenigas tion al la IZo-anoj. Kvankam iuj pensas pri sia estonta vivo post la morto, IZo-gvidantoj pensas pri la vivo dum pensia periodo. 

En Togolando estas du organizajhoj por pensiaj kaj asekuraj aferoj: kaso de pensiuloj shtataj, kaj kaso de socia asekuro por neshtataj laboristoj. Por la shtataj funkciuloj, la enskribigho okazas kvazau automate, sed por la neshtataj laboristoj, la entrepreno devas unue enskribighi che la kaso de socia asekuro, kaj poste enskribigi ankau siajn laboristojn. Okazas, ke entrepreno ne enskribighas, sed laboristoj mem tion faras. La bazo de tio estas chiumonata kotizo. IZo chiel klopodas por certigi tiun chi estontan vivon de siaj laboristoj.

La enskribigho che la kaso de socia asekura ne jam okazis, sed IZo starigis salajron de 13-a monato de la jaro. Tiun monon IZo shparas en banko por chiu laboristo konfirmita en sia funkcio. Dume, IZo klopodas por la enskribigho che la kaso de socia asekuro. Tio chi donos pli da avantaghoj al la laboristoj : prizorgo de la graveda edzino kaj ankau de infanoj (ghis maksimume 6), ricevo de monsumeto por chiu infano fine de chiu monato, prizorgo pro dumlaborhoraj akcidentoj kaj ankau pro profesiaj malsanoj, ktp. IZo pagos al la kaso, kaj tiu chi zorgos pri tiuj aferoj. Lau la nunaj reguloj en la asekura kompanio estas pagata 20,5 % de la salajro. Enskribighinte kun siaj laboristoj che la kaso de socia asekuro, IZo chiumonate donos tiun monon (20,5% de la salajro) al la kaso. Che la kaso shtata l kontribuo estas 27%: la shtato pagas 20%, kaj la laboristo 7%). Kompreneblas, ke IZon koncernas la asekura kompanio, kio vere kuraghigos la laboristojn, kaj plibonigos la laborojn en la lernejo.

Ne estas dubo, ke chio iras bone, char IZo tiel reklamas pri si. Gepatroj multaj de gelernantoj chiutage impetas al IZo por havi lokon al siaj gefiloj. Chiuj laudas la bonan organizadon de la laboroj en IZo, la prizorgadon de la gelernantoj, kaj ankau la regulan pagadon de salajroj al la laborantoj. Certe la gvidantoj de IZo povus fari pli, chu ne?

La sukceso dependas de du aferoj :

- organiza kapablo

- monrimedoj

Char multaj privataj lernejoj en Togolando celas nur monon char komerccelaj, ili iomete pretervidas la organizadon. Ili tiom celas la monon, ke ili ech ne scias, ke ili havas la monrimedon por ion pli bonan organizi. Ankau IZo estas privata lernejo, sed tute ne komerccela. Tial chi la etan monrimedon, kiun ghi havas, ghi uzas por bone organizi la laborojn. La organiza kapablo tute ne mankas en la gvidantoj. Kio al tiuj chi mankas, tio estas nur la monrimedoj. Kiam pli da tiaj ili havas, certe la laboroj estos multe pli efikaj. Tiu prizorgado de la laboroj koncernas ne nur la gelernantojn, sed ankau ties gepatrojn analfabetajn.

2- Vesperaj kursoj por gepatroj de gelernantoj

En la lernejoj la gelernantoj sekvas kursojn. Hejme ili devas reiri al siaj notoj por enprofundighi en ilin. Ankau por tio necesas interveno de gepatroj. Multaj el tiuj chi estas analfabetaj kaj tute ignoras tion. Aliaj, kvankam instruitaj, pretervidas tion, kaj necesas regule memorigi ilin pri tio. Jen aperas alia tasko de IZo. Precipas la instruado al gepatroj analfabetaj. En pasintaj jaroj la provoj ne tute sukcesis, char ne chiuj gepatroj rapide komprenas tion. Nur kelkaj homoj povis enskribighi en la pasinta jaro. Multaj ne kashas sian problemon pri manko de vivteno:"mi la tutan tagon baraktas por trovi manghon al miaj gefiloj, kaj ofte tre malfrue mi revenas hejmen en la vespero kaj tre laca. Estas malfacile". La klopodoj pluiros en tiu chi jaro, kaj necesas lernigi al la gepatroj senhavaj kion entrepreni por redukti la monproblemojn. Homoj estas aparte formitaj por gvidi la kurson al analfabetuloj. IZo jam havas tiajn instruistojn je sia dispono. Estas du sekcioj: iuj lernos la francan, dum la aliaj, la evean lingvon. Kelkajn semajnojn post la eko de la lerneja jaro 2007-08 komencighos la laboroj alfabetigaj, jes ankau Esperantaj por la tuta Afriko neniam haltas. Tiuj chi iras kaj pluiras en alo de IZo kun la nomo ACE (Afrika Centro Esperantista)

3- Afrika Centro Esperantista

En 1980 Hans BAKKER eklaboris por E-movado en Afriko. Jam chirkau la dekjarigho de sia laboro li ektrovis afrikanojn, kiuj povos iam transpreni siajn laborojn, ke la Afrika Agado estu tute sendependa. La togolanda E-movado ofertis al li tiajn homojn. Jen do Hans dum pluraj jaroj kunlaboris kun tiuj togolandanoj, kiuj iom post iom transprenis la laborojn de li. Ekde 2001 konkretighis strukturo, kaj preskau chiuj taskoj okazis en Togolando (en la domo de GBEGLO Koffi). Ekde 2004, precize en septembro, che la ekfunkcio de Instituto Zamenhof (IZo), tiu chi transprenis chiujn taskojn de Hans BAKKER, kiuj pluokazas en la tiucela strukturo ACE (Afrika Centro Esperantista).

Adresoj

11 BP 48, Lome 11, Togolando
Tel : (228) 227 51 64, (228) 271 47 12, (228) 271 1557 Mobilo : (228) 928 16 26,
(228) 944 94 64, (228)943 93 61 E-poshto : esp.togo@cafe.tg, afrikacentro@hotmail.com
Domo : Institut Zamenhof, Rue Passage des boeufs, Bč-Kpota, Adidome, Lome 

ttt-paghoj : http://homepage2.nifty.com/EsperantO/ESPTogo/Togobazo.html
                 http://www.eenschoolintogo.nl/ace/index.php http://Esperanto.Org/TIETO/

Prizorgantoj

- GBEGLO Koffi (administranto)

- DOUMEGNON Koffi (sekretario),

- ATTAGLO Elom Eviyenyeame (helpanto)

Taskoj

organizi kursojn diversgradajn perkoresponde au surloke, diversajn internaciajn Esperanto-ekzamenojn ; trejni instruistojn kaj organizi internaciajn renkontighojn en Afriko; plibonigi la Esperantistecon de afrikanoj, disponigante al ili esperantologiajn studojn; zorgi pri transpagoj inter afrikaj landoj kaj la aliaj; plenumi taskojn de aliaj Esperanto-organizajoj rilate Afrikon kaj Esperanton; eldoni verkojn de afrikanoj, kaj promocii la afrikan kulturon pere de Esperanto ; financeti E-agadon en Afriko, ktp.

Periodajhoj

HACE estas la periodajho de HACE. Ghi aperas rete kaj ankau papere. Ghia enhavo estas varia : raportoj pri Esperanto-agado, beletrajhoj, recenzoj, vidpunktoj, ktp. Ghi estas chies proprajho kaj chiuj rajtas kontribui en ghi per chiaj ajn artikoloj, kiuj ne malobeas la homajn rajtojn. Krome estas ankau KomACE, kiu pli regule aperas ol HACE. Ghi disponigas nur informetojn, dum HACE estas pli detala kaj ampleksa. Por legi rete tiujn informilojn necesas simple alighi al la grupo

<hace@yahoogroups.com>, skribante al <hace-subscribe@yahoogroups.com>

Eventualajn informojn pri ricevo de la papera versio de HACE oni petu de la redakcio.

BankKonto

La konto de ACE trovighas che la banko (Postbank) en Nederlando. Por internaciaj pagoj oni uzas t.n. IBAN-numeron: NL02PSTB0004401853 Por pagoj en Nederlando sufichas la numero 4401853.

NL = Nederlando
02 = nulo du
PSTB = mallongigo de Postbank
000 = nulo nulo nulo
4401853 = la kerna numero
La nomo de la konto-posedanto estas: Stichting Fonds ACE.
La loko estas: Amsterdam.

La adreson oni ne bezonas mencii, sed chiukaze ghi estas: Kastelenstraat 231 1082 EG Amsterdam

Paganto devas mencii t.n. BIC-kodon de la banko: PSTBNL21Pagoj en Europo, kiuj uzas IBANkodon kaj BIC-kodon estas senpagaj.

Ne necesas mencii adreson de la banko. Kiu preferas uzi sian UEA-konton, tiu povas instrukcii al UEA per la retadresoj:

uea@inter.nl.net kaj financoj@co.uea.org (kun kopioj al Gbeglo Koffi <esp.togo@cafe.tg> kaj Hans BAKKER <hansbakker@raketnet.nl>) ke UEA elpagu el lia/shia konto la sumon al: Postbank-konto 4401853 je la nomo de Stichting

Fonds ACE, Amsterdam kun priskribo "Donaco de ........ (metu viajn nomojn)". Tiaj elpagoj per postbank estas sen bankokostoj. Eventualajn demandojn respondos Hans BAKKER au GBEGLO Koffi

En Instituto Zamenhof, estas lokoj por chiuj. Infanoj preparas sian estontan vivon, junuloj jhus diplomitaj trovas sian provizoran vivtenon, gepatroj analfabetaj lernas skribi kaj legi, kvartalanoj partoprenas diskutrondojn pri chiutagaj aferoj, eksterlandanoj spertas la vivadon en afrika medio, gastante en la lernejo, ktp. Chiuj, escepte de neniu, profitu el la laboroj de IZo, kiun ili povas helpi, ke la diversaj planoj realighu.

 

Indekso

 

 

 Indekso


    

 

 Indekso


 

 

 Indekso


 

 

 Indekso


 

 

 Indekso


 

 

 Indekso


 

 

 Indekso


 

 

 

 Indekso


 


Pli ol kvar cent gelernantoj en Instituto Zamenhof (IZo) en 2008-09


"Chiutage multaj homoj vizitas vian domon, sed neniam trovas vin hejme. Kio okazas ?", demandis s-ron GBEGLO Koffi ties najbaro. Dum Koffi estis ion dironta, jen alproksimighis homo :"Mi multon audis pri Instituto Zamenhof , kaj oni klarigis al mi, ke ankau vi kunlaboras tie. Faru chion eblan, ke miaj gefiloj lernu en tiu chi lernejo". Kelkajn minutojn poste jen tri pliaj homoj kiuj trafis lin kun la sama celo. Tiam la najbaro de Koffi komprenis, kial tiom da homoj invadas la domon de Koffi. "Kial ili ne iru al la lernejo Instituto Zamenhof anstatau al via domo", demandis la najbaro. Tiun demandon respondu ne Koffi, sed la vizitantoj. Certe ili malfrue iris al la lernejo por enskribigi siajn gefilojn, kaj nun, kiam chiuj lokoj estas jam okupitaj, ili petas intervenon de Koffi. Kiom da lokoj jam estas okupitaj ?

De la 11a de augusto ghis la 5-a de septembro 2008 okazis feriaj kursoj en Instituto ZAMENHOF por pretigi la gelernantojn al la nova lerneja jaro 2008-09, kiu devus komencighi la 22an de septembro 2008. Dum tiuj kursotagoj, gepatroj vizitadis IZon por enskribigi siajn gefilojn. Respondo tiam estis, ke ili revenu la 8-an de septembro 2008, la unuan tagon por enskribi gelernantojn novajn. 

La 8-an de septembro 2008 komencighis la enskribighoj. Estis multaj homoj, kaj chiuj deziregas, ke iliaj gefiloj lernu en IZo. Preskau chiuj ne kashis, ke ili audus pri la bona instruado en IZo, kaj shatus mem sperti ghin. La listoj estas malfermitaj por chiuj, kaj gelernantoj enskribighadis. IZo akceptas gelernantojn de la unua klaso de la elementa nivelo ghis la kvara klaso de la meza nivelo : do entute dek klasoj. En pasintaj jaroj, pro manko de klaschambroj, du niveloj (unua kaj dua klaso estis en unu chambro). Sed nun, tiu problemo ne plu ekzistas, char estas klaschambroj por chiu nivelo ech kun rezervo de de unu klaschambro por kunvenoj de geinstruistoj au por akcepti pliajn gelernantojn se estas tro en iu klaso. 

La 17-an de septembro 2008 la geinstruistoj de IZo kunvenis por pretigi la ekon de la nova jaro 2008-09. Unu tagon antau tio, la registaro decidis, ke la komenco jam ne estos je la 22a de septembro sed je la 6a de oktobro 2008. La shtato faris tiun decidon por helpi, ke homoj, kiuj okupis lernejojn pro inundoj en augusto 2008, havu tempon por reiri al siaj respektivaj domoj. Tamen okazis kunveno de la instruisto de IZo la 17an de septembro 2008. Dum la kunveno, la instruistoj decidis ion fari dum tiuj du semajnoj : trejnkursoj por instruistoj, daurigo de feriaj kursoj por la
gelernantoj de la kvara klaso de la meza nivelo. Chio iris glate ghis la 2-a de oktobro 2008. Tri tagojn da ripozo ricevis la gelernantoj antau la unua tago de la nova lerneja jaro 2008-09.

La 6-an de oktobro 2008 gelernantoj plenigis la lernejon. Jes estis ankau gepatroj, kiuj invadis la lernejon por enskribigi pliajn infanojn. "Kial vi ne metis alian etaghon supre por akcepti pli da gelernantoj", grumblis patro, kies filo ne povis havi lokon pro malfruega peto. Nun en iuj klaschambroj tute ne plu estas loko por akcepti pliajn gelernantojn, dum unu au kelkaj povos trovi lokojn en aliaj. Kiom da gelernantoj entute estas nun ?

Vidu :  - En la elementa nivelo estas 222 gelernantoj (97 knaboj kaj 125 knabinoj):
            Estas 40 gelernantoj en la unua klaso, 34 en la dua, 36 en la tria, 44 en la kvara, 42 en la kvina,
            kaj 26 en la sesa.
          - En la meza nivelo (CEG) estas 207 gelernantoj (104 knaboj kaj 103 knabinoj).
            Estas 58 gelernantoj en la unua klaso, 49 en la dua, 52 en la tria kaj 48 en la kvara.
Do entute 429 gelernantojn havas IZo en la unua semajno de la nova lerneja jaro. Tuj saltus la demando, chu la instruistoj povas bone prizorgi ilin.

La administracio de IZo rekonas la grandan laboron. Ghi jam antauvidas chion, ke la fino de la lerneja jaro estu sukcesa. Estas pli da gelernantoj en la lasta klaso de CEG. Tio postulas alian strategion, kaj tial baldau komencighos serioj de diversaj ekzercoj por bone trejni la gelernantojn. Ion tian oni faros ankau por la gelernantoj de la lasta klaso de la elementa nivelo. Ankau la aliaj klasoj estas bone gvidataj, sed tiuj, kiuj trapasos shtatan ekzamenon fine de la lerneja jaro bezonas apartan flegon. Geinstruistoj, en suficha nombro, zorgos pri tio kaj ghuste tial ankau ilin
la administracio siamaniere bone prizorgas.

La shtato decidis altigi la minimuman salajron kaj krome postulas, ke chiu laboristo estu enskribita en asekura kompanio. Kvankam iuj instruistoj ignoras tion, IZo tamen enskribigos chiujn, kiel ghi jam proponadas tion antau jaroj. Kromajn kurshorojn havos instruistoj, kio aldonos iom da mono al la salajro. Tio koncernas ankau la
instruiston pri Esperanto.

En tiu chi jaro, estas instruisto, kies chefa instruobjekto estas Esperanto. Kvankam li aldone instruos ankau informadikon, la esperantaj lecionoj precipas en lia laboro. Krome, li povos ankau provi starigi grupon por lerni la evean lingvon. Tio chi estas nur ideoj, kiuj nun kirlighas en kapoj. Dume, starigo de tre aktiva E-grupo por
partopreni la 16-an TEK (Togolanda E-Kongreson) estas tre necesa. Baldau komencighos tiu preparado, kia ege fortikigas la radikon de Esperanto ne nur en Togolando, sed ghenerale en Afriko. 

Jhus finighis la unua semajno de la nova lerneja jaro 2008-09 en Instituto Zamenhof. La komenco de la laboroj jam montras kiom kontentaj estas chiuj, geinstruistoj kaj gelernantoj, por komenci novan lernejan jaron. Pli kontentaj estas gelernantoj, kiuj jam jarojn deziras lerni en IZo kaj ne plis frue ol en tiu chi jaro povas trovi lokon en ghi.
Se komenco auguras la finon, chiuj povas nun pensi, ke tiu chi nova lerneja jaro pasos almenau tiom bone kiom la antauaj. 

Indekso

 

 

 Indekso


 

 

 

 Indekso


 

 

 

 Indekso


 

 

 

 Indekso


 

 

 

 Indekso


 

 

 

 Indekso


 

 

 Indekso


 

 

 Indekso


 

 

 Indekso


 

 

 Indekso


 

 

 Indekso


 

 

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com