Internacia Gazeto

    Informilo de Ghemelaj Urboj

   Reta revueto de UEA pri la projekto "Ghemelaj Urboj"

   Jaro 3 N-ro. 1 (08)  marto de 2004 

 

                      

 

 

Wu Guojiang

Informilo de Ghemelaj Urboj

_______________________________________________________________________________________________


NOVAJHO

La unua kunveno en la preparado
Enkadre de UEA la 1-a kunveno pri ghemelaj urboj eble okazos dum la chijara Pekina UK. En ghi estos aranghita prezento de la spertoj, jara raporto por 2003 kaj diskutoj pri la disvolvigho de la projekto. Nuntempe kvar funkciuloj de UEA pri la projekto estas aktive preparantaj sin por la kunvenon.

Dauxra subteno al la projekto 
S-ro Trevor Steele en la pasinta oktobro decidis forlasi sian postenon: la Ghenerala Direktoro de UEA. La estraro de UEA kun bedauxro akceptis lian decidon kaj dankas lin pro la laboro farita por la Asocio en malfacilaj kondichoj kaj publikigis tion en la novembra Esperanto, 2003. Ankaux multaj samideanoj alte taksis lian faron al la movado dum lia dejhoro. Ni tenas oftan kontakton unu kun alia, char li estas unu el la aliaj tri kunlaborantoj kaj gvindantoj de la projekto "Ghemelaj Urboj" krom mi. Al la disvolvigho de la projekto li dedichas sian entuziasman atenton kaj plenan subtenon, ekz. li serioze legas chiun numeron de Informilo de Ghemelaj Urboj kaj respondece poluras ilin, ech interpunkciajn signojn en ili. Kiel s-ro Renato Corsetti, s-ino Michela Lipari, li chiam kuraghigas kaj chiurimede helpas min kiel fari tiun laboron kiam mi renkontas malfacilajhon. Mi ja sentas plezuron en kunlaboro kun ili tri. Li nelonge forlasos la postenon kaj komencos sian novan vivon. Kvankam mi bedauxris, tamen mi sentas trankvila, char li vere faris tiel: doni al la posteno sesmonatan averton por sukcese trovis kaj enpostenigi tauxgan posteulon, char li en sia retmesagho al mi diris: "mi intencas dauxre kontribui al la movado, sed alimaniere ol nun. Kaj se mi povos poste helpi en via laboro, mi volonte faros tion." Tio chi estas la spirito de Trevor Steele! Tio chi estas la vera priskribo de Trevor Steele! (Wu Guojiang)

Eldono de nova numero de PONTOJ
Pro la diligenta laboro de s-ro Hans Fechler la 78-pagha PONTOJ 7, loka gazeto pri la germana urbo Hildesheim kaj ghiaj ghemelaj urboj, finfine eldonighis. Krom pli ol 50 kontribuajhoj en ok rubrikoj kaj la salutvortoj de la komisiito al la kontribuantoj de PONTO, inspirige aperis sur la reverso de la antauxa kovrilo la salutvortoj de la chefurbestro kaj la chefa urbadirektoro de Hildesheim. En tiuj vortoj ili alte taksis s-ron Hans Fechler kaj diris: " Pontojn konstrui volis la Varsovia okulkuracisto Ludoviko Lazaro Zamenhofo, kiu kreis Esperanto en la jaro 1887; Pontojn konstruis ankaux la urbo Hidesheim per la fondado kaj flegado de siaj partneraj internaciaj rilatoj al ses landoj." Post ghia eldono s-ro Trevor Steele, la gheneralra direktoro de CO de UEA, speciale skribis gratuloleteon en la germana lingvo, ke Hans Fechler montru ghin al la urbaj instancoj.Pri la urbo Hidesheim oni detale legas en la rubriko "Urba Stilo kaj Trajto" de chi-numero. 

Sukceso: El la penado*
De la 19a ghis la 25a de januaro, 2004, la 4-a Komuna Kongreso de la Auxstralia kaj Nov-Zelanda Esperanto-Asocioj okazis en Redcliffe, kiu estas marborda urbo situata 30 kilometrojn norde de Brisbane, Auxstralio. La japana ghemelurbo de Redcliffe estas Onoda. Do, la LKK decidis inviti esperantistojn el tiu urbo, partopreni la kongreson. Sed kiel trovi tiujn? Mi sendis retmesaghon al la Japana Esperanto-Instituto, kiu transsendis mian mesaghon al S-ino Tomiko IKEDA. Shi loghas en Yamaguchi, urbego norden de Onoda. Fine, S-ino IKEDA trovis 4 junulinojn el Onoda kiuj multe deziris viziti Redcliffe, sed ili ne parolis Esperanton. Do, S-ino IKEDA, bonkore ofertis instrui ilin, kaj do la lernado komencighis.
La cheesto de la 5 japaninoj donis al nia kongreso internacian etoson. Ni esperantistoj en Auxstralio kaj Nov-Zelando ofte sentas sin tre izolataj de aliaj esperantistoj, do kiam alilandanoj vizitas nin, tio tre plezurigas nin. 
Fakte, la temo de la kongreso estis "Esperanto por plezurigi vian vivon". Kompreneble okazis la gravaj necesaj kunvenoj, sed en la cetero de la programo ni ghuis diversajn plezurigajn programerojn; ekzerco-klaso de Taj Chi (chiumatene); klasoj kiuj uzis aktoradon por paroligi kongresanojn; klaso de kreema verkado; muziko-vespero; dramo-vespero; kvizo-vespero. 
Ni donis iun vesperon al la japaninoj por iliaj prezentadoj. Unue, per komputilo kaj granda ekrano, du el la knabinoj montris al ni bildojn pri sia mezgrada lernejo; la aliaj du montris belajn vidindajojn de Onoda. Sed kia surprizo estis por ni kiam, post la bildoj, la du plej aghaj knabinoj prezentis por ni dancadon - ne folklora dancado de Japanio, sed la hispanstilo de dancado, flamenko. Kun kolorplenaj kostumoj kaj ritma muziko, la junulinoj tre profesie invitis nin en la danckulturon de Hispanio.
Che la fino de la kongres-semajno ni adiauxis niajn gastojn, sed ni havas iliajn retadresojn kaj certe intencas dauxrigi la kontakton kun tiuj charmaj junulinoj kaj ilia instruistino
(Kay Andersen , Sekretario de la LKK, * la titolo estas donita de la redaktoro)

Delegacio al la Pekina UK
Esperanto-delegacio el Rigo, Latvio vizitos la Pekinan UK-on. Por koncerti la delegacio preparas oficiale inviti ensemblon partopreni chi-vojaghon al Chinio kaj koncerti en Pekino, kiu tenas amikecan kontakton kun Rigo, kaj Suzhou, kiu ghemelighis kun Rigo. La ensemblo preparis specialan programon en Esperanto. Ili kantos folklorajn naciajn, latvajn popolkantojn - latve kaj Esperante. Krome la delegacio ankaux volas viziti la Pekinan Urbodomon (laux retraporto de s-ino Mara Timermane). 

La projekto en gazeto
1. Renato Corsetti menciis la agadon de la projekto "Ghemelaj Urboj" en sia artikoleto "Gravaj Servoj de Esperanto" aprinta en n-ro.12 Esperanto, 2003.
2. Parton de N-ro.4 (7) Informilo de Ghemelaj Urboj citis n-ro. 1 Vekilo/2004, trimonata gazeto por esperantistoj en Tampere regiono, Finnlando. Krome en ghia rubriko "Ghemelaj Urboj" oni povis legi mesaghojn de esperantistoj el la ghemelaj urboj de Tempere, ekz. Miskole (Hungario), Kijivo (Ukrainio), Tartu (Estonio), Essen (Germanio), Nijhij Novgorod (Rusio) ktp. 
3. En N-ro.1 Bulteno de Tianjin-a Esperanto-Asocio, 2004, oni ghoje legis novajhon pri la reciproka alsendo de novjaraj gratulkartoj por 2004 inter esperantistoj de Tianjin en Chinio kaj ghiaj ghemelaj urboj en Auxstralio, Japanio, Koreio kaj Pollando.
4. N-ro.2 Informilo de ChEL (China Esperanto-Ligo), 2004, raportis pri Sichuan-provinca Esperanto-Asocio. La raporto menciis, ke Chengdu, chefurbo de la provinco, sukcese ghemelighis kun la franca urbo Montpellier per Esperanto.


La projekto en interreto

1. <urboinformiloj@yahoogroups.com> kaj<lokaj-esperanto-grupoj@yahoogroups.com> estas du listoj kiuj prezentas utilan servo-platformon por la agadojn de ghemelaj urboj. Oni alighas al ili per sendo sen-enhava.
2. La hejmpagho http://www.chinareport.com.cn/04e/2003-4-168.htm en la TTT-ejo de El Popola Chinio menciis la projekton " Ghemelaj Urboj" en sia raporto pri Zamenhof-tago okazigita de Liaoning-provinca Esperanto-Asocio.

Reagoj al la projekto "Ghemelaj Urboj" kaj sia revueto
1. Li Sen el Chinio: Kara amiko Dankon por via e-mail, mi shatas scii ajn mesagojn de miaj esperantaj amikoj. Mi volas fari iom laboron por nia lingvo.
2. Josef Schiffer el Germanio:Kara sinjoro Wu Guojiang, mi tre dankas vin pro la sendado de via reta Informilo de Ghemelaj Urboj, kiun mi legis kun granda intereso. Mi ghojus, se ankaux estonte vi sendus ghin al mi. Mi admiras vin pro via detala laboro en tiu kampo.Mi kore reciprokas viajn bondezirojn por la nova jaro 2004.
3. Ru Bossong el Nederlando: Kara amiko Wu, Multan dankon pro via tre interesa mesagho, kiun mi plusendas al niaj samklubanoj kaj aliaj esp. geamikoj en la mondo. Gratulon al via laboro.
4. Razen Manandhar el Nepalo: Estimata Wu Guojiang, Saluton. Dankon pro via elsendo.Mi ankaux volus aktive partopreni en la fama projekto de ghemalaj urboj. 
5. Jxenja ZVEREVA (el Ukranio), redaktorino de Kontakto: Kara amiko, Dankon pro la sendo de la reta informilo. Mi shatus dauxre ghin ricevadi, estas tre interesa por mi. Se mi povas esti iel utila por vi, ne hezitu min kontakti.
6. Donald J. HARLOW el Usono :Estimata s-ano Wu :Mi dankas vin pro la sendo de la bulteno, kaj kun plezuro dauxre ricevos ghin.

URBA STILO KAJ TRAJTO

Urba historio 
HILDESHEIM, urbo, Germanujo, 52°09' N.L. - 9°57' O.L. Jam en la unua jarmilo grava komerca vojo devis transiri je tauxga loko la riveron Innerste. Setlis metiistoj, komercistoj kaj kune kun ili arighis tiom da homoj, ke regho Ludoviko la Piulo en la jaro 815 tie povis fondi la diocezon (episkopejon) Hildesheim. Fama legendo pri la t.n. ‚Miljara Rozarbedo' memorigas tiun eventon. Hodiaux je tiu iama travadejo vivas 104.000 enloghantoj. Tra la jarcentoj la urbanoj kreis tiom da kulture valoraj verkoj kaj monumentoj, ke UNESKO nomis du el ili "Monda Kultura Heredajho" (ambaux konstruitaj en la 11a jarcento): t.e. la romanika preghejo de Sankta Mikaelo kaj la katedralo kun la forte kreskanta ‚Miljara roz-arbedo'. Pli kaj pli la ‚rozo' regas la tutan aspekton de nia urbo, kvazaux ghi volus transformighi al rozar-bedo. Sur la centra urba placo surprizas la "plej bela trabfaka domo de la mondo" - la iama kunvenejo de la buchista gildo. Saman mondvastan renomon tenas nia urba muzeo, kiu prezentas 5000-jaran historion de la faraonoj en la antikva Egiptujo kaj unu el la plej belaj kaj malnovaj kolektajhoj el la prekolumba periodo de Peruo. Kvazau balance Hildesheim posedas junan, dinamikan, novigeman universitaton, kiu sin profilas per fakoj kiel ‚Internacia komunikado kaj tradukado, managhado kaj teknologio de informado' - en kooperado kun 79 partneraj altlernejaj kaj universitataj institucioj en 19 landoj - unika profilo en Germanujo. La loka ekonomio utiligas la geografie centran pozicion, proksime al gravaj akvokanala, fervojaj kaj strataj trafiklinioj. Nur 20 km norde de nia urbo trovighas la internacie renomita Industria Forio de la urbo Hannover. Tie - ghuste kaj kvazau antaux niaj pordoj - okazis la Monda Ekspozicio 2000. --- Vi estas sciema pri nia urbo? Bonvolu trovi pliajn kaj kontentigajn por vi respondojn laux jenaj adresoj: www.hildesheim.de kaj www.hildesheim.com kaj hfechler@t-online.de

Esperanto-movado
Jam dum jardekoj Esperanto trovis intereson kaj sciemon de civitanoj. Kelkaj el tiuj sciemuloj studis la lingvon ghis tia nivelo, ke ili nun povas utiligi ghin por interrilati precipe kun geamikoj en la partneraj urboj. Du studentoj de nia universitato diplomighis per Esperanto-rilataj diplomlaborajhoj. Sed studentoj kutime forlasas sian studlokon post fino de la studado. Do, nia rondo de amikoj de Esperantoj estas malgranda, tamen regule kunvenas, partoprenas en la projekto "PONTOJ", kaj jam kelkfoje unuopuloj veturis al Universalaj Kongresoj. 

Ghemeligitaj urboj
La urba konsilantaro de Hildesheim elektis ghemelajn kontaktojn laux la principo, ke la partneraj urboj devus esti atingeblaj senprobleme por chiuj urbanoj, char ghemeligho sen viglaj intercivitanaj kontaktoj restus papereca afero. Do la brita urbo Weston-super-Mare (proksime de Bristol), la franca urbo Angouleme (che la eble pli konata Cognac), la rusa urbo Gelendjik (nun la plej bela rusa urbo che la Nigra Maro), la itala universitata urbo Pavia, (20 km sude de Milano) kaj la germana urbo Halle (naskighloko de fama G.F. Haendel) estas niaj partneroj. Kaj multe da skriblinioj bezonus la provon, priskribi la diversnivelajn intershanghojn nur dum unu jaro. Char en chiuj tiuj urboj vivas parolantoj de Esperanto, kun kiuj ekzistas multjaraj amikaj kontaktoj, mi interretigis ilin per revueto nomita "PONTOJ". La 'Pontanoj' sendas tekstojn kaj fotojn laux proponitaj kaj liberaj temoj. Mi kompilas la kajerojn, la urba presejo kopias kaj dissendas ilin. La sepa eldono - kun apartaj salutvortoj de nia urbestro - jhus aperis (amplekso de 80 paghoj DIN A). Bazo por tiu chi nekutima agnosko de nia per-Esperanta laboro estas, ke mi kunlaboras en la urbaj ghemelaj agadoj (i.a. preparinte jam 6 ekspoziciojn kun fotoj el niaj partneraj urboj kaj redaktinte urban broshuron pri la partnerecaj rilatoj). Mi agnoskas miavice, ke Esperanto en tiu vasta urba agadkampo, en kiu partoprenas multaj asocietoj, lernejoj, korusoj k.s., povas ludi, jes, sian aparte gravan, sed tamen nur limigitan servan kaj valoran rolon. - Ne tiom viglas la kromaj rilatoj de nia urbo al la malproksima Indonezia urbo Padang (celo: intershangho de administraj spertoj) kaj al la Egipta urbo El Minia (celo: helpo al konstruo de tiea muzeo). (Hans Fechler, Hildesheim)

INTER GHEMELAJ URBOJ

Loka kaj regiona kunlaboro inter Chinio kaj Svedio pere de esperanto - chu novaj farebloj

Pri la agado de ghemelurboj inter Chinio kaj Svedio miaj proponoj estas:
(1) Chinio kaj Svedio jam delonge nomumis kelkajn lokojn "ghemelurboj. Pasis jam jaroj kaj kontaktoj inter la lokaj kaj regionaj komunumoj chefe estis pere de la angla lingvo .
(2) Nun estas tempo por la reprezentantoj de la du landoj aux trovi esperantistojn aux lerni esperanton por efektivigi la China-Svedan kunlaboron. 
(3) La grandaj kulturaj kaj historiaj diferencoj povas doni al ni reciprokajn, konstruajn spertojn en multaj kampoj.
(4) Gotenburgo en Svedio gastigis la 88an Universalan Kongreson de Esperanto chijare kaj Pekino en Chinio gastigos 89an UK venontjare. Tiu fakto povas doni al ni svedoj tempon por inspiri al esperanto-lernado/trejnado por venontjara vizito en Pekino.
(5) Por efektivigi bonajn premisojn por kunlaboro nun kaj estontece estas grave starigi kunlaboron inter lokaj kluboj /esperantistoj /grupoj .
(6) Oni povas substreki la gravecon de ghemelurbaj aux ghemelregionaj kunlaboroj en chiu formo por stimuli la "desubajn" agadojn kiel ekz. junularintershanghoj sed ankau intershanghoj de aliaj spertoj.
(7) La Konkreta ebleco nun estas, ke mi serchas interesulojn en ambaux landoj por tiel starigi kontaktojn pli direktajn/stabilajn. (s-ino Kaisa Hansen el Sveda Esperanto-Federacio, Upplands Väsby, 15 oktobro 2003)

Kontaktu min (kak@bredband.net) se vi interesighus pri la supremenciitaj proponoj.

Utilaj informoj pri ghemelurboj inter Chinio kaj Svedio
1. Foshan en Guangdong -provinco/ Lund (ekzistas Lund Esperantoklubo)
2. Guangdong-provinco / Region Skane (ekzistas Esperantoklubo de Malmö)
3. Heilongjiang- Provinco / Vasterbottens lans landsting (ekzistas Umea Esperantoklubo)
4. Jiangsu-provinco / Ostergotlands lans landsting ( ekzistas Norrkopings Esperantoklubb)
5. Heilongjiang- Provinco / Linkoping (ekzistas unuopaj esperantistoj)
6. Macao (Aomen) / Linkoping (ekzistas unuopaj esperantistoj )
7. Peking / Stockholm (ekzistas Esperantoklubo de Stokholmo)
8. Nan Yang en Henan-Provinco / Landstinget i Varmland (ekzistas Esperanto-Domo, Lesjofors)
9. Shandong-provinco / Västmanland lans landsting (ekzistas Vasteras Esperantoklubo)
10. Shanghai / Goteborg (ekzistas Esperantosocieto de Gotenburgo)
11. Tangshan en Heibei- Provinco / Malmo ( ekzistas Malmo Esperantoklubo )
12.Tianjin / Jonkoping (ekzistas Jonkopings Esperantoklubo)
13 Tongling en Anhui- Provinco / Skelleftea (ekzistas unuopaj esperantistoj)
14 Yantai en Shandong-provinco / Orebro ( ekzistas unuopaj esperantistoj)
15 Yichang en Hubei-Provinco / Soderhamn (ekzistas unuopaj esperantistoj)
16 Zhejiang-provinco / Uppsala lan landsting (ekzistas Esperantoklubo de Upsalo)

Komento 
La proponoj de s-ino Kaisa Hansen estas grava kaj signifa por progresigi la projekton, kaj estas pensiga. Memvaloro de Esperanto efektivighas pere de praktikado de ni, esperantistoj. Antauxeniros Esperanto-movado se ni chiuj aktive cerbumus pri la disvolvo de nia lingvo kaj chiurimede praktikus tiujn ideojn aux proponojn, kaj ne silente atendos la t.n. sukcesajn rezultojn. Mi ne unufoje substrekis, ke tio, kion Esperanto nun bezonas estas aktuala agado pli ol multaj gvido-dokumentoj. Rilate la projekton "Ghemelaj Urboj" ghi rapide marshos se plimulte da esperantistoj partoprenos en ghi kaj inciatos kelkajn agadojn, ekz, similajn al tiu de s-ino Kaisa Hansen. Tiel ni rapidigos proksimighon al la celoj de la projekto (la komisiito) 

Partneraj urboj: senfina rubando de amikeco (3)

8. Privata programo
Do, chirkaux antaux duonjaro vi forsendis la provizoran programon, la invitojn kaj alighilojn. Vi informis viajn venontajn gastojn pri la nomoj, adresoj, telefonnumeroj de la gastigontoj. Nepre fiksu alventepmon en la komuna renkontejo: chu posttagmeze aux vespere. Prizorgu akcepton che la stacidomo. Distribuu la liston de la gastigantoj kun iliaj adresoj kaj telefonnumeroj, la definitivan programon, la urbomapon kaj la informilon pri la urbo, ties historio, pri la regiono kaj la vidindajhoj.
Por konatighi, ghui esperantan etoson kaj amikecon mi nepre rekomendas unuan komunan vespermanghon.
Do, ekzemple, vi fiksis jenan privatan programon proksimuman.
La 1a tago: promeno tra la urbo, luncho, solena malfermo de la partnereca renkontigho en la urbodomo, vidindajhoj, komuna vespermangho, kultura programo - chu esperantan, chu urba;
La 2a tago: matena ekskurso, urba akceto, aux koncerto, aux vidindajhoj; privata vespero che la gastigantoj;
La 3a tago: libera mateno butikuma (kaj alternativo), posttagmeza ekskurso aux vagado tra la urbo aux oficiala programero; komuna vespermangho kun kantoj, dancoj kaj kontribuoj de la gastoj. Ne trosharghu la programon - chiam okazas neantauxviditaj spontanaj programeroj che tiu aux alia gastiganto - chu dancado, chu kantado, chu diskutoj, privata koncerto, subita komuna matemangho…
Elektu por via urbo, regiono tipaj programerojn: maron. Montojn, ekskurson al proksima mino, naturprotekta teritorio. Estu ghi boatveturo, vinprovo, muzemo, arkitekturaj belajhoj, festivalo, lokaj artoj, meritoj…Imagu ke vi mem estas en la situacio de via gasto - imagu kion vi shatas sperti en eksterlando - tiam vi gjojigos viajn gastojn.

9. Tranokto
Chiam privata. Se kelkaj shatas tendumi, ruldomi - ebligu ie sur herbejo, en ghardeno. Se kelkaj shatus esti en hotelo - mendu ghin. Esperantistoj nemalofte preferas dormi en dormosakoj: petu viajn gastojn kunporti ilin, kaj tio faciligos vian laboron. (Annsibyll Kamphausen) (dauxrigota en la venonta numero).

SERVA PLATFORMO

1. Brazilo
D-ro Alcyr Guedes de Almeida ( alcyrg@terra.com.br)el la urbo Taubate esperas, ke ghemelighu inter Taubate kaj aliaj urboj en la mondo pere de Esperanto.
2. Finnlando
En la pasinta auxtuno Nordiaj ghemlurboj kunvenis en Tampere. La partoprenintoj venis el Trondhejm (Norvegujo), Norrkoping (Svedio), Odense (Danio), Kopavogur (Islando) kaj Klaksvik (Farinsulo), kiu ne estas oficiala ghemelurbo. Se iu scius ion pri esperantistojn en Klasvik, infromu s-ron Veli Hamalainen (veli.hamalainen@kolumbus.fi)

******************************************************************************

Redaktoro: Wu Guojiang / komisiito de UEA pri La Projekto "Ghemelaj Urboj"
Adreso: Fushun Shiyouyichang Yanjiusuo
113008 Fushun Liaoning Chinio
Telefono/Fakso: +86-413-2650322 (fakso post la 5-a sonorilo)
Retadreso: amikeco999@21cn.com amikeco999@yahoo.com.cn


* * *