Internacia Gazeto

    Informilo de Ghemelaj Urboj

   Reta revueto de UEA pri la projekto "Ghemelaj Urboj"

   Jaro 4 N-ro. 3 (14)  septembro de 2005 

 

                      

 

 

Wu Guojiang

Informilo de Ghemelaj Urboj

_______________________________________________________________________________________________


NOVAJHO

La 2-a kunveno luminta en Vilno
Vendrede, la 29-an de julio, je la 14-a en la salono Grabowski de la kongresejo de la 90-a UK en Vilno, la 2-a kunveno pri la projekto"Ghemelaj Urboj"oficiale okazis sub prezido de la estrarano de UEA pri landa agado, s-ino Maritza Gutierre. Ghin cheestis proksimume 70 homoj. S-ino Maritza Gutierrez unue lauxtlegis Jaran Raporton de la projekto en 2004 senditan de la komisiito, s-ro Wu Guojiang el Chinio. La raporto enhavis detalojn pri la agado en la jaro 2004, atingoj, problemoj kaj perspektivoj, nome laborplano 2005. Sekvis prezento surekrane pri la imitinda agado farata de la Interkultura Centro de Herzberg en Germanio, kiu tre sukcese entreprenis projekton modelan por komuna Euxropo inter la urboj Herzberg kaj Gorá en Pollando. Germana paro kiu gvidas la projekton tre detale raportis pri la ekesto kaj efektivigo de la komuna projekto kiu iris tra la urbaj institucioj de ambaux regionoj. Oni emfazis la interkulturan flankon de tiu chi agado, kiu pozitive efikis al la du urboj. La raporto vekis intereson de la partoprenantoj kaj lauxdojn al la iniciato de la germana centro.
Post tio s-ro Robert Bogenschneider prezentis la retprojekton "aliaflanko", kies ttt-ejo www.aliaflanko.de sukcese interligas informojn i.a. rilate al lokoj en la mondo kaj eble trovas Esperanto-grupojn en ghemelaj urboj.
La kongresanoj ankaux havis la okazon intershanghi informojn pri aliaj agadoj, interalie, pri rusa kaj franca urboj . Euxropanoj ankaux parolis pri similcelaj projektoj kiel Exchange iniciatita de s-ro Micheal Cwick, kiu laboras en Euxropa Unio en Belgio. 
Nemalmultaj cheestintoj dum la UK starigis demandojn kaj kelkaj intencas serchi esperantistojn en la propraj ghemelurboj, almenaux por internaciaj esperantistaj kontaktoj. Estas la intenco, ke ekzemple urbaj dungitoj, instruistoj, kuracistoj, sportkluboj uzu Esperanton.
Fine de la kunsido oni instigis al dauxra laboro sur tiu agadkampo, aligho al diversaj listoj pri lokaj kluboj kaj kunlaboro pri la temo, kaj subtene al la komisiito, kies diligenta laboro antauxenigas tiun chi gravan agadkampon por UEA tiel ke ghi estas plia maniero pruvi la potencialojn de esperanto cele al malfermiteco kaj interkultura evoluo interpopola.
La salono estis plenplena, kun homoj starantaj en pluraj anguloj de ghi. Chi kunvenon cheestis s-ro Renato Corsetti, prezidanto de UEA krom Maritza Gutierrez el la estraro. S-ro Osmo Buller en la okupiteco ne povis trovi tempon partopreni en ghi, Kompreneble la komsiito ankaux ne aperis en ghi pro objektiva kialo.(laux raportoj de Renato Corsetti, Maritza Gutierrez kaj Peter Zilvar)

Florado kaj rikoltado nur post diligenta kultivado
De la 1-a kunveno en la Pekina UK al la 2-a kunveno en la Vilna UK, jam montrighis, ke la projekto "Ghemelaj Urboj" pli kaj pli profundighas en la korojn de l'popolo, kaj iugrade ghi ekfloras, ech ekfruktas. Mi vere sentas, ke veraj heroj estas nur la vastaj esperantistoj, kiuj per praktikala agado flegas kaj kultivas chi kampon. Estas ili kiuj igas chi laboron de UEA disvolvighi en ordo. Estas ili kiuj plibriligas chi laboron de UEA. Mi kore gratulas al la sukcesintoj, samtempe mi ankaux alte taksas tiujn samideanojn kiuj estas silente kaj diligente laborantaj por nia projekto malgraux ke ili ne havas la nomatajn atingojn, char la venonta sukceso komencas nur de la hodiauxa penado, do mi diris, la hodiauxa penado ja estas atingoj, chu ne ?
La 2-a kunveno pri la projekto "Ghemelaj Urboj" estas sukcesa, kaj estas fruktdona, ni serioze resumos spertojn kaj aktive kompletigos la laboron de la projekto. Ni kredas ke UEA ludos pligrandan rolon por akceli la agadon de interurba ghemeligho en la mondo.- Wu Guojiang

La projekto postulas tempon kaj intereson
Ghemelurbajn agadojn UEA volas aktivigi. Laux la sperto mi povas diri ke ankaux ghi postulas tempon kaj intereson por prizorgi la kontaktojn inter esperantistoj en ghemelurboj.  Vojaghebelcoj estas nuntempe pli facilaj ol antaux 20jaroj, sed en la 2000-aj jaroj esperantistoj ne plu multe vojaghis kaj sekvas esperantista generacio estas malmulta.
Sed chiuokaze pluraj tampereanoj partoprenis la finnan buskaravanon al Vilno kaj tri aviadilis. Al Auxtunaj Tagoj al Sevdio alighis ankaux kelkaj. Aktivistoj ekzistis. La prizorganto de eksterlandaj kontaktoj Pertti Paltila de Tampere bone scias niajn kontaktojn kaj li havas nun propran sekretariinon por helpi lin. Sed lia chefa objekto por la laboro estas plibonigi eknomiajn kontaktojn kaj kampanjojn de tempereaj entreprenoj. La urbo rekomendas societojn serchi kontaktojn mem, ekz. inviti al Tempere aux viziti iun ghemelurbon, kaj se la urbo povas aprobi la kontakton aux okazon ghi eble subvencias parton de la kostoj. Korusoj kaj junulaj grupoj kelkfoje vizitas. Esperantistoj ne havas tiajn artistojn aux junulajn grupojn.(Veli Hamalainen el Finlando) 

Soile Lingman pri ghemelajurboj
S-ino Soile Lingman en Svedio aktivas en la Esperanto-movado kiel delegito de UEA en Stockholm kaj prezidantino de la Asocio de Sociallaboristoj Esperantistaj (ASLE). Chi jare shi havas 50-jaran esperantistecon. Shi opiniis, ke ghemelaj urboj estas interesa ideo, sed shi trovis, ke estas malfacile agi por la afero kiam oni loghas en chefurbo kiu estas tro granda areo. Shi partoprenis en multaj UK-oj inkluzive de la 90-a UK. (Laux intervjuo farita de Veli Hamalainen, redaktoro de la la finna esperantgazeto "Vekilo")

Ideo de urbestro
Ankaux dum la pasintjara UK en Pekino urbestro de Vilnius Arturas Zuokas jhetis ideon sendi leterojn/invitojn al urbestroj de diversaj landoj por instigi pli multajn esperantistojn de tiuj urboj kaj landoj veni al jubilea UK en Vilnius. Tiu propono validas. Vilniusa urbestroj pretas sendi tiajn leterojn al ali-landaj urbestroj, peti ilin helpi al lokaj esperantistoj aranghi vojaghojn al Vilnius, instigi pli abundan partoprenon en jubilea UK.
Kompreneble, tio, plej vershajne, havas sencon nur por tiuj urboj, kie urbaj administracioj havas iajn kontaktojn kun lokaj Esperanto-organizajhoj kaj individuoj, kie jam oni scias pri ekzisto de esperantistoj kaj ilia agado.
Do, se estas tiaj eblecoj en viaj urboj, bonvolu informi Litovan Esperanto-Asocio pri deziro, ke via urbestro ricevu tian leteron-inviton, kaj ni aranghos la aferon kun urba administracio de Vilnius. Chiukaze dezirinde havi pli multe da informoj pri viaj kontaktoj kun koncerna urb-estraro, agado k.s. (Povilas Jegorovas el Litova Esperanto-asocio)

Reago de la komisiito al ideo de urbestro
Mi kore subtenas la ideon de la urbestro de Vinius. Estas pli bone se la urbestro unue povus la ghemelajn urbojn de Vilnius. Krome estas pli bone se la 90-a UK aranghos la renkontighon de la urbestroj de landaoj.
Mi kore esperas kaj varme bonvenigas la prelegon de la urbestroj en la 2-a kunveno pri la projekto "Ghemelaj Urboj" Tio probable richigos kaj konkretigos la projekton.
Mi esperas, ke niaj samideanoj diskonigu la informon al via loka registaro, kaj profitos chi tion por Esperanto.

Disauxdigo de ChRI pri la 2-a kunveno
Antaux okazo de la 2-a kunveno pri la projekto "Ghemelaj Urboj", China Radio Internacia (ChRI) disauxdigis la antauxparolon de la redaktoro por n-ro. 12 kaj n-ro.13 Informilo de Ghemelaj Urboj, kiu rilatis al la kunveno.
Jen estas ghia tuto:
"Estimataj, en la jaro 2004 vi subtenis kaj partoprenis la projekton"Ghemelaj Urboj" per diversaj metodoj kaj dank'l tio ghi progresighis kaj plilumis. Viaj meritoj estis enskribitaj en Jaran raporton de La projekto"Ghemelaj Urboj" en 2004 aux raportitaj en la revueto" Informilo de Ghemelaj Urboj". Kiel vi bone scias, ke ekde la naskigho de la projekto UEA serioze atentas ghin , treege prizorgas ghian evoluon kaj progreson. En la chi-jara Estrara Kunsido estis farita decido pri okazo de la 2-a kunveno de pri la projekto "Ghemelaj Urboj "dum la 90-a UK.
Chi tie mi speciale invitas vin al la kunveno se vi povas partopreni en la 90-a UK, kaj esperas, ke vi povos fari prian paroladon se vi havos tempon. Mi pensas, ke via cheesto certe richigos la kunvenon kaj estigos kontentigan frukton de la kunveno."
La supra enhavo ankaux estas legebla en la retejo de ChRI :http://cn.chinabroadcast.cn

La Projekto en gazeto
1. La laboron de la projekto"Ghemelaj Urboj" menciis Estrara Raporto de UEA 2004 aperinta en n-ro.6 Esperanto, 2005.
2. s-ino Maritza Gutierrez,estrarano de UEA pri landa agado, raportis la 2-an kunvenon en n-ro.7 Kuriero, kongresa informilo de la 90-a UK.
3. La 2-an kunvenon rakontis la rubriko "Ghemelaj Urboj" de n-ro.2 Vekilo, 2005, Klubgazeto de esperantistoj en Tampere regiono, Finnlando.


URBA STILO KAJ TRAJTO

Jara Raporto de la projekto "Ghemelaj Urboj" en 2004
Retrorigardante la disvolvighon de la projekto "Ghemelaj Urboj" de UEA en la pasintaj du jaroj ekde ghia naskigho, ni esperantistoj sendube konfesis ghian ekziston kaj valoron. En la jaro 2004 sub la kun-klopodado de la eks-funkciuloj de la projekto kaj la vastaj esperantistoj la projekto atingis senprecedencan ghojigan progreson.

1. Funkciuloj de la projekto
Kun apero de la nova estraro de UEA en la 89-a UK, kvar funkciuloj de la projekto shanghighis. Ili renove konsistas el la novaj prezidanto, estrarano pri landa kaj regiona agado, ghenerala direktoro de CO kaj la komisiito, t.e. Renato Corsetti, Maritza Gutierrez Gonzalez, Osmo Buller kaj Wu Guojiang. La du eks-funkciuloj s-ro Trevor Steele (Auxstralio), s-ino Michela Lipari (Italio) efike gvidis kaj partoprenis la laboron de la projekto kaj grave kontribuis al la stabila disvolvigho de la projekto. Chi tie ni alte taksas iliajn farojn kaj esperas la dauxran subtenon el ili ambaux.

2. Laborplano de la projekto
2.1 Reago
En 2004 la projekto entute ricevis reagojn de 119 esperantistoj el 35 landoj. 161 urboj aperis en la ricevitaj mesaghoj. La komisiito regule ricevis kelkajn lokajn eldonajhojn, ili estis "Vekilo"(Finnlando), "Bazaro"(Romanio), " Bulteno de Tianjin Esperanto-Asocio" (Chinio), "La Verda Spiko" (Chinio), " Esperanto en Azio" (bulteno de KAEM), kaj ghustatempe legis retajn publikajhojn, ekz. Informletero de Vinilkosomo, Verda Informo (Germanio), Heroldo de Esperanto (Svislando), Bulteno de la Albana Esperanto-Instituto (Albanio) ktp. 13 gazetoj kaj 10 ttt-paghoj raportis la agadojn de la projekto. 
2.2 Atingoj
Dum la 89-a UK sukcese okazis la unua kunveno pri la projekto "Ghemelaj Urboj", kiun cheestis pli ol 30 kongresanoj el 10 landoj, inkluzive de prezidanto de KEAM kaj prezidantino de Chinaj Esperanto-Ligo. La priaj raportoj en la kongresa kuriero estis la plej multaj en la raportoj de chiu programo.
La projekto estis enskribita en la laborplanon de UEA por 2003-2005. KAEM prenis ghin kiel unu el al projektoj de KAEM realigi la celojn de la proponita laborplano de KEAM por 2004-2010.
Oni klare konsciis gravecon de Esperanto al ghemeligh-agado kaj gravecon de ghemeligh-agado al Esperanto. Tion plie demonstris kelkaj vizitoj okazitaj en la pasinta jaro. En januaro por reagi al la invito de la 4-a komuna Kongreso de la Auxstralia kaj Nov-Zelanda Esperanto-Asocioj s-ino Tomiko IKEDA el Onoda en Japanio esperantistigis tieajn kvar junulinojn en la mallonga periodo kaj sukcesigis ilian viziton al la kongresejo, Redcliffe, la auxstralia ghemelurbo de Onoda. En auxgusto s-ro Kelly Londoni el Zimbabvo futune realigis sian viziton al la germana ghemelurbo Berlino kaj tie faris prelegon pri la Esperanto Movado en Zimbabvo. Per tio la berlinaj esperantistoj ghui kaj senti stilon kaj trajton de Zimbabvo. S-ro Pieter Engwirda el Nederlando partoprenis la konferencon pri ghemelaj urboj inter Chehhio kaj Nederlando okazita inter la 1-a kaj 2-a de septembro en Prago kaj cheestis diskuton pri la lingva problemo. S-ro Yas Kawamura el Japanio nun laboras kiel ghenerala direktoro de EPA kaj redaktoro de la gazeto "Nova Vojo". Inter la 26-a de septembro kaj la 1-a de oktobro li kiel ano de la delegacio gividita de la urbestro Kameoka cheestis la celebradon de la 40 a jubileo de ghemeligho inter Knittelfeld (Auxstrio) kaj KAMEOKA. Li ne sole vizitis ghemelighan memorshtonon sur la Kameoka-strato aldonitan de s-ro Schafarik, nuna urbestro de Knittelfeld krom la rilatajn aktivecojn, sed ankaux helpe de la auxstraj esperantistoj trovis karan dokumenton kaj ne tre konatan,t.e. la ghemeligha atestilo de la du urboj skribita en tri lingvoj Germana, Japana kaj Esperanto. Tio estis grava trovo kaj signifo por montri la rolon de Esperanto en urbo-ghemeligho! Nun tiu atestilo (kopio) estas konservata en Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. Kio enhavis plian signifon estis, ke la publikita deklaracio kune subskribita de la du urbestroj s-ro Kurijama Masataka kaj s-ro Schafarik por la 40-jarigha festo same havis admiratan faron kiel tiun antaux 40 jaroj: La teksto de la deklaracio estas skribita en tri lingvoj: Japana , Esperanto kaj Germana, Esperanto estas inter la aliaj du lingvo. S-ro Chimedtseren Enkhee el Mongolio en la pasinta oktobro publikigis proponon ghemeligi universitatojn kaj kolegojn kaj ricevis aktivan reagon de Pollando. Tio richigis la projekton. 
Ankaux indas mencii, ke s-ro Hans Fechler el Germanio sukcesigis aperon de la 78-pagha PONTOJ 7, speciala gazeto pri ghemelurboj de Hildesheim, kiu ricevis altan takson de la urbestro kaj la urbdirektoro, kaj la estroj de UEA.
En 2004 entute estis redaktitaj kvar numerojn de Informilon de Ghemelaj Urboj kaj unu el ili malfrue aperis en 2005 pro la okupiteco de la redaktoro. La komsiito faris kontentigajn respondojn al la reagoj de la esperantistoj al la projekto.

3. Anonco pri s-ro Stanley Nisbet kaj s-ro Gerrit J. Brons
En 2004 la projekto kaj la revueto "Informilo de Ghemelaj Urboj" perdis du entuziasmajn subtenantojn kaj legantojn. Ili estis s-ro Stanley Nisbet el Glasgow en Britio kaj s-ro Gerrit J. Brons el Maassluis en Nederlando. Dank'al substreko de du samideanoj al la projekto, Iliaj familianoj ghustatempe informis tion al la komisiito post kiam ili dise forpasis. Iliaj nomoj eterne estos en la kroniko de la projekto "Ghemelaj Urboj" de UEA.

4. La ekzistantaj problemoj
4.1 Propagando
Pere de la kun-klopodado de la esperantistoj kaj diversaj E-organizajhoj, kaj la efika akcelo kaj instigo de UEA la projekto estis pli kaj pli konata en Esperantujo, sed ni ne neas, ke la propagando de la projekto bezonas plian fortigon, precipe en ekster-komunikado kun la internaciaj neesperantaj organizajhoj. Ghis nun ni ankaux ne havis tian suksesan ekzemplon, ke helpe de la projekto UEA starigis rilaton kun tiuj organizajhoj . Ne erare la projekto nur estas parto, aux tre malgranda parto, de la konkretaj agadoj de laborplano de UEA por 2001-2010, sed ghi estos efika vojo igi UEA farighi aktiva kaj nemankebla forto en internaciaj aferoj se ni tutkore antauxpushas ghin malgraux kiom da malfacilajho ni alfrontas. 
4.2 Speciala diskuto
Nun la gvid-ideo kaj priaj laboroj de la projekto chiam estas kunordigita de kvar funkciuloj de UEA. Ni esperantistoj interesighaj pri la projekto neniam renkontighis kaj sidighis por serioze kaj detale diskuti pri la laborplano kaj disvolvigho de la projekto kvankam ni fukciigis ghin tri jarojn kaj spertis la unuan kunvenon pri ghemelaj urboj en la lasta jaro dum la 89-a UK. La vid-al-vida intershangho utilas al la progreso de la projekto, kaj al la fina decido pri ghia pli-longa cello.
4.3 ideoj neefektivigitaj
En 2004 mi havis kelkajn programojn konsideritajn, kiujn menciis en Jara Raporto de La Projekto "Ghemelaj Urboj" por 2003, sed tri el ili ne estis efektigitaj pro multaj kialoj.
(a) instigi esperantistojn traduki la koncizan laborplanon de la projekto en diversajn lingvojn;
(b) fari enketon por richigi la informo-stokon;
(c) adresi publikan leteron al la urboestroj en la mondo.

5. Cerbumo al la laboro de 2005
5.1 Proponoj pri UK al UEA
El la projekto "Ghemelaj Urboj" mi havas jenajn proponojn pri UK al UEA.
(a) UEA Instigu kaj subtenu la urbon en kiu okazos UK inviti ghiaj ghemelurbajn estrojn kaj esperantistojn al UK, kaj organizi ekspozicion pri ghiaj ghemelurboj dum UK. Per tio montrighas, ke la rolo de Esperanto estas evidenta en social efiko.
(b) UEA speciale invitas la urbestrojn, kies urboj estis kongresejoj de UK, al chiujara UK. Tiel la estroj sentas, ke UEA ne forgesis la kontribuojn de tiuj urboj al Esperanto, kaj ke UEA vere estas internacia organizajho plena de amikeco, paco kaj harmonio.
(c) Surbaze de (a) kaj (b) kaj enkadre de la projekto UEA aranghis la renkongtihgo de la urbestroj partoprenantaj UK krom intervidigho kun la estroj de la kongresa urbo. Tiel la urbestroj sentas, ke Esperanto kaj UEA ja ludas rolon en internacia intershangho.
5.2 Laboroj en 2005
(a) konsideri okazon de la 2-a kunveno pri ghemelaj urboj dum la 90-a UK kaj akceli ghian realigon;
(b) pene realigi la ideojn ne-atingigitajn en 2004, vidu 4.3
(c) garantii la redakton kaj dissendon de Informilo de Ghemelaj Urboj.
(d) teni intimajn kontaktojn kun la partoprenantoj de la projekto kaj aktive kaj efike servi al ili.


INTER GHEMELAJ URBOJ 

La konsento ekfruktas
En la 2-a kunveno s-ino Zsofia Korody kaj Peter Zilvar el Germana Esperato-Centro (ICH en Herzberg) prezentis per ampleksa "power-point-prezentado"la unikan projekton inter la ghemelurboj Herzberg am Harz kaj Gora en Pollando. En tiu prezento ili substrekis kelkajn flankojn.
Unue dum marto 2005 la urbestroj de ambaux urboj interkonsentis projekton uzi Esperanton kiel neuxtralan pontlingvon por plibonigi la kontaktojn inter la enloghantoj de ambau urboj. Estas la intenco, ke ekzemple urbaj dungitoj, instruistoj, kuracistoj, sportkluboj uzu Esperanton. 
Due la E-klubo en Gora en junio 2005 jam ricevis Esperanto-domon. Okazos regulaj kursoj en la loka gazeto, ktp. 
Trie dum du semajnoj dum julio 2005 sep polaj intruistinoj estis trejnataj che ICH/GEC en Herzberg. Hans Fechler el Hildesheim partoprenis la adiauxan vesperon en Herzberg Restos konstantaj kontaktoj por la vasta E-instruado en ambau urboj dum la venontaj jaroj. 
Kvare problemo estas nur ankoraux la financado de tiu chi unika modelprojekto (pilotprojekto) por la nova samrajta Europo.
(laux la raporto de Peter Zilvar, la titolon aldonis de la redaktoro)


SERVA PLATFORMO

Mi kore dankas la cheestintojn de la 2-a kunveno pro ilia takso al mia laboro, kaj mi tre ghoje informighis, ke nemalmultaj cheestintoj dum la 90-a UK starigis demandojn kaj kelkaj intencis serchi esperantistojn en la propraj ghemelurboj por internaciaj esperantistaj kontaktoj. Por faciligi intershanghon kaj vastigi nian komunon, mi proponas, ke chiu sufiche utilu nian retan revueton "Informilo de Ghemelaj Urboj" kaj la liston de UEA < lokaj-esperanto-grupoj@yahoogroups.com. >, intereshanghejo de spertoj pri loka agado, inkluzive de ghemelurba agado. Krome ni estas konstruanta informo-stokon pri ghemelaj urboj, vi donas al ni vian bazan informon ekz. lando-nomo, urbonomo, ghemelaj urboj (se vi scias) kaj kontaktmanieroj se vi unuafoje kontaktas nin.
Konsiderante, ke nemalmutaj personoj ankoraux ne scias la ekziston de la supermenciita listo aux kiel alighi al ghi, mi necese prezentas ghin. Vi unue enmetas chi retadreson <per-lokaj-esperanto-grupoj-subscribe@yahoogroups.com > en la ricevanto de via nova postajho sendota, poste sendu ghin sen ajn enhavo. Vi jam sukcese alighas al chi liston se vi ricevas la konfirman respondon el la administranto de la listo. Krome vi eble registras viajn grupojn che: http://EsperantoLand.org/grupoj kaj www.aliaflanko.de kie trovighas informoj pri grupoj kaj ghemelurboj. 
unuvorte ni havas firman volon kaj fidon progresigi la projekton kaj plibone servi al chiu, ni atendas vian partoprenon.

*******************************************************************************

Redaktoro: Wu Guojiang / komisiito de UEA pri La Projekto "Ghemelaj Urboj"
Adreso: Fushun Shiyouyichang Yanjiusuo
113008 Fushun Liaoning Chinio
Telefono/Fakso: +86-413-2650322 (fakso post la 5-a sonorilo)
Retadreso: amikeco999@21cn.com ghemelurboj@yahoo.com.cn


* * *