Saluton,
ni estas la gelernantoj de la klaso 1° G de la mezlernejo , kiu nomigxas "Domenico Tinozzi" (Domeniko Tinoci).
Ni logxas en Peskara, kiu estas tre bela urbo en la regiono Abruzzo (Abruco) cxe la Adriatika maro en la centro de Italio. Gxi estas turisma urbo, cxar gxi estas proksima ankaux al la montaro .
Fakte belegaj montaroj cxirkauxas nian regionon, specife Majella, kaj Gran Sasso
(Granda Sxtono), kiu je la subiro de la suno aspektas kiel kusxanta junulino. En la jaro 2009 Pescara gastigos la Mediteraneajn ludojn.
Ni havas dekunu jarojn.
Cxijare ni komencis lerni Esperanton, kaj ni estas felicxaj paroli la saman lingvon.
Tiu cxi lingvo tre placxas al ni, cxar gxi estas facila , kaj permesas interparoli kun personoj de la tuta mondo.
Nia lingvo, la itala, kaj la via estas malsimilaj, sed ni sukcesas komuniki per Esperanto.
Ni atendas sepacience vian respondon kaj amike salutas vin.
Boilini Alice
Celiberti Alessandra
Ciarcelluti Marco
Creati Roberto
D'Anastasio Mattia
D'Intino Paolo
De Curtis Barbara
Di Gregorio Giulia
Di Mascio Marta
Galasso Chiara
Iervese Ylenia
Mucci Mattia
Nencini Chiara
Orsini Mattia
Paolucci Massimiliano
Rosito Giada
Rossi Matteo
Santarsiero Donato
Torchetti Giulia
Valeriani Jordis
Zhu Davide
Instruistino :
Annamaria Colacicchi colan@supereva.it |