|
Wu
Guojiang
Informilo de
Ghemelaj Urboj
_______________________________________________________________________________________________
NOVAJHO
Nova eldono "PONTOJ"
PONTOJ estas revuo eldonita en la germana urbo Hildesheim por reciproke informi pri la vivoj en ghiaj ghemelaj
urboj. S-ro Hans Fechler, ghia redaktoro, jam kunlabore eldonis 6 numerojn kun esperantistoj en tiuj
urboj. En 2003 oni legos novan PONTOJ.
Informilo de Ghemelaj Urboj en Singapuro
S-ro Tan Koon Hee, vic-prezidanto de Singapura Esperanto-Asocio(SEA), kopiis nombrojn da Informilo de Ghemelaj Urboj al la esperantistoj, kiuj cheestis la kunvenon de SEA en la 7-a de decembro 2002.
Honora titolo el la ghemela urbo
Takatuki(Japanio) kaj Changzhou(Chinio) estas ghemelaj urboj. S-ro Takeuti Yosikazu grave kontribuis al ghemeligho de du urboj kaj preskaux chiujare vizitis la urbon Changzhou por vigligi la interurban Esperanto-movadon post kiam li havis kontakton kun tieaj esperantistoj. N-ro.1 Informilo de Ghemelaj Urboj speciale tion raportis. En la lasta oktobro s-ro Takeuti Yosikazu ricevis la titolon "honora profesoro" de Changzhou Gerontologia Universitato. Chijare Changzhou-aj popoloj tre probable plu vidos s-ron Yosikazu alte estimatan.
Funebran saluton al s-ro Lawrence Mee
Tre longe mi ne ricevis ajnan mesaghon el s-ro Lawrence Mee (1922-2002) en Britio ghis kiam el N-ro.2 Esperanto/2003 mi informighis, ke li jam frue forpasis en la lasta oktobro. Nome de la komisiito de la projekto "Ghemelaj Urboj" mi esprimas mian kondolencon al lia tuta familio.
S-ro Lawrence Mee tutkore subtenis la programon "Ghemelaj Urboj". Informighinte pri la agado "Proponoj al Esperantistoj en Ghemelaj Urboj" iniciatita de LEA(Liaoning-provinca Esperanto-Asocio, Chinio), li speciale faris esplorojn che la urba instanco de Manchester pri ghemelitaj urboj de tiu urbego. Dum la esploroj li ricevis gratulon pro la intereso en tiu temo pere de Esperanto-movado krom multajn detalojn. En sia mesahgo de 2001-07-07 li skribis: "Dum miaj du vizitoj al la koncernaj oficistoj en la urba centra oficejo, mi eksciis detalojn pri la urboj en iu maniero kun Manchester…mi konstatas, ke la tute afabla akcepto, kiun mi rekonis dum tiuj du vizitoj, fontis el la supozo, ke mi povus influi eksterlandanojn, pere de miaj kontaktoj per la lingvo, Esperanto! Shajne estas la plej rezulto-plena el la vidpunkto de komercaj rilatoj." Lia praktika agado trege inspiris min bone dauxrigi tiun agadon. Pro lia forpaso ne nur la monda Esperanto-movado perdis elstaran laboranton kaj movadanon, sed ankaux la projekto "Ghemelaj Urboj" perdis fortan subtenanton kaj praktikanton.
Por memorigo pri s-ro Lawrence Mee kaj akceli la projekton en la urboj kun kiuj Manchester havas apartajn rilatojn mi chi tie pulikigas la rezulton de liaj esploroj. t.e, la urboj menciitaj estas Cordoba(Hispanio), Sankt-Peterburg(Ruslando), Chemnitz(Germanio), Wuhan(Chinio), Rehovots(Israelo), Puerto Cabezas/Bilwi(Nikaragvo) kaj Faisilabad(Pakistano). Mi sincere esperas, ke samideanoj en Manchester kaj tiuj urboj povu aktive interkomuniki kaj pere via klopodado krei shancon por kunlaboro inter la urbaj instancoj, celante montri valoron de Esperanto. Deziru al s-ro Lawrence Mee chion bonan en la alia mondo.(Wu Guojiang)
La projekto en interreto
1. Pro la entuziasmo kaj kontribuo, s-ro SIBAYAMA Zyun'iti, prezidanto de Japana Esperanto-Instituto, speciale konstruis por
la projekto hejmpaghon en la retejo de Komisiono pri Azia Esperanto-Movado(KAEM). Nun ghia reta revueto Informilo de
Ghemelaj Urboj tute estas legebla che:http: //www2s.biglobe.ne.jp/~jei/kaem/kaem_kap.htm
2. La hejmpagho de N-ro.3 Informilo de Ghemelaj Urboj aperis en la retejo de Massachusetts Instituto de
Teknologio (Massachusetts Institute of Technology), fama altlernejo en Usono, t.e. http://web.mit.edu/quark/Public/gxemelaj_urboj.doc
3. La ret-info el http://www.eventoj.hu raportis la aperon pri N-ro.3 Informilo de Ghemelaj Urboj.
4. La 1-an de marto 2003 la komisiito koncize raportis la disvolvighon de la projekto por 2002 al chinaj esperantistoj pere de
interreto.
La frua raporto en la Revuo Esperanto
Temante la projekton" Ghemelaj Urboj", mi pere de Biblioteko Hector Hodler havas interesan kaj valoran informon: ke oni povas legi la prian raporton en la frua revuo "Esperanto"(1960, novembro, p. 190-191), t.e. Oficiala interurba ghemeligho inter Massa (Italio) kaj Bad Kissingen (Germanio) kaj la rolo de Esperanto, de Hugo Röllinger kaj Catina Dazzini.
Tiu raporto diris: Tri jarojn antauxe la prezidanto de Euxropa Federacio Bad Kissingen, K. Federer, "tiam ne esperantisto", iniciatis dum persona vizito al Massa ghemelighon. Li priparolis sian projekton kun gvidantoj de la tiea Euxropa Movado kaj la komunumo de Massa, dauxrigis korespondadon en la itala kaj la germana. "En somero 1960 evidentighis ke pro lingvaj kauxzoj la afero stagnis. Prof. A. Grosso (Massa) tial proponis ambauxflankan korespondadon en Esperanto. Hugo Röllinger (UEA-delegito) en Bad Kissingen transprenis tion. "Intervjuo por 3 jhurnalistoj en la prefektejo de Massa, vigle kaj flue okazis esperantolingve, per traduko de D-ro Dazzini. La urbestro oficiale akceptis la agadon. En ambaux urboj samtempe, do auxtune 1959, komencighis bone vizitataj Esperanto-kursoj. Inter la 16-a kaj 23-a de aprilo, 1960, la solenajn ghemelighajn manifestaciojn en Massa-Carrara partoprenis flanke de Bad Kissingen oficiala delegacio de la
urbestraro, gvidita de la chefurbestro, kaj membroj de la Euxropa Movado, inter ili geesperantistoj. richenhava programo, destinita al reciproka interkonighado, estis preparita." Sankta Meso en esperanto. Gravuritaj medaloj kun enskribo en esperanto. " Resume estas konstateble ke kreskis videble kaj konsiderinde en ghis nun malmulte interesitaj rondoj ambauxteritoriaj la konvinko, ke sen komuna neuxtrala lingvo - apude de la tradiciaj lingvoj naciaj - persona, anima kaj vera alproksimigho inter diversnacianoj en kadro de euxropa integrigho estus tre malfacila, javershajne ech malebla.
Tiu chi frua raporto montris al ni, ke la simila agado de la projekto jam komenchighis antaux kelkaj dek jaroj, ghia laboro ja estas grava en disvastigo kaj utligo de Esperanto.
Reagoj al la projekto Ghemelaj Urboj kaj sia revueto
1. S-ro Bardhyl Selimi Mezini el Tirana en Albanio: Kara amiko, mi legis atente vian informilon kiun vi tiel afable decidis sendi
ankaux al mi. Mi ech cherpis parton el ghi por inkluzivigi en nia venonta numero de la Bulteno de Albana Esperanto-Instituto.
2. S-ino Kay Andersen el Brisbane en Auxstralio: Kara S-ro Wu, Dankon pro N-ro.3 de "Informilo de Ghemelaj
Urboj". Mia urbego estas Brisbane, Auxstralio. Chiuj ghemelaj urboj de Brisbane estas en la Azia regiono. Ili
estas:Kobe (Japanio), Auckland (Nov-Zelando), Shenzhen (Chinio), Semarang (Malajzio) kaj Kaosiung (Tajvano). Mi havas korespondantojn en
Kobe kaj Auckland, sed mi ne scias pri Esperantistoj en la aliaj urboj. Chu estas Esperanto-grupo en Shenzhen?
3. S-ro Adonis Saliba(nova Amerika Komisiono de UEA) el Brazilo: Dankon S-ro Wu Guojiang pro la sendita
materialo. Mi tralegos ghin kaj prezentos ilin kadre de nia programo por Amerika Komisiono. Mi certe parolos pri tiu materialo dum nia
proksima Renkontigxo de Sud-Paraiba Valo kaj ankau dum la Brazila Kongreso de Esperanto en Belo Horizonte, okazonta
en Julio. Chiujn eventualajn novajhojn mi komunikos al vi.
4. S-ro Mo Zhixiong el Wuhan en Chinio: Tre estimata s-ro Wu Guojiang, en la revuo ESPERANTO AKTIVAS mi bone
legisvian adreson kun informo pri ghemelaj urboj. Kompreneble mi esperas ricevi plimultajn informojn, do pro tio mi kuraghe
skribas al vi.
Antaux 20 jaroj kiel E-komencanto mi ekkorespondis kun esperantisto en
Duisburg(Germanio).. Kiam Wuhan kaj Duisburg farighis ghemelaj urboj, mi tuj skribis al tiu amiko. Jes, li estas mia dua E-leteramiko. Post 6-jara
korespondado ni iam renkontighis en Nederlando. Nur por viziti min li veturis per sia auxto pli ol 200
kilometrojn. Ghis nun la frateca korespondo ne interrompighis, kaj ni ambaux jam decidis, ke al niaj nepinoj ni transsendos nian amikecon
kvankam ili respektive estas 23- monata kaj 14- monata. Ankaux mi iam korespondis kun japana E-amiko en la urbo
Oita, Sed bedauxrinde mi ne povis persiste leteri al li pro tio, ke lia letero perdis dum mia transloghigho.
5. S-ro Alexandre Kadar el Parizo en Francio: mi kun tre granda intereso legis vian inform-leteron n-ro.1 aux 2, de novembro
2002, pri Ghemelaj Urboj. Kiel denova loghanto de Parizo, mi scivolas, kiuj ghemelaj urboj estas kun Parizo
ligitaj. Mi tre jhaluzis, legante ke la francaj urboj Le Havre kaj Lyon havas bonegajn ghemelajn urbojn, nome St
Peterburgo, Milan. Chu vi krome
bonvolus sendi al mi la eventualajn novajn numerojn de la inform-letero?
6. S-ro René Ballaguy el Cergy-Pontoise en Francio: Estimata, mi multe dankas vin pro via sendo de la tria numero de la
Ghemelaj Urboj. La projekto interesas min. Mi shatus havigi al mi la du unuajn numerojn. Mi instruas Esperanton en
Cergy-Pontoise, (30km nordokcidente de Parizo), kiu estas urbaro de 10 komunumoj, el kiuj pluraj estas jam ghemelitaj aux
ghemelontaj.
7. S-ro Osmo Buller el Taivalkoski en Finnlando: kara samideano, ankaux nun mi ne plu laboras en la Centra Oficejo de
UEA, sed mi dauxre servas vian agadon por nia afero. Mi tre ghojas, ke vi estas tiel aktiva! Vi brile plenumas la rolon de la
komisiito pri ghemelaj urboj. Mi kore gratulas vin kaj deziras al vi multe da sukceso en la jaro 2003!
8. S-ro Juan Ramon el La Habana en Kubo: Dankon pro la sendado de la Informilo N-ro. 3 de Ghemelaj Urboj. Mi planas
esplori pri tiu afero en Kubo. Chu eblus recevi ankaux la informilojn 1 kaj 2. Mi antauxdankas vin.
9. S-ino Rodica TODOR el Brasov en Rumanio: Estimata s-ro Wu Guojiang, ghoje mi ricevis vian
mesaghon. Mi dezirus sciigi pliajn detalojn rilate al tiu projekto..Tiel kiel informis vin s-inoAurora Bute, en majo 2005 nia Rumana Esperanto Fervojista
Asocio organizos en Brasov, Rumanio, la 57-an IFEF-Kongreson. La 58-an okazos en
Pekino,en 2006. Eble, pere de via helpo ni povus
kontakti niajn chinajn fervojistajn samideanojn cele inviti ilin partopreni al nia
kongreso. Ankaux mi dezirus ghemelighi nian urbon kun aliaj urboj.Mi petas vin sendu al mi pli multajn informojn por fari
tion... Mi antauxdankas al vi ,por via helpo kaj
afableco,
10.S-ro Aleksandr TITAJEV, prezidanto de Vladivostoka Esperanto-klubo, el Vladivostok en Rusio: Kara sinjoro Wu
Guojiang! En nia urbo Vladivostok (Ghemelurbo de Dalian, Liaoning-provinco, Chinio) en la For-Orienta Shtata Teknika
Universitato Esperanto estas instruata kiel elektebla studobjekto.Chi-jare la 23-26an de Septembro surbaze de nia
universitato okazos la 5-a Internacia junulara Forumo de la junaj sciencistoj kaj studentoj de Azi-Pacifikaj Landoj.
Enkadre de tiu forumo funkcios la sekcio "Esperantologio kaj Interlingvistiko". La materialoj de la forumo estos eldonitaj
angle kaj esperante. Ni volonte atendas vian partoprenon en la forumo. Bonvenon al Vladivostoko-Ghemelurbo de bonega
china urbo Dalian.
11. S-ro Saidnabi Noebov el Taghikio: Saluton Wu Guojiang! Mi antaux ne longe legis vian mesaghon kaj mi nun bedauras ke
mi estis nesciinta homo. Mi volas kunlabori kun eksterlandaj samideanoj kaj presenti Taghikajn
gejunulojn. Mi okupighas pri Junula fako en nia E-o Centro. Mi volas vastigi E-on en Taghikio. Nia direktoro estas Firdaus
Shukurov. Chu mi povas realigi miajn planojn kaj revojn kunlabore kun eksterlandaj E-istoj?
12. S-ino Sevdiye Katircioglu el Bursa en Turkio: Koran dankon pro via sendo pri Informilo de Ghemelaj
Urboj. Mi kore subtenas la projekton kaj deziras fari chion por ghi kvankam mi estas sola esperantistino en
Bursa.
URBA STLIO KAJ TRAJTO
Urba historio
Shenyang kun 6.53 miliono homoj, chefurbo de Liaoning-provinco, situas sude en la nordorienta Chinio. Ghi ankaux estas antikva urbo kun longa historio, kie la prapatroj kreis brilan kulturon en la neolitiko antaux pli ol 7000 jaroj. Ghia geografio-koordinato estas 122°25'_123° 48' je orienta longitudo kaj 41°11'_43°2' je norda latitudo. Ghia areo estas 12915 km2. Tie oni malkovris 21 specojn da mineralo-fonto, ekz. karbo, petrolo, natura gaso, fero, kupro, plumbo,nikelo ktp. Surbaze de tiaj fontoj formighas kompleta industria sistemo kun mekaniko, elektro, petrolkemio, auxto, aviado, metalurigo, tekstilo ktp. La unua jeto de Chinio estis produkita en Shenyang kaj flugis en chielon. La urbo estas disvolvighinta en trafiko. Tiea flughaveno direktas sin ne nur al 34 enlandaj urboj, sed ankaux al Japanio, Ruslando, Norda Koreio, Suda Koreio kaj Hongkong. La urbon pasas kaj haltas tie la internaciaj trajnoj inter Chinio, Ruslando kaj Norda Koreio. Tie estas abunda je agrikulturaj produktajhoj, ekz, maizo,rizo, sorgo, tritiko, sojfabo, milio ktp. Vizitinte tieajn historiajn restajhojn oni povas ghui la pratempan kulturon kaj Qing-dinastian kulturon.
Esperanto-movado
Jam frue en 1911 en Shenyang estis funkciigita Esperanto-kurso, kiun s-ro Xiong Ziying el Shanghai. Nun ghi estas centro de la Liaoning-provinca Esperanto-movado. Tie trovighas kelkaj E-organizajhoj, ekz. Liaoning-provinca Esperanto-Asocio(LEA) kaj sia junulara filio, Shenyang-urba Esperanto-Asocio(SEA), Sujiatun-kvartala Esperanto-Asocio kaj La Esperanto-grupo de Shenyang Aeroplana Kompanio. En tiu urbo okazis multaj el la unuaj aferoj de China Esperanto-movado, ekz. La unua provinca radia-televida Esperanto-kurso, la unua urba televida Esperanto-kurso, la unua provinca Postlabora Radia Stacio de Esperanto, la unua konsulta Esperanta telefono, kaj la unua komerca grupo por Esperanto, nome Shenyang Verdstela Kompanio. Nombroj da eksterlandaj esperantistoj restis en Shenyang. Nemalmultaj publikigajhoj eldonighis, i.a. Verda Stelo, trimonata kaj 48-pagha organo de LEA, estas vaste konata kaj legata de la plej parto de chinaj esperantistoj. Esperantistoj povas monate renkontighi en chiu lasta dimancho en la oficejo de LEA.
Ghemelitaj urboj
Shenyang havas ghemelajn rilatojn kun Sapporo(Japanio), Kawasaki(Japanio), Torino(Italio), Chicago(Usono), Dusseldorf(Germanio) kaj Irkutsk(Rusio). En la 80-aj jaroj de la lasta jarcento tieaj esperantistoj tenis konstantan kontakton kun Sapporo. Sukcesigis la reciprokan viziton la respondeculoj de du urbaj E-organizajhoj kaj subskribis la interkonsenton pri ghemeligho inter Hokkajda Esperanto-Ligo kaj SEA. Helpe de s-ro Masahiro Misawa el Sapporo la Esperanto-kurso estis funkciigita che Shenyang Televida Stacio.
INTER GHEMELAJ URBOJ
Zamenhoftago en la ghemela urbo Kozsalin
Dum la tagoj de 20a ghis 22a de dec. 2002 eta delegacio el Neubrandenburg(Germanio) gastis en Koszalin por partopreni la Zamenhof-Feston en nia ghemela urbo Koszalin(Pollando). Nia ghemela kunlaboro jam kontinuas pli ol 30 jarojn kaj privenkis chiujn politikajn shanghojn kaj krizojn. Nunjare do ni gastis en la privataj loghejoj de niaj amikoj kaj tio permesas longajn interesajn diskutojn. S-ro Werner Pfennig (prezidanto de landa asocio de GEA en Meklenburgio-Pomerio) prelegis dum la kunveno pri Zamenhof kaj tushis diversajn relative ne konatajn trajtojn el la vivo de nia majstro. Kromaj temoj estis:
- lingva problemo en EU
- rolo kaj shancoj de Esperanto en EU
- konkreta kunlaboro inter ambaux societoj dum 2003a jaro
- kiuj problemoj povis trafi Pollandon post membrigho en EU
Ni auxdis prelegon antaux la granda Esperanto memorshtono kaj demetis florojn en Koszalin kaj E-monumenton en la centro de urbo Slupsk. Krom tiuj laborkunvenoj ni ekskursis al diversaj tre belaj, historie interesaj urboj kaj urbetoj proksimaj de Balta Maro.
Niaj polaj geamikoj tre atente prizorgis nin kaj kun sana fiereco montris al ni la eveluon de sia lando post la revolucio antau 12 jaroj. Persone kaj aparte ni dankas al gesinjoroj Ilona, Baranowski, Laba kaj Sobieraj.(Werner Pfennig)
Raporto el Japanio
S-ino TAHIRA Masako el Kioto en Japanio estas komitatano A de UEA kaj membro de Kioto-Esperanto-Societo(KES). Pere de shia rakonto(sube), ni tute konkludas, ke esperantistoj estas tute kompetenta en intershangho de interurbo, nia lingvo povas ludi rolon en ghemelaj urboj.
Kioto havas 9 ghemelajn urbojn: Parizo (Francio), Bostono (Usono), Florenco(Italio), Kolonjo (Germanio), Kievo (Ukrajno), Xi'an (Chinio), Zagrebo (Kroatio), Guadalajara (Meksikio), Prago
(Chehhio). KES tenas bonan kontakton kun Esperanto-organizajhoj en tiuj urboj, precipe tiu en Zagrebo. Kiam en 1976 okazis La 24-a Kansaja (regiona) Esperanto-Kongreso en Kioto, KES petis al chiuj ghemelurbaj Esperanto-kluboj sendi mesaghon al la kongreso. Chiuj kluboj sendis al la kongreso mesaghon kun kelkaj presajhoj pri sia urbo escepte de Prago, char tiam ankoraux ghi ne estis ghemela urbo. En 1987 okazis La 20-a Pupteatra Internacia Festivalo en Zagrebo, en kiu mi kaj mia filino partoprenis. Zagrebaj esperantistoj tre varme nin akceptis. En 1988 okazis La 44-a Internacia Junulara Kongreso en Zagrebo. La urbdomo de Zagrebo invitis reprezentantojn el siaj ghemelaj urboj kun senpaga restado. Mi estis invitita en IJK kaj prezentis Soroban-kalkuladon (abako-kalkuladon) en la kongreso. La urbestro de Kioto skribis mesaghon al la urbestro de Zagrebo. Reprezentantoj el la ghemelaj urboj vizitis la urbdomon de Zagrebo kaj interparolis kun vic-urbestrino.
En 2001 okazis La 86a Universala Kongreso en Zagrebo, en kiu S-ino MITUKAWA Sumiko kaj mi estis invititaj en la programero "Ghemelurboj de Zagrebo" por prezenti Hurosiki-arton (paktuk-arton), Origami-arton (foldpaper-arton) kaj ekspozicii bildleterojn desegnitajn de urbanoj en Kioto. Poste la bildleteroj estis donacitaj al orfoj naskitaj dum la milito en Zagrebo. La urbestro de Kioto skribis mesaghon al la urbestro de Zagrebo, kies akcepton ni ricevis.
Dume KES sendas organan gazeton "Al Vi Kara" al ZEL(Zagreba Esperanto-Ligo), de kiu ankaux KES de tempo al tempo ricevas la gazeton "tempo". KES kelkfoje okazigis Esperanto-ekspozicion en Kioto, kaj foje la temo estis "Ghemelurba Rilato kun Zagrebo pere de Esperanto". En Urba Internacia Komuna Domo trovighas ekspoziciejo pri 9 ghemelaj urboj. Che la montrejo pri Zagrebo ni vidis fotojn de zagrebaj kaj kiotaj esperantistoj, kiuj reciprokas amikecon inter si.
La 19-an de oktobro 2003 en Urba Internacia Komuna Domo okazos prelego de zagreba esperantisto s-ro Kresimir Barkovic, ghenerala sekretario de SAT en Parizo (ankaux ghemelurbo de Kioto!), invitate de Kioto-Zagreba Amikeca Asocio(ne-esperantista). (TAHIRA Masako)
SERVA PLATFORMO
Belgio
La E-gelernantoj el Namur (Belgio) estas interesataj korespondi grupe kun grupoj el la ghemelaj urboj de Namur, tiuj estas: Badalona (Hispanio), Coimbra (Portugalio), Korolev (Rusio), Lafayette (Usono), Longueuil (Kebekio), Moncton (Kanado), Northampton (Britio), Parma (Italio), Poitiers (Francio), Syracuse (Usono), Vaasa (Finnlando), Zhengzhou (Chinio). Kontaktu s-ron Denis Flochon(denis_flochon@hotmail.com), la gvidanto de la kurso.
Chinio
La urbo Taizhou en Zhejiang-provinco ghemelighis kun Muan(Koreio) kaj Tsuruga(Japanio). Taizhou-a Esperanto-Asocio fondighis en 1996. Ni malfacile trovis E-organizajhojn aux esperantistojn en tiuj du urboj. Ni trege esperas, ke ni povu starigi kontakton kun samideanoj aux organizajhoj en tiuj urboj pere de Informilo de Ghemelaj Urboj. Kontaktu s-ron Zhu En (entea@163.com)
Germanio
La adreso esperanto.ligo@berlin.de ne plu funkcias. Bv. sendi la mesaghojn al mia entreprena adreso
info@graskraft.de (Roland Schnell)
(la venonta numero aperos en junio 2003)
________________________________________________________________________________________________
Redaktoro: Wu Guojiang / komisiito de UEA pri la projekto "Ghemelaj Urboj"
Adreso: Fushun Shiyouyichang Yanjiusuo
113008 Fushun Liaoning Chinio
Telefono/Fakso: +86-413-7100871(fakso post la 5-a sonorilo)
ret-adreso:amikeco999@21cn.com
|