|
Wu
Guojiang
Informilo de
Ghemelaj Urboj
_______________________________________________________________________________________________
NOVAJHO
Letero de la komisiito al chinaj esperantistoj
Estimataj chinaj esperantistoj,
Saluton!
La projekto"Ghemelaj Urboj" de UEA funkciigita en majo 2002 estas agado por disvastigi kaj apliki Esperanton, fortigi kunlaboron de ghemelurboj kaj akceli amikighon de interurboj. Ghis nun ghi akiris komprenon kaj subtenon de Esperanto-organizajhoj kaj esperantistoj el multaj landoj.
Nuntempe la ghemelaj urboj inter Chinio kaj aliaj landoj atingis pli ol mil parojn, el kiuj en multaj estas esperantistoj kaj Esperanto-organizajhoj, kaj nemalmultaj el ili reciproke tenas amikan intershanghon, ech aktive kontribuis al ghemeligho de urboj. Ankaux Informilon de Ghemelaj Urbo (IGhU) starigitan pli kaj pli multaj samidenaoj shatas. Nun mi dissendas N-ro.1 (4) IGhU al chinaj esperantistoj aux Esperanto-organizajhoj kun ret-adreso(j), kiujn mi posedas. Por bone fari chi-tiun signifan laboron mi persistas en tiu celajho " akceli amikighon kaj profundigi amikecon" kaj en laborsinteno "serioze plenumi kaj serve kunordigi". Mia plej granda espero al vi chiuj ja estas gvida ideo de Tri "P" , t.e. Proponu, Partoprenu kaj Praktiku.
Ghojan laboron kaj felichan vivon.
La projekto en gazeto
1. En N-ro.2 Esperanto aktuell/2003, dulingva revuo en Germanio, oni legis artikolon de s-ro Werner Pfennig kun temo
"Neubrandenburg kaj Koszalin/PL: Tradicia kunlaboro trans la limojn" kiu rakontis partoprenon de La Zamenhof-Festo
en la pollanda ghemela urbo de Neubrandenburg okazinta en lasta decembro.
2. Por sukcesigi Pekinan UK-on en 2004 ekde 2003 China Esperanto-Ligo (ChEL) eldonas monatan kaj 16-paghan gazeton
"Informilo de ChEL". En ghia marta numero aperis la konciza raporto de la komisiito pri la disvolvigho de la projekto al
chinaj esperantistoj publikigita en interreto.
3. N-ro. 4 Informilo de ChEL raportis Tianjin Esperanto-Asocion (TEA) en la rubriko "Skizo pri China
E-movado". Laboro pri ghemelaj urboj kiel unu el chefaj enhavoj trafis la raporton. Ghi menciis efikajn agadojn kun esperantistoj en siaj
ghemelaj urboj Sarajevo en la eksa Jugoslavio (nun en Bosnio-Hercegovino), Lodz en Pollando, Kobe en Japanio kaj
Inchon en Koreio.
4. Esperanto Aktivas estas monata revuo eldonata Xi'an Esperanto-Asocio, Chinio. Ghi estas tre populara en china
Esperantujo. En ghia aprila numero aperis Letero de la Komisiito al China Esperantistoj kaj parto el reagoj al la
projekto "Ghemelaj Urboj" kaj sia revueto en N-ro.1(4) Informilo de Ghemelaj Urboj, ekz.reagoj el S-ro Bardhyl Selimi Mezini en
Albanio, s-ino Kay Andersen en Auxtralio, s-ro Adonis Saliba (nova Amerika Komisiono de UEA) en Brazilo, ktp.
5. La laboron de Ningbo Esperanto-Asocio prezentis la rubriko "Skizo pri China E-movado" de N-ro.5 Informilo de
ChEL. En ghi oni substrekis atingon rikoltitan pere de esperantistoj en Ningbo kaj ghia ghemela urbo Aachen en Germanio.
Sur la kovrilo pliforte pruvis la atingon du el 14 fotoj, interalie unu estas, ke la aganta urbestro de Ningbo akceptis
s-ron Wolfgang Bienen, prezidanto de la Aachen-a Esperanto-Salono, la alia estas la urbestro de Aachen akceptis s-ron Shen
Minglun, delegito de Ningbo Esperanto-Asocio.
La projekto en interreto
1. Che la retejo de KAEM http://www2s.biglobe.ne.jp/~jei/kaem_kap.htm.#GHEMELURBOJ oni pova legi la antauxaj
numerojn de Informilo de Ghemelaj Urboj
2. La retejo de China Esperanto Info http://esperanto.8u8.com/Agado/wgj algluis la originalon de la retejo de KAEM pri
Informilo de Ghemelaj Urboj.
3. S-ro Cui Jiayou el Jixi-urbo en Chinio amike enmetis N-ron.1(4) Informilo de Ghemelaj Urboj en sian Esperantan retejon
http://www.oazo.xilubbs.com
Reagoj al la projektoj "Ghemelaj Urboj" kaj sia revueto
1. S-ro Aleksandro Koval el Gomel en Belorusio: Saluton, estimata sinjoro Guojiang! Dankon al vi pro la sendita informilo de
Ghemelaj urboj. Mi vere estis surprizita vidinte kiom multe da esperantistoj subtenas la ideon de interurbaj
kontaktoj. Vere la ideo de Ghemelaj Urboj celas rektajn kontaktojn de homoj inter diversaj landoj. La ghemelitaj urboj evidente havas
similajn
problemojn, kaj necesas intershanghi sperton pri la solvo de la problemoj.
Nia urbo Gomel (Belorusio) kontaktas kun ghemelaj urboj en Francio (Clermont-Ferrand), Skonlando
(Aberdin), Pollando (Radom) kaj certe Chinio (Huayin). Mi tenas kontakton kun Clermon-Ferrand, kie estas
esperantistoj. Pri aliaj urboj mi dume ne havas la
informon. Fine de aprilo 2003 oni festas la Tagon de Ghemelaj Urboj.
Kutime delegacio de nia urbo venas al iu ghemela urbo. Sed ne ofte estas esperantistoj en la delegacio. Mi memoras nur
la jaron 1988 kiam al ni venis biciklistoj el Clermont-Ferrand, inter kiuj estis s-ro
Prissat. Malfeliche li trafis akcidenton dum tiu bicikla marsho kaj trafis malsanulejon. Niaj geesperantistoj vizitis lin.
2. S-ro Chen Shengli el Dandong en Chinio: Estimata s-ro Wu, hodiaux mi skribas al vi por peti Informilon de Ghemelaj Urboj
kaj intencas partopreni en tiu agado.
3. S-ro Fang Yong el Shenzhen en Chinio: Estimata s-ro Wu, mi estas esperantisto el Shenzhen, interesas min la projekto
Ghemelaj Urboj, mi scivolemas plu pri la projekto, kaj shatus ricevi de vi chiujn numerojn de la Informilo de Ghemelaj
Urboj. Chu vi povus kontentigi min? Antauxdankon!
4. F-ino Caron Sylvie el Le Havre en Francio: Estimata Wu, ni bone ricevis viajn informojn pri ghemelaj urboj. Ni antauxvidos
havi rimedon por ricevi la informilon perrete. Ni dankas kaj gratulas pri panoramo de respondintaj
gesamideanoj. Laux la laborplano ni enketos pri bezonoj de urbaj auxtoritatoj kaj ties projektoj por pliefika
kunlaboro. Ni plej kore salutas vin kaj plenan sukceson deziras.
5. S-ro Hans Fechler el Hildesheim en Germanio: S-ro Estimata kolego Wu Guojiang, aperis sur mia ekrano la kvara numero
de via informilo. Multan dankon!! Mi ne reagis al la akcepto de la 3-a numero. En nia familio multe da problemoj pro perdo
de energio en mia edzino, kiu jam de 35 jaroj zorgas por treege handikapita nia filo. Do ni havis sufiche da problemoj kaj
nun fine povis solvi ilin. Mi do esperas, ke mi post PASKO povas kontribui, raporti pri
PONTOJ. Hodiaux nur tio: Danke al via informilo mi nun finfine trovis Esperantistojn en nia nova ghemela urbo PAVIA en
Italujo. Vi ja raportis pri la aktivecoj en MILANO /Italujo. Kaj mi petis la tieajn kolegojn, serchi en Pavia. Kaj ili trovis s-ron Luigi
Garlaschelli, scienciston en la universitato tiea. Li komencis lerni Esperanton nur en la pasinta marto (2002) kaj nun jam
sendis al mi artikolon por PONTOJ 7. Ankaux miaj partneroj en la Hildeshejmaj partneraj urboj interesighas pri via
Informilo. Chu kaj kiel ankaux ili povas ricevi tiun vian revueton?
Chu ili skribu interrete al vi? Pli poste pli pri ni al vi por juni'.
6. S-ro Werner Pfennig el Neubrandenburg en Germanio: Saluton, kara Wu, kore mi dankas pro via tre interesa informilo pri
ghemelaj kontaktoj pere de Esperanto en la mondo. Ni fieras, ke detale skribis nia vintra vizito en Pollando/Koszalin
7. S-ro Hamzeh Shafiee el Tehrano en Irano: Kara Wu, Dankon pro via mesagho. Mi kaptas la okazon por demandi pri la
ghemeligh-ebleco inter Tehrano kaj aliaj urboj. Chu ekzistas tiun rilaton aux chu ni proponu iun?
8. S-ro Masud Gudarzi el Borugherdo eb Irano: kore mi dankas vin pro via informilo,kore mi dankas vin, kiujn proponojn vi
akceptas, chu vi akceptas chiujn proponojn?
9. Ljosxa Kuznecov en Rusio: Estimata s-ro Wu Guojiang! Mi interesigxas pri gxmelurbaj kontaktoj kaj legis en marta numero
de revuo "Esperanto", ke ekzistas Cirkuleroj pri la temo.Bv. sendi al mi.
10. S-ro Jovan Mirkovicx el Maribor en Slovenio: Estimata s-ro Wu ! Al mia retadreso venis informilo pri ghemelaj
urboj. Mi povas servi al vi kelkajn informojn, el mia urbo Maribor-Slovenio. Se vi ne estas informita jen: En pola urbo Malbork
oni fondis Parkon de la Mondo. Intenco estas -helpe de tieaj esperantistoj, planti naciajn arbojn el des pli da landoj.
Slovena Fervojista E- Societo, dedicis peti urbestron de Maribor ing. Boris Sovic, planti grefton de Stara Trta
(maljuna vito), plej agha vito en mondo, kiu en nia urbo kreskas kaj fruktas pli ol 400 jarojn. Ghi estas urba fiero.
La 14-an de marto 2003 dum ceremonio je pritranchado de vito, oficiala delegitaro de pola urbo Malbork venis al
Maribor, por transpreni vitan greftonbranchon. Enradikita grefto estos plantota 16-an de majo rande Parko de la Mondo en
Malbork, flanke de maribora Urbestro, enologo kaj esperantistoj. Laborlingvo dum solenajhoj kaj Delegaciaj kunsidoj estis
esperanto, kun tradukado en naciaj lingvoj. En Esperanto estas skribita atestilo pri grefto kaj
plakedoj. Tio estas ebla, se en ambaux urboj ekzistas favoraj kaj kapablaj esperantistoj, kiel s-ro Eduardo Kozyra el
Malbork. Urba domo preparas interretan prezenton de urboj, kie en pasintaj 20 jarojn estis plantitaj greftoj de Maljuna
vito. Ili jam kreskas en Auxstrio, Auxstralio Japanio, Francio Germanio, Luksenburgo, Danlando, Vatikano ktp. Chijare grefton
ricevis krom Malborko,ankaux kroata Zagrebo kaj svisa Herisau. Ni petis, ke en tiuj interretaj prezentoj, la tria lingvo
(krom slovena kaj angla) estu esperanto. Interligado de urboj el chiuj kontinentoj pere de viteja grefto, en iu familio - estas
stupo de ghmeligo. Ni informos vin, kiel marshos antauxen " la novaj ideoj". Por aldonaj informoj, ni estas je dispono.
11. S-ro Nguyen Van Dien el Hanoi en Vjetnamio: Estimata s-ro Wu Guojiang, mi gratulas vin pro via nova misio pri la
"ghemelaj
urboj" kaj rapide diskonigas tion al pluraj vjetnamaj aktivuloj. Esperu, ke la rilatoj inter nia chefurbo kaj via
karega urbo eblos ghemelighi en la estonteco. Al vi kaj viaj familianoj multe da sukcesoj kaj eb l aprivata vivo kaj por
la Esperanta movado.
URBA STILO KAJ TRAJTO
Urba historio
En Japanio Wakayama estas gubernio kun unu miliono da loghantoj, kiu konsistas el sep urboj. Ghi estas duoninsulo kun longa marbordo flanke de Pacifiko. Ghi ampleksas 4725 kvadrat-metrojn, kies montara areo okupas 90% kaj la resta estas ebenajho. La gubernio ankaux havas siajn pez-industriojn kiel petrol-rafinejoj, fer-fabriko kaj paper-fabriko krom la chefaj industriojn kiel arbarkulturo, kulturo de fruktarboj kaj fishado-entrepreno. Ghi estas turisma regiono, kie abundas varmaj fontoj, kiuj allogas multajn homojn en-kaj ekster-landajn. Profunda verdajho en tiea montaro kaj blua chielo ravas chiun vizitanton. Lastatempe la regiono en la gubernio Wakayama nomata "La sanktejoj kaj la pilgrim-vojoj en la montara regiono Kii-sanchi" estis provizore elektita kiel Monda Heredajho de Unesko, kiu eble estos oficiale elektata en la venonta jaro. Tiu loko jam havas ghemelan rilaton kun "La pilgrim-vojo de Santiago de Compostela" en Hispanio.
Esperanto-movado
La gubernia Esperanto-movado estas aktiva, interalie, en du urboj Wakayama (samnomo al la gubernio) kaj Tanabe trovighas Esperanto-organizajhoj, t.e. Wakayama Esperanto-Asocio (WEA) kaj Kinan Esperanto-Asocio(KEA). WEA havas 26 pagitajn membrojn kaj KEA 10membrojn. Kompreneble kelkaj samideanoj aktivas dise en aliaj lokoj en la gubernio. Tieaj esperantistoj chiam kaptas ajnan shancon por propagandi kaj uzi Esperanton. Kibi, unu el la vilaghoj historie delonge diskriminaciitaj en la gubernio, estis plej frue solvita kaj nun klopodas por la vilagho felicho-plena, sen-diskriminacia kaj bonfarta. La vilagha oficejo adoptis proponon de tiea esperantisto pri la nomo de la vilagho, t.e. "Felicha Kibi" kaj en la venonta jaro deziras uzi Esperanton en la raporto al la instanco por homaj rajtoj de Unuighintaj Nacioj pri la solv-procezo kaj nova plano por fari pli felichan vilaghon. En la pasinta somero s-ro Harukuni EGAWA bone plenumis sian vojaghon surshipan kune kun 440 gejunuloj al la urboj Daljan, Tianjin kaj Pekino en Chinio, kie li renkontis esperantistojn. En la shipo li povis instrui Esperanton al la gejunuloj kaj ili surprighis rigardante lian renkonton kun esp-istoj en tiuj urboj.
Ghemelitaj urboj
La gubernio Wakayama ghemelighas kun Shandong (Chinio), Pyrenees-Orientales (Francio), Sinaloa (Mekisiko) kaj Floride
(Usono), La urbo Wakayama havas ghemelajn rilatojn kun Jinan (Chinio), Bakersfield (Usono), Richmond (Kanado) kaj Cheju
(Koreio). Wakayama-urba Unesko Scieto estas ghemelita kun Bonn-urba Unesko Klubo en Germanio. Pro la senegoisma kontribuo kaj diligenta laboro de tieaj esperantistoj oni konscias ke Esperanto estas grava ilo por akceli interkomunikadon inter la urbo Wakayama kaj siaj ghemelaj
panetroj. Kvar flankoj sufiche pruvis tion. (1) la jhurnalo "La novajho Wakayama" adoptis proponon de s-ro Harukuni EGAWA pri detala prezento de la ghemelaj urboj Li substrekis, ke la specifiaj homoj(urbaj delegitoj, profesoroj, artistoj ktp), kiuj ghenerale ekhavas kaj tenas kontakton inter la ghemelaj urboj, devas publikigi la vivmanierojn en la ghemelaj urboj, kiel ili vivas, ghuas sian vivon, chagrenas, ktp. por ke la urbanoj bone komprenu ilin kaj plie intimigu interurbanojn, kio kreos pacan mondon, kiun la gxemela rilato celas. Laux peto de la redakcio li sukcese plenumis kolektadon pri artikoloj de ghemelaj urboj pere de Esperanto. Indas mencii, ke ali-lingvaj grupoj ankaux partoprenis en tiu tasko sed ili ne funkciis kiel Esperanto-Grupo, eble pro manko al forta solidareco inter sendintoj kaj
ricevintoj. (2) WEA sukcesigis la prezenton de Wakayama Infana Koruso (WIK). En 1992 WIK petis al diversaj grupoj pri internacia interfluo de Wakayama, sed ili preskaux ne povis plenumi tian bonegan planon. Dank'l organizo de WEA kaj helpo de esperantistoj en Euxropo sesdek infanoj kantis en Germanio kaj Nederlando. Ankoraux nun kelkaj el ili tenas kontaktas kun homoj tiam
gastighintaj. (3) WEA intensigis intershanghon kun esperantistoj en la ghemelaj urboj. WEA delonge serioze atentigas fortigan laboron en interkontakto kun la ghemelurbaj samideanoj kaj atingis kontentigan rezulton, ekz. en 2001 WEA organizis delegacion el 14 personoj kaj vizitis la ghemelan Shandong-provincon (Jinan, Qufu, Zaozhuang kaj Qingdao) en Chinio, kie ili donis sincerajn proponojn al prilaboro kaj eksporto de lokaj produktajhoj krom tio, ke ili kontaktis esp-istojn, vizitis Esperanto-kurson kaj vojaghis al vizitindajhojn. (4) la energia agado de WEA forte pruvis la efikon de Esperanto kaj la solidarecon de esp-istoj. En la 5-a de aprilo de 2003, okazis la kunveno de la urbanoj pacamantaj pri Irako konflikto. Tiam multaj mesaghoj estis senditaj el esp-istoj en la ghemelaj urboj. Ili estis kolektitaj preskaux pere de Esperanto.Kvankam la grupo de angla lingvo alighis, tamen ili ne tiom kontribuis al ghi. La trapaso de esperantistoj en Wakayama forte montras, ke utiligante la rilaton inter ghemelaj urboj kaj pri alilandaj aferoj rilate al loka regiono ni esp-istoj havas multajn shancojn apliki kaj propagandi Esperanton, se ni konscie agadas por loka
afero. (laux raportoj de s-ro Harukuni
EGAWA)
INTER GHEMELAJ URBOJ
La invito al traduko de la skiza laborplano de la projekto
Estimataj,
Depost ret-publikigo de la skiza laborplano de la projekto "Ghemelaj Urboj" en la 8-a de majo de 2002 multaj esperantistoj estas sincere kompreninta tiun praktikadon de UEA kaj entuziasme partopreninta en tiu agado. Tio forte garantiis, ke la projekto estas en plena disvolvigho. Por plene antauxenirigi la projekton kaj faciligi kontakton kaj interkomunikadon de esperantistoj kun la urbaj registaroj kaj iliaj koncernaj departementoj (ekz. samfakaj organizahjoj neesperantistaj pri ghemelaj urboj), havigi al la partoprenantoj shancon scii la projekton kadre de neesperantistaj internaciaj oranghoj de samfakuloj. chi tie mi reaperigas la skizan laborplanon de la projekto kaj sincere invitas vin traduki ghin en kvin laborlingvojn (angla, china, franca, hispana kaj rusa) adoptita che Unuighintaj Nacioj. Nun ghi jam havas chinan version. Certe ali-lingvaj tradukoj ankaux estas bonvena.
Antauxdankon!
Wu Guojiang
Laborplano de la projekto "Ghemelaj Urboj"
1. Klopodi kontakt(ig)i esperantistojn loghantajn en jam ghemelaj urboj, por ke ili kune proponu kunlaboron al la lokaj
instancoj cele al intensigo de la ghemelaj intershanghoj.
2. Verki konsilaron pri kiel kontakti la urbajn auxtoritatojn, proponante servojn de la esperantistoj en starigo aux/kaj plibonigo
de interurbaj ghemelaj rilatoj.
3. Instigi esperantistojn iniciati ghemelajn rilatojn en propra urbo.
4. Klopodi establi kontaktojn kun institucioj-naciaj kaj internaciaj-kiuj agas en tiu kampo, por intershangho de informoj kaj
proponante kunlaboron.
Por tion realigi:
5. alvoki esperantistojn kiuj loghas en ghemeligitaj urboj, komuniki al la komisiito la koncernajn urbonomojn kaj chu ili jam
establis kontaktojn kun la esperantistoj de tiuj urboj.
6. komuniki al la esperantistoj la adresojn de la esperantistoj loghantaj en la ghemelurboj por
establi kontaktojn.
Ponto al intershangho de interurbaj Esperantistoj
Ningbo-urbo en Chinio kaj Aachen-urbo en Germanio ghemelighis en oktobro 1986. Aachen situas centre en
Euxropo. Ghi estas granda urbo okcidente en Germanio, ankaux antikva urbo kun pli ol 2000 jaroj de historio. Ghemeligho de la du urbo konstruis ponton al interkontakto de la urbaj esperantistoj. Frue en septembro 1987 Ningbo Esperanto-Asocio (NEA) petis vic-urboestron, pri kultura afero, membro el la amikeca delegacio de Aachen al Ningbo, transpreni leteron al s-ro Wolfgang Bienen, prezidanto de la Aachen-a Esperanto-Salono. De tiam Esperanto-organizajhoj de la du urboj ekhavis kontakton unu kun alia. En 1994 NEA sendis s-ron Shen Minglun al Aachen. Dum lia resto en tiu urbo, li ne nur bone sciis la disvolvighon de tiea Esperanto-movado, sed honore estis akceptita de la urboestro. En 1995 s-ro Wolfgang Bienen invitite vizitis Ningbo-urbon kaj ghuis saman honoron- akcepto de la urboestro. De interkontakto ghis nun neniam inter-rompighis intershangho de Esperanto-organizajhoj de la du urboj. (Wu Guojiang esperantigis el N-ro.5 Informilo de
ChEL)
SERVA PLATFORMO
Auxstralio
En januaro 2004, de la 19a ghis la 25a, okazos somera kongreso en Redcliffe (Rugha Klifo), duoninsula regiono, 30 kilometrojn norde de Brisbano. Tiu regiono havas ghemelan urbon nomatan Onoda en Japanio. S-ino Kay Andersen el Brisbano intencas kontakti la Japanan Esperanto-Ligon por trovi chu estas Esperanto-klubo en tiu urbo. Se jes, ilia komitato intencas sendi oficialan inviton al la klubo. Retadreso: kjand@ozemail.com.au
Brazilo
Mi estas Imar Crisogno Fernandes kaj mi logxas en Goiania, centra urbo de nia lando Brazilo, kun proksimume unu miliono da personoj. Estas tre charma loko, kie kunvivas belegaj virinoj kaj charmaj viroj. Nia urbo estas distanca je 200 km de Brazilio, la chefurbo de nia lando. Ni havas pli ol 7.000 km de tro charmaj plaghoj. Al mi tre placas partopreni en la programo, sed kiu(j) estas mia(j) ghemela(j) urbo(j). Do, montru al mi kiu kontakti kaj ni ekkomencos la programon en nia urbo. Ret-adreso: imar@internetional.com.br
Chinio
1. Lianyungang estas bela chemara urbo kun 6.7 kilometroj da marbordo. Ghi estas hejmloko de la Simio-Regho Sun Wukong
en la fama novelo " Pilgrimado al la Okcidento". Ni deziras korespondi kun eksterlandaj esperantistoj, kaj diskuti pri
diversaj temoj interesantaj nin. Kiel bela estas tio, se per nia penado nia urbo povas ghemelighi kun iu urbo en aliaj landoj.
Kontaktadreso: S-ro Zhang Minniu, Xinlou 3-502, Xinpu Puhelu 74-hao , 222003 Lianyungang, Jiangshu, Chinio
2. Xinxiang Esperanto-Asocio volas kontakti esperantistojn en Kobe en Japanio. Kontaktadreso: S-ro Han Daozhu,
Huangganglu 22-hao, 453002 Xinxiang, Henan, Chinio
VI LEGOS
En la venonta numero aperonta en septembro 2003 vi legos la unuan raporton faritan de s-ro Kapinga Ntumba el Afriko pri Zimbabvo kaj ghia chefurbo Hararo.
Redaktoro: Wu Guojiang / komisiito de UEA pri La Projekto "Ghemelaj Urboj"
Adreso: Fushun Shiyouyichang Yanjiusuo
113008 Fushun Liaoning Chinio
Telefono/Fakso: +86-413-7100871 (fakso post la 5-a sonorilo)
Retadreso: amikeco999@21cn.com
|