|
Wu
Guojiang
Informilo de
Ghemelaj Urboj
_______________________________________________________________________________________________
NOVAJHO
Grava decido por Gora kaj Herzberg am Herz
En la 19-a de marto, 2005, sabate, la urbestroj de du urboj: Tadeusz Wrotkowski el Gora en Pollando <burmistrz@gora.com.pl> kaj Gerhard Walter el Herzberg am Herz en Germanio <buergemeister@herzberg.de> interkonsentis, ke komencas realigi projekton, kiu celas praktikan uzadon, per la civitanoj de ambaux urboj, la neutralan pontlingvon Esperanto.Tielmaniere oni celas vigligi la urbpartnerecon reduktante la komunikadbarajhojn.
La tutan projekton gvidas kaj respondecas Peter Zilvas el Interkultura Centro en Herzberg <esperanto-zentrum@web.de> de pola flanko helpas Andrzej Szczudlo <aldand@o2.pl>.La gratulmesaghoj por ambaux urbestroj estas bonvenaj kaj similaj agoj konsilataj.--- Andrzej Kiszkiel raportis.[ detalo pri tiu okazo legos en la venonta numero]
Ideo de urbestro
Ankaux dum pasintjara UK en Pekino urbestro de Vilnius Arturas Zuokas jhetis iedon sendi leterojn/ invitilojn al diversaj landoj por instigi plimultajn esperantistojn de tiuj urboj kaj landoj veni jubilea UK en Vilnius. Tiu propono validas. Vilniusa urbestro pretas sendi leterojn al ali-landajn urbestrojm peti ilin helpi al lokaj esperantistoj aranghi vojaghojn al Vilnius, instigi pli abundan partoprenon en jubilea UK.
Kompreneble , tio, plej vershajne, havas sencon nur por tiuj urboj, kie urbaj administracioj havas iajn kontaktojn kun lokaj Esperanto-organizajhoj kaj individuoj, kie jam oni scias pri ekzisto de esperantistoj kaj ilia agado.
Do, se estas tiaj eblecoj en via urboj, bonvolu informi Litovan Esperanto-Asocion pri deziro, ke via urbestro ricevu tiun letero-inviton, kaj ni aranghos la aferon kun urba administracio de Vilnius. Chiukaze dezirinde havi pli multe da informoj pri viaj kontaktoj kun koncerna urbestraro, agado k.s. --- Povilas Jegorovas, prezidanto de Litova Esperanto-Asocio <litova.ea@mail.lt>.
Al la ideo la komisiito proponis, ke la urbestro unue konsideru la ghemelajn urbojn de Vilnius por realigi ghin, kaj aranghu la renkontighon de la urbestroj partoprenontaj en la 90-a UK kaj ilian cheeston en la 2-a kunveno pri Ghemelaj Urboj eble okazota.
Tamen kontentiga kvankam nealta
N-ro.11 kaj n-ro.12 Esperanto, 2004 sekve publikigis enketrezulton faritan en junio,2003. Mi neatendite ghojis pro apero de ghemelaj urboj en la rezulto. Mi estis kontentiga kvankam ghi nur havis 640 respektivajn poentojn, char la projekto siatempe jhus funkciis unu jaron. Tia rezulto montris, ke la agado "Ghemelaj Urboj" vekis sufichan atenton inter la legantoj de Esperanto. Tion pruvis analizo de d-ro Jukka Pietilainen aperinta en n-ro.1 Esperanto, 2005. En ghi menciis, ke novaj legantoj de la revuo shatas ghemelurbojn, ke la maljuna legantoj interesighas pri ghemelurboj, kaj ke al virinoj aparte plachas materialoj pri ghemelurboj. ---Wu Guojiang
Invito al Seminario de Ghemelaj Urboj en Rigo
Riga klubo "Verda Ondo" de Latvia Esperanto Asocio organizas la 15-an Internacian Esperanto Kongreson (15-a IEK) kiu okazos samtempe kun Baltiaj Esperanto Tago (BET-41) en Rigo 14. - 22.07.2005. Kadre de BET-41 kaj 15-a IEK mi kore invitas vin partopreni renkontigon de reprezentantoj de ghemelurboj de Rigo.Dum la renkontigho oni planas: (1) organizi seminarion okazonta la 17-an de julio "La rolo de Esperantistoj en kunlaboro de ghemelaj urboj" kiu enhavos: (a) intershangho de spertoj inter esperantistoj de ghemelurboj de Rigo pri kunlaboro kun urbaj instancoj; (b) referajho de respondeculo de Riga Urbodomo pri kunlaboro kun ghemelurboj;c) proponoj al ghemelurba kunlaborplano por venontaj jaroj.(2) Akcepto che Urbestro de Rigo.
Estus tre bone se vi tiun chi informon povus prezenti al oficisto de via Urbodomo kaj inviti ankaux lin (shin) al nia renkontigho. Se via vizito estos fruktodona, la organizanto kontaktos Urbodomon de Rigo kaj igos ilin skribi oficialan invitilon al via Urbodomo. Kontaktu s-inon Mara Timermane (Adreso: Kr.Valdemara 145/32, Riga, LV-1013. Telefono: 9115413, rete: mtimermane@hotmail.com)
Gratulo el ghemelurbo al Luoyang, okazejo de la China Esperanto-Forumo
Inter la 1-a kaj 3-a de januaro la China Esperanto-Forumo okazis en la urbo Luoyang. Ghi speciale ricevis la gratulajn mesaghojn de s-ro HARADA Hideki el la japana ghemelurbo Okayama de Luoyang krom tiujn de s-ro Renato Corsetti, prezidanto de UEA, kaj s-ro HORI Yasuo, prezidanto de KAEM, kaj de la enlandaj organizajhoj kaj individuoj. S-ro HARADA partoprenis la 89-a UK kaj estas prezidanto de Okayama Esperanto-Societo. Li en sia gratulomesagho kore esprimis tiel: "…mi esperas ke ghi sukcesos kun fruktdonaj rezultoj per multe da partoprenantoj. Mi tre bedauxras, ke mi ne povas partopreni ghin, char tro malfrue mi sciighis pri la seminario. Se la seminario lauxvice okazos en la venonta jaro, 2006, bonvolu informi al mi, plej malfrue, ghis la fino de oktobro venontjare. Char mi, kiel ghemelurbano de Luoyang, ege deziras viziti tiun urbon kaj konatighi kun tieaj esperantistoj. Vershajne tion samopinius niaj membroj de Okayama Esperanto-Societo. Kelkaj el ili dezirus partopreni la seminarion kune kun mi…".
La laboro pri Ghemelaj Urboj en la festparolado
La 19-an de marto Tianjin-a Esperanto-Asocio (TEA), Chinio, okazigis specialan kunvenon por festi la 20-an jubileon de TEA kaj la 5-an kongreson de TEA. La agado pri ghemelaj urboj, kiel unu el cheflaboroj, estis resumita en la festparolado. S-ino Tan Xiuzhu, prezidantino de China Esperanto-Ligo, cheestis la festadon.
La projekto en gazetoj
1. En n-ro.11 kaj n-ro.12 Esperanto, 2004 aperis enketrezulto pri rubrikoj de la revuo, ghemelurboj
eniris en legantojn kaj farighis temo vochdonita. S-ro Jukka Pietilainen kvarfoje menciis ghemelurbojn en sia analizo aperinta sur paghoj 12 kaj 13 en n-ro.1 Esperanto, 2005, kaj detale montris la pozicion de ghemelurboj en diversaj grupoj de la legantoj en la aldona tablo.
2. N-ro.1-2 Informilo de ChEL, 2005 estis raporto pri la estrara kunveno de Changchun-urba
Esperanto-Asocio. En ghi menciighis gratuloletero kaj poshtkarto el Esperanto-Societo en la japana ghemelurbo Sendai.
3. Okaze de Internacia Virina Tago (la 8-a de marto) por 2005 s-ro Wu Guojiang en la nomo de la komisiito de UEA pri la projekto "Ghemelaj Urboj" rutine publikigis en kelkaj diskutolistoj siajn salutvortojn al esperantistino, precipe al tiuj en ghemelaj urboj, N-ro. 3-4 Esperanto Aktivas, 2005 monata bulteno de Xi'an Esperanto-Asocio, Chinio, ghustatempe aperigis ghian tuton.
4. Fine de 2004 Tianjin-a Esperanto-Asocio, Chinio, ricevis la leteron kun la bela novjara karto
el sia korea ghemelurbo Inchon. En ghi la Inchon-filio de Korea Esperanto-Asocio esprimis, ke ghi planos sendi delegacion viziti Tianjin. Tiu informo aperis en n-ro.1 bulteno de TEA, 2005.
Reagoj al la projekto kaj sia reveto
1. Eni Alvim de Oliveira, esploristino che Instituto Nacional de Pesquisas Espaciais (INPE) - National Space Research Institute, en la urbo São José dos Campos, Sxtato São Paulo, Brazilo:Estimata S-ro Wu Guojiang, Mi alighis al UEA cxijare kaj skribis ghin por peti informojn pri la projekto "Ghemelaj Urboj", gvidata de vi, kaj S-ro Osmo Buller afable respondis al mi. Pro tio ke: a) estas konstanta laboro inter Chinio kaj Brazilo pri spaciala esplorado, nome la konstruado de satelitoj; b) mi laboras en INPE kaj logxas en São José dos Campos; c) INPE ricevadas chinajn esploristojn (chisemajne estas 30 chi tie!), kaj brazilaj esploristoj vojaghadas al Chinio, mi dezirus profiti la okazon por scii: 1. kiel la projekto funcias; 2. kiuj brazilaj urboj havas ghemelajn urbojn, kaj ties nomojn; 3. kiel partopreni la projekton. Mi ankaux tre ghojos ricevi la retan bultenon, kiun vi
redaktas.
2. E-Redakcio de China Radio Internacia: Kara amiko, Regule atingas nin viaj informiloj pri Ghemelaj Urboj, kiuj komprenble estas bezonataj. Ni de tempo al tempo uzas iujn elektiajn. Ni kore dankas al vi pro la kontengita kunlaboro kaj esperas pli bonan kunlaboron en la nova esperplena jaro 2005.
3. S-ro Manfred Westermayer el Gundelfingen en Germanio, sekretario de Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE): Kara WU GuoJiang, dankon - mi kopias la tekston simple en la nunan mesaghon. Sed povas esti, ke la germanaj specialaj literoj ne alvenos gxuste che vi. Bonvolu pardoni min pro tio. Chion
Bonan.
4. HASHIGUCHI Shigejuki el HAShi en Japanio:Estimata s-ro WU Guojiang: Ghoje mi legis informilon la lastan, Koran Dankon ! Mi elkore atendas la venontan numeron, kaj dankas vian laboron.
5. S-ro Moliere Ngangu, fondinto de Afrika Turismo "Congotour" en Kongo: Mi nur volas peti chu tio eblas ghemeligi mian urbon Kinshaso. Malgraux mi dum du jaroj ne plu loghas hejmlande, mi studas turismon kaj kulturon en Pollando. Sed tio ne malhelpas min havi akuratan kontakton kun mia lando kie restis la tutan komitatanon de Afrika Turismo. Nia turisma ministerio en Kongo elektis min kiel komisiito pri kontaktoj eksterlande. Du el miaj kontaktoj jam fruktdonis, do nia ministro pri turismo estas invitita viziti pollandon kaj chinion kun sia delegacio, post Pollando, mi mem akompanos ilin al chinio. Do, se tio eblas, ni ech povus intervidighi surloke por povi diskuti pri nia
ghemeligho.
6. S-ro LEE Jung-kee , Prezidanto de Korea Esperanto-Asocio: Estimata S-ro Wu Guojiang, kun danko mi ricevis vian leteron rilate al ghemelaj urboj. Domaghe, ankoraux ne viglas tiu kampo en Koreio, sed mi kun aparta atento cerbumos pri ghemelaj
aferoj.
7. S-ro Ch.Enkhee, vic-prezidanto de Mongola Esperanto-Societo:Estimata samideano Wu Guojiang, Multajn dankojn al vi pro tio, ke vi regule sendas al ni interesajn novajhojn pri la projekto Ghemelaj urboj.
8. S-ro Cyriel van Dijk el Nederlando: Estimata samideano Guojiang Wu, Che la komenco de nova rivoluo de "nia" mondo chirkaux la suno , mi dankas vin pri via interesa retletero . Leginte ghin mi volonte partoprenas en vian ghuon koncerne akiritajn kaj atingendaj agocelojn . Deziras chion bonan al vi kaj chiuj
koncernataj!
9. S-ino Sigmond Julia el Cluj-Napoca en Rumanio: Kara Amiko Wu Guojiang! Mi havas planon, au pli bone dirante: songhon. Nome: organizi en 2005 en Cluj-Napoca, Rumanio, antaux (aux eble nur post?!) UK en Litovio, renkontighon kun niaj geamikoj el la ghemelurboj de Klujho! Tiel aspektas la afero, ke ni rajtas esperi, ke ni sukcesos.Sed tiu plansongho ankoraux estas nur en "ova" situacio.Kiam io jam estas pli certa, tuj mi sciigos vin, ke vi publikigu en via
Informletero.
10. Viktor Payuk el Usono: Estimata samideano! Mi, eksa prezidanto de Ukrainia E-Asocio kaj dume ChD de UEA en Ukrainio, nun translokighis al Usono, Chikago. Evidentighis, ke chi urbego havas 24 (!) fraturbojn. Do, oni elektis min en nia klubo kiel sekretario kaj samtempe mi redaktas la lokan E-bultenon, en kiu mi intencas publikigi gheneralajn informojn pri chiuj ghemeloj kaj historion pri E-movado en ili. Konsideru, ke mi alighis (kune kun nia E-societo) al via programo.
11. Siegfried Linke el Halle en Germanio:Estimata s-ro, vi konstante sendas al mi informojn pri la partnerurbaj aferoj. Pro tio koran
dankon!
URBA STILO KAJ TRAJTO
Urba historio
Weston-super-Mare (uxestonsupamea), Anglio, situas che latitudo 51.35 norde, kaj longitudo 2.98 okcidente . Ghi estas feriejo, proksimume 35 kilometrojn sudokcidente de la mondfama havenurbo, Bristol (bristl). Romkatolika episkopo nomis ghin, Weston-super-Mare, en la jaro 1348, signifante per la latina lingvo ke malgranda vilagho situas borde de la maro. Tiel li diferencigis ghin de aliaj vilaghoj nomitaj "Weston", t.e., okcidenta loghloko.Tiu episkopo loghis proksimume 40 kilometrojn enlande kaj veturo tiutempe estis ege malfacila. La estuaro aspektis kiel maro tiutempe, kaj nuntempe la publiko, komparante la feriejon, Weston-super-Mare, kun la norma chemara feriejo, mokeme diras ke la nomo estu "Weston- super-Mud" (koto). Kompreneble, la granda rivero, Severn (sevn), estante la dua plej longa rivero en Anglio, portas multe da grunderoj dum ghi fluas al la vera maro, kaj kiam la du aferoj renkontighas, la grunderoj falante formas multe da koto. Tamen tio, siavice, formis longa, largha plaghon, sur kio feriante sunbanighas kaj ludas kun siaj gefiloj. La vertikala diferenco inter alta kaj malalta tajdo estas la dua plej granda en la mondo, kaj la plagxa deklivo estas tiom milda, ke tajdo envenas rapidege; do estas danghera marshi enkote char infanoj povas esti enkaptita. Helikoptero aux savboato jare elplukas kaptiton. Lauxlonge de parto de la plagho, auxtoj permese parkas. Kelkaj naivaj veturigistoj parkas tiom apude al la koto, ke tajdo envenas, iliaj auxtoj kovrighas de marakvo. Lokaj garaghistoj perlaboras multon eltirante ruinigitajn auxtojn. Sed Weston-super-Mare, malgraux tio, estas tiom populara feriejo, ke miloj da feriantoj venas jare, pligrandigante la nombron da enloghantoj, de 70 mil ghis 100 mil, speciale somere, por la monfama Beach Race (bich rejs). Tio estas surplagha konkurso inter motorciklistoj, kiuj rajdas trans serio da nove konstruitaj, sablaj montetoj, lauxlonge de la plej populara parto de la strando. La urbo estas ankaux bonega centro por rondirantoj, char de ghi oni povas viziti belegajn kamparajn kaj historirichajn lokojn, ne nur en Anglio, sed ankaux en Kimrio - kion oni atingas facile per du modernaj pontoj, apud Bristolo, trans la rivero,
Severn..
Esperanto-movado
Esperanto-Rondo de Woodspring (WER) estas Esperanto-organizajho de Weston-super-Mare Ghi konsistas el Peter Bowyer, David Curtis, Dick Hinton, Joyce Hinton, Marie King, Jim Mathias kaj Maja Wellard. WER estas aktiva. Ghiaj membroj chiusemajne kunvenighas. Ghi reagis al la voko pri la centjara datreveno de la fondo de EAB, igis la urbestron havi intereson pri Esperanto, kaj vekis atenton de loka komunikajho-rondo al Esperanto. Unu membro per Esperanto sukcesigis viziton al Rusio. Ghis nun WER jam gvidis Esperanto-vizitantojn de Francio, Germanio, Rusio, Bulgario, Nederlando, kaj Japanio. WER aldonis, ke iuj ajn povas lerni Esperanton interrete, trovinte la retpaghon Free Esperanto Course, aux telefoninte al David Curtis.
Ghemelighaj urboj
Weston-super-Mare estas tenanta intiman rilaton kun la germana ghemelurbo Hildesheim.Ghiaj membroj ricevis ekzemplerojn de Pontoj. Tio estas jara revuo, enhavanta kontribuojn de Esperanto-kluboj en Hildesheim (Germanio) kaj ghiaj ghemelurboj: Weston-super-Mare (la hejmo de WER), Angouleme (Francio), Halle (Germanio), Gelendjik (Rusio), Rostov-Don (Rusio) kaj Pavia (Italio). Hans Fechler, de Hildesheim, ekredaktis la revuon en 1992, kaj grade la afero plibonighis pro bele klaraj bildoj, ghis nivelo tiom impresa ke WER ceremonie montris ghin al Konsilanto Roger Perks, la urbestro de Weston-super-Mare, kaj donis al li ekzempleron kun 80 pagxoj, A4-ampleksaj. Alie WER prezentis lin kiel redaktoron de Pontoj al la nova urbestro, Konsilantino Astra Brand, kiu volonte konsentis esti intervjuita de WER antaux ol la venonta numero de la revuo aperos dum la restado de Hans Fechler en Weston-super-Mare.[el la raporto de David Curtis, li entute sendis al la redakoro kvar kontribuajhojn. Ili aperos en la venontaj
numeroj]
INTER GHEMELAJ URBOJ
Projekto de ISIC el Kamerunio
La urbo Douala trovighas en Kamerunio, kun siaj Eesperanto - medioj, kluboj, asocio, kaj eventuale instituto " ISLC " (Supera Instituto pri Lingvoj en Kamerunio) kandidatas. Ghia projekto konsistas el :1. kunlaboro, amikeco, liberaj kaj reciprokaj vizitoj de ambauxflankaj landoj k instaloj. 2. Lauxeble partopreno al la arangxoj de chiu urbo fare de alia ghia fora kunlaboranto. 3.Ideo-intershangho pri kulturo, instruado, edukado,scienco; 4.Helpoj al la malfortaj kunlaborantoj; 5.Provizoj el iloj, materialoj, aparatoj, komunikiloj, transportilo/veturiloj surteraj, maraj ktp al la povra flanko neevoluinta;6. Evoluigo, beligo, felichigo de la neevoluinta flanko fare de la pli forta.
Pri kulturo en Douala--Studado de lingvoj Esperanto kaj kelkaj okcidentaj kaj orientaj, kaj de diversaj kulturoj, same kiel aliaj materioj.(1) Necesas profesoroj, fakuloj, volontuloj;(2) Endas modernigi la instalojn;(3) Necesas laboratorioj;(4) Necesas asekuro kaj jura protekto; (5)Necesas kontraktoj. Kontaktu Jean-Marie MBOGE MBELE <j_mboge@yahoo.com>
Reago el Manfred Westermayer al Euxropa Lingvo-Premio por 2004
iu sinjoro Hellwig invitis nin esperantistojn en Germanio partopreni la konkurson por la
"Europaeisches Sprachensiegel" (euxropa lingvo-premio). La chefa celo ne estas gajni la monsumon (entute 6.500 EUR), sed montri ke Esperanto vivas, funkcias kaj ludas bonan rolon en la socio.Se iu volas kontribui - aux ech transpreni la taskon gvidi unu el la projektoj mi tre ghojus.
La chijara temo estas:"Sprachenlernen und sozialer Zusammenhalt - Chancen fuer Erwachsene"
do: lernado de lingvoj kaj socia kunligiteco - bonshancoj por plenkreskuloj.Mi opinias, ke nia komuna temo "Uzado de Esperanto por interkomprenigho de civitanoj el diversnaciaj ghemelaj urboj" aparte akordas kun la chi-jara temo. Do, ni devus verki artikolon en la germana kun priskribo de projekto(j) cele al tiu.
Atentu: Unu el la nepraj kondichoj estas ke lernado de lingvoj estas unu el la celoj de niaj projektoj. La kriterioj - la projekto devus esti: (A) ampleksa;(B) aldona utilo en la nacia kunteksto (lernado de lingvoj); (C) motivigo al instruado kaj lernado; (D) nekutima kaj kreiva; (E) euxropa dimensio; (F) transdonebla kaj ekzemplodona (bonvolu legi mem sur la TTT-ejo :www.na-bibb.de/eu-sprachensiegel/)
Ni povus sendi plurajn projektojn. Ghi donus la shancon ke Esperanto pli ofte aperas sur la ´listo de la projektoj. Chi-tie mi mencias 3 eblajn.
1.En 2001 mi verkis chi-rilatan artikolon (ghemelaj urboj, ktp.), alkrochita en simpla ASC-formato, kiu aperis en jhurnalo por komunumaj konsilistoj "AKP" 2001-1, p.18. (AKP = Alternative Kommunalpolitik, Bielefeld). Kompreneble tiu-chi nur povas esti materialo por verki. Mi ja scias, ke vi el Hildeshejmo verkis ampleksajn broshurojn - kaj eble vi jam havas projekto-priskribon kiu preskaux tauxgas por sendi ghin.
2.Alia dauxra projekto estas nia trans-lima kunlaboro inter la Esperanto-Grupoj (che ni kun Francoj kaj Svisoj) - estus bone listigi la ekzistantajn translimajn Esperanto-Grupojn (chu jam ekzistas listo - kun modela raporto ?)
3.Rondvojaghoj de eksterlandaj esperantistoj (Wolfgang Loose).
ps: kvankam temas pri germana afero mi skribas en Esperanto, por ke s-ano WU komprenas pri
kio temas; kaj ni povus mencii ke chijare la unua kunveno de la ghemel-urba projekto uzante Esperanton okazos en Pekino.
SERVA PLATFORMO
Bugario
Hasan Yakup <hasanyakup@yahoo.com >el Bugario li interesighas pri la fenomeno ghemeligho kaj pri ghia specifo kaj efektivigo. Fine li interesighas pri eventuala urbo por ghemeligho kun la urbo kie li nun estas Li povus kune povus iri al la detaloj pri la ghemeligho kun li aux shi se iuj povos evoluigi la temon.
Francio
La Esperantistoj de la grupo de Angers (Francio) sxatus starigi rilatojn kun Esperantistoj el la urboj ghemeligitaj kun Angers.Tiuj urboj estas : Haarlem (Nederlando), Wigan (Britio), Pisa (Italio), Bamako (Malio), Osnabrück (Germanio) kaj (rilate la Angers-regionon) Veszprém (Hungario).Kiel komenco de agado, ni pensis pri komuna fotado en la venonta UK (en Vilno). Se ni tie sukcesus renkonti Esperantistojn el pluraj gxemel-urboj, tio estus konkreta pruvo, ke Esperantisto utilas al translima amikeco. Pruvo al kiu ? Eble al niaj urbaj instancoj, ktp. Se ne foto, jam amikaj renkontigxoj kaj diskutoj estus bona komenco, cele plani estontajn rilatojn. en Wigan kaj Bamako. Tamen certe estas ne nur delegitoj de UEA, sed ankaux ne-delegitoj. Kontaktu s-ron Laurent Vignaud <Laurent.Vignaud@wanadoo.fr>
VI LEGOS
En la venonta numero vi legos la prelegon de Kelly Londoni pri la Esperanto Movado en Zimbabvo dum sia vizito al la germana ghemelurbo, kaj la reagon de s-ro Hans Fechler al la jara raporto de la projekto "Ghemelaj Urboj" en 2004.
*****************************************************************************
Redaktoro: Wu Guojiang / komisiito de UEA pri La Projekto "Ghemelaj Urboj"
Adreso: Fushun Shiyouyichang Yanjiusuo
113008 Fushun Liaoning Chinio
Telefono/Fakso: +86-413-2650322 (fakso post la 5-a sonorilo)
Retadreso: amikeco999@21cn.com ghemelurboj@yahoo.com.cn
|