Internacia Gazeto

    Informilo de Ghemelaj Urboj

   Reta revueto de UEA pri la projekto "Ghemelaj Urboj"

   Jaro 4 N-ro. 4 (15)  decembro de 2005 

 

                      

 

 

Wu Guojiang

Informilo de Ghemelaj Urboj

_______________________________________________________________________________________________


NOVAJHO

 
Ghemela Renkontigho Klujho 29-30 Julio 2005, Rumanio
Klujho havas 13 ghemelurboj! Nia Esperanto-Asocio decidis organizi internacian renkontighon kun la esperantistoj, kiuj loghas en la ghemelurboj. S-ino Maria FLORESCU, la direktorino de Municipa Kulturdomo - kie la klujhaj esperantistoj renkontighas chiusemajne jam de multaj jaroj - proponis, ke ni organizu internacian simpozion, kun la temo: Esperanto - Vojo al komunikado kaj internacia kooperado.
Ni serchis la nomojn kaj adresojn de esperantistoj loghantaj en la ghemelurboj kaj ni sendis al chiuj invitleteron. Bedauxrinde la periodo ne estis la plej tauxga kaj konvena, -sed ni ne havis eblecon elekti alian- ja ghi koincidis kun la chi-jara Universala Kongreso, tamen ni esperis, ke ni sukcesos.
Esperantistoj el kelkaj urboj ech ne respondis al nia invitletero, sed el ses urboj al venis respondo. Bedauxrinde, ne chiuj povis persone cheesti nian simpozion, sed tiuj personoj sendis la tekston kaj ni lauxtlegis ilin. 
Alvenis el Pecs, Hungario, s-ro SZÖCS István, la prezidanto de Esperanto-Asocio en Pécs. La temo de lia prelego: LINGVAJ PROBLEMOJ EN EUXROPA UNIO.
EL Zagrebo, Kroatio, alvenis du gejunuloj, reprezentantoj de Esperanto-Societo "Bude Borjan". Ambaux prelegis. La titolo de la prelego de f-ino Jelena LONCHARVEVICH estis: EKZISTAS DU LEGENDOJ PRI EKESTO DE ZAGREBO. La prelego de s-ro David REY HUDECHEK temis pri: MIA ESPERANTISTA VIVO.
La sendajhojn oni lauxtlegis de s-ro Harald SCHMITZ el Kolonjo, Germanio, kun la titolo:Esperanto - VOJO AL INTERKOMUNIKADO, kaj de s-ro Alain DroYER, Dijon, Francio, kun la titolo : ESPERANTO NE ESTAS UTOPIO! Kaj de s-ro Gjerji Gushio el Korce, Albanio, kun la titolo:ARUMANOJ KAJ VLAHOJ EN ALBANIO.
Apud la ghemelurboj prelegoj la simpozion richigis esperantistoj el rumaniaj urboj: S-ro NAGY E.JOZEFO el Bukuresto, kun temo: LA ESPERANTA DUONA DE MIA VIVO, kaj s-ro Costantin DOMINTE el Bukuresto, kun temo: ETONIMOJ, POLITONIMOJ KAJ GLOTONIMOJ EN NATURAJ LINGVOJ KOMPARE KUN ESPERANTO, kaj s-ro Doru NEAGU el Slatina, kun temo: ESPERANTO KAJ LA EUXROPA LINGVA INTEGRIGHO.
Posttagemeze che la Ronda Tablo post la prelego de Sigmond Julia: Esperanto, MIA DUA LINGVO, okazis libera diskuto, opini-esprimo, koncerne de la temo GHEMELURBO - KIE? Chiuj cheestantoj aktive partoprenis, ne nur la prelegantoj. Cheestis esperantistoj ankaux el Oradea, el Praid, el Gherla kaj el Brodina de Sus, krom la klujhaj gastigantoj. Sube vi povas legi kelkajn opniojn pri chi tiu renkongtiho.(SIGMOND Julia)

Opinioj pri Ghemelurba Renkontigho
En la nomo de esperantistoj en Pecs, Hungario, mi tre dankas la inviton, vian tre grandan videblan laboron. Min surprizis la belaspektaj presajhoj pri la programo. Se vi havas eblecon, presigu je la jarfino kartforman kalendaron, kie la monatoj kaj tagoj estu skribitaj en Esperanto kaj sur la dorsa flanko estu informoj, adresoj (retaj) pri Esperanto en nacia lingvo.(5-10 milojn vi povus disdonadi). 
En Pecs ni ankaux faras similan, kvankam ni ne gajnis novajn anojn, tamen estas vivsigno. Mi ne miras pri la pasiva sinteno de aliaj ghemelaurboj, ja estas tro multaj okazintajhoj en Esperantujo kaj malpli multaj la vojaghemaj aktivaj esperantistoj.
Mi deziras forton al la laboro kaj pacienco toleri la indiferenteco. Mi tre ghojas kaj dankas, ke mi povis ekkoni vin kaj aliaj vere bonajn esperantistojn el via urbo kaj lando.( SZÖCS István, Hungario)

Pensoj pri la simpozio
Pensoj pri la simpozio? Nur bonaj. La arangho estis tre bona, la vivkondichoj de la partoprenantoj pli ol akcepteblaj, dank'al la malavareco de la klujha urbestraro. Ni auxskultis bonajn prelegojn kaj konfesojn per kiuj oni disdividis al ni personajn spertojn rilate Esperanton, kies debato dauxris ech dum la pauxzoj, post la propre-dirita prelegado. Novajn kaj agrablajn konatighojn oni faris.
Tamen, io bedauxrinda estis, ke, malgraxu la elkoraj fortostrechoj de la organizintoj, la reehho de la simpozio en eksterlando estis malalta. El la totalo de 13 ghemelurboj de Klujho, krom partopreantoj el du ghemelurboj- Pecs kaj Zagrebo-, du tri reagis nur mesaghe aux sendante la tesktojn de la koncenajn prelegojn, dum aliaj - chirkaux duono da ili -nenie reagis, Veras, ke ne mankas la klarigaj kialoj: la distancoj estas grandaj, precipe kiam oni situas en Azio aux en Amerikoj; la mezsomera varmo estis tre ghena; aliaj, grandiozaj, aranghoj - ekzemple la UK - konkurencis la nian.
Por la partoprenantoj, ech en tria stato, la simpozio estis spirite richiga, kaj pro tio ni elkore redankas la organizantoj: s-inon Julia SIGMOND kaj siaj geasisitantojn: f-ino Anna Maria BALAZS kaj s-ro Liviu BARDI, la konata teamo d e la redaktantoj de BAZARO. (Costantin DOMINTE el Bukuresto)

Postfesta impreso de Jozefo E NAGY el Bukuresto pri la renkontigho, jen estas:
"En la renkontigho de la ghemelaj urboj,
Pli da Ghemeloj estis, ol da urboj"
[komentario]Tamen mi diras, ke ghi ankoraux estas sukcesa kvankam la ghemelurba renkontigho de Klujho ne atingis la esperatan rezulton, char Asocio de Esperanto Klujho brave elpashas antauxen, char oni povas cherpi la valoran sperton el la renkontigho. Onidire ajn vojo formighas el la piediro. Tial el n-ro.3 BAZARO/2005, Esperantlingva revuo, Klujho, Rumanio, mi elektas la plej parton pri chi renkontigho por instigi niajn samideanojn. Mi esperas, ke la venonta renkontigho sukcesighos kaj ghin la ghemelurbaj esperantistoj de Klujho aktive partoprenos.(la komisiito)

La Hirundo ne plu aperas
Pro la forpaso de s-ino Anita Bergh, grava redaktorino de la Hirundo- gazeto por membroj de Esperanto en Vasby, Svedio, la redakcio decidis ne plu aperigi ghin. Oni sume legis ghiajn 57 numerojn dum 7 jaroj. La Hirundo ofte raportis agadojn pri ghemelaj urbojn, en la lasta numero ankoraux ghi aperigis informojn pri ghemelaj urboj por la 91-a UK okazota en Florenco, ekz, listo de ghemelurboj inter Svedio kaj Italio, proponoj pri la arangho de ghemelurbaj aktivecoj antaux, dum kaj post la kongreso.( el mesagho de Kaisa Hansen kaj n-ro.57 la Hirundo)

Pri la forpaso de TAKEUTI Yosikazu
La anonco de la prezidanto de Japana Esperanto-Insitituto
En la 29-a de auxgusto, 2005, forpasis s-ro TAKEUTI Yosikazu, la eksa prezidanto de la Komisiono pri la Azia Esperanto-Movado (KAEM) de UEA, sub kies gvido komencighis la Azia Kongreso de Esperanto, kies unua okazigo estis en 1996 en Shanghaj, Chinio. Pro tio li estis distingita per Premio Ossaka, la plej prestigha E-movada premio en Japanio, en 1999.  S-ro Takeuti naskighis en 1931, konatighis kun Esperanto en 1946, kaj aktivis en Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj (KLEG), kies tereno estas Kansajo, nome japana regiono inkluzive de la urboj Kioto, Takatuki, Oosaka kaj Koobe. Li agadis ankaux en Japana Esperanto-Instituto, kies vicprezidanto li estis. En 2004, li estis elektita kiel honora membro de UEA. (Sibayama Zyun'iti)

Funebra saluto de la komsiisto
Mi tre triste informighis, ke forpasis s-ro TAKEUTI Yosikazu. En la nomoj de la komisiito de UEA pri la projekto "Ghemelaj Urboj" kaj amiko de TAKEUTI Yosikazu, mi esprimas nian kondolencon al lia tuta familio.
S-ro TAKEUTI Yosikazu estis pioniro en la kampo "per Esperanto por interurbo-ghemeligho" , kaj forta subtenanto kaj fidela praktikanto de la projekto"Ghemelaj Urboj". Frue en 1986, nome antaux ghemeligho de la china urbo Changzhou kaj la japana urbo Takatuki, en kiu loghis, li kaj sia edzino TAKEUTI Tomiko, esperantistino jam forpasinta, unue malfermis la intershanghan pordon inter esperantistoj kaj inter du lokaj E-organizajhoj , Esperanto-Societo en Takatuki (EST) kaj Changzhou Esperanto-Asocio (CZEA), kaj pro lia penado oficiale ghemelighis la lernejoj Yosumi en Takatuki kaj Dongfang en Changzhou per Esperanto. Li dekkelk-foje vizitis Chinion por intensigi la kunlaboron inter ambaux urboj. Pro tio CZEA ricevis la titolon" La Bazo de Internacia Intershango por Eduko kaj Kulturo", kaj s-ro TAKEUTI mem ricevis la titolon "Honora profesoro" de Changzhou Gerontologia Universitato.
En la pasintaj jaroj s-ro TAKEUTI kolektis karajn spertojn pri la projekto "Ghemelaj Urboj", al kiuj li substrekis (1) aktive krei modelon de kunlaboroj de esperantistoj en ghemelaj urboj kaj helpi la ghemelighon de lernejoj; (2) senhezite prezenti la sukcesan rezulton al la koncernaj instancoj de la municipo; (3) senchese konvinki la magistratanojn pri la bezono de Esperanto per konkretaj laborfruktoj.
La forpaso de s-ro TAKEUTI estas granda perdo ne nur por lia familio, sed ankaux por japana kaj monda Esperanto-movado, precipe por la projekto "Ghemelaj Urboj". Lia spirito kaj spertoj instigos kaj gvidos min plibone fari la laboron de la projekto kaj grande progresigi ghin. Pacon, S-ro TAKEUTI Yosikazu. (Wu Guojiang)

Dankesprimo de la prezidanto de KAEM
S-ro TAKEUTI Yosikazu, Komisiono de UEA pri Azia-Esperanto-Movado (KAEM) dankas vin okaze de la 4-a Azia Kongreso de Esperanto en Katmando pro via granda kontribuo al la evoluo de Esperanto en Azio.
Vi kontribuis al la fondigho de KAEM en 1994 kaj poste vi laboris por la movado kiel prezidanto (1995-1997), vic-prezidanto (1998-2000) kaj subkomisiono (2001-2005) de KAEM.(HORI Yasuo)

Akrostika kondolenco de ChRI al TAKEUTI Yosikazu
Informinte pri la forpaso de s-ro TAKEUTI Yosikazu, ni sentas nur fortan triston kaj profundan bedauxron pro la eterna perdigho de nia kara amiko, fidela auxskultanto kaj konstanta kunlaboranto en la chiutaga Esperanto-disauxdigo.
Paco al lia cindro
Tomik' kaj Yosikazu, ho, al vi transmondan pacon,
Amikoj trans la maro kaj fidelaj auxskultantoj
Kaj en la Esperanta Movado fortaj gigantoj!
Elkore ni vin karmemoras, konservas donacon
Unikan el paseo via kaj vigle laboras.
Tra l'jonosfer',verda ond' pli verve kuras;
Inter JEL kaj ni l'kunlaboro plu sakuras*
(Esperanto-Redakcio de China Radio Internacia<espradio@cri.com.cn>, *sakuro=japana arbo kun bela floro)

Kondolenco el la ghemelurbo Changzhou
Kun granda malghojo ni sciis pri la forpaso de nia kara samideano Takeuti Yosikazu. Por multaj el ni----Changzhou-a E-Asocio, li estis tre entuziasma samideano kaj diligenta movada aktivulo kaj nia multjara amiko. Lia forpaso estas vere perdo de nia movado kaj en Esperanto-movdo kaj en amikeca movado inter urboj Changzhou de Chinio kaj Takatuki de Japanio.
Ni chiuj memoras ke auxtune de 2003 li spite sian sanstaton kuraghis entrepreni vojagon al nia urbo Changzhou, portante oksigen-botelojn por helpi la spiradon. Li jam la 18-an fojon vizitis Dongfang Elementan Lernejon de Changzhou, kie Esperanto estas instruata kiel deviga kurso, kaj kiu ankau estas ghemela lernejo Yosumi Elementa Lernejo de Takatuki per Esperanto kaj klopodo de esperantistoj ambau urboj. Tian vojaghon li kutimis fari ciujare, por prelegi aux gvidi kurson por la lernantoj. Por la amikeco inter Chinio kaj Japanio, li faris grandan kontribuon.
S-ano Takeuti Yosikazu chiam estas imitinda modelo por ni, kaj chiam vivus en niaj koroj.Ni chiuj klopodu dauxrigi liajn laborojn por la diskonigo de Esperanto kaj amikeco inter Chinio kaj Japanio.Bonvolu akcepti nian koran kondolenco el Changzhou-a Esperanto-Asocio.(Zhang Changsheng, Prezidanto de Changzhou-a Esperanto-Asocio)

Memora kunveno por TAKEUTI Yosikazu
La 23-an de novembro en lia urbo Takatuki ni okazigis kunvenon por memori lin kun cheesto de 74 homoj.Kunvenis ne nur esperantistoj, sed ankaux liaj neesperantistaj amikoj kaj parolis pri liaj vivo kaj agadoj, en kaj ekster Esperantujo. "La Movado", la monata organo de KLEG, kies prezidanto li estis, dedichis ses paghojn de la novembra numero por rememori lin. Al gxi kontribuis interalie s-roj Lauxlum, Lee Chong-Yeong kaj Ulrich Lins, chiuj liaj malnovaj amikoj.(Mine Yositaka)

Lasta mesagho de s-ro TAKEUTI Yosikazu al UEA-komitato kaj aliaj 
Tre probable chi tio povas esti mia plej lasta kaj oficiala mesagho el la reala mondo, kvankam mi tute ne deziras tion. Al mi deklaris che la konsultigho ina doktoro, kiu estas en sia fako monde konata specialisto de Universitato de Kioto, ke mi plu vivos nur unu jaron kaj kelkajn monatojn. Jam pasis tiuj " pli ol kelkaj monatoj". La simptomo ighis serioze grava tagon post tago tute laux shiaj vortoj. Nun mi povas fari nenion sen eksterordinare multe da oksigeno. Sed tio kauxzas aliflanke problemon pri karbona dioksido en mia cerbo, kaj mi havas gravan problemon ankaux en la hepato kaj la koro.
Mia malsano estas Ne-Specifa Interstica Pneuxmonio (NSIP) kaj apartenas al ghia plej malbona grupo. Miaj pulmoj farighis plejparte fibrome malmolaj kaj ech ighis kiel nesto de vespoj. Restas nur malmulte da kapacito, kiu apenaux igas al mi la spiradon. Tiu serioza stato de la pulmoj nenima estonte estighos renormala.
Mi plejkore dankas vin pro chio, kion vi favore donis al mi dum mia 60-jara esperantista vivo. Precipe dankinde estas, ke vi distingis min per honora membreco. Kia ghoja kaj kuraghiga arangho al mi en la lito! Sed kia bedauxrinda kaj malghoja estas al mi la fakto, ke hodiaux mi ne estas inter vi!
Mi devas aparte esprimi, ke mi shuldas grandan dankon al s-ino Edvige Ackermann, kiu che mia malsanigho prenis sur sin la rolon de prezidanteco de Elekto-Komisiono, sukcesigis la aferon multe plibone kaj ech pavimis la vojon al la estonteco. Kaj mi devas resti dankema ankaux al s-ro Povilas Jegorovas, membro de la komisiono.
Karaj samideanoj, bonvolu dauxre sendi mesaghojn kaj informojn, se vi ne atendos mian reagon, sed iam, kiam tio tute ne estos akceptita, vi tion interpretu, ke kontraux-vole mi chesis retan komunikadon kaj enhospitalighis.
Pliposte vi povos scii pri mia forto pere de Japana Esperanto-Instituto kaj Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj. Kiel mi jam skribis, mi persistos resti en la reala mondo ech unu tagon plilonge kaj restos via fidelas kunlaboranton, apoganto al UEA, ghis la fatala malsano devigos al mi ellasi lastan spiron.
Adiaux do karaj samideanoj, kvankam al mi preferinde estus elbushi: Bonan rikolton al la kongreso kaj felichon al vi chiuj.(2005/07/30, el Novembra numero La Movado, 2005, japana komuna organo de Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj, Kjushua Esperanto-Ligo kaj Esperanto Ligo de Tyugoku kaj Sikoku )


URBA STILO KAJ TRAJTO

Rostovo-che-Dono…en la estonto
Antaux du jaroj Rostov-Don estis "promociita" chefurbo de la Suda Federala Regiono. Dum la historio ghi chiam grave rolis en la suda parto de Rusio, Soveta Unio, (kaj denove) Rusio. Oni nomis la urbon "Pordego al Kauxkazio". Fine de la 19-a, komence de la 20-a jarcentoj la urbo estis grava centro de komerco. En la urbo funkciis komercaj konsulejoj de sep shtatoj: Britio, Francio, Germanio, Nederlando, Grekio, Turkio. Kaj kiel chefurbo ghi devas digene aspekti.
Chi-jare en februaro okazis konkurso pri ghenerala plano de Rostovo por la estonto. Rivalis ses institutoj. Venkis la projekto de Sankt-Peterburga Instituto de Urbanistiko. Interalie, tiu chi instituto gajnis ankaux la konkurson pri konstruado de la Rostova provinco. Sed Rostovo ne similes al Sanka-Peterburgo, Rostovo konservos sian propran neripeteblan aspekton.
En la urbo oni malmuntos malgrandajn uzinojn, situantaj en la centro, kaj malgrandajn dometojn, se ili ne rolas historian valorecon. Estos plu konstruataj belaj multetaghaj konstruajhoj.
Per sia vizagho la urbo estas orientita al la rivero Don. Do, de tiu flanko komencighos la ghenerala konstruado. De la placo Teatralnaja (Placo de la Teatro) al rivero Dono malsuprenighos multetaghaj konstruajhoj.
Vizitkarto de chiu urbo estas stacidomo. En Rostovo ekzistas du grandaj fervojstacidomoj, kelkaj etaj fervojaj stacidomoj kaj du auxtobusaj stacidomoj. Jam estas finita la rekonstruo de Rostova fervjstacidomo. Nun oni komencis ornami la apudan teritorion. Krom novaj konstruajhoj aperos multetagha auxtomobila nodvojo.
De la apud-urba fervoja stacidomo komencighas chefa strato de la urbo Bolshaja Sudovaja (Granda Gharden-Strato). De tiu chi stacidomo trafikas vagonaroj en la Rostovan provincon kaj ghis proksimaj stacioj de najbaraj provincoj kaj Ukrajnio. Inter tiu chi stacidomo kaj la strato fluas la rivereto Temernichka. Iam ghi estis rivero, sur kiu navigis grandaj velshipoj, char la imperiestro Petro la Unua instaligis tie shipfarejom. Nun tiun rivereton oni purigas, kaj baldaux ghi denove eksposedos belan aspekton. (el la kontrubuajho de Boris A. Zozulja al la germana gazeto PONTOJ7/2003)


INTER GHEMELAJ URBOJ 

Dauxro de la intershangho inter Takatuki kaj Changzhou
La intershangho de la du lernejoj jam dauras pli ol 15 jarojn kun la helpo de Changzhou-Esperanto-Asocio kaj Esperanto-Societo en Takatuki.
Post la lasta 42-taga somerferio de Elementa Lernejo Yosumi, la lernejestro NISHIDA Takatoshi petis al Esperanto-Societo en Takatuki, ke oni traduku Esperanten lian mesaghon al la estrino Li Lulu de Elementa Lernejo Dongfang.
Elementa Lernejo Yosumi planis sendi manlaborajhojn faritajn de ties lernantoj dum la somerferio. Ni volonte plenumis lian peton.
Tiel Changzhou-Esperanto-Asocio chinigis la mesaghon. Kaj Elementa Lernejo Dongfang ekspoziciis la senditajn manlaborajhojn al siaj lernantoj kaj lernejanoj. Pere de Changzhou-Esperanto-Asocio ni ricevis fotojn, kiuj montris, kiel oni prezentis ilin kaj lernantoj rigardis la ekspoziciitajn manlaborajhojn. Ni presis kolorajn fotojn kaj transdonis ilin al la estro de Elementa Lernejo Yosumi.
Plie ni montris la kunlaboran aferon en la lasta Esperanto-Ekspozicio por urbanoj, kiu estis okazigita de la 1-a ghis la 3-a de novembro. (NAKATU Masanori)


SERVA PLATFORMO

Usono
Seatlo havas 21 oficialajn ghemelurbojn. Plena listo troveblas (kun mapo) che
http://www.geocities.com/lilandr/seatlo/GxudS/index.html Ili estas Beersheva en Israelo, Bergen en Norvegio, Cebu en Filipinio, Chongqing en Chinio, Christchurch en Novzelando, Galway en Irlando, Gdynia en Pollando, Haiphong en Vjetnamio, Kaohsiung en Tajvano, Ko-be en Japanio, Limbé en Kamerunio, Mazatlán en Meksikio, Mombasa en Kenjo, Nantes en Francio, Pécs en Hungario, Perugia en Italio, Reykjavík en Islando, Sihanoukville en Kambogho, Surabaya en Indonezio,Taejo en la norda, Koreio kaj Tashkent en Uzbekio. Se vi estas Esperantisto en iu el niaj ghemelurboj, mi petas vin mesaghi al ni che seattleesperanto@gmail.com (Ros' Haruo)


PAROLO DE LA REDAKTORO
Char la lastaj mesaghoj pri s-ro Takeuti Yosikazu atingis min en la 28-a de januaro, chi numero aperas malfrue. Ajna informo pri ghemelaj urboj kaj siaj E-movadoj chiam estas bonvena.

*******************************************************************************

Redaktoro: Wu Guojiang / komisiito de UEA pri La Projekto "Ghemelaj Urboj"
Adreso: Fushun Shiyouyichang Yanjiusuo
113008 Fushun Liaoning Chinio
Telefono/Fakso: +86-413-2650322 (fakso post la 5-a sonorilo)
Retadreso: amikeco999@21cn.com ghemelurboj@yahoo.com.cn



* * *