Internacia Gazeto

    Informilo de Ghemelaj Urboj

   Reta revueto de UEA pri la projekto "Ghemelaj Urboj"

   Jaro 1 N-ro. 2 (02) septembro de 2002 

 

                      

 

 

Wu Guojiang

Informilo de Ghemelaj Urboj

_______________________________________________________________________________________________

EKSPRESO DE NOVAJHO

La projekto"Ghemelaj Urboj" en UK kaj AK

Laux la propono de s-ro Renato Corsetti kaj s-ino Michela Lipari, s-ro Wu Guojiang redaktis raporton pri ghemelaj urboj por la Fortaleza UK kiun cheestis 1484 personoj el 58 landoj.S-ino Lipari prezentis la raporton en la kunvenoj pri landa agado, en kiuj ghemelaj urboj ankaux farighis la temo plej debata.
Inter la 23-a kaj 25-a de auxgusto en Koreio okazis la 3-a Azia Kongreso de Esperanto kun 409 efektivaj kongresanoj el 16 landoj. S-ro Hori Yasuo, prezidanto de KAEM, prezentis sur la podio la gratulajn vortojn el la komisiito de UEA pri la projekto "Ghemelaj Urboj".

La gratulaj vortoj de la komisiito Wu Guojiang

Estimataj Komisiono pri Azia Esperanto-Movado, Loka Kongresa Komitato kaj Korea Esperanto-Asocio, Karaj kongresanoj,
Lauxdate okazos la 3-a Azia Kongreso de Esperanto sub la subteno de la koncernaj instancoj, la prizorgo de Komisiono pri Azia Esperanto-Movado kaj la diligenta laboro de Loka Kongresa Komitato kaj Korea Esperanto-Asocio. En nomo de komisiito de UEA pri la projekto"Ghemelaj Urboj" mi sendas al vi chiuj miajn plej varmajn gratulojn.
La historio ne forgesos gravajn kontribuojn de Koreio en la evoluado de Esperanto-movado, precipe en la Azia Esperanto-movado, oni klare memoras sukcesan okazon de la 79-a UK en Koreio. Faris sur 1776 cheestintojn de la UK profundan kaj bonan impreson la diligenta laboro kaj la elstara organizado de Korea Esperanto-Asocio kaj tieaj esperantistoj. Ghuste pro tio mi ja sentas varman etoson de la 3-a Azia kongreso de Esperanto kvankam mi ne povas ghin cheesti.
"Interkomprenighado inter kulturoj" estas tiu chi kongresa temo. Ghi ankaux konformas al la celoj de la projekto"Ghemelaj Urboj", kiu vekis grandan atenton en Esperantujo. Dume nemalmultaj kongresanoj diskutos pri la projekto kaj eble aranghos renkontighon por esperantistoj el la ghemelaj urboj laux propono de iuj cheestantoj. Mi kore esperas, ke la kongreso povu akceli la Esperanto-movadon en Azio kaj ricevi reagojn pri ghemelaj urboj. 
Mi kore deziras plenan sukceson al la kongreso.

Zamenhof-festo kaj ghemelaj urboj

La estraro de Esperanto Ligo Berlin(Germanio) en sia lasta kunsido decidis, ke la temo de la venonta Zamenhoffesto, kiu okazos la 14-an de decembro, estu la rilatoj al la partneraj urboj de Berlin. Kelkaj ideoj, kiel dokumenti la rilatojn interese kaj amuze, estis kolektitaj, sed pliaj proponoj estas bonvenaj. Oni povas prezenti la etoson de la diversaj partneraj urboj per tipaj manghajhoj, trinkajhoj, per muziko aux per kantoj.
Gravan parton havas la eldona aktiveco en la partneraj urboj. Berlin ekde la fondo de la Esperanto-grupo antaux 99 jaroj chiam havis mondkonatajn eldonejojn, al kiuj mi dankas gravajn kontribuajhojn por la Esperanto-literaturo. Simile ankaux estas la situacio pri auxtoroj, kiuj ofte vivas en Berlin, Varsovio, Prago, Vieno, Budapeshto, Parizo ktp. Ne nur temas pri malnovaj auxtoroj, sed pri freshdataj verkoj de vivantaj verkistoj.La Esperanto-Ligo Berlin alvokas chiujn Esperantistojn, precipe tiujn el la koncernaj partneraj urboj, aktive partopreni per proponoj kaj ideoj. Respondu al la adreso: esperanto.ligo@berlin.de (Roland Schnell)

La respondo el Germanio

Informighinte, ke esperantistoj el Fushun, Chinio, estas serchantaj samideanojn en la germana ghemela urbo Gladbeck, s-ro Ziko M. Sikosek faris aktivan respondon kvankam li nun ne loghas en Gladbeck sed laboras nur tie. Li helpis al la esperantistoj el Fushun ekhavi nerektan kontakton kun la urbodomo de Gladbeck. Iu oficisitino sendis al s-ro Wu Guojiang mesaghon pri ghemelaj aktivajhoj inter ambaux urboj.

Forpaso de S-ro Masahiro MISAWA

S-ro Masahiro MISAWA, profesoro de Eduka Universitato en Hokkajdo(Japanio), eks-prezidanto de Hokkajda Esperanto-Ligo(HEL) kaj iama estrarano de Japana Esperanto-Instituto, forpasis la 17-an de aprilo 2002 en Sapporo pro cerba infarkto.
S-ro MISAWA partoprenis en la Universala Kongreso de Esperanto(UK) en Pekino(1986) kaj multfoje vizitis la chinan ghemelan urbon Shenyang de Sapporo. Li multe kontribuis al la Esperanto-movadon kaj intershanghon inter la ghemelaj urboj. En 1988 li vizitis Shenyang kaj interparolis pri ghemeligho de universitatoj kaj esperantaj grupoj, kaj helpis al la Esperanto-kurso funkciigita de Shenyang-urba Esperanto-Asocio (SEA) che la urba televida stacio. En 1989 li sukcesigis la viziton de respondeculo de SEA al Sapporo kaj la subskribon de la interkonsento pri la ghemelaj asocioj inter HEL kaj SEA. (HOSHIDA Acushi)
**Ricevinte la mesaghon s-ro Wu Guojiang, la komisiito de UEA pri la projekto"Ghemelaj Urboj", esprimis la funebran saluton al S-ro MISAWA kaj la kondolencon al la tuta familio de S-ro MISAWA pere de s-ro HOSHIDA Acush.**

Reagoj al la projekto "Ghemelaj Urboj" kaj sia revueto

1. Dank'al Pola Esperanto-Asocio kaj s-ro Zhang Shaoji el Chinio , prezidanto de Guangzhouurba Esperanto-Asocio,
    N-ro.1 Informilo de Ghemelaj Urboj estas legebla che la retejoj: <www. esperanto.pl/index.php> kaj
   <www.chinaouc.net/agadu/cee/amikaurbo.htm>.
2. La cirkulero pri la projekto"Ghemelaj Urboj" aperis en N-ro.2 Verda Stelo /2002, trimonata organo de Liaoning-provinca
    Esperanto-Asocio, chinio. Ghi ankaux trovighas en la supramenciitaj retejo de Pola Esperanto-Asocio.
3. S-ro Roberto Sartor el Bonaera Esperanto Asocio en Buenos Aires, Argentino: Estimata amiko Wu, mi ricevis la revueton,
    kaj mi gratulas vin pro via laboro. La projekto de ghemeligho estas tre interesa kaj utila por intershangho kaj konatigho
    chefe inter nekonataj foraj urboj.Ekz. mi vere ne scias ekzakte KIE estas FUSHUN.
    Antaux kelkaj jaroj ni komencis ghemelighi... sed la afero ne progresis. Mi restudos la aferon. Kvankam en la nuna situacio
    de mizera ekonomio, en nia lando la aferoj esperantistaj estas pli ol silentaj. Sed mi dauxrigos kontakton.
4. S-ro Francisco M. Oliveira el Departemento pri Komunikado de Brazila Esperanto-Ligo: Estimata Wu Guojiang, Ni
    demandas chu eblas, ke unu urbo, ekzemple Brasilia, kiu jam estas ghemela urbo de Romo, ghemelighu kun aliaj urboj.
    Se jes, nome de Brazila Esperanto-Ligo mi jam proponas la ghemelighon de Brasilia kun la urbo Pekino. Se eventuale la
    interkonsentoj pri ghemeligho devas okazi je la nivelo de la koncernaj urbaj e-asocioj, ni plezure kontaktos
    Esperanto-Asocion de Brasilia, kun kiu ni havas federaciajn rilatojn. Poste, ni elektos aliajn urbojn en Afriko, Ameriko kaj
    Oceanio, tiel ke, en chiu kontinento la brazila chefurbo havu ghemelan urbon. En la jaro 2007 Brazila Esperanto-Ligo
    centjarighos kaj ni jam ekpashas al ellaborado de projekto por festi la centjarighon. La eventoj, kiujn tiam ni okazigos, estu
    preteksto por la diskonigado de Esperanto en nia lando, kaj certe ni povos kapti la atenton de la neesperanta publiko se ni
    bone uzos tiucele la oficialajn ghemelighajn ceremoniojn. Ni instigos chiujn E-asociojn de nia lando proponi ghemelighojn
    kun aliaj urboj, kadre de la centjarighaj eventoj. Ni plezure atendas viajn instrukciojn pri la necesaj proceduroj. 
5. S-ro Juscelino Gama el Tanabi, San-pauxlo en brazilo: Estimata s-ano Wu Guojiang, saluton. Mi sugestas al vi kontakti la
    'Redeesperanton', kiu temas pri internacia e-interrilato. Jen la adreso: <iii@redeesperanto.org.br >.
    Certe via servo tre utilos al ili kaj inverse! Miaflanke mi ne scias kian kunlaboron mi povos oferi al vi - pri ghemeligoj -
    char mi jhus tranloghighis al urbeto, kies nuraj esperantistoj estas mi, mia edzino, kaj du el niaj tri gefiletoj. En tiu urbeto
    mia nura ago por Esperanto estis: antaux monatoj mi prelegis pri Esperanto en klubo (internacia) nomata Rotary;
    Tie la ideo pri internacia neuxtrala lingvo estis bone akceptita, tamen la viroj (jes, nur viroj partoprenas la kunsidojn)
    ankoraux ne ekstudis Esperanton. mi dauxrigos la semadon…. Ni pensu globe, ni agu loke, ni laboru kune!
6. S-ro Alcyr Guedes de Almeida el Brazilo: Estas plezuro helpi Vin. Diru kion mi devas fari.
7. S-ro Joaquim J. Mariano el Brazilo: Mi dankas vin pro sendo de la unua numero de Informilo de Ghemelaj Urboj.
    Mi disvastigos ghin inter miaj geamikoj esperantistaj.
8. S-ro Kevin BOURNE el Britio: Saluton, S-ro WU, Mi estas s-ro Kevin Bourne kaj per chi tiu letero mi anoncas, ke mia
    urbo, aux pli ekzakte la urba regiono Reigate and Banstead jam estas ghemeligita kun la germana urbo Eschweiler kaj la
    franca urbo Brunoy. Espereble chi tiu informo utilos al vi.
9. S-ino Milena Makaveeva el Razgrad en Bulgario: Saluton,s-ro Guojiang! Mi ricevis vian leteron pri la ghemelaj urboj.
    Jes,nia urbo Razgrad, precipe ni, la junaj esperantistoj, havas ghemelurbajn rilatojn kun esperantistoj de urbo Szombathely
    en Hungario. Se vi interesighas pri nia ghemelurba amikeco, mi povas skribi materialon pri tio.
10. S-ro Xiao Peiliang el Changchun en Chinio: Dankon pro via informigho. Via laborado estas lauxdinda.
    Antauxe Changchun ghemelighis kun kelkaj urboj de fremdlandoj, i.a. Sendaj(Japanio), Novsad(eks-Jugoslavio),
    Flinst(Usono), Birmingham(Britio), iu korea urbo kaj aliaj… mi eblos verki ian prezentajhon pri mia urbo. 
11. S-ro Simono PETERSEN el Danio: Dankon pri la retposto, vi diris ke se mi havis iom da kritiko vi bonvenis ghin.
     Do ech se mi ne memoras vin, mi havas iomete da kritiko. Ghi kiel kutime estas tekniko (mia esperanto ne sufichas bone
     por korekti gramatiko ktp.) ... kiam vi skribas retposhton , vi devas uzi la eksterliniajn citilojn (" ")che ambaux flanko de la
     retposhton en la teksto. Se ne, ni ne povas klaki kaj skribu respondon sur la pozicio kie trovighas la retposto.
     Pli ol ghi mi ne havas kritiko. Bonvolu dauxrigi la bonan laboron.
12.S-ro Jerome Mathieu el Francio:Saluton, Mi dankas pri via mesagho. Estontece, mi shatus ne plu ricevi tiajn mesaghojn,
     char mi jam ne suksesas chiujn legi. Antauxdankon.Mi deziras al vi plej grandan sukseson en tiu komisio, kiu plej gravas.
     Bedauxrinde, mi scias ke mi ne trovos tempon kontribui. Chion bonan !
13. S-ro Coine Charton el Francio: do mi legis vian mesagon poste mi skribos.
14. S-ro Raymond Gueguen el Francio: Dankon por viaj informoj. Bonan laboron kaj kuraghon.
15. S-ro John Murray el Irlando: Mi ricevis vian mesaghon, sed mi bedauxre raportas, ke mi ne scias multon pri via projekto.
      Mia urbeto ja estas oficiale ligita ghemele kun urbeto en Francio, kaj mi lastatempe eltrovis, ke estas delegito de UEA en
      tiu franca urbo. Do mia nuna plano estas kontakti shin kaj esplori la aferon ekde tie.
      Sed eble via projekto temas pri io alia… 
16. S-ino Maire Mullarney el Irlando:Kara samideano, mi estis dum jaroj Magistratano kaj pridiskutis ranghoj pri ghemeligo
     de mia graflando ( South dublin ). Kiam ni ghemelighis kun Kreis Segeberg (Germanio ) mi tien iris grupe, kaj multe strebis
      interesigi kaj miajn kolegojn kaj niajn gastigantojn je nia lingvo. Mi malsukcesis, kvankam en nia Konsilio neniu (krom mi)
      kapablis paroli ech unu Germanan vorton kaj nur tri aux kvar germanaj povis paroli angle. Sed, strebu ! 
17. S-ino YAZAKI Yoko el Japanio:Estimata samideano, Via plano estas vere interesa. Mi loghas en la gubernia urbo
      Fukushima (Hukusima, Hukushima), kiu ne havas ghemelitan urbon.Chi-jare okazos la Japana Esperanto-Kongreso en
      Fukushima kaj dum la preparado mia grupo povos ekhavi interrilaton kun la civito.
      Eble ni povos rekte demandi, chu ghi intencas ghemelighi kun iu urbo en eksterlando.
18. S-ro Saeed Farani el Rawalpindi en Pakistan : Kara Wu, Koran dankon por la informo pri la ghemelaj urboj.
      Mi sentos felichon se mi povus fari ion por via projekto. 
19. S-ro Andrzej Marszalkowski el Pollando: Tre bona ideo tiu pri la Ghemelaj Urboj. Verdire mi mulltfoje dum pli fruaj jaroj
      parolis kaj skribis pri tio, sed tiam la reagoj ne estis multaj. Nun estas aliakonscieco. Estas bona espero por la estonto.
20. S-ino Sonja M. Brun el Svislando:Dankon pro via mesagho kaj informilo. Mi apartenas al la Lucerna Esperanto-Societo
     (LES) en Centra Svislando. Lucerno havas plurajn ghemelurbojn kaj ankaux ni jam multe klopodis vigligi la esperantanojn
     en la koncernaj urboj. Mi antauxendonos viajn informojn al miaj gekolegoj en LES kaj certas ke ili interesighos specife pri
     la temo de la ghemeligitaj urboj. Mi informos vin pri la reago.Dume mi salutas vin plej sincere


URBA STILO KAJ TRAJTO

Urba historio
Le Havre, fama havena urbo de Francio, situas norde en Normandio. Ghia areo estas pli ol 200km2. Ghi estas alta industriga urbo kun 22dekmil homoj. Giaj chefaj industrioj estas shipo-fabrikado, mekaniko, auxto, petrolkemio ktp. La haveno okupas ekvilibran pozicion en la ekonomia vivo de Le Havre, ghi estas la dua granda haveno kaj la unua granda kontenera kaj ekster-komerca en Francio, kaj la kvina granda en Euxropo. Ghia shargh-malshargha kvanto estas 5.44 miliono tunoj jare. Ghi havas 250 marveturajn liniojn kaj tenas transportadon kun 500 havenoj en kvin kontinentoj.

Esperanto-movado
Frue en 1903 kelkaj pioniroj jam spertis unuajn esperantistajn internaciajn renkontighojn. Le Havra Esperanto-Asocio(HEA)estis fondita en 1904. Amikaj rilatoj unuighigas membrojn de la asocio. Novaj membroj alighadis al la asocio post la dekjaroj. Aktuale ili plejparte apartenas al la maturaj generacioj. La asocio konsilis al ili intereson de Esperanto kiam okazis miskompreno inter alilandanoj. Aliaj esperantistoj venis pro prezentado de Lidja Zamenhof, filino de la Kreinto de Esperanto, en Le Havre. Novaj samideanoj kontaktis la asocion pro varbado en informomedio. La membroj kunvenas regule por informi kaj praktiki. La membraro estis malkreskighanta sed ilia estonteco estos esperebla dank'al scivolemeco de personoj.(laux la leteroj de f-ino Sylvie Caron)

Ghemelitaj urboj
Le Havre estas ghemelitaj kun la urboj Southampton(Britio), Sankta Petersburgo(Rusio), Pointe-noire(Kongo), Tampa(Usono) kaj Dalian(Chinio). HEA sukcesis havigi amikan ghemelighon kun la kluboj de Southampton kaj Sankta Petersburgo, sed bedauxras nunan maloftecon de la rilatoj. Tamen pro la delegiteco en UEA, alilandanoj ofte vizitas HEA. (laux la leteroj de f-ino Sylvie Caron) 


INTER GHEMELAJ URBOJ

Chinio
Inchon(Koreio) kaj Tianjin(Chinio) estas ghemelaj urboj. Auxguste s-ro Han Zuwu kaj s-ro Song Jingquan el Tianjin vizitis Inchon laux invito de Inchon Esperanto-Asocio. Dume ili ankaux vizitis la sidejon de Korea Esperanto-Asocio kaj partoprenis en la 3-a Azia Kongreso de Esperanto.(Bulteno de Tianjin-a Esperanto-Asocio)

Francio
Tikhvin, regiono Sankta Peterburgo(Rusio)kaj Herouville Saint Clair (Eruvil San Kler) apud Caen en Normandio(Francio), ghemelis jam de 1991. La unuaj oficialuloj de Tikhvin vizitis siajn kolegojn en Herouville, en printempo 1991, sed la unua vizito de ordinaraj loghantoj okazis samjare, en novembro, dank'al esperantista familio. Trajne venis Mikaelo Bronshtejn kun siaj edzino kaj filo. En oktobro 1992, 11 membroj de nia grupo restadis dum unu semajno en Tikhvin kaj St Peterburgo dank'al la varma akcepto de la lokaj samideanoj. 4 tikhvinaj esperantistoj venis auxtomobile por partopreni la SAT-Amikaran kongreson kiun ni organizis en 1993. Aliaj renkontighoj okazis chiujare, chu en Tikhvino, chu en Herouville, ekzemple okaze de prelegvojagho de Mikaelo Bronshtejn en 1996, post la UEA kongreso en 1998 (8personoj), dum la OKSEJT en1999 (4 personoj de Herouville). En 2001, Sasha Belov partoprenis maratonon en Caen. En junio 2002 Herouville akceptis 93 tikhvinanojn okaze de rusa kultursemajno. Inter ili estis tri esperantistoj.
Tre certe, la esperantistaj intershanghoj en tiu ghemelado estas la plej multaj kaj richaj. Tiuj tre aktivaj rilatoj estas konataj kaj agnoskitaj de la urbaj instancoj, despli ke en ambaux urboj la esperantistoj ankaux tre aktivas kadre de la porghemelaj instancoj. En Tikhvin, Sasha Kandalinski estas la chefa instruanto de la franca lingvo en eksterlernejaj kluboj.
En Herouville, ni partoprenas la estraron de la asocio Amikeco kaj Solidareco kun Tikhvin. 
La urbo malavare subvencias nian klubon kaj helpis Mikaelo Bronshtejn per shoforo kaj aůtomobilo por komerce traktadi en Elzaco (je 500 km de ni) kun entrepreno (membro de TAKE).Anoncoj regule aperas pri la esperantaj kursoj en la lokaj informiloj, sed ghis nun neniam okazis oficialan instigon de la urbaj instancoj (tio okazas pri la instruo de la rusa kaj de la franca lingvoj). Ambaux esperantistaj kluboj jam intershanghis ideojn por starigi komunan kurson kaj reklamon sed ghis nun ne sufiche serioze pripensis la aferon.
Herouville ankaux ghemelighas kun la urboj Garbsen(Germanio)kaj Agnam(senegala), kie videble loghas neniu esperantisto.Nia klubo "Herouville Esperanto " ekzistas de 1984. Membras pli ol 30 personoj. Ni organizas du nivelajn kursojn, chiun mardon. Informoj pri Normandio konsulteblas che (tradukis nia klubo) :<http://www.normandy-tourism.org>(Yves NICOLAS) 

Italio
La urbo Milano estas oficiale ghemeligita kun la urboj San Pauxlo(Brazilo), Birmingham(Britio), Shanghai(Chinio), Lyon(Francio), Frankfurt/Main(Germanio), Leipzig(Germanio), Barcelono(Hispanio), Tel Aviv(Israelo), Bethlem(Palestino), Osaka(Japanio), Krakov(Pollando), Sankt Peterburg(Rusio), Dakar(Senegal) kaj Chicago(Usono).
Jam en la jaro 1994 Milana Esperanto-Klubo(MEK) enketis che chiuj urboj ghemeligitaj kun Milano kaj ricevis pozitivan respondon de franca Lyon, germanaj Frankfurt/Main kaj Leipzig, rusa St. Peterburg kaj japana Osaka. De tiam MEK sendas regule ghian du-monatan kluban bultenon kaj ricevas la ilian (malofte de Leipzig, kiu chijare silentas). Okaze de kristnaskaj kaj finjaraj tagoj, MEK sendas la bondezirojn subskribitajn ech de la skabeno pri Ghemelaj Urboj de Milana Komunumo al la ghemelaj kluboj, kaj reciproke ricevis iliajn bondezirkartojn, kutime sen oficialaj subskriboj. MEK klopodis interesigi tiun skabenon sed akiris nenion krom afablajn kaj simpatiajn vortojn. Certe, li estas preta transdoni, pere de sia kolego en tiu urbo, ghian mesaghon al la esperantistaj grupoj en la ghemelaj urboj, okaze de iu iniciato inter Milano kaj tiuj ghemelaj urboj, kaj reciproke. Sed li diris ke oni ne vidas kiel oni povas kunlabori dum alispecaj iniciatoj fare de la du urboj. Kaj alude li komprenigis ke MEK ne povus esperi partopreni en tiuj komitatoj kaj delegacioj, ankaux char poste estas antauxviditaj senpagaj vojaghoj k.t.p...Oni povas konkludi ke tiuj rilatoj estas utilaj kaj esperantisme lauxcelaj, kvankam iom post iom ili farighas rutinaj.(Ermigi Rodari kaj Gianfranco Polerani)


SERVA PLATFORMO

Auxstrio
Otmar LIEBHART <otmar.liebhart@esperanto.at>,30-jarulo, el la okcident-austria urbo Innsbruck, interesighas pri la lando Rumanio, mi volonte ekscius la ghemelajn urbojn de la urboj en Rumanio, kiu trovighas en Auxstrio aux Sudgermanio.

Italio
La Esperanto-Grupo en Fraskati, Italio, decidis organizi Esperanto-eventon kunlabore kun esperantistoj en la ghemelaj urboj.Tiuj ghemelaj urboj estas Bad Godesberg(Germanio), Kortrijk(Belgujo), Saint Cloud(Francio), Maidenhead(Britio). Kontaktu s-ron Carlo Masella <carlo.masella@tin.it>

LA REDAKTORO PAROLAS 
Mi estas kortushita, char multaj samideanoj komprenas kaj subtenas la projekton "Ghemelaj Urboj", samtempe mi estas ghoja, char pliabundas informoj pri tiu kampo, i.a sinceraj proponoj. Tio signifas, ke la projekto jam farighas temo priatenta en la Esperanto-movado, kaj farighas efika metodo disvastigi kaj praktiki nian lingvon. Mi ne povas ne pardonpeti de vi pro tio, ke mi ne povas aperigi chiun informon kaj raporton en tiu chi numero. Certe mi aperigos ilin en la sekvaj venontaj numeroj. Mi atendas viajn mesaghojn kaj esperas, ke vi dauxre diskonigos la laborplanon de la projekto kaj tiu chi ret-revueton inter viaj membroj, kaj al viaj samideanoj kaj E-organizajhoj en viaj ghemelaj urboj. Ni kunvenu per Esperanto. Ni interamikighu per ghemelaj urboj.

(la venonta numero aperos en decembro)

_______________________________________________________________________________________________


Redaktoro: Wu Guojiang / komisiito de UEA pri la projekto"Ghemelaj Urboj"
Adreso: Fushun Shiyouyichang Yanjiusuo
113008 Fushun Liaoning Chinio
Telefono/Fakso: +86-413-7100871(fakso post la 5-a sonorilo)
Retadreso:amikeco999@21cn.com

* * *