Internacia Gazeto

    Informilo de Ghemelaj Urboj

   Reta revueto de UEA pri la projekto "Ghemelaj Urboj"

   Jaro 3 N-ro. 2 (09)  junio de 2004 

 

                      

 

 

Wu Guojiang

Informilo de Ghemelaj Urboj

_______________________________________________________________________________________________


NOVAJHO

La unua kunveno okazos lauxplane
La 18-an de majo s-ino Michela Lipari, estrarano de UEA kaj unu el la kvar funkciuloj de la projekto sendis al mi ghojigan retmesaghon. Tio estas, ke okazos la unua kunveno pri ghemelaj urboj en Pekino kaj shi rezervis salonon tiucele. 
Karaj samideanoj, la okazo de la kunveno estas ne nur rezulto de la penado de la funkciuloj, sed rezulto de la longa subtenado de vastaj esperantistoj. Do, ni atendos vian proponon krom vian partoprenon por havi richan fuktonon al la kunveno.(la komisiito) 

La retlisto<urboinformiloj>, ne plu valida
Char la dissendolisto <urboinformiloj@yahoogroups.com> estas la precedinto de tiu-chi listo <lokaj-esperanto-grupoj@yahoogroups.com>, ghi ne validas plu (Robert Bogenschneider)

Artikolo prezentita en la 9-a Seminario de HEA
S-ro Zhang Changsheng,, prezidanto de Changzhou-urba Esperanto-Asocio, vochlegis sian artikolon " Kunlaboro inter la ghemelaj urboj Changzhou kaj Takatuki" en la 9-a Seminario de Hubei-provinca Esperanto-Asocio (HEA) okazita de la 1-a ghis 2-a de majo, 2004. 

Forpaso de Stanley Nisbet
La 27-an de aprilo el la angla letero de Isabel Nisbet kaj Roger Nisbet, infanoj de s-ro Stanley Nisbet, sendita al mi, mi triste informighis, ke s-ro Stanley Nisbet, mia multjara E-amiko kaj la forta subtenanto de la ghemelurba agado, jam forpasis en la 25-a de februaro 2004.  S-ro Stanley Nisbet naskighis en la 26-a de julio 1912 en Islando. Li estis 27-jara profesoro pri eduko en Glasgow Universitato, Britio, de 1951 ghis 1978. Li instruis en kelkaj universitatoj kaj estis instruanto kun richaj fruktoj en la fako pri eduko. Stanley estis elstara edzo kaj patro. Li detale zorgis pri sia edzino (mortis en la jaro 2000) de post shi suferis de kripla atako, kaj li portis sian grandan intereson kaj plezuron al la okupigha vivo de siaj knaboj (Isbal kaj Roger) kaj siaj tri grandfilinoj.
Post kiam li emertighis en 1978, li tutkore kontribuis sin al la pasio je liaj junecaj tagoj, Esperanto. Li estis flua parolanto kaj prezidanto de Glasgow Esperanto-Asocio. Ghis la agho de 90 li ankoraux subtenis la asocion kaj cheestis kelkajn kongresojn. Esperanto havis gravecon por li: li ne vidis ghin kiel provon de lingvo, sed kiel idealon kaj metodon por plibone akceli interkomprenighon inter popoloj de chiu nacio. 
Temante pri ghemelurba agdo, li estis unu el la plejfruaj subtenantoj al "Proponoj al Esperantistoj en Ghemelaj Urboj" iniciatita de Liaoning-provinca Esperanto-Asocio, Chinio, en 1999. En lia letero de 2000-09-16 al mi li skribis: "…Mi jhus konfirmis, kun oficisto de Glasgow urba Konsilio, ke Glasgow estas ghemeligita kun Dalian. Nia Glasgow Esperanto-societo estas grupo de chikaux 30 esperantistoj, kiuj kunvenas chiumonate. Se Dalian havas similan grupon aux societon aux klubon, niaj membroj volonte sendos samideanajn salutojn al ili kaj, se eble, iniciatos intershanghon. En via letero vi aprte serchis la nomojn kaj adresojn de esperantistoj en Doncaster kaj Barnsley. Por tio mi konsilas vin skribi al s-ro Eric Walker (sekretario de Brita Esperanto-Asocio). Mi jhus telefonis al li kaj menciis vian peton…." Jen estas la auxtentika subteno de veterana esperantistoj al mia laboro, jen estas miniaturo el la tuta faro de veterana esperantisto al nia movado. Eternan pacon al S-ro Stanley Nisbet.( Wu Guojiang)

En historia dokumento
1. Dank'l la kontribuo de s-ro HORI Yasuo el Japanio, mi havas kompletan "Esperanto en Azio", bulteno de KAEM (Komisiono pri Azia Esperanto-Movado) fondita en majo de 1990. Joachim Werdin, DOJ Chieki kaj Hirokaz estis ghiaj redaktoroj, nun HORI Yasuo dauxrigas tiun postenon. La deka numero aperinta en 1992 raportis la kunsidon "Azia Movado" en la 5-a Pacifika Kongreso de Esperanto okazita en 1992 en Qingdao, Chinio. Ghemelurba agado estis unu el la temoj diskutitaj en ghi. Tio ankaux estas la unua raporto pri ghemelaj urboj aperinta en la bulteno.
2. Chijare s-ino Julia Sigmond, redaktorino de BAZARO, revuo de Asocio de Esperanto Cluj-Napoca, Rumanio, sendis al la komisiito chiujn numerojn de 2003. En la unua numero Mariana BERARIU en la urbo Gherla (Rumanio) rakontis en sia artikolo"Belegaj Tagoj" tion, ke inter la 2-a kaj 11-a de auxgusto 2002 la prezidantino de la Asocio Esperanto el Forcheim (Germanio), s-ino Evelin GEIST invitis gesanideanojn el la ghemelurbo Gherla, ankaux el Litovio, Chehhio kaj Francio.
****Karaj samideanoj, kiel vi bone scias, mi chiam kolektas informojn pri Esperanto kaj ghemelaj urboj por kompletigi la laboron de la projekto "Ghemelaj Urboj". Mi kredas, ke nemalmultaj el la antauxaj E- eldonajhoj menciis la agadojn pri ghemelaj urboj aux aferojn rilatajn al tio. Mi estos tre danka, se vi trovis ilin kaj povos informi min, kaj sendos ilin aux siajn kopiojn se eble. (La komisiito)****

La projekto en gazeto
1.S-ino Jiao Xiyang, ghenerala sekretario de Liaoning-provinca Esperanto-Asocio, Chinio, invitite speciale skribis artikolon pri la provinca Esperanto-movado. Ghia akcento falis je kelkaj temoj, i.a. la agado pri ghemelaj urboj. Ghi aperis en n-ro.5 Informilo de ChEL, 2004.
2. N-ro.5 Informilo de ChEL en sia rubriko "Esperanto marshas" raportis la funkciigon de Esperanto kurso en la urbo Kunming, Chinio. La kosto bezonata estis mecenatita de la Esperanto-asocio en ghia svislanda ghemelurbo Zuriko.
3. La antauxparolo pri la dissendo de N-ro.1(8) Informilo de Ghemelaj Urboj estis redaktita en N-ro.53 BULTENO DE LA ALBANA ESPERANTO- INSTITUTO, 2004.
La projekto en intereto
1. En la hejmpagho www.esperanto.de/hameln/gxemelaj%20urboj.htm. oni povas trovi informojn pri la agado de ghemelurboj de Hildesheim en Germanio.
2. La itala hejmpagho http://www.win.it/ricerca/catina_europa.htm citis N-ron.4 Informilon de Ghemelaj Urboj el la speciala hejmpagho de la projekto "Ghemelaj Urboj" konstruita en la ttt-ejo de Komisiono de Azia Esperanto-Movado.

Reagoj al la projekto Ghemelaj Urboj kaj sia reveto
1. S-ino Elda Doerfler el Trieste en Italio: Tre estimata S-ro Wu! Mi kore dankas vin pro la sendado de Informilo de Ghemelaj Urboj. Ghi estas tre interesa, kaj chefe tre gratulindaj estas viaj klopodado kaj agemo. La detalajhoj aperantaj en la Informilo estas chiuj tre interesaj kaj stimuligaj. Se eblos, mi deziras dauxre ricevi ghin!Havu plenan sukceson en via laborado, tion tutkore deziras.

2. S-ro Osioka Moritaka el Hirosima en Japanio: Estimata, mi sendis rete al s-ino IKEDA Tomiko,
la gvidanto de la japaninoj el urbo Onoda, koncernan parton el la lasta n-ro.1 (8) de retgazeto pri ghemelaj urboj. Shi jam legis ghin.S-ino IKEDA partoprenos en UK-Pekino, do, vi vidos shin.

3. S-ino IKEDA Tomikoel Onoda en Japanio: Estimata s-ro Wu Guojiang, Dank' al via Informilo de Ghemelaj Urboj kun raporto de s-ino Kay Andersen mi ekkontaktighis kun s-ro Osioka, kiu helpas nian grupon al utila direkto per abundaj je informoj. Jes, mi partoprenos en UK en Pekino kun lernantino de liceo, kiu estis unu el partoprenantinoj en Redcliffe kongreso de Auxstralio.Kun granda plezuro mi retkorespondos kaj vidos vin en Pekino.

4. S-ro Hashiguchi Sigejuki el Sue en Japanio: Danke kaj Ghoje mi ricevis Revuon. Mi havas kelkajn opinion kaj proponon pri ghemeraj lernejoj, sed nuntempe mi estas tre okupita pro mia movado de disvastigi Esperanton, poste mi sendos leteron. 

5. Henry Studer el Davis en Kanado: Kara s-ro Wu Guojiang, Mi partoprenos en la 'Japana Kongreso de Esperanto venontoktobron. La kongreso okazios en Inuyama, japana ghemelurbo de mia hejmurbo Davis, Kalifornio. Mi kune kun s-ro Hasegauxa Cutomu kiu loghas ne for de Inuyama nun cerbumadas pri programero kiu havos ghemelurban temon.
Haveblas al mi via raporto "Informilo de Ghemelaj Urboj" N-ro 3 (3) decembro de 2002. La enhavo de tiu informilo estas tre interesa. Mi supozas, ke vi verkis aliajn raportojn tiajn por la jaro 2003, kaj eble jam por la nuna jaro 2004. Se jes, bonvolu sendi e-posxte al mi tiujn raportojn. Mi dankas vin pro via helpo, kaj ni sendos al vi raporton pri la okazajhoj dum nia kunsido cxe la venonta kongreso.

6. S-ro Andrzej Gielert el Olsztyn en Pollando:Saluton !! Dankon pro Via ret mesagho. Mi tre volonte volus plu ricevi Vian revueton. Mi varmege salutas Vin. 

7. S-ino SIGMOND Julia el Cluj-Napoca en Rumanio: KARA AMIKO WU! ELKORE MI DANKAS LA RETLETERON! KIEL BONE ESTUS, SE NI CHIUJ ESTUS "GHEMELOJ", NE NUR URBE, SED ANKAU ANIME!

8. S-ino Agneta Emanuelsson el Katrineholm en Svedio: Estimata samideano Wu Guojiang, mi volas nur raporti ke mia eta Esperantoklubo en Katrineholm ghemelighis kun la klubo en Salo, la finnlanda ghemelurbo de mia urbo. Mi estis invitita tien la pasintan jaron dum la gxemelurba renkontigho en majo. Nun ni estas invititaj al Odder en Danio por la cxijara renkontigho. Partoprenos ankaux Salo kaj Vennesla en Norvegio, ankaux gxemelurbo.

9. D-rino Maria L Murphy el Englewood en Usono: Saluton, mia malgranda urbeto Engelwood ne havas ghemelajn kontaktojn . En la proksima pli granda urbo Sarasota mi trovis en la bela parko vojeton kun junaj arboj sub kiuj trovighis informoj pri ghemelaj urboj. Mi kalkulis 15 urboj, En Florida ekzistas unuopaj e-istoj, ofte ec ne alighinta al usona asocio de ELNA.La urbo Sarasota estas 40 miloj de mia hejmo. Se mi havos denove eblecon viziti tiun parkon mi provos skribi la nomojn kaj sendos ilin al vi. 

URBA STILO KAJ TRAJTO

Urba historio
Tampere situas preskaux meze en Finnlando. Ghi naskighis en 1779 laux ordono de ragho Gustavo III de Svedio-Finnlando. Tiutempa bieno Tammerkoski (Rapidfluo de Tampere) situas inter du lagoj. Ilia diferenco estas 18 metroj kaj tial la bieno posedis fortan akvoforton. Kelkaj mastroj en Finnlando rimarkis ke ghi estas bonega loko por industrio uzi tiun akvoforton por tiutempa tekniko. La mastroj proponis al la regho fondi urbon kaj li konsentis. Nun akvoforto produktas elektron por la urbo. Jam pluraj jaroj antauxe Tammerkoski estis malgranda komercloko kien venis chasistoj vendi felojn. Tra la lago Pyhäjärvi (Sankta lago) eblis transporti produktojn al la maro. Jam en 1779 estis farita plano por 300-400 logxantoj. La nova urbo, kiu ricevis la nomon Tampere, kreskis dum la jaroj kaj tiel tampereanoj en la jaro 2004 festas 225-jaran jubileon. Ne estas longa tempo, se oni pensas pri urboj en la Euxropaj kaj orientaj kulturoj.

Esperanto-movado
La historia dokumento pruvis, ke la Tamperea Esperanto-movado aperis almenaux antaux la jaro 1905 spite al tio, ke ni ne scias, kiu kaj kiam portis Esperanton unuafoje al Tampere, Dum la sekvantaj jaroj estis Esperanto-grupoj kiuj ofte havis novan nomon. La nuna societo "Antauxen" estis fondita de Temepereaj esperantistoj en la jaro 1921. Kelkajn tempojn Esperanto-agado silentis sed chiam ghi denove vekighis kaj vivis ech dum la militoj 1939-1944, dum kiu oni devigis ankaux la malgrandan Finnlandon.
Pluraj nunaj estraranoj de la societo laboras por Esperanto jam ekde la fino de la 1970-aj jaroj. La societo havas propran klubejon kie trovighas biblioteko. Oni tie dejhoras chiujn lundojn por membroj kaj interesighantoj. La klubvesperoj kun diversaj temoj okazas unufoje monate dum auxtuno kaj vintro. Regulaj estas Zamenhof-vespero kaj venonta kaj pasinta. Ankaux dum somero ni renkontas en kafejo de la urba chefbiblioteko chiujn merkredojn por babili pri diversaj temoj. La chefa espero de nia agado estas, ke ni trovos junajn aktivajn homojn kiuj interesighas pri Esperanto kaj venos dauxrigi nian laboron por Esperanto. Niaj reklamoj malfacile atingas ilin. Esperanto-kurso nun estas nur en la tradicia pensiula grupo. Jam du jarojn kunvenas Tradukanto-grupo kiu tradukas esperante finnlingvan libron, kiun skribis unu el la membroj. La klubgazeto " Vekilo", fondita en la jaro 1963, informas pri nia agado al ch. 60 membroj kaj al Esperanto-societoj en Finnlando. Krome Vekilo estas kontaktligilo al ekterlandaj ghemelaj urboj kaj amikoj. Ghi aperis 22 jarojn kvarfoje jare, nun nur dufoje. Indas mencii, ke en 1995 pli ol kongresanoj de la 80-a UK ghuis la belan Tampere.

Ghemeligitaj urboj 
Ghemelurba agado de Tampere komencighis oficiale en la 1950-aj jaroj. Ghis nun ghi havis ghemelajn rilatojn kun Norrköping (Svedio), Kievo (Ukrainio), Lodz (Polando). (1981), Essen, Chemnitz (Germanio), Linz (Auxstrio), Trondheim (Norvegio), Kopavogur (Islando), Miskolc (Hungario), Odense (Danio), Brasov (Romanio), Olomouc (Chehhio), Tartu (Estonio), Nijxnij Novgorod (Rusio), Kaunas (Litovio), Syracuse (Usona) Krome ghi havas du amikecajn urbojn: Mwanza (Tanzanio) kaj Leon (Nicaragua). Ekde 1980 esperantistoj de Tampere per leteroj, posht- kaj krisnasko-kartoj komencis sisteme serchi esperanto-klubojn aux esperantistojn en ghiaj ghemelurboj. Post kelkjara penado ni sukcese kontaktis samideanojn en preskaux chiuj ghemelurboj, sed en Syracuse ni ne trovis esperantistojn kaj kelkaj silentas kiel Kaunas en Litovio kaj Kopavogur en Islando. Ni ne havas regulajn kontaktojn kun esperantistoj en la amikeca urbo Mwanza, tamen ni helpis tiean Esperanton per la alsendo de lernolibroj, tajpilo kaj vestajhoj. Alie ni ne malkovris ajnan fadenon pri esperantisto(j) en Leon.
Vizitojn en ghemelaj urbojn ni, mi kaj edzino Sylvia, faris dum 1979-2004 jaroj al Norrköping, Kievo, Lodz, Essen, Chemnitz, Linz, Miskolc, Trondheim, Kopavogur, Odense, Olomouc, Tartu kaj Kaunas. En kelkajn urbojn plurfoje. Ghemelurbanoj vizitis Tampere el la urboj Norrköping, Kievo, Essen, Chemnitz, Odense kaj Tartu. Krome dum la Tamperea UK en 1995 la urba sekretario pri eksterlandaj aferoj akceptis en urbodomo la kongresanojn el la ghemelurboj: Norrköping, Essen, Trondheim, Kopavogur, Tartu kaj Lodz.
Char Tampere havas 16 ghemelajn kaj du amikecajn urbojn, kaj la urbo-domo decidis, ke ghi ne serchas pli da urboj, kiun ghi nomas ghemelurbo. Kunlaboron la urbo faras kun chiuj partneroj laux projektoj. Kontaktteknikoj estas nuntempe rapidaj kaj facile uzeblaj por chiuj, ankaux por esperantistoj. Nia societo aktive partoprenis la priajn agadojn de la urbo-domo, ekz. kiel iniciato ni organizis por Amikec-societoj gvidita de la Internacia Agadcentro komunan lokon kie okazas ekspozicoj kaj inform-komunikado.(Veli Hämäläinen, prizorganto de gxemelurbaj aferoj, kasisto de la societo kaj redaktanto de klubkazeto Vekilo)


INTER GHEMELAJ URBOJ

Partneraj urboj: senfina rubando de amikeco (4)

Tranokto
Chiam privata. Se kelkaj shatas tendumi, ruldomi - ebligu ie sur herbejo, en ghardeno. Se kelkaj shatus esti en hotelo - mendu ghin. Esperantistoj nemalofte preferas dormi en dorsakoj: petu viajn gastojn kunporti ilin kaj tio faciligos vian laboron.

Mangho
Prefere private. Por komunaj manghoj uzu kuirajhojn en la renkontejo. Plej facile estas, se chiu alportos kun si ion jam preparitan: chu specialajhon, bakajhon, fromaghon, chu panon, trinkajhon, legomojn, salaton, kukon…Estas prektike acheti trinkajhojn antauxe kaj komune. Spertaj eksterlandaj gastoj kunveturigas iun tipan manghon. Ghi estas surprizo kaj helpo. Ekskursonte preparu lunchpaketojn aux chu achetu bagatelojn survoje.

Financoj
Renkontighoj kostas: manghoj, trikajhoj, ekskursoj, enirbiletoj. Kutime oni uzas la klubon kaso, antauxajn kolektojn, kotizojn. Kutime chiu gasto pagas ch.25 NLG (orienteuxropanoj, triamondanoj kutime ne pagas). Petu subvencion de via urbo administro, plej bone jaron antaux.

Detaloj
Estas bele muziki kaj kanti kun la gastoj. Mi konsilas kultivi tiujn okupojn en via klubo. Petu viajn gastojn kontribui en la kluba kaj ech en la oficiala programoj. Preparu anticipe instrumentojn, notojn, tekstojn. Partoprenigu ankaux la komencantojn - spertu ili la internacian amikan etoson de la komenco: plej forta ligo al Esperanto estas travivajho de internacia lingva efikeco.
Esperanto-kluboj ofte plendas pri manko de alilandaj gastoj, pri manko de internacieco, tiu gravega ero de Esperantismo. Urbaj partnerecoj kapablas vigligi, internaciigi la kluban vivon, aktivigi ties membrojn per preparlaboroj, helpdemandoj, kapablas per sencoplena laboro konvinki ilin, per konkretaj kontribuoj al la interpopola interkomprenigho - stimuli kaj progresigi la komencantojn.

Kun kiu? La Reto
Mallogaj vojoj faciligas vizitojn kaj reciprokajn intershanghonjn.Tamen ekzistas bonaj rilatoj al ghemelurbaj Esperabto-kluboj en Afriko, Azio, Ameriko, Oceanio. Che chiu okazo indas kuntransdoni informojn, librojn, fotojn al oficialaj delegacioj - urbaj, kulturaj, profesiaj, universitataj - vojaghantaj al la celata lando. Nemalofte eblas ech kunvojaghj kaj partopreni ties kongreson.
Ni subtenu kontaktojn kun foraj kluboj, ebligu ekspoziciojn, koncertojn. La eventuala tasko de la urbo estus ebligi vizitojn, rondvojaghojn de unuopuloj, artistoj. Ebligi la aktivecon en la kampo de komerco oni povas, intercetere, tra EKA (Esperanto-komerca Agado), P.K. 485, Trieste Centro, ?- 34100?Italio. Faru ni la reton de urbaj partnerecoj pli densa.

Strategio
Jes, strategio. Kompreneble - ghi chiam bezonatas.Konsciu ni tre bone pri la malofteco por la publiko auxdi Esperanton en la stratoj, che akcetoj, en muzeoj, magazenoj ktp. Kvazaux ghi ne ekzistus, kvazaux estus ghi la afero de kelkaj idealistoj kaj sektanoj, ghin flegantaj en siaj mallumaj vendredaj kluboj.
Urbaj partnerecoj estis kreitaj por interpopola interkomprenigho. Esperanto, kun sia internacieco, identas cele. Ni montru tion, ni parolu, ni - vivu ghin, videble kaj auxdeble…
Ghuste dum tiaj renkontighoj - internaciaj, publikaj - montru ni nian forton kaj la facilecon agnoski chiajn kulturojn, gardi ilin, respekti kiel memkompreneblajhon, sen perdighi en ian nebulan pacan mondfamiliecon. Ni klare konturu: Esperanto estas tre tauxga por facile interkomunikighi, facile interkomprenighi diversnacie, diverskulture…
Ni spertigu Esperanton al la publiko, trankvile kaj sen ia ajn klarigo, ja neniam oni klarigas la kial de aliaj lingvoj, kaj ankaux Esperanto bezonas nenian klarigon. Plej reliefe interpretas ghi sin mem estante funkcianta estiel vivoricha lingvo amikeca. Centfoje, milfoje - chiam denove. Konstante.
P.S. Valoraj informoj pri urbaj partnerecoj trovighas en Handbuch für die Praxis der Partnerschaftsarbeit. Rat der Gemeinden Europas - Deutsche Sktion. (D-40474 Düsseldorf, Kaiserwerther str. 199/201). Sendube ekzistas identajho ankaux en aliaj euxropaj, ebentuale ne nur euxropaj, lingvoj. Interesitaj alilandanoj demandu pri "Manlibro por la praktikado de partnerurba laboro" eldonitaj de Konsilio de Euxropaj Komunumoj, che via landa sekcio. Multaj sukcesojn ---Annsibyll Kamphausen (fino).

SERVA PLATFORMO

Nederlando
Inter la 1-a kaj 2-a septembro 2004 en Prago, Chehhio, okazos la konferenco pri la urb-amikeco/ghemelaj urboj inter Chehhio kaj Nederlando. Nia samideano, s-ro Pieter Engwirda el la urbo Leidschendam-Voorburg en Nederlando, partoprenos en ghi. Li aktivis en la ghemlurba agado 7 jarojn. Por akceli uzadon de Esperanto dum la konferenco li volas kontakti plimultajn E-grupojn en Chehhio. Lia retadreso estas: pieterengwirda@hotmail.com 

*******************************************************************************

Redaktoro: Wu Guojiang / komisiito de UEA pri La Projekto "Ghemelaj Urboj"
Adreso: Fushun Shiyouyichang Yanjiusuo
113008 Fushun Liaoning Chinio
Telefono/Fakso: +86-413-2650322 (fakso post la 5-a sonorilo)
Retadreso: amikeco999@21cn.com amikeco999@yahoo.com.cn


* * *