|
Wu
Guojiang
Informilo de
Ghemelaj Urboj
_______________________________________________________________________________________________
NOVAJHO
La unua kunveno kun sukceso kaj espero
Mardo, la 27-a de julio, 2004, estis ordinara tago, sed neforgesebla tago al la kongresanoj de la 89-a UK okazinta en Chinio, kiuj interesis la projekton "Ghemelaj Urboj", char en la salono "Hujucz" okazis la unua kunveno pri la projekto "Ghemelaj Urboj" en la kadro de UEA de post ghi funkciis en majo de 2002. Tiutage, je la 12:00-12:45, tempo de tagmeza mangho, tamen la kunvenon cheestis pli ol 30 kongresanoj el Chinio, Francio, Germanio, Italio, Japanio, Koreio, Nederlando, Singapuro, Usono kaj Vjetnamio. S-ino Michela Lipari, la eks-estrarano de UEA pri landa agado faris varman paroladon, en kiu shi koncize resumis la naskighon kaj evoluon de la projekto en la pasinteco, s-ro Wu Guojiang lauxtlegis jaran raporton por 2003, s-ro Zhang Changsheng, prezidanto de Changzhou-urba Esperanto-Asocio (Chinio), s-ro Song Jingquan el Tianjin Esperanto-Asocio (Chinio), Chinio, s-ro Nakatu Masanori el Esperanto-Societo de Takatuki (Japanio), s-ro Le Thanh Thuoc, vic-prezidanto de Vjetnamia Esperanto-Asocio parolis pri tiukampa subjekto al la kunveno.
Bedauxrinde multaj samideanoj pro la lima tempo difinita ne povis fari la paroladojn kvankam ili treege volis. La komisiito ne trovis tempon prezenti al la kunveno la proponojn kiujn anticipe sendis kelkaj esperantistoj, kiuj ne partoprenis la kongreso, kaj organizi la cheestintojn por diskuti la evoluon de la projekton. Certe ne naskighis la pria rezolucio de la kunveno. Ankaux bedauxrinde la komisito ne vidis kelkajn samideanojn kiuj preparis sin por la kunveno. Kompreneble la okupitaj s-ro Renato Corsetti, re-elektita prezidanto de UEA kaj s-ro Osmo Buller, ghenerala direktoro de UEA, ne aperis en la kunvenejo.
Ghojinde en la kunveno oni de s-ro HORI Yasuo, prezidanto de KAEM (Komisiono de Azia Esperanto-Movado) auxdis la vochon, kiu forte subtenis la projekto, oni vidis, ke s-ino Tan Xiuzhu, prezidanto de ChEL (China Esperanto-Ligo) restis iom da tempo, kvankam shi siatempe estis tre okupita, la komisiito ricevis de s-ro Pieter Engwirda el Nederlando, s-ro Han Daozhu el Chinio,kaj s-ro Le Thanh Thuoc el Vjetnamio donacajhojn, kiuj sufiche esprimis varman subtenon al la projekto.
Antaux la kunvneo chiu cheestinto akiris n-ron.2 Verda Stelo, trimonatan organon de LEA (Liaoning-provinca Esperanto Asocio, Chinio)?en kiu aperis n-ro.2 (9) Informilo de Ghemelaj Urboj, reta revueto de UEA pri la projekto.
Granda pasho, nova komenco
Finighis la kunveno pri la projekto "Ghemelaj Urboj" de UEA, tamen sub la prizorgo kaj subtenado de la vastaj esperantistoj ni kuraghe kaj sukcese faris la unuan pashon, ankaux grandan pashon kvankam nia laboro estis iuflanke ne kontentiga kaj alfrontis multan malfacilajhon. Tio markis, ke la projekto estis akceptita en la Esperantujo,kaj vere farighis parto de la laboro de UEA. Mi elkore ghojis kaj fieris pro la hodiauxa rezulto.
En Pekina Deklaro de la 89-a UK oni legis, "ke sekve la internacia lingvo Esperanto pruvinte dum pli ol cent jaroj sian utilecon kaj praktikecon, meritas seriozan konsideron fare de internaciaj organizajhoj, ties membro-shtatoj kaj ciuj personoj kaj organizajhoj de bona volo, kiuj respektas kaj deziras pacon kaj pacan komprenighon en egaleca etoso en nia hodiauxa mondo." La projekto " Ghemelaj Urboj" aldonas novan enhavon al la utileco kaj praktikeco de Esperanto, post pli ol du jaroj da funkciigo kaj praktikado ghi estis pruvita, ke ghi estas unu el la efikaj metodoj ne nur disvastigi kaj apliki nian lingvon, sed akceli intershanghon kaj kooperadon inter ghemelurboj, kaj komprenighon inter tieaj popoloj. Ankaux ghi favoras al la konscio de la ne-esperantaj kaj samaj organizajhoj internaciaj pri la graveco de la Deklaro.
Rilate al la hodiauxa progreso de la projekto mi kore dankas krom la entuziasmajn esperantistojn la malnovan estraron de UEA pro siaj faroj, kiuj antauxenigis la projekton. El tio mi ja sentas, ke la malnova estraro estis solidareca kaj progresema kolektivo. Nun mi tiel kredas, ke la nova estraro tutkore subtenos la projekton, kaj sub ghia gvido la projekto havos novan komencon kaj marshos al pligranda sukceso. Ghis revido en la dua kunveno! Ghis revido en Vilnius en 2005!
Wu Guojiang
Novaj funkciuloj de la projekto
sekve de la naskigho de la nova estraro de UEA dum la kongreso shanghis la funkciuloj de la projekto laux la originala propono. La nunaj funkciuloj estas s-ro Renato Corsetti (prezidanto), s-ino Maritza Gutierrez Gonzales (estrarano pri landa kaj regiona agado), s-ro Osmo Buller (ghenerala direktoro) kaj s-ro Wu Guojiang (la komsiito). Ni kore dankas s-inon Michela Lipari pro sia kontribuo al la projekto. En la venonta numero aperos la salutvortoj de la komisiito al shi.
La nova laborplano de KAEM kaj la projekto
En la kunsido de KAEM okazita en la salono Chun-Chan Yeh dum la kongreso chiu cheestinto posedis Jarlibron de KAEM kaj en ghi legis la proponitan laborplanon de KAEM por 2004-2010. La agado "Ghemelaj Urboj" farighis unu el la projektoj de KAEM realigi la celojn de la plano.
En la komitatkunsido de UEA
Char la komitatkunsido de UEA estis publika, la komisiito, kvankam li jam ne estis komitatano, kiel auxskultinto povis cheesti ghin je la 15h00-19h00, sabaton, la 24-an de julio. Diskutinte la parton "la faka agado" de Estrara Raporto 2003, s-ino Flory Witdoeckt el Belgio, proponis al la kunsido, ke chiuj bonvenigu la komisiiton paroli pri la projekto " Ghemelaj Urboj", char li jam venis al la kunsido. Post la permeso de la organizanto kaj la varma aplauxdado la komsiito staris kaj diris: " Koran dankon, sed konsiderinte la liman tempon de la kunsido mi nur volas auxskulti proponojn de chiu komitatano al la projekto". El tio la komisito siatempe sentis sin tre ghoja kaj kontenta, char la projekto jam estis en la koro de la komitatanoj.
En la sinprezento de la nova UEA-Estraro
Jhauxde je la 9h00-10h30, la 29-an de Julio, en la salono Wensing la nova estraro de UEA aperis antaux la kongresanoj, post la sinprezento de la estraranoj kaj siaj respondecoj, la gvindantoj akceptis kaj respondis la demandojn elmetitajn de la cheestintoj. La komisiito direktis siajn du demandojn al ili: (1) Kiel la nova estraro allogis plimultajn personojn alighi al UEA por garantii la membrojn en la stabila kresko? (2) Kiel la nova estraro traktis la projekton "Ghemelaj Urboj"? Teminte pri la dua demando, s-ro Renato Corsetti en sia respondo al la dua jesis la progreson de la projekto kaj akcentis, ke la programo estis interesa agado por akceli la disvastigon kaj utiligon de Esperanto, kaj la nova estraro dauxrigis sian subtenon al chi tiu agado. Jhus post finigho de la prezento, s-ro Mario Amadei el la urbo Bologna en Italio kaj tele-vidbendigis kaj intervjuis la komisiiton.
La projekto en gazeto
1. Dum la 89-a UK la loka kongresa komitato entute eldonigis 8 numerojn da kuriero kaj la kroman paghon. En n-ro.4, n-ro. 5, n-ro,7 kaj n-ro.8 aperis kvar raportoj pri la projekto. Ili esti la plej multaj en la raportoj de chiu programo de la kongreso .
2. N-ro. 4 (68), 2004, Bulteno de Tianjin Esperanto-Asocio (TEA) raportis la plezuran renkontighon inter la samideanojn de Tianjin kaj ghiaj ghemelurboj dum la kongreso.Ili estis s-ro Cho Sung Ho el Inchon en Koreio, s-ro AKADA Yoshihisa el Kobe eb Japanio kaj s-ro Paul Desaily el Melbourne en Auxstralio. TEA interparolis pri la internacia intershangho kaj kunlaboro inter la ghemelurboj kun ili kaj aranghis bankedon ilin gastigi.
3. En n-ro.3 Verda Stelo, 2004, organo de Liaoning-provinca Esperanto-Asocio (LEA), Chinio, legeblis Jaran raporton de la projekto por 2003 prezentitan en la unua kunveno.
URBA STILO KAJ TRAJTO
Jara raporto de la Projekto "Ghemelaj Urboj" en 2003
Pli kaj pli da personoj scias la projekton "Ghemelaj Urboj" de UEA en 2003. Kiel la estrara raporto 2002 diris, la projekto suplemenntis landan kaj regionan agadon. Ghi estis en stabila disvolvigho kvankam ghi alfrontas multajn problemojn.
1. Kvar funkciuloj
Enkadre de UEA prezidanto, estrarano pri landa kaj regiona agado, ghenerala direktoro de CO kaj komisiito nomumita en la estrara kunsido estas kvar funkciuloj de la projekto. En la pasinta jaro ili kune antauxenirigis ghin kiel eble plej pene. La prezidanto aktive kunordigis la koncernajn laborojn. La estrarano pene kolektis kaj peris informojn pri ghemelaj urboj. La direktoro serioze kontrolis la retan revueton "Informilo de Ghemelaj Urboj" kaj traktis tiujn problemojn kiuj bezonatis solvi. Garantiinte la ghustatempan dissendon de "Informilo de Ghemelaj Urboj" la komisiito klopodis por teni intiman kontakton kun la partoprenantoj kaj subtenantoj, kaj faris kontentigajn respondojn al la mesaghojn el la esperantistoj.
2. Laborplano de la projekto
2.1 Reago
Ghis la fino de la jaro 2003 la projekto entute ricevis reagojn de 97 esperantistoj el 33 landoj. 143 urboj aperis en la ricevitaj mesaghoj. "Vekilo", la klubgazeto en Tampere regiono. Finnlando kaj "Esperanto en Azio", la bulteno de Komisiono de Azia Esperanto-Movado (KAEM), publikigis la laborplanon de la projekto. 12 gazetoj kaj 8 TTT-paghoj raportis ghiaj agadojn*
2.2 Atingoj
En 2003 estis regule redaktitaj kaj rete dissenditaj kvar numeroj de Informilo de Ghemelaj Urboj. La kvanto de la rektaj ricevintoj estis inter 1500 kaj 1700 en pli ol 80 landoj. Dank'l la laboro de s-ro SIBAYAMA Zyun'iti, prezidanto de Japana Esperanto-Instituto, la projekto havis sian specialan hejmpaghon che la TTT-ejo de KAEM. Nun en ghi oni legeblas kvar numerojn (n-ro.1, n-ro.2, n-ro.3, n-ro.4) de Informilo de Ghemelaj Urboj, tamen la postaj numeroj ankoraux ne aperis pro la okupiteco de s-ro Zyun'iti. La Rigaj esperantistoj en Latvio intencis fari ion por la intershangho inter la urbodomoj Rigo kaj ghia ghemela urbo Kobe en Japanio, kaj pretis sendi delegacion viziti la chinan ghemelurbon Suzhou. Ili turnis la sopiron al la projekto de UEA. Ekde tio la komisiito komencis sian devon en nomo de UEA per la leteroj skribitaj sur la titolitaj paperoj kaj kovertoj de UEA. En oktobro s-ino Kaisa Hansen el Svedio prezentis detalan proponon pri loka kaj regiona kunlaboro inter la ghemelaj urboj de Chinio kaj Svedio pere de Esperanto". La esperantistoj de la ghemelaj urboj Changzhou en Chinio kaj Takatuki en Japanio ambaux festis la 15-jaran jubileon de la ghemeligho inter du elementaj lernejoj Dongfang kaj Yosumi. En la kunvenoj pri landa kaj regiona agado dum la Gotenburga UK nemalmultaj kongresanoj auxdis la parolon de s-ino Michela Lipari, unu el la kvar funkciuloj, pri la projekto. Dume la tri fakkunsidoj pri Azio prenis la movadon de la ghemelaj urboj kaj kluboj kiel unu el la diskutaj temoj. Alie ni rimarkis, ke s-ro Michael Cwik aktive agadis por la projekto pere de la memsuperecon, ke li laboras en Euxropa Komisiono.
Informo-stoko estas plikompleta kaj pliricha. Post du jaroj, t.e. la 5-jara jubileo de la projekto estas preta eldoni la broshuron enhavantajn diversajn informojn pri ghemelaj urboj se UEA finance subtenus tiun ideon.
S-ino Sevdiye Katirciogu el Turkio speciale sendis 5 usonajn dolorojn kiel sendkotizon de la kopio de Informilo de Ghemelaj Urboj.
Indas mencii, ke forpasis s-ro Lawrence Mee el Manchester en Britio kaj s-ro Wang Renhu el Shengyang en Chinio, du entuziasmaj subtenintoj de la projekto.
La funkciuloj komencis konsideri la okazon de la kunveno pri ghemelaj urboj en la kadro de UEA kaj aktive preparis sin por ghi.
2.3 legajhoj ricevitaj
En la pasinta jaro la komisiito ricevis kelkajn gazetojn. Ili estas: Esperanto aktuell (esperanta kaj germana) kaj Verda Informilo senditaj de Werner Pfening el Germanio, Pontoj 7 (esperanta) redaktita kaj senditaj de s-ro Hans Fechler el Germanio, kaj Vekilo (esperanta) redaktitaj kaj senditaj de s-ro Veli Hamalainen el Finnlando, Esperanto en Azio presita kaj sendita de Japana Esperanto-Instituto, Esperanto Aktivas, Bulteno de Tianjin Esperanto-Asocio, Verda Spiko el la chinaj lokoj, ankaux reta revuo "BULTENO DE LA ALBANA ESPERANTO- INSTITUTO " el Albanio.
3. Problemoj
3.1 Bezonatas la papera revueto "Informilo de Ghemelaj Urboj"
Konsiderante tion, ke la reta servo multe kostas ol la poshta en kelkaj landoj, iom da legantoj deziris ricevi la paperan Informilo de Ghemelaj Urboj, ekzemple, s-ro Eden Loubaki el Kongo proponis tion.
3.2 Estas nevasta la diskonigo de la projekto
Tio chi estas malnova problemo. La plej parto de la sciintoj pri la projekto baze estas esperantistoj aux Esperanto-organizajhoj kun retadreso(j). Krome ajna respondo el Arabio ne venis al ni. Pro tio la informoj che ni ne estas tiel suficha, por ke oni libere kaj facile trovu ion kion li aux shi volas.
3.3 Mankas al la projekto rekta vojo al la samaj kaj neesperantaj organizajhoj
La laboro de la projekto nelimighas en la kadro de UEA kvankam ghi celas disvastigon kaj utiligon de Esperanto. Ghia progreso en la perspektivo dependas ne nur de la partopreno de la vastaj esperantistoj, sed ankaux de la intensa kunlaboro kun la samaj kaj neesperantaj organizajhoj, landaj aux internaciaj., char tiuj organizajhoj havas sukcesajn spertojn en multaj flankoj, ekz. kiel kontakti la instancojn, kiel trakti la rilatojn inter la instancoj, ktp. Shajne al la projekto mankas rekta vojo starigi kontakton kun tiuj organizajhoj.
4. Solvoj proponataj
Pri la problemo en la sekcio 3.1 estas proponata, ke oni uzu internaciajn respondkuponojn, ghenerale la sendokosto de chiu kopio bezonas du respondkuponojn, char la kotizo de la alsendo jam pliighas en Chinio.
Pri la problemo en la sekcio 3.2 estas esperata, ke oni ofte aperigu la projekton kaj ghiajn novajhojn en lokaj gazetoj. Oni devas rimarki, ke la revuo Esperanto komencis fari tiel, kaj ni ja ricevis la respondojn. Ni havis fadenon per kiu ni probable kontakteblas iun E-klubon en Arabio.
Pri la problemo en la sekcio 3.3 estas instigata, ke oni kaptu ajnan shancon prezenti la projekton al la lokaj samaj organizajhoj neesperantaj.
5. Pripenso al la laboro de 2004
a) okazigi la kunvneon pri ghemelaj urboj dum UK;
b) instigi al esperantistoj traduki la projekton en diversajn lingvojn por akceli ghin.
c) garantii la redaktadon kaj dissendon de Informilo de Ghemelaj Urboj;
d) fari enketon por richigi la nunan informo-stokon;
e) provskribi publikan leteron al la urbestroj por gajni sufichan komprenon kaj subtenon al la projekto de UEA.
f) proponi, ke UEA konsideru la financan subtenon al la projekto, kaj minimume je kopiado kaj korespondado, char la salajroj de la komisiito ne povas elspezi la kostojn se la korespondado (posthta) kaj la kopioj pliighus.
(* la gazetoj kaj TTT-ejoj estis tiuj en la raportoj kaj mesaghoj ricevitaj)
Proponoj el Uzbekio
1. Ni devas kunlabori kun departamento de la urbestro,magistrato, respondanta pri la ghemelaj aferoj interurbaj.
2. Ni devas peti taskojn de tie, dirinte pri niaj ebloj kaj kontaktoj interesprantistaj de la frataj urboj.
3. Ni prezentu la tradukitan jarraporton, kiujn ni cherpu el aranghota prezento de la spertoj,
jara raporto de la projekto por 2003, kaj diskutoj.
4. Ni petu de la esperantistoj de la ghemelighintaj urboj proponojn de la kunlaboro kaj projektojn de tiuj realighoj.
La supremenciitajn proponojn al la unua kunveno mi ricevis de samideano Eugeno S. Perevertajlo el Uzbekio antaux la kongreso kaj preparis prezenti ilin al chiu cheestinto, sed kiel chiu jam sciis, bedauxrinde kaj konpreneble pro la strecha tempo difinita mi tute ne havis shancon efektivigi tion. Nun mi aperigas ilin en chi numero. Krome s-ro Peretajlo ankoraux diris: "la projekto bezonegas la progreson. Tio estas eble la sola serioza projekto de uzado de Esperanto ekstermovade. Ni, la esperantistoj kun miro konstatas, ke nia lingvo ne estas vaste konata tra la monda publiko. Kial? Char ni malofte eliras al la publiko kun nia agado". kaj kore dankas s-ron Perevertajlo pro lia sincera faro al la projekto. ----la komisiito
INTER GHEMELAJ URBOJ
Varma akcepto en Tianjin
La 21-an de julio, Komisiite de s-ino Chao Myeong Ja, malnova amiko de la korea ghemelurbo Inchon, la chinaj samideanoj de TEA che la nova shipkajo de Tianjin Haveno varme akceptis du koreajn esperantistojn, kaj akompanis ilin rondvojaghi tra Tianjin kaj kune kun ili prenis trajnon al Pekino por la 89-a UK.
Renkontigho amikeca
La 28-an de julio, ghuinte la agrablan tuttagan ekskurson de la kongreso en iu china restoracio s-ro Zhang Changsheng, s-ino Jin Mingxia kaj sia edzo Pan Yajiang el la china urbo Changzhou speciale aranghis bankedon por regali s-rojn Nakatu Masanori Oura Takesi kaj Hino Tatuo el la japana ghemelurbo.Tia renkontigho estis la unua fojo por s-ro Pan, Oura kaj Hino. Dum la bankedo la samideanoj de la ambaux urboj libere parolis pri la pasintaj multjaroj da amikeco kaj senbride revis pri la estonta perspektivo de la ambaux Esperanto-organizajhoj. Ili bedauxris, ke s-ro Takeuti Yosikazu, plej amata kaj estimata de esperantistoj en du urboj, kaj iniciatinto ghemeliginta la orgaznizajhojn, ne povis partopreni tiun chi kongreson pro la malsano. (* la titolo aldonita de la redaktoro, el la mesahgo de s-ro Nakatu Masanori )
SERVA PLATFORMO
Nov-zelando/Chinio
Antaux kelkaj tagoj de la kongreso, por instigi esperantistojn en Xiamen, la china ghemelurbo de Wellington, Nov-zelando, partopreni en la ghemelurba agado, s-ro Donald Rogers, sekretario de tiea Esperanto-Rondo, sendis al la komisiito mesaghon, en kiu li diris, ke li esperis, ke pere de la komisiito serchis ilin en la okazo, kvankam li ne povis ghin partopreni. Helpe de s-ro Liu Zhengkun, prezidanto de LEA, en la halo de la kongresejo la komisiito trovis s-inon Guo Shaomei el Fujian-provinco, kiu povis starigi kontakton inter ili. Post la kongreso shi trovis kaj vizitis kelkajn samideanojn en Xiamen. Tio realigis la multjaran deziron de s-ro Rogers.
Japanio/Chinio
Marde je 12h00-13h30, la 29-an de Julio, en la salono Hujucz, la okazejo de la kunsido nomata "Azia agado" de KAEM pri kulturo (publika-2). Kiam la komisiito eniris en la salonon kaj jhus sidighis, lian atenton vekis papero algluita sur la glasa tabulo antaux la cheestintoj. Ghi estis serch-anonco! Pri esperantistoj en ghemelaj urboj! Finighinte la kunsido la komisiito tuj venis al la anonco kaj sciighis, ke s-ro HARADA Hideki el la urbo Okayama serchis esperantisojn el la china ghemelurbo Luoyang. Post serio da arangho de la komisiito s-ro HARADA finfine vidis s-ron Ji Feng, kongresano el Luoyang je la 18-a horo en la halo de la 1-a nivelo de la kongresejo. Antaux ilia renkontigho ili jam korespondis 20 jarojn. S-ro HARADA opiniis, ke la projekto estis grava por la E-movado kaj ghemeligho inter
urboj..
*******************************************************************************
Redaktoro: Wu Guojiang / komisiito de UEA pri La Projekto "Ghemelaj Urboj"
Adreso: Fushun Shiyouyichang Yanjiusuo
113008 Fushun Liaoning Chinio
Telefono/Fakso: +86-413-2650322 (fakso post la 5-a sonorilo)
Retadreso: amikeco999@21cn.com ghemelurboj@yahoo.com.cn
|