|
Wu
Guojiang
Informilo de
Ghemelaj Urboj
_______________________________________________________________________________________________
NOVAJHO
Ne nur al mi sed al chiuj
En la lasta aprilo Osmo Buller re-transprenis la gheneralan direktoron de UEA kaj siatempe estis en la okupiteco. Spite al tio Osmo Buller nelonge turnis sin al la projekto "Ghemelaj Urboj", en sia retmesagho li skribis: "Kara amiko, Jam kelkfoje mi intencis skribi al vi, sed aliaj urghaj taskoj malhelpis tion. Nun mi tamen sukcesas sendi al vi kelkajn liniojn, antaux chio por kore gratuli vin pro via aktivado sur la kampo de ghemelurba agado. En mallonga tempo vi sukcesis fari mirinda laboron, kies plej sentebla signo estas via reta bulteno. La bulteno kunigas jam multajn aktivulojn tra la tuta mondo kaj estas por ili richa fonto de ideoj, char ghiaj raportoj ebligas al chiu leganto lerni el la spertoj de aliaj agantoj. Lastatempe mi legis n-ron 9 de la Informilo de Ghemelaj Urboj. Tre richa enhavo denove, kun bela omagho al s-ro Stanley Nisbet. Mian intereson kaptis ankaux la artikolo pri Tampereo, urbo el mia propra lando kun vigla loka movado…" La vortoj de Osmo Buller kuraghigis min, mi pensis, kaj chiujn partoprenantajn kaj subtenantajn la projekto. Tio intense esprimis la atenton de UEA al la progreso de la projekto. Menciindas, ke s-ro Osmo Buller chiam subtenis la projekton. Tion sciis chiuj legintaj nian revueton.--komisiito
Salutvortoj al Michela Lipari
Mi ne kontaktus shin sen Esperanto, mi ne amikighus kun shi sen Esperanto, mi ne havus shancon kunlabori kun shi sen la projekto "Ghemelaj Urboj". Shiaj karaterizoj je optimismo, klereco kaj zorgemo faris sur min profundan impreson. Shi estas unu el la gravaj kontribuantoj de la projekto. De fermentado de laborplano de la projekto al ghia funkciigo shi partoprenis la tuton , la konciza laborplano de la projekto rezultis el shia sagheco. Al chiu numero de Informilo de Ghemelaj Urboj shi aldonis siaj komentariojn kaj kuraghon. Ekde la naskigho de la projekto shi klopodis por ghia progreso. Estis shia aktiveco kiu unuafoje aperigis raporton ghemelajurboj en la kongresaj dokumentoj de la 87-a UK. Estis shia iniciatemo kiu igis la projekton farighi la diskutotemo dum la 88-a UK. Estis shia efika penado kiu sukcesigi kaj garantii la ghustatempan okazon de la unua kunveno pri ghemelaj urboj dum la 89-a UK. Mi sentis plezurecon en kunlabroro kun shi. Shi ja estas s-ino Michela Lipari, eks-estrarano de UEA kaj unu el la unuaj funkciuloj de la projekto. Shia instigo helpis min venkis malfacilajghojn, shia gvido akcelis min progresigi la projekton. Aperinte la nova estraro de UEA en la 89-a UK s-ino Michela Lipari ne plu estis la funkciulino, sed oni neforgesis shian kontribuon al la projekto. Chi tie kiel komisiito de la projekto mi kore dankas s-inon Michela Lipari pro sia elstara faro al la projekto, mi profunde kredas, ke shi dauxrigos shia subtenon al la projekto.-----Wu Guojiang
La projekto, parto de laborplano de UEA por 2003-2005
Antaux la 89-a UK chiu komitatano ricevis kelkajn dokumentojn de UEA. En la raporto de Renato Corsetti pri la laborplano menciis la projekton en la sekcio "Utiligado" de la plano de UEA--2003-2005. Estis tiel skribita: UEA subtenu la utiligon de Esperanto fare de lokaj Esperanto-kluboj en pluraj manieroj kaj tute aparte serve al la sistemo de rilatoj inter ghemelaj urboj.
Signifa vizito, grava okazo
S-ro Yas Kawamura laboras kiel redaktoro de la japana gazeto "Nova Vojo" kaj ghenerala direktoro de EPA ( Esperanto-Propaganda Asocio), kiuj loghas en la urbo Kameoka. En la pasinta septembro li partoprenis karavanon kun 31 personoj gviditan de s-ro Kurijama Masataka, urbestro de Kameoka, al Auxstrio por celebri la 40-an ghemelighon de du du urboj: Kameoka kaj Knittekfeld.
En Auxstrio s-ro Yas cheestis serion da festaranghoj, inkluzive de kunsido, festoceremonio, arbo-plantado, vespermangh-kunveno, vizitoj al muzeo, memorshtono kaj mezlernejo, ktp. Li esprimis siajn salutovortojn al la publiko en la urbo-halo de Knittekfeld.
En Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno li persone vidis la atestilon pri ghemeligho inter la du urboj skribitan en tri lingvoj: germana, Esperanto kaj japana, en la 14-a de aprilo, 1964. En la atestilo havis tian enhavon: "Post unuanimaj decidoj de iliaj laux konstituciaj reprezentantoj 15.10.63 La urboj Kameoka en Japanujo kaj Knittelfeld en Stilio, Auxstrio decidis kaj proklamas sian ghemelighon, char ili deziras, tiel esprimi sian sinceran kaj firman pacamon donante ekzemplon al tuta la mondo." Post 40 jaroj en Knittefeld li honore vidis la tutan proceson de deklaracio-subskribo kiu estis plenumita de la nunaj du urbestroj: s-ro Schafarik ( Knittefeld ) kaj s-ro Kurijama ( Kameoka ) por festo de la 40-a datreveno. La tuta enhavo de la deklaracio skribita en tri ligvoj japana, Esperanto kaj germana, estas: ke " Memore al 40jara jubileo de sia ghemeligho por sia amikeco en paco du urboj, Kameoka kaj Knittelfeld, deklaras al la mondo, ke ni antauxenpushos fortan deziron por realigi pacon, en sinceraj kaj firmaj voloj: dezirante la unuigxon sub konstanta paco, grandanimeco kaj reciproka interkonsento. Kiel la signo de danko ni aldonas nomojn de du advokatoj de nia ghemeligho: s-ro Eizo ITO el Kameoka, d-ro Adolf Harbedl el Knittelfeld.". Indas mencii, ke S-ro Eizo ITO kaj d-ro Adolf Harbedl ja estas esperantistoj!
Sur la strato nomata "Kameoka-strato" en la urbo, s-ro Yas ankaux vizitis la memorshtonon de ghemligho, kies Esperanto-signo estis aldonita de s-ro Schafarik, kiu funde alte taksas E-ton kaj la movadon kaj esprimis, ke ech se preskaux neniu esperantistoj estas en la urbo. sekvonta aktuala temo estu krei E-komunumo en la urbo.(resumita el la raporto de s-ro Yas Kawamuro)
[komentario]La vizito de s-ro Yas al Auxstrio estis sukcesa vizito. Ghemeligho inter Knittelfeld kaj Kameoka estis modelo kaj ekzemplo de Esperanto aplikita al interurba ghemeligho. La atestilo kaj deklaracio estis gravaj dokumentoj progresigi la projekto"Ghemelaj Urboj". Chi tie mi esprimas mian elkoran saluton al la du urbestroj kun sincera amo al paco kaj Esperanto, kaj al Herbert, Christian, Leopord, Martin kaj liaj koleginoj, kiuj Esperante helpis la agadon de s-ro Yas en Vieno kaj Knittelfeld.---la komisiito
Forpaso de s-ro Gerrit J. Brons
La komisiito triste informighis, ke subtenanto de nia projekto kaj entuziasma leginto de Informilo Ghemelaj Urboj, delegito de UEA en Maassluis, Nederlando, s-ro Gerrit J. Brons forpasis en la 12-a de novembro, 2004. La komisiito sendis al la familio de s-ro Gerrit la funebran saluton pere de s-ro Cor Brons, filo de Gerrit .
La projekto allogis grandan atenton en Zamenhof-festo de LEA
Liaoning-provinca Esperanto-Asocio(LEA), Chinio, okazigis Zamenhof-feston en la pasinta decembro en la gubernio Qingyuan. La komsiito faris specialan raporton pri la projekto "Ghemelaj Urboj", kiu vekis grandan intereson de cheestintoj, inkluzive de la estroj de la gubernia registaro.
Honoro al la komisiito
En septembro surbaze de kontribuo al Esperanto Liaoning-provinca Federacio de Socisciencaj Asocioj oficiale engaghis s-ron Wu Guojiang, kaj alian samideaninon, s-ino Jiao Xiyang el LEA kiel provincajn konsultajn specialistojn pri popularigo de
socisciencoj.
La projekto en gazeto
1. S-ro Zhang Shaoji, prezidanto de Guangzhou-urba Esperanto-Asocio kaj entuziamsa subtenanto de la projekto, menciis la unuan kunvenon pri ghemelaj urboj en sia artikolo "Mia UK" aperinta en n-ro.3 Verda Spiko, trimonata organo de Guangdong-provinca Esperanto-Asocio, Chinio. Li invitite prelegis en Internacia Kongresa Universitato de la 89-a UK.
2. N-ro. 8-10, 2004, Informilo de China Esperanto-Ligo raportis la unuan kunvenon pri ghemelaj urboj en siaj kongresaj numeroj, nome, en n-ro.8-10, 2004.
URBA STILO KAJ TRAJTO
Hanojo kaj sia Internacia Esperanto-Konkurso
Tre estimataj gesinjoroj, karaj gekamaradoj, karaj gesamideanoj,
Okaze de la 1000-a jubileo de Thang Long (malnova nomo de Hanojo),---1010-2010-HANEA (Hanaja Esperanto-Asocio) organizas Internacian Esperantan Konkurson por chiuj geespearntistoj en la tuta mondo kiuj scipovas Esperanton kaj simpatias al nia lando, nia chefurbo. La konkurso dauxras 10 jarojn ekde 2000 ghis la fino de la jaro 2010. La lingvo uzata estas Esperanto kaj la konkurso estas rezervata nur por eksterlandanoj.
Komence de la jaro 2000, ghis nun, ni jamefektivigis 3 fojojn de la konkurson. Kaj chiu konkurso solvas unu dinastion de la historio de Vjetnamio. Jene estas la bilanco de 3 konkursoj jam plenumitaj:
-La unuafojon partoprenis 123 konkursintoj de 35 landoj.
-La duafojon partoprenis 105 konkursintoj de 29 landoj.
-La triafojon partoprenis 116 konkursintoj de 26 landoj.
Pri la longeco de la dinastio de LE - posta, la kvara etapo lanchita en chiujaro dauxras solvi tiun dinastion en 5 demandojn.
Multaj konkursintoj esprimas sian simpation al nia chefurbo, nia popolo, priskribita per emociaj vortoj "Se mi ghuste respondas, mi tuj sendas mian foton. Se mi eraras, sciigu min kaj mi tuj sendos alain konkursajhon" ( s-ro PENG, Wuhan, Huibei provinco, Chinio), kaj " Mi jam estis en Hanojo, chion bone kusas en mia menso, vere dirite, en mia koro" (Sino Testuto, Italio). La premioj estas modestaj, sed la afabla kontribuo de konkursintoj stimulas nin ege antauxenpusi nian komunan noblan laboron.
Kiel jam anoncite, pliaj detaloj kaj la rezultoj de la konkurso legeblas che la ttt-ejo: http://www.hanea.vnn.vn Por aliaj samideanoj, ni invitas chiujn partopreni la kvaran konkurson fiksita por l ajaro 2004, kaj ni deziras al ili bonan sukceson en la lotado de la futuraj premitoj. Bonvenon al vi chiuj. (chi teksto estis la tuta parolado farita de s-ro Le Thanh Thuoc, vic-prezidanto de Vjetnamia Esperanto-Asocio en la unua kunveno pri ghemelja urboj, la redaktoro faris nenian ghustigon krom aldono de la titolo).
INTER GHEMELAJ URBOJ
Kunlaboro inter ghemelaj urboj Changzhou kaj Takatuki
La 89a Universala Kongreso de Esperanto okazos en julio kurantjare en Pekino, Chinio, kies E-movado jam multe progresas kaj disvolvighas post la 71-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino en 1986. La lokaj E-movadoj en Chinio multe kaj aktive akcelis kaj akcelas la landan E-mavadon. Char lokaj E-mavadoj estas fundamentoj de la landa E-movado. Ne povas esti la landa movado sen la lokaj movadoj.
De 1988 nia urbo Changzhou en provinco Jiangsu, kiu situas meze inter shanghaj kaj Nankino, havas ghemelan rilaton al la urbo Takatuki, Japanio. Aparte menciindas, ke nia asocio Changzhou-a Esperanto-Asocio ghemelighis al Esperanto-Societo en Takatuki jam en 1986, du jarojn pli frue ol kiam ambaux urbestroj oficiale subskribis la kontrakton de la ghemelaj urboj.
Iun vesperon en januaro de 1986 esperanta elsendo de China Radio Internacia (ChRI) diskonigis la novajon pri la fondigho de la Changzhou-a Esperanto-Asocio. Auxdinte tion la membrino de Esperanto-Societo en Takatuki s-ino Takeuti Tomiko, nia estimata kaj forpasinta amikino, kiu estis unu el la plej fidelaj auskultantoj de ChRI, tuj sin turnis al China Esperanto-Ligo kun la peto ke ghi sciigu al shi la adreson de la iniciatintoj. Baldaux shi ricevis la unuan leteron de s-ro Zhang Zhenzhi, la tiama prezidanto de Changzhou-a Esperanto-Asocio. Li estis jam 70-jara malnova esperantisto, kiu sin dedichis por Esperanto ech en la plej severaj cirkonstancoj dum la batalo kontraux la japanaj agresantoj. "Ni metu la idealon de Verda Majo sur la bazo de niaj estontaj kunlaboroj", li skribis en sia unua mesagho. Tio profunde tushis la koron de la samideanoj de Takatuki. Tiele komencighis la afero.
S-ro Zhang Zhenzhi tiam estis vicestro de la Pedagogia Kolegio de Changzhou, kie sidis la oficejo de Changzhou-a Esperanto-Asocio. Char ankaux Esperanto-Societo en Takatuki havis kelkajn instruistojn kiel siajn membroj, ni do decidis, unue helpi la lernejajn geknabojn de ambaux urboj amikighi inter si per Esperanto. En novembro de 1986 la unuaj leteroj de gelernantoj de Elementa Lernejo Tunoe en Takatuki estis senditaj al tiuj de Dongfang Elementa Lernejo en Changzhou kun esperanta traduko. Kvankam la korespondado ne dauxris longe, oni tamen ne chesis teni la amikan rilaton de la lernejoj. En 1988, de la translokigho de samideana instruisto, la rolon prenis en la japana flanko Elementa Lernejo Yosumi, kies chefinstruisto estis s-ro Ukita Masaharu, la nuna estrano de Esperanto-societo en Takatuki. En 1987 kiam nia tiama urbestro s-ro Chen Hongchang vizitis al Takatuki, la flago kun la vorto AMIKECO donacita de Dongfang Elementa Lernejo estis sendita al Yosumi Lernejo per la urbestro de Takatuki. La lernejoj Dongfang kaj Yosumi oficiale ghemelighis dank al la klopodo de la lokaj Esperanto-organizajhoj.
De tiam jaron post jaro la amika rilato de ambaux lernejoj donis siajn fruktojn. Ili ne forgesis chiujare reciproki la gratulon al la geknaboj, kiuj finis la tutan studon de la lernejo. Foje kaj foje okazis intershanghoj de lernomaterialoj, videobendoj, desegnajhoj kaj manlaborajhoj de geknaboj. En la korto de Dongfang prospere kreskas amika arbo, kiun plantis la lernejestro de Yosumi memore al sia vizito en 1990. Kaj en Yosumi oni vidas flagon donacitan de Dongfang. En ambau lernejoj Dongfang kaj Yosumi shanghighis multe da lernejestroj tamen la amikeca rilato bonorde dauxris. Post kiam la novaj lernejestroj de Dongfang kaj Yosumi surpostenighis, la unua afero por ili estis sendi reciproke mesaghon esprimi siajn bondezirojn pri dauxrigho kaj disvolvigho de la amika rilato inter la du lernejoj. Esperantistoj de ambaux urboj tion subtenis jen tradukante la mesaghojn jen perante la donacojn ktp.
La 6-5an de junio 1988 okazis en Takatuki la 36a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo, Japanio. Invitite de Esperanto-Societo en Takatuki nia asocio sendis la delegacion kiu konsistis el s-ro Yue Deben, estro de la Changzhou-a Federacio de Socisciencaj Asocioj , s-ro Zhang Zhenzhi kaj s-ro Zhang Changsheng, la nuna prezidanto de Changzhou-a Esperanto-Asocio por partopreni en la kongreso. Post la kongreso la tri delegitoj restis 10 tagojn en Takatuki kaj vizitis la lernejon Yosumi. Tiu evento estis signifoplena ne nur por ambaux ghemelaj lernejoj sed ankaux por la esperanto-movado en ambaux urboj.
Ni devas substreki la fakton ke la Esperanto-kurso de Dongfang jam dauxris pli ol dek jarojn kiel oficiala lernoprogramo en la dua, kvara kaj sesa klasoj kaj antaux kelkaj jaroj naskighis Esperanto-kurso ankaux en la mezlernejo Qingtan, Changzhou, kie lernas kursofinintoj de Dongfang. En la novembro de 2001 sankciite de la eduka instanco de urba registaro ni starigis la bazejon en la mezlernejo nomata de " Bazo de Internacia Intershangho por Eduko kaj Kulturo sub Changzhou-a Eesperanto-Asocio". Kaj en 2003 funkciis kursoj kun Esperanto kiel oficiala lerno-objekto en Liuguojun Profesia Eduka Centro en Changzhou kie lernas parto de diplomighintoj de mezlernejo Qingtan. Nia Changzhou-a E-movado havas bonan disvolvighon en la pedagogia kampo.
La 14an de novembro 2000 mi akompanis s-ron Takeuti Yosikazu, kiu estas eksvicperzidanto de Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado (KAEM) kaj prezidanto de Esperanto-Societo en Takatuki al Dongfang por renkontigho kun lernantoj de E-kurso kaj estroj de la lernejo, Tio estis lia deka vizito al nia urbo. Kiam s-ro Takeuti kaj mi eniris la klaschambron, niaj esperantistetoj ghoje kriis al s-ro Takeuti ke lin ili iam konis. Jes, s-ro Takeuti multfoje vizitis Dongfang-an Elementan Lernejon kaj donis al ili profundan kaj neforgeseblan impreson. Antaux kelkaj jaroj kiam mi kune kun s-ro Takeuti promenis en iu vendejo en nia urbo, subite iu servisto de la vendejo diris al s-ro Takeuti:"Mi vidis vin en mia elementa lernejo."Kaj ili tuj familiare interparolis. Mi kortushighis dum ilia babilado. En la diskuto pri la estontaj edukaj progresoj niaj lernejaj estroj kaj s-ro Takeuti intershanghis fotojn kaj materialojn en kiuj montrighas edukaj agadoj de lernantoj kaj instruistoj en lernejoj. S-ro Takeuti donacis al la lerneja E-kurso E-librojn kaj E-sonbendojn por kuraghigi la esperantistetojn kaj instruistojn de la lernejo pli bone lerni kaj instrui nian lingvon.
En Qingtan-mezlernejo, esperantistetoj estis pli viglaj kaj pli aktivaj. Estas rara sperto por ili cheesti lecionon faritan de fremdalanda esperantisto. Ili demandis en simplaj Esperantaj vortoj al s-ro Takeuti. S-ro Takeuti kun plezuro kaj fervoro respondis iliajn demandojn. Li jam estas 69jara kaj eklernis nian lingvon en mezlernejo. Kaj li fervore prezentis al la lernantoj bonan lernomanieron korespondi kun alilandaj esperantistoj en nia lingvo. Lia societo havas Esperantajn korespondantojn en pli ol 60 landoj kaj regionoj, kaj en tiu flanko li volonte helpas niajn lernantojn. Li skribis sian adreson kaj ret-adreson sur nigra tabulo. Li ankaux donacis al chiu lernanto E-libron por subteni kaj kuraghigi ilin lerni diligente nian lingvon.
Ankaux en aliaj kampoj ni havas multe da kunlaboroj, ekzemple:
Je la 26a de april, 2000 nia asocio ricevis leteron de s-ro Nakatu Masanori, estrarano de Esperanto-Societo en Takatuki, en kiu li skribis: "Internacia Asocio de Takatuki, unu el oficialaj instancoj de la urbo Takatuki petis nian societon, Esperanto Societo en Takatuki, ke ni kolektu magazinojn presitajn en la nacia lingvo. Tiam tio ne necesas, ke ghi estu nepre nova. Bonvenaj estas ankaux tiuj, kiujn oni jam ellegis. La instanco deziras montri al la urbanoj, ke en la mondo estas tiom da lingvoj kiom da nacioj. Char japana registaro povus alpreni la anglan lingvon kiel la duan oficialan lingvon. En tia cirkonstanco la Internacia Asocio de Takatuki intencas montri al la urbanoj realon en la mondo. Kiel esperantistoj ni, membroj de Esperanto-Societo en Takatuki estas tre ghojaj pro tio, ke la urbo agnoskas Esperanton kaj petis nin por kolekti tutmonde tiajn magazinojn. Bonvolu kunlabori kun ni kaj sendi al jena adreso magazinojn, kiujn legas ordinaraj personoj che vi en chiutaga vivo. Ni preferas, ke oni facile divenu en la magazino el kiu lando ghi estas sendita." Al tiu peto niaj membroj tuj sendis al ili la bezonatajn magazinojn. Chiujare Eesperanta Ekspozicio en Takatuki ofte ricevis la materialojn el Changzhou-a Esperanto-Asocio.
En 1990 Changhzou Traktora Teknika Instituto transdonis al nia asocio sian peton ke ni havigu al ili specimenojn de novtipaj ilmashinaj amortiziloj faritaj de Japanio. Ni sciigis tiun bezonon al nia amikeca societo. Nelonge poste ni ricevis kvar amortizilojn kiel donacojn senditajn de s-ro Nisikawa, eksprezidanto de Esperanto-Societo en Takatuki. Li estas ankaux elstara entreprenisto en Takatuki. La Shanghai dogano kredis, ke tiuj amortiziloj estas donacoj anstataux importajhoj kaj postulis de ni doganpagon. Post kiam ni prezentis la ateston de nia urba registaro de Changzhou la Shanghai dogano donis al ni la amortizilojn. Poste ni transdonacis la amortizilojn al la instituto kaj ricevis la repagon kiel premion de la instituto kaj nia financa institucio en la urbo kaj aliaj kiuj bone subtenis nian lokan E-aktivadon, kaj tio donis grandan influon ne nur urbe sed ankaux publike.
Ni simple skizis la historion de nia loka E-mavado pri kunlaboro kun nia ghemela urbo. Ni resumas niajn spertojn kiel jene: Unue ni metis nian prioritatan celon krei modelon de kunlaboroj de esperantistoj en ghemelaj urboj, kaj trovis praktikan eblecon en la projekto helpi la ghemelighon de lernejoj. Due ni prezentis la sukcesan rezulton al la koncernaj instancoj de la urbo, kiu respondecis pri la internaciaj kulturaj intershanghoj. Ni ne forgesis tion konigi ankaux al la publiko liverante novajhojn al la redakcioj de lokaj gazetoj. Trie ni senchese konvinkis la magistratanojn pri la bezono de Esperanto montrante konkretajn laborfruktojn kiel fidindajn atestajhojn. Shajnas ke tiurilate ni lernas multe de Esperanto-Societo en Takatuki kiu havas pli multe da spertoj en sia 39jara funkciado. Nun multe plibonighis la cirkonstancoj, en kiuj ni aktivas. Ni jam havas nian oficialan asocian chambron, kie ni regule kunsidas kaj kelkajn individuajn membrojn de UEA kaj nian "TTT-paghon (http://www.china-esperanto.com). Nun nia magistrato kaj publiko pli alte taksas nian E-aktivadon, kaj tio multe akcelas nian aktivadon. Certe la kunlaboroj de Esperanto-organizajhoj inter ghemelaj urboj havos chiam pli grandan signifon en nia estonta agado. (chi tio estis artikolo de s-ro Zhang Changsheng, Prezidanto de Changzhou-a Esperanto-Asocio, Chinio, la parto el ghi estis prezentita en la unua kunveno pri ghemelaj urboj, la redaktoro ne faris ajnan
korekton)
SERVA PLATFORMO
Mongolio
S-ro Chimedtseren ENKHEE , Estrarano de Mongola Esperanto-Societo kaj Asista direktoro de la Kolegio pri sociaj sciencoj, havis proponon pri ghemeligho inter universitatoj kaj kolegioj, interesighantoj rekte kontaktas lin pere de
chi-retadreso: pacosuno@magicnet.mn ( el la mesagho de Germain Pirlot)
Italio
S-ro Duilio Magnani (duiliomagnani@iol.it) el Rimini, Italio estas serchanta samideanojn en la china ghemelurbo
Yanzhou.
*******************************************************************************
Redaktoro: Wu Guojiang / komisiito de UEA pri La Projekto "Ghemelaj Urboj"
Adreso: Fushun Shiyouyichang Yanjiusuo
113008 Fushun Liaoning Chinio
Telefono/Fakso: +86-413-2650322 (fakso post la 5-a sonorilo)
Retadreso: amikeco999@21cn.com ghemelurboj@yahoo.com.cn
|