|
Wu
Guojiang
Informilo de
Ghemelaj Urboj
_______________________________________________________________________________________________
Estimataj,
Kion vi estas ricevanta estas n-ro.2 (17) Informilo de Ghemelaj Urboj, reta revueto de UEA pri la projekto
"Ghemelaj Urboj". En chi numero vi legos pri la 3-a Kunveno de Ghemelaj Urboj okazota dum la Florenca
UK, kaj pri la recepto de s-ro Hans Fechler solvi la problemon "Kiel la agado de ghemelaj urboj
iras? ", kaj pri la verkajho de s-ro Veli Hämäläine en kiu vi probable trovos la plibonan respondon al la demando
"Kiel kunlaboras esperantistoj inter ghemelaj urboj?
Nun mi precipe atentigas vin pri du aferoj:
(1) Ni varme bonvenigas vin aktive cheesti la kunvenon dum la 91-a UK kaj esperas vin doni vian
proponon, sperton kaj tiel plu, kaj iniciate serchi esperantistojn en la proraj ghemelaj
urboj. Por tutflanke raporti chian okazajhon rilatan ni speciale
prenos n-ron.3 (18) Informilo de Ghemelaj Urboj
kiel kongresan
numeron.
(2) Publika Letero al Urbestroj kiun kune subskribis la kvar funkciuloj de la projekto jam aperis en la julio-auxgusta
numero, ni kore esperas ke vi aktive reagi al
tio, informu min se vi ne povas legi ghin.
Memoru: La projekto "Ghemelaj Urboj" de UEA estos plivaste konata en la mondo per via propagando. Informilo de Ghemelaj Urboj estos plivaste legebla per via transsendo al viaj
konatoj, lokaj E-organizajhoj kaj lokaj listoj.
Amike
Wu Guojiang - komisiito de UEA pri la projekto "Ghemelaj Urboj"
Adreso: s-ro Wu Guojiang
Fushun Shiyouyichang Yanjiusuo
CN-113008 Fushun Liaoning Chinio
Retadresoj:amikeco999@21cn.com ghemelurboj@yahoo.com.cn
______________________________________________________________________________________________
NOVAJHO
La 3-a Kunveno de Ghemelaj Urboj okazota en la 91- a UK
La estrara kunveno de UEA okazita en la fino de marto, 2006, akceptis la proponon pri okazigo de la 3-a Kunveno de Ghemelaj Urboj en la 91-a UK. Rutine prezentighos Jara Raporto de la Projekto "Ghemelaj Urboj" en 2005 kaj aliaj rilataj prelegoj aux spertoj. Vi anticipe kontaktas sinjorinon Maritza se vi volas prezenti vin, char la kunveno-tempo estas lima. (la
komisiito)
La kongreso-urbo de la 91-a UK kun 19 ghemelaj urboj
Giorgio La Pira estis la unua urbestro de Florenco subskribi Interkonsenton de Ghemela Urbo en 1954. La franca urbo Reims farighis la unua ghemela urbo de Florenco. De tiam ghis nun Florenco krom Reims jam ghemelighis kun Aaiun (Araba Demokratika Respubliko de Saharo), Asmara (Eritrio), Dresden (Germanio), Edinburgh (Britio), Esfahan
(Irano), Fes (Maroko), Kassel (Germanio), Kiev (Ukrainio), Kyoto (Japanio), Kuvajto (Kuvajtio), Nanjing (Chinio), Nazareth (Israelo), Philadelphia (Usono), Riga (Latvio), Salvador Bahia (Brazilo), Sydnney (Auxstralio), Tirana (Albanio) kaj Turku
(Finnlando). La kongreso estos pli richa se esperantistoj en la ghemelaj urboj povas partopreni la Florencan UK aux sendi gratulajn mesaghojn; La kongreso estos pli signifa se la samideanoj en la ghemelaj urboj povas informi la urbestrojn pri la okazo de la Florencan UK kaj instigi ilin persone chesti aux sendi bondezirojn al la urbestro de
Florenco.
La Esperantlingvan delegacion akceptis la urbestro
En aprilo esperantlingvan delegacion (4 personoj) el Gora, la pollanda ghemelurbo de Herzberg, el Armenio, Benino, Brazilo, Nederlando kaj Ukrainio kaj surlokaj Esperanto-geamikoj akceptis Gerhard Walter, la urbestro de Herzberg, kiu iniciatis la projekton "Esperanto kiel pontlingvo por la civitanoj de la ghemelurboj Herzberg am Harz kaj Gora en
Pollando". Je la 19a de aprilo 2006 aperis pria artikolo en Harzkurier sub la titlo" Internationale Begrung im Herzberger
Rathaus". Fotojn kaj artikolon bv. rigardi che: http://fotos.web.de/interkultura-centro/PSI-Studsesio (raportis Petro Zilvar, Zsofia Korody, Otto Kern, Marika
Frense)
Aperis speciala numero pri internacia influo
La Revuo Orienta estas monata organo de Japana Esperanto-Instituto. Sinjoro HORI Yasuo, la redaktoro, iniciate prenis chi-jaran n-ron.4 kiel specialan numeron pri internacia influo. En ghi vi povas legi kelkajn artikolojn pri ghemelaj urboj. Ili estas "La Esperanto-movado kaj ghemelaj urboj" (Wu Guojiang), "Niaj agadoj koncerne al ghemelaj urboj" (NAKATU Masanori), "Amikeco trans limoj" (ITABASHI Micuko), "Okazo de Esperanto-kongresoj por
Kobe" (NAKAMITI Tamihiro) ktp.
Pekino kaj Londono establis interrilatojn de ghemelaj urboj
La 10-an de aprilo, Wang Qishan, urbestro de Pekino, chefurbo de Chinio, kaj Ken Livingstone, urbestro de brita chefurbo Londono subskribis en Pekino interkonsenton pri establo de interrilatoj de ghemelaj
urboj. Ili diris, ke ili kunlabore propagandos kaj diskonigos la du internaciajn urbojn.
Livingstone diris, ke Pekino estas chefurbo de lando kun la plej rapida ekonomia kresko de la mondo, kaj Londono estas avangarda en servado de financo kaj komercado. Li esperas, ke tiu interkonsento efike akcelos la du urbojn farighi pli intimaj komercaj partneroj, profundigi reciprokan komprenadon pri la respektivaj kulturoj per intershangho en kampoj de turismo, edukado k.t.p.
Do en ambaux urboj trovighas delegitoj de UEA kaj lokaj Esperanto-organizajhoj, nome, Pekina Esperanto-Asocio kaj La Londona Esperanto-Klubo. Ni esperas, ke la esperantistoj de ambaux urboj povu kapti chi shancon kaj per Esperanto fari kontribuon al diversaj intershanghoj kaj kunlaboro inter du
flankoj.
NOREK planas kunagi kun ghemelaj urboj
Seatla Esperanto-Societo festos sian centjarighon dum la la tria semajno de septembro, kaj gastigos Nord-Okcidentan Regionan Esperanto-Kongreson (NOREK) inter la 22-a kaj 24-a de septembro 2006. La 21-a de septembro estas la oficiala "Internacia Tago de Paco" de la UN, kaj estas planoj starigi Pacofosto(j)n kunage kun la ghemelaj urboj chirkaux la mondo. Pli da informoj estas akireblaj che Ros' Haruo (lilandbr@scn.org) kaj la ttt-ejo:
http://www.seattleesperanto.org
URBA STILO KAJ TRAJTO
Urba historio
Dalian urbo, la dua granda urbo de la provinco Liaoning kaj unu el la fruaj pordmalfermaj urboj, situas en la suda pinto de la orienta Liaoning duon-insulo kaj che la startpunkto de la Chirkaux-Bohai Mara Regionio, kun tuta areo de 13,800 kvadrataj kilometroj kaj 5.9 milionoj da popolo. Civillizacio komencis en la urbo kaj ghia chirkauxajho almenaux antaux 17,000 jaroj. Dalian Porto estas mondfama profunda kaj ne-frostigha kun pli ol 70 ankrejoj, inkluzive 40 kun pli ol 10,000 tunoj.
Dalian havas richan naturan fonton kaj longe havas reputacion de "Pomo-lando" kaj "Bazo de
Akvoproduktajho". Kiel grava industria bazo de Chinio ghi havas kompletan industrian sistemon,inkluzive de shipo-faro, mashino, eletron, petrokemio, tekstilo, vestajho, kaj metalaj materialoj,manghajho-prilaboro kaj farmacia industrio.
Dalian estas fama turisma urbo kun belaj scenejoj kaj agrabla medio, kiu dorsas al montoj kaj alfrontas maron, la jara averagha temperaturo estas 10 Celsio. La averagha pluvofalo estas 700 mm, do ghi estas nek ekstreme malvarma en vintro, nek trege varma en somero,. Chiujare nombroj da vojaghistoj tie trasomerumas. Dalian Internacia Kostuma Festivalo ankaux allogas mil kaj mil da turistoj,inkluzive gravaj chefoj de shtatoj aux estroj de registaroj el Rusio,Germanio, japanio, Singapuro, Bulgario kaj Indio. Multaj internaciaj figuroj kiel Kissinger, eks-sekretario de shtato de Usono, Gali, la antauxa ghenerala sekretario de Unuighintaj Nacioj, Samaranch, la eks-prezidanto de Internacia Olimpika komitato estis farighantaj honoraj gastoj de Dalian, ambasadoroj al Chinio de chirkaux 100 landoj estis restantaj siajn piedsignojn en
Dalian.
Esperanto-movado
En la 6-a de julio 1986 fondighis Dalian Esperanto-Asocio (DEA). Chi-jaro estos la 20-a datreveno de DEA. Amaso da esperantistoj aktivas en la urboj. Esperanto-kursoj estis funkcigitaj en kelkaj universitatoj, ekzemple, Dalian Natur-Scienca kaj Teknika Universitato, Dalian Universitato, Dalian Insitituto de Fremlandaj lingvoj ktp. Precipe en Dalian Universitato kie de pli ol 20 jaroj Esperanto kiel nedeviga studobjekto estas instruata, tio signifas, ke chiujare kelkaj dekoj da esperantistoj venas el tiu
universitato.
Ghemelighaj urboj
Dalian estis larghiganta rilaton kun fremdaj landoj. Ghi ghemelighas kun Houston (Usono), Auckland (Usono), Vancouver (Kanado), Maizuru (Japanio), Kitakyushu (Japanio), Inchon (Koreio), Vladivostok (Rusio), Bremen (Germanio), Rostock (Germanio), Le Havre (Francio), Glasgow (Britio) kaj Pointe Noire (Kongo).DEA tenis kontakton kun Esperanto Grupeto de Le Havre kaj Esperanto-Asocio de Kitakyushu, kaj starigis amikecan rilaton ankaux kun Esperanto-Asocio en Fukuoka
(Japanio).
INTER GHEMELAJ URBOJ
Karl-Heinz Kersting 1924-2005
En la 15.10. 2005 ni ricevis malgajan mesaghon de Paula, edzino de Karl-Heinz Kersting:"Karl-Heinz forpasis 13.10.2005". Ilia familio havas filino kun du filoj kiuj loghas Munkeno. La gepatroj ofte vizitis la filinon kaj Karl-Heinz skribis pri ilia vivo al ni.
Kar-Heinz naskighis 18.10.1924 en suda Germanio, sed dum sia laborvivo li loghis en Essen, kie li ankaux restis kiam li pensiulighis. Nia korespondo komencighis jam antaux 24 jaroj, Mi ricevis la unuan leteron 1.12.1981 kaj la lastan 7.8.2005, kun kio venis foto pri li kaj lia edzino Paula. Li skribis jam en pasinta vintro ke li fartas bone sed dum la somero lia sano plibonighis kaj li faris kelkajn vojaghojn en Germanio. Ili ofte vizitis ripozlokon che Bodensee kiu estis la hejmvilagho de Paul.
Esperanton Karl-Heinz komencis studi antaux kelkaj jaroj, antaux ol nia korespondo komencighis. Bone kaj rapide li progresis kaj skribis al ni multegajn sciojn kaj historiojn el
Essen. Preskaux 20 artikoloj kaj kurtajn tekstojn ni publikigis en nia klubgazeto
Vekilo. Unue li skribis ke li ne estas skribanto sed interese li skribis. Tial ni diris ke li estas nia "chefdelegito" en
Essen.
En la jaro 1980 mi komencis serchi kontaktojn el ghemelurboj de Tampere, kiuj tiam estis dek. Tuj mi ricevis kelkajn respondojn, ankaux el Essen. Sed la korespondantino estis jam 92-jara sinjorino kiu skribis belskribitan leteron kaj bedauxras ke ne povas helpi. Sed de la delegito de Duisburg mi ricevis tri nomojn kaj mi hazarde elektis
Karl-Heinz. Essenanoj ne konis unu la la aliajn.
Kar- Heinz entuziasme komencis uzi Esperanton, legis multe kaj parolon li ekzercis kun Duisburga Esperanto-rondo. Dum la KarL-Heinz-tempo en Essen ne agadis Esperanto-klubo, li estis sola esperantisto tiam, tial li ne estis klub-aktiva, partoprenis nur klubvesperojn en Duisburga Klubo. Poste li ankaux prelegis tie. Unu lia temo estis Kalevala, finna epopeo, kun kio li bone konatighis. Laux li estis ege grave ke li devas studi kaj uzi paroli Esperanton.
Harzarde li estis jhus leginta la finnan "Sep fratoj" de Aleksis Kivi, kiam li ricevis mian petleteron en la jaro 1980. Li multe auxskultis Esperanto radiojn kaj skribis se li auxdis ion kio eble interesa min.
Li laboris en fervojo kaj ofte estis for de Essen, tial li ne bone konis la urbon. Sed li komencis konatighi kaj studi Essen kaj skribis pri multaj interesaj temoj. Ekz. Pri Ruhr-regiono kaj baldaux finighis. Nur parto de ili restis por muzeo. Unu interesa temo estis "Bovino-hotelo" (Kuhhotel), "laktofabriko". Li skribis pri iu nekutima tekniko kiel prizorgi la akvoproblemon en la urbo. Urban trafikon li bone prezentis, kiel kelkaj auxtobusoj uzas straton kaj relojn. Kaj pri multaj aliaj interesaj aferoj li skribis kun multaj bildoj.Tagajn aferojn li ofte klarigis per tagaj gazetoj el kiuj li tondis el tondajhojn, tradukis kaj sendis kun la leteroj. Chiuj gazetaj novajhoj aux artikoloj kiuj pritraktis Tampereajn aferojn Karl-Heinz klarigis kaj sendis eltondajhojn pri ili al mi.
Essen estas konata urbo de Lumfesto, chiujn auxtunojn essenanoj povas vidi novajn lumfigurojn. El Essen Tampere ricevis la unuajn figurojn kaj komencis ankaux organizai auxtunan lumfeston. Chiun jaron Karl-Heinz sendis al ni eltondajhojn kaj bildojn pri la lumfesto kaj ni havis eblecon publikigi tiujn en Vekilo.
Karl-Heinz studis ankaux Esperanto historion de Essen, iomete skribis ankaux al ni. Dum 1950-aj jaroj en Essen estis granda kaj aktiva grupo. Karl-Heinz reklamis Esperanton chiam kiam eblis i.a en lokaj
gazetoj.
Finnlando interesis lin multe, li auxskultis finnan germanlingvan radioelsendon. Speciale Karl-Heinz sekvis kiam Aalto-teatro estis konstruata kaj sendis eltondajhojn al ni. Multajn eltondajhojn ni ricevis kiam la teatro pretighis kaj estis granda jubileo kie cheestis la finna prezidento Koivisto. Post kelkaj jaroj li sendis al ni plurajn afishojn pri la teatrajhoj de
Aalto-teatro. Familio Kersting ofte vizitis Aalto-teatron por rigardi ghiajn
prezentadojn. Ankaux ili cheestis se finnaj orkestroj vizitis la urbon.
Somere en la jaro 1985 ni, mi kaj mia edzino, faris auxtovojaghon per propra auxto al la Augsburga UK kaj hejmrevene ni vizitis la hejmon de la familio Kersting. Tiun viziton ni varme rememoras. Karl-Heinz gvidis nin en la granda urbo, elektis kelkajn objektojn kiujn li povis montri al ni. Unu grava objekto estis la granda urba oficejo, kie ni havis specialan gvidantinon. Tie ni rajtis viziti Tampere-chambron kie estas granda murtapisho, donaco de la urbo
Tampere.
Karl-Heinz ne shatis grandajn kongresojn kiel universalaj Kongresoj, tiel li ofte partoprenis SAT-kongresojn. En SAT-kongreso en Linz (1990), nia ghemelurbo en Auxstrio, Karl-Heinz skribis al ni, ke li salutis la urbon en nia nomo, li diris: "Kiam mi rakontis al miaj amikoj en Tampere, ke mi veturos al Linz ili petis min saluti la enloghantojn de sia ghemelurbo" Urbestro dankis kaj diris ke ghuste nun vizitas la vicurbestro en Tampere.
Ofte li partoprenis Malfermajn Tagojn en Centra-oficejo de UEA en Roterdamo.
En la jaro 1991 por danki Karl-Heinz pri lia Tamperea reklamo en Essen, ni invitis lin al Tampere, tiam okazis Auxtunaj Tagoj de la finna centra Esperanto-organizo. Sekvan nian seminarion kies temo estis ekzerci venontan kongreson 1995.
Dum la kongreso Karl-Heinz laboris, dejhoris kun heksinkano por helpi la praktikajn aferojn de la kunveno, en la chambro "Hodler" kie kunvenis i.a. Komitato de UEA kaj aliaj gravaj
kunvenoj. Lin ege interesis la organizlaboro de UEA.
Post la kongreso Karl-Heinz restis kelkajn tagojn en Tampere kaj ni dume faris ekskurson al la kamparo.
Nuntempaj aferoj kaj teknikoj multe interesis Karl-heinz. Komence de la jaro 1990 li achetis komputilon kaj rapide studis uzi ghi, i.a. li uzis diversajn liter-tipojn. Komence de la nova jarmilo li alighis al intereto kaj la lastajn jarojn ni intershanghis ofte retpostajhojn.
Supre estas multaj kontakt-temoj kun Karl-Heinz kaj ni, sed ege multaj restis
for. Kelkajn eblas legi en nia klubgazeto Vekilo en la numeroj dum la jaroj
1982-2005.
Ni tampereanoj funebras pro la foresto de nia amiko kaj chiam memoras lin.
Ni esperas ke la edzino kaj familio de la filino havas fortojn vivi sen edzo kaj
avo. - verkis Veli Hämäläinen el Tampere
"PONTOJ" - notoj pri nia vojo al tiu chi projekta rezulto
Vi jam kelkfoje menciis mian projekton PONTOJ, do nur la "kukon" (kun gratuloj pri ties bona gusto), sed ankoraux ne la "recepton" (kiu ebligus studi la vojon al tia rezulto). Do unue iom pli pri PONTOJ, kio ghi estas, kaj poste kiamaniere ni trafis tiun chi rezulton.
Ni nomas ghin: "Interurba informilo en la internacia lingvo Esperanto". Kaj ghi konsistas el kontribuoj de Esperantemuloj en la partneraj urboj de Hildesheim -100.000 enloghantoj - (Germanujo): Angouleme (Francujo), Gelengik kaj Rostov/Don (Ruslando), Weston-super-Mare (Britujo), Pavia (Italujo) kaj Halle (Germanujo). La redaktado en mia mano, la unua kajero (24 paghoj A 4) aperis en januaro 1993, la sepa (80 paghoj A 4) en decembro 2003; ni preparas nun la okan eldonon - sed pro plimaljunigho de la geamikoj en la partneraj urboj kaj pro - en la forkuro de la jaroj - neeviteblaj shanghoj en la kontribuantaj grupoj certe ankaux nia projekto eniros novan fazon de sia vivo.
Nun, la ideo al tia projekto ekvivis en 1992. Sed ghi kreskis sur bone preparita grundo. Kiam en 1965 Hildesheim kaj Angouleme ghemelighis, mi tuj kontaktis la tiean UEA-delegiton kaj ties grupon, inter ili instruistinoj; ili estas miaj geamikoj ghis hodiaux. Ni kune aranghis intershanghon de gejunulaj grupoj en 1966, 1967. Poste mi vizitis Angouleme kelkafoje, kun mia familio, kun koruso, kun urba grupo...
Angouleme jam antauxe estis ghemelighinta kun la rusa urbo Gelengik (Nigra Maro). Kaj floris kontaktoj inter la Esperantistoj de ambaux urboj. Mi trovis rilaton al la Gelengika grupo, vizitis ilin en 1989, prenis multajn fotojn de tie. Reciprokaj vizitoj sekvis, plej ofte enkadre de la intershanghaj vizitoj, kiujn organizis la urba buroo, kiu respondecas pri la interurbaj rilatoj. La samo validas ankaux por la rilatoj al Weston-super-Mare, Rostov/Don kaj Halle. La rilato al Pavia ekfloris en postaj jaroj, nur kiam tie ekvivis Esperantista grupo.
Resumo 1: privataj interpersonaj kontaktoj kaj vizitoj, kun vigla intershangho de leteroj k.t.p. estis - laux mia pritakso - grava antauxkondicho por nia projekto.
El tiu chi situacio naskighis la ideo, peti niajn Esperantistajn partnerojn kontribui al komuna revuo, por kiu ni elektis la nomon "PONTOJ". Mi proponis temojn: prezenti la propran urbon, muzeojn, kulturajn eventojn, vivkondicojn, regionajn sagajn, legendojn mitojn; la temon: "Se vi vizitus min, mi montrus al vi...."; la temon "Akvo" - kaj raportojn pri vojaghoj, receptoj el nia kuirejo, k.t.p. Mi muntis chion sur mia skribotablo, kopiis kaj dissendis mem (la unuajn tri kajerojn); la legantoj kontribuis al la kostoj. Estas notinde ankaux, ke mi en 1992 pensionigis kaj do havis sufiche da libera tempo por tiu chi projekto.
Kaj kiam Gelengika asocio en 1991 petis ghemelan interrilaton kun Hildesheim, miaj fotoj de 1989 estis bonvena informo por la decidantoj en nia urbodomo. Ek de tiam mi multe kunlaboris kun la urba instanco, partumis en la laboro de apartaj asocietoj, kiuj fondigis por subteni la urbon en la vigligo de la unuopaj interurbaj rilatoj. Sed, grave, mi ne faris tion kiel Esperantisto. La rilatoj al la partneraj urboj kutime ja estas unudirektaj; la rilaton al Gelengik prizorgas grupo, en kiu kunlaboras homoj, kiuj regas la rusan lingvon; al Angouleme - ho, tiom da amantoj de la franca lingvo en la koncerna grupo; samo validas por la rilato al Weston-super-Mare kaj Pavia, la angla kaj la itala lingvoj regas tiujn interrilatojn. Sufiche da amantoj - ne nur shatantoj - de la specifaj lingvoj, landoj kaj kulturoj estas disponeblaj - tamen, la lingvoj restas komunikiloj, ne la celo de la interkonatigho.
Mi helpis por organizi kaj aranghi laux peto de la urbo informajn foto -ekspoziciojn, kiuj montru al la Hildeshejma loghantaro la vizaghon de la partneraj urboj. Kiam mi - porekzemple - partumis vojaghon de mia koruso al Pavia, mi petis la korusanojn, foti tiun urbon - poste mi kompilis ekspozician aranghon en la urbohalo. La urbo sendis min al Pavia, por tie perfote prezenti nian urbon. k.t.p. Intertempe okazis 7 tiaj ekspozicioj. Dum pli ol unu jaro mi - denove laux peto de la urbo - dedichis multe da mia tempo al kompilo kaj redakto de ampleksa broshuro pri la partneraj rilatoj. Dum tiu chi periodo mi renkontighis kun tiom da iniciatoj kaj projektoj en nia urbo, kiuj chiuj zorgas pri interurbaj, transnaciaj, transkulturaj rilatoj: lernejoj, asocioj kaj societoj chiuspecaj, korusoj, eklezioj, entreprenoj k.t.p.. Mi lernis modeston - rilate al la kontribuo de nia malgranda Esperanto-grupo al tiu alta komuna celo de interurbaj rilatoj. Tamen, ghuste pro mia ne-esperantista helpa kunlaboro en la urbaj projektoj oni alte agnoskis ankau tion, kion ni sukcesis kontribui pere de Esperanto al tiu komuna paciga laboro. Se mi estus prezentinta min nur kiel Esperantulo, certe PONTOJ neniam estus ricevanta ian urban subtenon (rajton por kopii la sekvajn eldonojn en la urbodoma presejo, ekspedadon, enkondukajn salutvortojn de urbaj oficistoj, en la lasta eldono ech de la urbestro; monan subtenon de la urba shparkaso - char mi aranghis en la halo de la shparkaso grandan ekspozicion por festi la 30-jaran dauxron de la rilato al Angouleme). Auxtomobila firmao subtenis per mono, char la chefo de la firmao kaj mi kunlaboras en estraro de "Asocio de amikoj" de granda hejmo por handikapuloj.
Resumo 2: La disvastigo de Esperanto kiel efika komunikilo estas nur flanka celo enkadre de la pligranda primara celo, al kies realigo Esperanto estis kreita: interkonatigho, interkomprenigho, interpacigho de ni homoj. Do ni ne estu blindaj por la multaj jam sen Esperanto ekzistantaj iniciatoj, en kies alcele orientita agado la koncernaj lingvoj nur rolas kiel komunikiloj. Partumi en la realigo de la primara celo devas havi altan rangon ankaux por ni, kiu aprezas Esperanton. Pasoj al la celo realighos ne precipe pro la ila lingvo, sed pro la sinceraj intencoj de homoj, transiri la limojn en siaj kapo kaj koro. Kompetentuloj pri interkulturaj aferoj ja spertas kaj asertas, ke lingvo per si mem (ech ne la nura kontakto) ankoraux ne degeligas tiujn limojn. Do ni ne tropostulu kaj trosharghu nian karan lingvon Esperanto. Akiro de interkultura kompetenteco estas aparta aldona tasko, ne identa al la lernado de lingvo, ech ne de la lingvo Esperanto.
Pere de siaj kontribuoj al PONTOJ aro de "interurbanoj" interkonatighis; ili estis instigataj al reciprokaj vizitoj, lernis pri kelkaj facetoj de la aliulaj vivo, kulturo kaj pensado; kelkaj el tiuj amikecaj rilatoj jam vivas dum respektinda tempo, aliaj estis kvazaux nur tushantaj kontaktoj, sed tamen bonvenaj kaj informaj. Shangho ja estas la principo de la vivo; tio ankaux validas por tia projekto, kia PONTOJ estas.
Mi provis montri al vi la vojon, kiun ni iris kaj iras en nia projekta laboro. Estas nia loka recepto, kaj ghi certe ne tauxgos por nura kopiado. Sed eble vi ja povis preni kelkajn instigajn, kuraghigajn "recepterojn" - por via propra agado. - Mi dankas pro via atento. -- Hans Fechler ( h.fechler@arcor.de ), Hildesheim, 20.1.2006
SERVA PLATFORMO
Rumonge volas ghemelighon
Rumonge kun chirkaux 50 000 loghantojn situas en la sud-oriento (de Burundio),che la limo de Burundio, Kongo kaj Tanzanio. Ghi estas en la provinco de Bururi, je 72 km de la chefurbo Bujumbura, apud la lago Tanganyika. Tie 300 lernas Esperanton. Tamen Rumonge ne havas ghemelajn urbojn en aliaj landoj, kaj tiea E-organizajho ne havis kontakton kun aliaj samideanoj. Ili volas havi ghemelurbojn, kontaktu Sabiyumva Jeremie <jerrybs21@yahoo.fr>. Ni detale prezentos tieajn religion, ekonomion, turismon, E-movadon ktp en la venonta numero.
_______________________________________________________________________________________________
Redaktoro: Wu Guojiang/komisiito de UEA pri La Projekto "Ghemelaj Urboj"
Adreso: Fushun Shiyouyichang Yanjiusuo
113008 Fushun Liaoning Chinio
Telefono/Fakso: +86-413-2650322 (fakso post la 5-a sonorilo)
Retadreso: amikeco999@21cn.com
ghemelurboj@yahoo.com.cn
|