|
Estimataj gesamideanoj,
Kiel esperantistoj tutcerte vi sentas solidarecon kun logxantoj en la Tria Mondo. Mi permesas al mi konatigi vin kun aktivadoj de Karmelana Ordeno en Centrafrika
Respubliko, kies misiejoj strebas mildigi ege malfavorajn
vivkondicxojn en tiu parto de la afrika kontinento. Ni
opinias, ke ankaux esperantistoj estas kapablaj kontribui al tiuj
cxi bonfaraj aktivadoj. La cxehxaj esperantistoj frunte kun s-ro Miloslav Švácek - prezidanto de Internacia Katolika
Unuigxo Esperantista, klopodas iom helpi tiucele, tradukinte esperantlingven tre interesan libron de
D-ro Marcel Drlík
"Cxehxa Kuracisto en Koro de Afriko", kiu pasigis unu jaron en Centrafrika
Respubliko, por sengajne helpi al la suferanta logxantaro de tiu
lando.
La esperantlingvan version de la menciita libro de D-ro Marcel Drlík eldonas Karmelana klostro cxe Jesu-Infano de Praha, Cxehxa Respubliko, merite de Patro Anastasio Roggero -
gxia prioro. Pro perigo de bezonataj kontaktoj meritas dankon ankaux prezidanto de Esperantista Reta Klubo en Italio s-ro Giuseppe Affaticati.
Por akiro de pli detalaj informoj pri aktivadoj de la karmelana misio en Centrafrika Respubliko
bv. viziti jenajn interretajn pagxojn: http://mujweb.cz/www/esperanto/misio.html
Rekomendinda estas jena mallonga video-prezentajxo el menciita afrika
misiejo, pere de kiu vi vidos plantejojn de oleaj palmoj, kiuj tie ekestis
sub gvido de la karmelanoj. La indigxena popolo tiel havas la eblecon
labori, vendi la produktojn kaj tiel plibonigi sian ekonomian
situacion. Danke al projekto de la karmelanoj almenaux iomete povas
plibonigxadi la situacio kaj la vivo en tiu cxi la plej
malricxa lando. En la video-prezentajxo vin akompanos Patro Anastasio Roggero, italo, prokuristo de la karmelana misio en Cetrafrika Respubliko kaj Prioro de Klostro de Jesu-Infano de Prago en
Cxehxio.
Krom la menciita projekto oni povas pere de sekva
video-prezentajxo konatigi kun la projekto de edukado:
http://cdn.mediaibox.com.br/get_pointer.aspx?MMEDIA=1095
Kaj fine la fragmenton el la esperantlingva versio de la libro de D-ro Marcel Drlík oni povas legi
per: http://mujweb.cz/www/esperanto/CEHA_KURACISTO.html
La esperantlingva versio de la libro "Cxehxa Kuracisto en Koro de
Afriko" kun tre interesa enhavo estos je dispono al partoprenontoj de la 59-a Kongreso de IKUE okazonta de la 8-a
gxis la 15-a de julio 2006 en fama pilgrimloko Velehrad en
Cxehxa Respubliko (www.esperanto.cz/ikue). Per acxeto de la libro
(kaj libervolaj mondonacoj) oni subtenos la aktivadojn de la karmelanoj prospere al suferantaj
logxantoj de centra Afriko.
Cxiuj esperantistoj estas petataj subteni tiun projekton kaj esprimi tiel sian samideanan solidarecon kun suferantaj
logxantoj en t.n. Tria Mondo, precipe kun la kompatinda lando Centrafrika
Respubliko.
Al cxiuj tre kore antauxdankas kaj cxiujn samideane salutas
Olga Glendová, Praha, Cxehxa Respubliko
|