|
Wu
Guojiang
Informilo de
Ghemelaj Urboj
_______________________________________________________________________________________________
NOVAJHO
Opinio pri la agado de ghemelaj urboj en la fakkunsidoj de UK
"Progresigi movadon de ghemelaj urboj kaj kluboj" estis unu el tri flankoj resumitaj laux la opinioj donitaj en la tri fakkunsidoj pri Azio okazintaj dum la Gotenburga UK. (el raporto de HORI Yasuo, prezidanto de KAEM).
Propono al ChEL
Pro la okupiteco la komisiito ne partoprenis la 5-an Chinan Kongreson de Esperanto okazintan inter la 2-a kaj la 5-a oktobro, sed li speciale skribis al ChEL (China Esperanto-Ligo) kaj proponis, ke okazu la unua kunveno pri ghemelaj urboj dum la venonta Pekina UK. S-ro Yu Tao, ghenerala sekretario de ChEL rete faris respondon al la propono. Li diris: " Mi tre ghojas ricevi la informilon pri la projekto "Ghemelaj Urboj". Estos bone, se en la venonta UK oni kunsidos por la projekto." Laste li esprimis sian antauxghojon pro tio, ke en Pekino chiuj tri komitatanoj (de UEA) el Chinio renkontighos.
China kongreso kaj ghemelaj urboj
Dum la 5-a China Kongreso de Esperanto s-ro Zhang Changsheng el la urbo Changzhou menciis en sia raporto pri Changzhou Esperanto-movado la kunlaborojn de esperantistoj inter Changzhou kaj ghia japana ghemelurbo Takatuki.
La 15-jara jubileo de la ghemeligho de du elementaj lernejoj
Chi jaro estas la 15-jara jubileo de la ghemeligho de du elementaj lernejoj Yosumi en Takatuki kaj Dongfang en Changzhou. Tion festis en novembro Esperanto-Societo en Takatuki (EST) kaj la elementa lernejo Yosumi per ekspozicio, malfermo de nova TTT-pagho, vizito al Changzhou kaj la gratulaj vortoj de la urbestro por la brila atingo de du lernejoj. La komisiito rete sendis gratulan leteron al la jubileo pere de s-ro TAKEUTI Yosikazu, prezidanto de EST.
La prelego de la projekto en la festo por Zamenhof-tago
De la 20-a ghis la 21-a de decembro LEA (Liaoning-provinca Esperanto-Asocio, Chinio) okazigis la kunvenon por festi Zamenhof-tagon en Dandong, najbara urbo al Koreio (norda). Ghin cheestis pli ol 50 esperantistoj el diversaj lokoj de la provinco. La komisiito kiel vic-prezidanto de LEA prelegis pri la projekto " Ghemelaj Urboj" krom raporto pri Zamenhof, diskuto, resumo de la laboro de la asocio kaj mobilizado por bonvenigi kaj partopreni la 89-an UK en Pekino ktp.
Pekino, Kongresejo de la 89-a UK
Chinio kun historio de 5000 jaroj estas unu el la kvar plej antikvaj civilizitaj landoj de la mondo. Pekino, kiu fondighis antaux 3000 jaroj, estas chefurbo de la China Popola Respubliko, kun 13 milionoj da loghantoj. La longa historio postlasis al Pekino multajn kulturajn restajhojn, el kiuj estis enlistigitaj kiel mondaj kulturaj restajhoj la Imperiestra Palaco, la Somera Palaco, la Chiela Altaro kaj la Ruino de Restadejo de Pekin-homoj en Zhoukoudian. Inter la 24-a kaj la 31-a de Julio 2004 antikva Pekino gastigos la 89-an Universalan Kongreson de Esperanto. Ankaux estas la dua honoro por Pekino: la 71-a UK okazis
tie en 1986.
Pekino jam ghemelighis kun 27 lokoj (urboj aux distriktoj aux provincoj) en 24 landoj, ekzemple, Buenos-Ajreso (Argentino), Kanbero (Auxstralio), Bruselo (Belgio), Rio de J'aneiro (Brazilo), Kairo (Egiptio), Parizo (Francio), Berlino (Germanio), Madrido (Hispanio), Ghakarto (Indonezio), Tokio (Japanio), Otavo (Kanado), Seoulo (Korea Respubliko), Amsterdamo (Nederlando), Islamabado (Pakistano), Limo (Peruo), Moskvo (Rusio), Beogrado (la eks-Jugoslavio, la nuna Serbio kaj Montenegro), Bankoko (Tajlando), Ankaro (Turkio), Kijivo (Ukrainio), Vashingtono, Nov-Jorko (Usono), Hanojo (Vjetnamio) ktp. Karaj ge-esperantistoj, Chinio atendas viajn vizitojn, Pekina UK sopiras pri viaj partoprenoj.
Cedo al Esperanto
Kioto (Japanio), Zagrebo (Kroatio) kaj Parizo (Francio) estas ghemelaj urboj. Kutime Kioto-Zagreba Asocio havas monatan kunsidon en la 2-a dimancho. Konsiderinte la partoprenon de la preleganto en la 90-a Japana Kongreso de Esperanto en la 2-a semajnfino, la Asocio akceptis la proponon de s-ino TAHIRA Masako, esperantistino el Kioto, pri shangho de la tago al la tria dimanco, nome la 19-a de oktobro 2003. Tiutage s-ro Kreshimir Barkovich, ghenerala sekretario de Sennacieca Asocio Tutmonda en Parizo, prelegis en la kunsido de la Asocio che Kioto-urba Internacia Domo sub la temo "Kroata Printempo kaj mi---1971-2003---" en Esperanto kun japanlingva interpreto. La prezidanto de la Asocio bone parolas la kroatan lingvon, sed li cedis al s-ro Kreshimir Barkovich paroli en Esperanto kaj al s-ino TAHIRA Masako interpreti japanen. S-ro Kreshimir Barkovich naskighis kaj esperantistighis en Zagrebo, kaj nun loghas en Parizo. Pro la shangho de la tago nur malmultaj membroj de la Asocio cheestis la kunsidon, sed surprize 6 esperantistoj kaj 1 simpatianto de Esperanto aperis inter ili! (Laux raporto de s-ino TAHIRA Masako)
La projekto en gazeto
1. Esperanto en Azio estas 16-pagha Bulteno de KAEM (Komisiono pri Azia Esperanto-Movado de UEA), trifoje aperas en jaro. Ghia lasta numero (n-ro 45) prezentis la skizan planon de la projekto "Ghemelaj Urboj".
2. Vekilo estas klubgazeto de esperantistoj en Tampere regiono ekde 1963. En ghi trovighas speciala rubriko "Ghemelaj Urboj". Chijare s-ro Veli Hämäläinen, la redaktoro, aperigis la skizan planon de la projekto "Ghemelaj Urboj" en N-ro.1 Vekilo.
3. INTER NI, trimonata Esperanto-revuo eldonata de Universala Kultura Servo en Madagaskaro, estas la sola Esperanto-revuo en la Afrika kontinento . Depende de la disponaj spacoj s-ro Eugène Raveloson chiam mencias artikolojn el Informilo de Ghemelaj Urboj. <http://inter.ni.free.fr/> estas ghia TTT-ejo.
La projekto en intereto
1. En la retejo Yahoogroups sukcese estas konstruita listo <urboinformoj@yahoogroups.com>. Ghi estas grupo por diskuti proponojn kaj realigon de urbaj informoj. En ghi ofte aperas informoj pri ghemelaj urboj. Per sendo de retmesahgo al <urboinformiloj-unsubscribe@yahoogroups.com>. oni alighas al la listo.
2. En la reta pagho <www.tejo.org/uea/gxemelaj_urboj> oni povas legi pri la agado de la projekto "Ghemelaj Urbo" . Ghi registras la kunlaborantajn urbojn en kiuj aktivas esperantistoj. Oni ghisdatigas la enhavon pro tio, ke ghi estas farata laux la nova tekniko "Vikio".
Reagoj al la projekto "Ghemelaj Urboj" kaj sia revueto
1. S-ro Roberto Sartor el Argentino : mi bone ricevis la bultenon. Novajhojn koncerne la aferon el nia lando mi ne havas. Post nia granda ekonomia "defaulto" ankaux ni esperantistoj malrapide klopodas reorgnizi nian vivon kaj grupojn... Dank'al la reto, nun pli kaj pli da lernantoj alvenas al la kursoj de interreto: do ni bezonas esti preparata en niaj sidejoj de asocioj por havi allogajn programojn por la praktikado kaj uzo de la lingvo...Iam nia Movado estis tre aktiva... do ni nun denove rekomencas.. Havu Sukceson kaj felichan agadon por la sukceso de la Pekina
UK.
2. S-ro Richard Servais el Belgio: Estimata Wu Guojinang, Kompreneble vi povas sendi informajhojn al mi laux via deziro. Ili estos chiam la bonvenataj. Por mi estas chiom granda plezuro sendi mesaghojn al vi, ankau ricevi la
viajn.
3. S-ro Georgo Otto Vaske el Brazilo: Dankon, meritoplena samideano. Mi malmulte scias pri Gxemelaj Urboj sed konsentas ricevi kaj legi pliajn tekstojn pri la afero
4. S-ro HJilmar Ilton Santana Ferreira el Brazilo: Dankon, mia kara samideano.Mi ricevis vian informon. Nun ne eblas legi gxin. Post legado mi skribos al vi, se
bezonota.
5. S-ro Jan Werner el Chehhio: Estimata samideano, mi dankas pro la alsendo de la informilo. Mi uzos ghin por informi en la urba E-societo kaj okaze ankaux ekster la movada medio.
6. Michal Polak, 15-jara lernanto el Chehhio: Estimata samideano, bonan tagon! Mi transdonis al la prezidanto de loka Esperanto-klubo, unu de miaj instruistoj, la Informilon de "Ghemelaj Urboj" por klubanoj. Certe ghi estos eble interesa , kelkaj el membroj reagos al la projekto.
7. Esperanto-radakcio de China Radio Internacia: Estimata, estas bonvena plua sendo de la reta Informilo pri Ghemelaj Urboj. Ni kore dankas al vi pro via klopodado en plivastigo de nia lingvo Esperanto. Chion bonan al vi kaj viaj
familianoj.
8. S-ro Veli Hämäläinen el Finnlando: Dankon pro la mesagho. Mi interese volas dauxre ricevi la retan revueton. Bedauxrinde nia ghemelurbo-agado ne estas aktiva, kelkajn urbojn esperanto-societo finis sian agadon, hungara Miskolc kaj dana Odense. Kelkaj aktivas kaj mi sribas iomete pri iliajn aferojn en nia kluba gazeto. Se vi informas vian adreson mi povas sendi la gazeton por vi. Multajn
salutojn.
9. S-ino Sirkka Mattlin el Finnlando: Estimata, mi dankas pro viaj informoj pri ghemelaj urboj. Mi ne tre ofte respondis pro laboraj taskoj. Nun ekde novembro mi ne plu estas atingebla en tiu chi adreso. Mi unue semestras, ja poste ekde venonta jaro mi ne plu laboros. Vershajne mi tiam havos pli multe da tempo por esperanto! Kun multaj
salutoj.
10. S-ino Kaisa Hansen el Svedio: Mi tre dankas pro tiu chi numero. Kaj mi absolute plu volas ricevi ghin. Amikajn salutojn.
11.S-ro EDEN LOUBAKI el Kongo: Mi tre kontentas pri via sendajho.Tiel mi deziras havi pli da infomoj kaj
sendajhoj.
12. S-ro Ljosha Kuznecov el Rusio: Saluton, estimata Wu Guojiang! Dankon pro la Cirkulero! Mi deziras komuniki al vi, ke Kostroma havas jenajn ghemelurbojn: Aachen (Germanio), Dole (Francio), Durham (Usono), Hyvinkaa (Finnlando), Samokov (Bulgario) kaj Xiangfan (Chinio) Ghenerale, verdire, mi ne scias kion fari kun ghemelurbanoj. Kun tiuj, kiujn mi trovis ni nur korespondis. Kiel ni povus utiligi e-on por bono de niaj urboj - jen kion mi deziras
lerni.
URBA STILO KAJ TRAJTO
Urba historio
Ghis nun Rigo, kiel la chefurbo de Latvio, havas historion pli ol 800 jaroj, kun 307.17 kvadrataj kilometroj kaj 840 miloj da loghantoj. Onidire la fondigo de Rigo-urbo rilatas al episkopo nomata Alberto el Bremen, kiu estis sendita al al Livlando (Livonio) en 1199. Antauxe chi tie trovighis liva vilagho, kaj rivereto Rigo, bona natura haveno, estis ideala loko intershanghi varojn por la shipoj laux Balta maro de Germanio kaj de Gotlando kaj la boatoj el Rusio laux Dauxgavo, la plej fama kaj longa rivero (367 km) en Latvio. En 1201 Alberto komencis konstrui sur la loko de antauxa liva vilagho sian fortikajhon - la urbon Rigo. En 1204 li komencis konstrui la unuan shtonan kastelon el kalkoshtono.
En Rigo oni povas vidi la atestanton de la evoluado de tiu chi urbo, Preghejo de la Sankta Petro, kiu konstruighis en 1905. Sur ghia alteco de 72 metroj belega panoramo aperas antaux vi.
Rigo estas verda urbo. En ghi estas 26 parkoj kaj ghardenoj, 81 skveroj sur 250 ha granda areo.Chiu el ili havas belan nomon, kiel: Esplanade, Vermanes darzs, Dzegužkalns, Grizinkalns, Ziedondarzs, Arkadija. Krome ankaux Monumento de Libereco kaj Parko "Grizinkalns" estas viztindaj lokoj. La chefaj industrioj estas tekstajhoj, vitraj bufroj, shuoj, fishajho, parfumo ktp.
Esperanto-movado
En Rigo Esperanto-movado estas aktiva. En 2002 tie okazis la 12-a Internacia Esperanto-Kongreso, dum kiu oni plantis la unuan Esperanto-arbon. Aceron. Nemalmultaj esperantistoj vizitis Rigon, interalie, en 2003 vojaghis tie Esperanto-grupo de sep landoj tra Baltaj landoj kaj plantis la duan Esperanto-arbon post malapero de la unua dum vintro, lastatempe estis tie akceptita s-ro Joshiru Takahashi, japana esperantisto kaj respondeculo pri havena sendanghereco kaj asekurado de laboristoj de havenoj en Tokio kaj Yokohamo. Nun en Rigo estas Esperanto-organizajho, nome Esperanto-klubo de Latva Societo de Rigo. En la 11-a de novembro 2003 la klubo okazigis la unuan kunvenon kaj gravan por pli-antauxeniri la tiean movadon. La postaj kunvenoj regule okazas chiun duan kaj kvaran mardon de monato je la 18.00 h ghis 21.00 h.
Ghemelitaj urboj
Rigo ghemelighis kun multaj urboj en la mondo, ekzemple, Suzhou (Chinio), Taipej (en Taiwan-provinco de Chinio), Tallinn (Estonio), Bremen (Germanio), Kobe (Japanio), Vilnius (Litovio), Varsovio (Pollando), Dallas (Usono) ktp. Rigaj esperantistoj chiam klopodas por kontribui ion al la intershangho inter la ghemelurboj per Esperanto. S-ino Mara Timermane volas enkadrigi la Esperanto-agadon en la Ghemelurba Programo kun Kobe. Indas mencii, ke la ambasadoro de Pollando en Latvio oficiale akceptis Rigajn esperantistojn en decembro 2003 kaj dume parolis pri ghemelurbaj agadoj inter Polalndo kaj Latvio, precipe pri kunlaboro inter ghemeligitaj Varsovio kaj Rigo. Esperantistoj de Rigo deziras kontakti tiuj samideanojn en la ghemelurboj.(laux la mesaghoj senditaj de S-ino Mara
Timermane)
INTER GHEMELAJ URBOJ
La projekto "Ghemelaj Urboj" helpos al la realigo de Beleidsplano*
Beleidsplano estas grava plano pri la onta disvolvigho de FEL (Flandra Esperanto-Ligo). S-ro Lode Van der Velde el FEL havas supozon, ke, se la Beleidsplan estos akceptata, FEL ricevos pli ol duoblo de la subvenciojn nuntempe ricevitajn .Al tio li elmetis kaj publikis en la listo <esperanto-en-bruselo@yahoogroups.com> siajn demandojn: Kio allogus la gheneralan publikon al Esperanto? Pri periodo de kvar au kvin jaroj: (1) Kion FEL *DEVAS* nepre fari per tiu ekstra mono? (2) Kion vi volas ke FEL realigu ankau? (3) Chu vi povas trovi ion kion ni povus fari, sed ghis nun neniam faris? au ne sufiche? (4) Kion atingu FEL dum la 4-5 sekvaj jaroj?
Al tiuj demandoj s-ro Michael Cwik, kiu laboras en Euxropa Komisiono, faris respondojn. En ili li proponis pripensi "ghemelurbo-planon" por la kvar, kvin venontaj jaroj, char Antwerpen kaj la flandraj urboj en kiuj estas Esperanto-Kluboj havas jam multajn ghemeligitajn urbajn partenerojn. FEL devas proponi al la publikaj instancoj flegi kaj plilarghigi la oficialajn rilatojn inter tiuj ghemeligitaj urboj helpe de ekzistantaj Esperanto-kluboj en la koncernaj komunumoj kaj eksplori la terenon por pli efika interkomunikado inter la diversaj grupoj (profesiaj, publikaj, privataj, kulturaj kaj sportaj) de la ghemelitaj urboj sub la kondicho, ke ekzistas ghemelajhoj kun pli ol du diversaj urboj havante pli ol du malsamaj oficialaj lingvoj.
Li akcentis, ke la avantajho por la publikaj flandraj instancoj povus esti ke la Esperantaj kluboj en la ghemelitaj urboj farighos aktivaj elementoj en la ghemel-politiko de la Komunumoj kaj la Esperanto Kluboj en la ghemelitaj urboj farighos "priviligiaj" komunikiloj en la rilatoj de ghemelitaj urboj !!! Estas necese kunlabori kun la komisiito de UEA pri la projekto "GhemelajUrboJ".Li finfine opiniis, ke tiuj aktivecoj povus ech ricevi financajn subtenojn de la Europa Unio.( la titolo estas donita de la redaktoro)
Partneraj urboj: senfina rubando de amikeco (2)
4. Kiel ricevi informojn?
La vojo jam estas faciligita de aliaj, foje tre profesie. En multaj urboj ekzistas komunuma oficejo aux sperta responsulo pri partnerecoj. Tiuj institucioj subtenas, kunordigas kaj realigas la intershanghojn inter unuopoj, grupoj, kluboj, lernejoj ktp. Ili distribuas interalie propoformlarojn kies plenigo helpas poste organizi la programojn, korespondon, tradukon, peri che chicheronadoj kaj akceptoj. Kelkaj urboj liveras financan subtenon. Chiu komunumo agas siaspece - informighu che la koncernaj oficuloj.
5. Kiel iniciati?
Se vi kaj via Esperanto-klubo emas partopreni en la programoj de urbaj partnerecoj, se via urbo jam ghemelighis kun iu alia - kontaktu la tiea(j)n Esperanto-kluboj(j)n. Por la adreso(j) rigardu Jarlibro de UEA aux turnu vin al la Centra Oficejo (Nieuwe Binnenweg 176, Nl-3015 BJ Rotterdam, Nederlando) aux koncerna landa asocio.
Aliaj situacio: emas vi kaj ankaux via Esperanto-klubo, sed…via urbo ne ghemelighis ankoraux kun iu alia. Instigu. Multaj ghemelighoj rezultis el unuopa iniciato pasho. Elektu landon, preferan urbon (plej bone proksimume samgrandan kaj kun similaj strukturoj). Poste kontaktu Esperanto-klubon tie. Eble jam ekzistas alispecaj kontaktoj: lernejaj, profesiaj, kulturaj - tio certe faciligos por vi la akiron de informoj kaj eventuale ankaux la vojon che la urba administracio. Informu la gazetaron. Instigu Esperanto-klubo en la celata urbo fari la samon.
6.Kiam okazigi? La datoj
Se flanke de la Esperanto-klubo en la celata urbo vi trovos intereson, intershanghu plej detalajn informojn, inkluzive la daton de la onta renkontigho, la nombron de la partoprenontoj ks. Konsideru viajn gastig-eblecojn kaj potencialajn helpo-fontojn. Nepre enkalkulu sufiche da tempo por la preparado - la karakteriza tempo-unuo estas unu jaro.
Elektu la daton kiam via uro festas partneran renkontighon aux iun lokan, regionan, historian feston - lauxsperte tio faciligas la klopodojn. Tiamaniere vi partoprenos ankaux en plej diversaj, ofte ech belaj, interesaj kaj gajaj urbaj programeroj kiajn via klubo neniam kapablus mem realigi.
7. Oficala programo
Faru programon por 2-4 tagoj:urbaj festoj estas kutime semajnfinaj. Plej frue petu vian urban administracion pri la eblecoj partopreni en ofcialaj okazajhoj kiel solena mafermo, akcepto en la urbodomo, diskutrondoj, vizitoj al la vidindajhoj, koncertoj, teatroj, kulturaj renkontoj. Rezervu lokojn, prizorgu enirbiletojn, informighu pri la enirtempoj che programeroj kaj ekveturtempoj che ekskursoj. Preparu alter-nativan programon - se
pluvos. (Annsibyll Kamphausen) (dauxrigota en la venonta numero).
SERVA PLATFORMO
Belgio
Mi estas Georges SOSSOIS (geogecamille.sossois@compaqnet.be), kaj loghas en Charleroi (Belgio). Mia urbo estas ghemilita kun Himeiji (Japanio), kie estas fama kastelo. Esperantistoj nun mortintaj diris al mi ke esperantistoj de Charleroi kaj Himeiji estis en la kerno de tiu afero post la milito. Sed la plimulto en Himeiji shanghis en la pasintaj 60 jaroj kaj la nova plimulto lasis fari la aferon. Nun estas denove kontaktojn inter la urbestroj. Sed mi shatus scii chu estas esperantistoj en Himeiji por (re)- rei kontaktojn unue inter ni kaj poste definigi strategion por esti neeviteblaj partneroj tie. Ni estas ankaux ghemiltaj kun Donetck en Ukraino sed tie estis problemo char Doneck elportas konkurencajn produktonj al tiuj de Charleroi kaj shajnas, ke la tiamaj urbestroj ne sukcesis bonigi siajn kontaktojn ! Por mi tiu iniciato kun ghemilitaj urboj povas esti ege interesa por esperantistaj grupoj. Mi estas interesata pri kontakto kun
Himeiji.
Italio
S-ro Gianni Reina <itanosvc@libero.it> estas la prezidanto de la esperanto-grupo de Vercelli kaj en bonaj rilatoj kun la komunumaj instancoj. Li estas ankau en la komisiono urba pri ghemelighoj. Nun por establi rilatojn kaj klopodi realigi ghemelajn rilatojn kun la urbo Vercelli pere de Esperanto li serchas esperantistojn en la austraj urboj WELS kaj St. POLTEN kaj la portugalaj urboj Evora kaj Sintra.
VI LEGOS
En oktobro la redaktoro ricevis la proponon de s-rino Kaisa Hansen el Sveda Esperanto-Federacio pri la kunlaboro de ghemelaj urboj inter Chinio kaj Svedio pere de Esperanto, kiu jam aperis en kelkaj chinaj E-eldonajhoj. La propono estas efika metodo akceli la agadon de ghemelurboj inter Chinio kaj Svedio, sed ankaux estas tauxga por tiu inter aliaj landoj. La propono rekomendite aperos en la venonta numero.
******************************************************************************
Redaktoro: Wu Guojiang / komisiito de UEA pri La Projekto "Ghemelaj Urboj"
Adreso: Fushun Shiyouyichang Yanjiusuo
113008 Fushun Liaoning Chinio
Telefono/Fakso: +86-413-2650322 (fakso post la 5-a sonorilo)
Retadreso: amikeco999@21cn.com
|