|
Wu
Guojiang
Informilo de
Ghemelaj Urboj
_______________________________________________________________________________________________
NOVAJHO
La projekto en la estrara raporto kaj UK
La projekto estis menciita en la estrara raporto de UEA por 2002. En la sekcio 1.7 pri landa kaj regiona agado ghi priparolis chi tiel: La laboro en la landoj kaj regionoj ligighas al chiuj tri chefaj celoj de la Asocio: informado, instruado kaj
utiligado. En 2002 la Asocio laboris per du chefaj rimedoj: (a) siaj regionaj komisionoj, kiuj kunordigas la laboron en la diversaj landoj, kaj (b) siaj rektaj rilatoj kun landaj asocioj. Estrarano Michela Lipari respondecis pri ambaux terenoj. Ilin suplementis la intensa agado de s-ro Wu Guojiang, komisiito de UEA pri ghemelaj urboj, kiu tre aktive klopodas kaj interrilatigi esperantistojn el urboj, kiuj jam havas ghemelajn rilatojn, kaj instigi al kreo de novaj ghemelaj kontaktoj. Li ankaux redaktas regulan retan bultenon por informi pri la evoluo de la diversaj iniciatoj tra la mondo.
Dum la Gotenburga UK inter la 26-a de julio kaj la 2-a de auxgusto s-ino Michela Lipari, estrarano de UEA kaj unu el tri gvidantoj de la projekto, aktive paroligis la homojn pri la projekto en la kunvenoj pri agado en lokaj grupoj kaj en landa agado. Shi instigis la respondeculojn de LA labori en tiu kampo kaj petis la unuopajn spertojn.
Jara raporto de la projekto "Ghemelaj Urboj" en 2002*
1. Komisiito kaj kunlaborantoj Januare de 2002 la estraro de UEA dum sia kunsido diskutis pri la propono, ke s-ro Wu Guojiang, komitatano B de UEA kaj vic-prezidanto de
Liaoning-provinca Esperanto-Asocio, Chinio, estu komisiito de UEA la projekto "Ghemelaj Urboj". Marte la estraro de UEA nomumis s-ron Wu
kiel komisiiton de UEA pri la projekto. Kadre de UEA la komisiito tenas kunlaboron kun tri samideanoj el la estraro kaj akceptas ilian
gvidon. Tri gvidantoj estas s-ro Renato Corsetti (prezidanto), s-ino Michela Lipari (estrarano) kaj s-ro Trevor Steele (ghenerala direktoro).
2. Laborplano de la projekto
Februare s-ro Wu redaktis detalan planon pri la projekto. El tio rafinighis la skiza plano, kiun reviziis kaj poluris s-ino Lipari kaj s-ro Corsetti. Detale vidu en N-ro.1 kaj N-ro. 5 Informilo de Ghemelaj Urboj
3. Cirkulero kaj rete revueto
En majo la cirkulero pri la laborplano rete dissendighis al esperantistoj kun retadreso(j) kaj aperis en la priaj listoj che Yahoogroups. En junio s-ro Wu starigis retan revueton, t.e. Informilo de Ghemelaj Urboj, kaj sume eldonis 3 numerojn (en junio, septembro kaj decembro 2002) por efike antauxenigi la projekton, kaj plibone organizi la esperantistojn logantajn en ghemelaj urboj kaj interesighantajn pri la projekto, kaj aktive akceli la komunikadon inter la ghemelurbaj samideanoj. Tri kunlaborantoj el la estraro donis detalan zorgon kaj entuziasman helpon al ghia redakto kaj aperigo. Pli ol 1000 esperantistoj povis legi chiun numeron laux rekta dissendo kaj aperigo en la listoj che Yahoogroups aux kelkaj ttt-ejoj (hejmpaghoj). La revueto ludis rolon por intershangho de la interurbaj esperantistoj, ekzemple, s-ro Hans Fechler en Germanio trovis helpe de la revueto trovis esperantiston en la itala ghemelurbo Pavia(30km sude de Milano)de Hildesheim kaj starigis kontakton kun li.
4. Reago al la projekto**
Ghis la 31-a de decembro 2002 la projekto sume ricevis reagojn de 112 esperantistoj el 36 landoj. 193 urboj estis menciitaj en la ricevitaj mesaghoj, i.a. parto el ili aperis en Informilo de Ghemelaj Urboj. La komisiito faris seriozan respondon al ciu reago. Tri chinaj lokaj gazetoj kaj kvar ttt-ejoj aux paghoj raportis la projekton. Krome la komisiito ricevis la germanan revuon"PONTOJ" , kiu estis redaktita chefe por reciproke interligi kaj informi pri esperantistaj vivoj de la urbo Hildesheim kaj ghiaj ghemelaj urboj, kaj la priajn materialojn (eldonajhoj, kasedoj kaj fotoj) de s-ro Takeuti Yosikazu el Japanio kaj s-ro Wener Pfennig el Germanio, kiuj reflektis la intershanghon de esperantistoj de iliaj loghurboj kun tiuj de siaj ghemelaj urbo.
5. La projekto dum UK kaj AK
S-ino Lipari prezentis la raporton pri ghemelaj urboj redaktitan de la komisiito en la komitatkunsidoj dum la 87-a UK okazinta en Brazilo, en kiuj tiu kampo farighis la plej debata temo. S-ro Hori Yasuo, la prezidanto de KAEM (Komisiono de Azia Esperanto-Movado) prezentis la gratulan leteron de la komisiito che la malferma ceremonio de la 3-a Azia Kongreso de Esperanto, kiun Koreio gastigis inter la 23-a kaj 25-a de auxgusto.
6. Propono
La supremenciitaj reagoj menciis nemalmultajn proponojn krom la deziroj serchi esperantistojn en ghemelaj
urboj. Tamen almenaux tri flankoj estas rimarkindaj:
a. establi informo-stokon pri tiu projekto
b. starigi specialan ttt-ejon aux paghon pri tiu kampo
c. eldoni paperan revueton "Informilo de Ghemelaj Urboj"
7.Problemoj
a. Nevasta diskono de la projekto
En 2002 la rezulto de la reagoj sufiche pruvis nevastan diskonon de la projekto, char chiu reago venis el tiuj lokoj, kie trovighas nur esperantistoj kiuj havas retadreso(j)n. Same al tio, la komisiito neniam ricevis ajnan respondon el la esperantistojn sen retadreso(j).
b. Neabunda informo
Pro multaj kialoj nuntempe la komisiito ne povas sufiche kontroli informojn pri la esperantistojn en chiu ghemelurbo.
Notoj:
* Tiu chi enhavo venas el Jara raporto de la projekto "Ghemelaj Urboj" en 2002 de la komisiito sendita al la tri gvidantoj en februaro de 2003.
** Pro la forpaso de s-ro Manfred Führer la respondo siatempe estis neeble, sed reaperis nova delegito en Jarlibro 2002, t.e. s-ro Barclay D. Johnson. Ricevinte la paperajn kopiojn de Informilo de Ghemelaj Urboj, s-ino Sevdiye Katircioglo faris aktivan respondon en la komenco de Januaro 2003.
Forpasis s-ro WANG Renhu
La 22-an de auxgusto 2003 s-ro WANG Renhu forpasis pro koratako je la agho de 65. Li kontaktis Esperanton en 1979. Li estis: unu el la fondintoj de Liaoning-provinca Esperanto-movado, Chinio, konsilantarano de China Esperanto-Ligo, la honora prezidanto kaj la eks-prezidanto de Liaoning-provinca Esperanto-Asocio (LEA), kaj kreinto de la gazeto "Verda Stelo", trimonata kaj 48-pagha organo de LEA, kaj direktoro de ghia redakcia komitato. S-ro WANG Renhu subtenis la agadon pri ghemelaj urboj. Tion sufiche pruvas la faktoj, ke li starigis specialan rubrikon "Ghemelaj Urboj" en la gazeto "Verda Stelo" kaj instige enskribis la laboron pri ghemelaj urboj en la unuan kvinjaran laborplanon (2001-2005) de LEA por la 21-a jarcento. Chi tie nome de la komisiito de la projekto " Ghemelaj Urboj" de UEA mi triste kondolencas pro la morto de s-ro Wang Renhu kaj esprimas mian funebran saluton al la familianoj de s-ro WANG (Wu Guojiang).
La projekto en gazeto
1. N-ro.3 Esperanto/2003, organo de UEA, en la rubriko "Fake" koncize prezentis la projekton "Ghemelaj urboj" rilate la komisiiton kaj la retan revueton "Informilo de Ghemelaj Urboj". Informighinte pri tio el tiu numero s-ro Ntumba Kapinga el Respubliko Demokratia de Kongo vivanta en Harare, Zimbabvo, tuj aktive kontaktis la komisiiton kaj rete skribis raporton kiu estas legebla en la rubriko " URBA STILO KAJ TRAJTO" de tiu chi numero. Ankaux estas la dua raporto pri ghemelaj urboj en la revuo Esperanto depost la jaro 2001.
2. Ekde la jaro 2003 ghemelaj urboj kiel unu el INSTANCOJ DE UEA aperas en la Jarlibro.
3. N-ro.2 Verda Stelo, organo de LEA, Chinio, raportis la projekton per la temo " La projekto pri ghemelaj urboj estas en la sana kaj stablia disvolvigho".
La projekto en interreto
1. La retejo de Massachusetts Instituto de Teknologio (Massachusetts Institute of Technology) en Usono sekve konstruis la hejmpaghon por n-ro.1 (4) Informilo de Ghemelaj Urboj post ghia n-ro.3. Ghi estas: http://web.mit.edu/quark/Public/Esperanto/gxemelaj_urboj_2.doc.
2. N-ro.2 (5) Informilo de Ghemelaj Urboj ankaux aperis en la Esperanta retejo http://www.oazo.xilubbs.com, kiun kontrolas s-ro Cui Jiayou el Jixi-urbo, Chinio.
3. http://abonu.com/archive/faktoj.libroj/200304/25212849.html estas unu el hejmpaghoj de la Informa Kanalo Abonu.com kun pli ol 500 abonantoj kaj 30 retaj gazetoj, kiu estis malfermita en la 26-a de Julio 2002. En la pagho vi facile trovas raporton pri ghememlaj urboj, en kiu menciis la komisiiton kaj la retan revueton Informilo de Ghemelaj Urboj.
Reagoj al la projektoj "Ghemelaj Urboj" kaj sia revueto
1. François HOUNSOUNOU, ghenerala sekretario de Benina Esperanto-Federacio(BEF), en Benino: kara samideano, Ni ege interesighas pri via informilo. BEF ege petas vin chu vi povus kalkuli iajn urbojn de Benino pri Ghemelaj urboj, ghi estos tre kontenta. Bonvolu informi nin pri nia propono.Kore kaj tre koncize salutas vin,
2. Raymonde Pérault en Francio: Mi ricevis vian informilon kaj mi deziras reagi kaj gratuli vin pro via ampleksa trarigardo de tiu grava temo. Mi loghas en urbeto kiu situas je 10 kilometroj de la Kastelo Fontainebleau. Mia vilagho estas ghemeligita kun urbeto en Germanio kaj alia urbeto en Britujo. Mi ne scias chu estas geesperantistojn en tiuj du vilaghoj. Estus interese tion scii.
Antauxe mi loghis pri proksime al Parizo kaj tie nia urbo estas ghemeligita kun urbeto en Germanio kaj alia en Rumanio. Mi jam havis plurajn intershanghoj kun la esperantistoj de la urbo en Germanio. Poste estis esperantista grupeto en tiu loghurbo kaj kune kun la aliaj el germanio, ni havis interesajn intershanghojn en Francio kaj en Germanio.
Mi volonte helpos vian agadon sed mi ne scias kio estas interesa por vin helpi. Chu vi povus fari proponojn al mi. Koran amikan saluton el Francio
3. Rodolfo Canet Marin el Alicante en Hispanio: Kara S-ro. Wu, de antaux kelkaj jaroj nia esperanta grupo chiam rimarkis la gravecon partopreni en nia urbo pri " ghemeligo de urboj". La regantoj el nia urbodomo chiam de temp' al tempe ghemelighas kun tutmondaj urboj kiujn ili konsideras interesaj, kaj ni tuje vizitas la urbodomon por partopreni kiel esperantistoj en la aferoj. Nun pro la somero, nia Grupo fermas chian aktivadon kaj komencos denove en la dua aux tria semajno de Septembro. Tiam mi informos vin pri la urboj kun kiuj ni kiel esperantistoj estas ghemelitaj. Mi gratulas kaj dankas vin pro la grava afero en kiu vi aktivis pri ghemelaj urboj, kaj mi chiam restos servopreta por nia afero...
4. Laura Brazzabeni, ghenerala sekretario de FEI, el Mantova en Italio: Dankon, Mi tuj sendas ghin al la respondeculo de Itala Esperanto- Federacio (Mario Amadei).
5. Nancy Fontannaz en Svislando: Tre interesa! Mi faris kopion por nia landa biblioteko!
Dankon!
URBA STILO KAJ TRAJTO
Urba historio
Zimbabvo estas 390,580 kvadratkilometrojn kaj havas landlimojn kun Sudafriko (la suda landlimo), Botswana (la okcidenta landlimo), Zambio (la norda landlimo) kaj Mozambique (la orienta landlimo); kaj krom esti landlimoj la riveroj Zambezi kaj Limpopo dise formas la nordan limon kaj la sudan. Ghi havas ok provincojn kaj diversajn urbonj, el kiuj estas la plej gravaj Hararo (la chefurbo), Bulawayo (la dua plej granda), Mutare (la tria) kaj Gweru (la kvara). La sezonoj estas: somero en novembro kaj vintro de majo ghis auxgusto. la temperaturo en la plej varma monato foje superis 32 celsiajn gradojn. La vintro ghenerale estas seka, ghia temperaturo tage varias inter 15-20 celsiaj gradoj, kaj 25-30 celsiaj gradoj.
Zimbabvo havas tre belajn vidindajhojn, unu el ili estas la plej fama (konata) kaj la plej vizitata Victoria Akvofalo. La aliaj estas Kariba, Matopo, Hwange, Great Zimbabwe, Nyanga, Vumba, Chimanimani ktp. kaj ili chiuj havas belaj hotelojn por restado. Pro la nuna neniam okazinta ekonomia krizo, la sola sektoro estas, ke la registaro ricevas devizon (Usona dolaro kaj Euro).
Estas iom konfuza paroli pri la zimbabva kulturo, des pli ke la nuna generacio blinde kopias la okcidenton (Europo). Sed pri la Zimbabva kulturo dum prapatra tempo, la loka kulturo agnoskis kaj iel chiam agnoskas la kredon pri rita supersticho kaj la timon de la ne-diskonatigo. La pliaghaj homoj estas multe respektata kaj infanoj devas submetighi, dum viro havas pli da valoro ol virinoj.Vortaj salutoj ofte kuniras kun manpremo. En kelkaj triboj, oni petas la gaston (vizitanto) al permeso de spirito kaj chefo. Ekzistas du chefaj etnaj grupoj, la Shona, kiu estas multnombra, okupas la chefurbon Hararo kaj parolas la Shonan lingvon kaj la Ndebele, kiu okupas Bulawayo la duan urbon kaj parolas ndebele.
La ekonomio multe dependas de la terkultivado kaj la chefaj rikoltoj estas: tabako, kotono kaj sukero. La koncernaj industrioj estas tekso, produkado (ellaborado) de sukero ktp. La chefaj minajhoj estas oro, karbo, kupro, fero kaj nikelo. Tamen la politika krizo (misakordo) kauxzita de Britio kaj aliaj potencaj landoj kiuj trudis ekonomian sankcion al la nuna registaro, la ekonomia situacio fulrapide falas . Krom tio, la du-jara sekeco pli malplibonighis la situacion kaj nun chio mankas: devizo, nutrajho,petrolo ktp la industrioj fermis kaj plikostighas chiutage.
Esperanto-movado
Ekde 1992 Zimbabvo havas sian delegiton de UEA. En Hararo trovighas amikeca klubo de Esperanto, en kiu ankaux alilandaj esperantistoj aktivas krom la lokaj.
Ghemelitaj urboj
Hararo ghemelighis kun Munkeno en Germanio. Kaj pere de la projekto "Ghemelaj Urboj" Amikeca Klubo de Esperanto en Hararo komencis starigi kontakton kun tiu en Munkeno. Nova ghemeligho estas tre bonvena por Hararo (laux la raporto de s-ro Kapinga
Ntumba)
INTER GHEMELAJ URBOJ
Serchante kaj kolektante la informojn pri ghemelaj urboj en la ricevitaj eldonajhoj antauxaj, mi neatendite legis artikolon de Annsibyll Kamphausen el Darmstadt en Germanio pri ghemelaj urboj aperitan en MONDA FORUMO n-roj 2-3 (10-11) /aprilo-julio 1995, organo de la eksa Monda Kunagado por Eduko,Scienco kaj Kulturo, esperantista Unesko-Asocio. Mi trovis, ke la vidpunktoj aux proponoj menciitaj en tiu artikolo estas signifa por progresigi la projekton. Nun mi prezentu ghian tuton al vi chiuj en la sekvantaj Informilo de Ghemelaj Urboj (la komisiito).
Partneraj urboj: senfina rubando de amikeco
1. Urba patrtnereco: kio ghi estas?
Post la Dua Mondmilito kun ties teroro, genocido, interpopola malamo, post la senfina sufero kaj minacate de nova danghero - la atombobmo - ekkreskis meze de la detruita Europo konvinko: nur en paca najbareco venkos la homoj super la novaj malamikecoj kaj ghenerale postvivos. La deziro pri internacia interkomprenigho ghermis en Svislando kiel la ideo de partnerecaj urboj.
Dum la sekvintaj jardekoj la interurbaj rilatoj evoluis pli kaj pli - en l asferoj familiaj, profesiaj oficialaj, universitataj, instituciaj. Komence inter landoj najbaraj, poste - tra la tuta mondo.
Ofte originas la urbaj partnerecoj el individuaj, ech hazardaj kontaktoj - chu rezulte de urbestra renkontigho, chu pro geedzigho, chu je niveloj studenta, kuba, sporta, ekspozicia, muzika, turista aux amika.
La estighinta kontakto manifestighas poste senchese: dum la tuta jaro abundas en l aurbo grandaj internaciaj renkontighoj - akceptoj, kulturaj eventoj, ekestas junularaj orkestroj, foiroj, ekspozicioj, negocoj, diversapecaj intershanghoj.
2. Urba partnereco: kia ghi estas?
De jardekoj ekzistanta, aprobita forghilo de interkompreno, de internacia kulturo kaj amikeco, urbaj partnerecoj peras, efike kaj elaste, krei konfidon, stabiligi demokratiojn, larghigi perspektivojn kaj - gravege en la ksenofobi-minacata Europo - ankaux forigi antauxjughojn. Unuvorte, urbaj partnerecoj estas nocio konata kaj ne bezonas palavran klarigon. La vojo jam estas preparita - surpashu tiun plugindan kampon.
Efektivigi ideojn, dezirojn, planojn estas afero de laboremo. Kiel ofte fruktodonegas la strechoj de nur unuopaj aux malpluraj homoj, se ili konscias pri siaj propraj kapabloj kaj fortoj, se ili cherpas certecon el sencoplena laboro, el la cello, el la ghojo krei…Urbaj partnerecoj altiras precipe homojn laboremajn, komunikemajn kaj scivolemajn pri plej vasta rondo de aliaj homoj.
3. Esperantistoj
De jaroj aktivas esperantistoj en tiu mondskala reto - de vilaghoj ghis formante siaspecon plektajhon - densan en Europo, sufivhe raran, foje ech truhavan, ekstereuxrope. Kvankam multaj esperantistoj jam kun plezuro kaj energio engaghigis en tiun solidan kaj dauxran internacian sistemon, ankoraux ne chiuj ties avantaghoj kaj eskterordinaraj ebloj elcherpighis, ech ne farighis plene vidataj en sia plena amplekso. Mi forte akcentas: Esperanto estas nur en la komenco de sia engaghiteco en urban partnerecon.
4. Kiel ricevi informojn?
La vojo jam estas faciligita de aliaj, foje tre profesie. En multaj urboj ekzistas komunuma oficejo aux sperta responsulo pri partnerecoj. Tiuj institucioj subtenas, kunordigas kaj realigas l aintershanghojn inter unuopoj, grupoj, kluboj, lernejoj ktp. Ili distribuas interalie propoformlarojn kies plenigo helpas poste organizi la programojn, korespondon, tradukon, peri che chicheronadoj kaj akceptoj. Kelkaj urboj liveras financan subtenon. Chiu komunumo agas siaspece - informighu che la koncernaj oficuloj (Annsibyll Kamphausen) (dauxrigota en la venonta numero).
SERVA PLATFORMO
Benino
Por valorigi nian lingvon kaj montri ghian gravecon al la benina regsitaro, Benina Esperanto- Federacio (esperantobenin@yahoo.fr) plezure ghemeligas la urbojn (Lokossa kaj Athieme) al tiuj de Euxropo aux de Ameriko. Tio permesos al ghi pli enkonduki la lingvon en la lernejojn.
Latvio
S-rino Mara Timermane (mtimermane@hotmail.com) el Rigo en Latvio serchas ghemelurbo(j)n de la urbo Sigulda, char ghi volontus kunlabori sed ne havas konatojn en Pollando, kaj volus ankaux en aliaj landoj. Ankaux urbo Tukums estas tre aktiva kun siaj Urbaj Festoj, kaj serchas ghemelajn urbojn, novajn, kie estas Esperanto grupoj.
VI LEGOS
En la decembra numero vi legos pri la respondo de s-ro Michael Cwik laboranta en Euxropa Komisiono al demandoj de Lode Van der Velde de FEL en la listo <Esperanto-en-bruselo>. En ghi s-ro Michael Cwik akcentis la rolon de ghemelaj
urboj.
_________________________________________________________________________________
Redaktoro: Wu Guojiang / komisiito de UEA pri La Projekto "Ghemelaj Urboj"
Adreso: Fushun Shiyouyichang Yanjiusuo
113008 Fushun Liaoning Chinio
Telefono/Fakso: +86-413-2650322 (fakso post la 5-a sonorilo)
Retadreso: amikeco999@21cn.com
|