Internacia Gazeto

    Informilo de Ghemelaj Urboj

   Reta revueto de UEA pri la projekto "Ghemelaj Urboj"

   Jaro 1 N-ro. 1 (01) junio de 2002 

 

                      

 

 

Wu Guojiang

Informilo de Ghemelaj Urboj

_______________________________________________________________________________________________

EKSPRESO DE NOVAJHO

Laborplano kaj komisiito pri la projekto "Ghemelaj Urboj"

La 1-an de januaro S-ro Wu Guojiang, vic-prezidanto de LEA(Liaoning-provinca Esperanto-Asocio) rete sendis salutvortojn al nova jaro por 2002. En ili s-ro Wu menciis reagojn al Propono al Esperantistoj en Ghemelaj Urboj kaj s-ro Renato Corsetti, prezidanto de UEA interesighis pri la propono kaj informis s-ron Wu, ke UEA estis serchinta komisiiton pri Ghemelaj Urboj. S-ro Wu konsideris la postenon kaj poste la estraro de UEA dum sia januara kunsido diskutis pri la propono, ke s-ro Wu estu komisiito de UEA pri la projekto "Ghemelaj Urboj." Dum februaro s-ro Wu komisiite redaktis detalan planon kaj enketilon pri la sektoro kaj pere de s-ro Corsetti trans-sendis ilin al la estraranoj de UEA. En la 24-a de marto s-ro Corsetti oficiale sciigis s-ron Wu, ke la estraro decidis nomumi lin komisiito pri la projekto "Ghemelaj Urboj" kaj kunlaboris chefe kun s-ino Michela Lipari, estrarano pri landa agado, kaj kun s-ro Trevor Steele, ghenerala direktoro de UEA, kaj li mem restis je dispono por eventuala helpo. En la 4-a de aprilo laux deziro de s-ino Lipari s-ro Wu skribis cirkuleron pri laborplano de la projekto kaj ekde la 8-a de majo rete sendis al esperantistaro ghin kun la skiza laborplano post revizio kaj poluro de Lipari kaj Corsetti.

Laborplano
1. Klopodi kontakt(ig)i esperantistojn loghantajn en jam ghemelaj urboj, por ke ili kune proponu kunlaboron al la lokaj
    instancoj cele al intensigo de la ghemelaj intershanghoj.
2. Verki konsilaron pri kiel kontakti la urbajn auxtoritatojn, proponante servojn de la esperantistoj en starigo aux/kaj plibonigo
    de interurbaj ghemelaj rilatoj.
3. Instigi esperantistojn iniciati ghemelajn rilatojn en propra urbo.
4. Klopodi establi kontaktojn kun institucioj-naciaj kaj internaciaj-kiuj agas en tiu kampo, por intershangho de informoj kaj
    proponante kunlaboron.

Por tion realigi:
5. alvoki esperantistojn kiuj loghas en ghemeligitaj urboj, komuniki al la komisiito la koncernajn urbonomojn kaj chu ili jam
    establis kontaktojn kun la esperantistoj de tiuj urboj.
6. komuniki al la esperantistoj la adresojn de la esperantistoj loghantaj en la ghemelurboj por establi kontaktojn.

Reagoj al laborplano
1. S-ro Jawaid Eahsan el Pakistano: Kara Wu Guojiang, mi gratulas vin.
    Mi esperas, ke vi tre bone laboros por la Projekto "Ghemelaj Urboj" kiel komisiito. Nune, mi gratulas vin.
2. S-ro Takeuti Yosikazu el Japanio: Kara amiko, kun intereso mi legis vian mesaghon pri la esperantistaj kunlaboroj por la
    interurba ghemeligho. Mi tute samopinias kiel vi tiurilate, kaj fakte konstante laboris en tiu kampo jam pli ol dek jarojn.
    Eble mi havas multon por interparoli kun vi.
3. S-ro Gerlinder Westermaver el Germanio: Kara samideano Wu, mi legis vian alvokon rilate la gxemeligitaj urboj.
    Eble nia grupo sendos al vi niajn informojn.
4. S-ro Manolo Parra el Hispanio: Ricevinte vian cirkuleron, mi ghin diskonigis al pluraj hispanaj aktivuloj.
5. S-ro F.J.Braun el Germanio: Estimata samideano, Mi legis vian "Laborplanon" kaj tute konsentas pri tio.
    Estas vere grava agado. Kio koncernas min, mi estas iom seniluziita pri la ghemelaj urboj de mia urbo Buehl.
    La unua estis Villefranche sur Saone en Francio, tie ne ekzistas Esperantisto. Kaj jhus en chi tiu monato okazis la gxemeligho
    kun Vilafranca del Penedes en Hispanio. Bedauxrinde ankaux tie ne trovighas Esperantisto.
    Volonte mi estus aganta laux via Laborplano kun samideanoj en tiuj urboj, se estintus.
6. S-ino Spomenka Stimec el Kroatio: Saluton, Dum Uk en Zagrebo ni havis specialan chambron por aktivecoj de ghemelaj
    urboj dum la tuta semajno. Chi-jare grupo da zagrebaj esperantistoj vizitos IFEF-Fervojistan kongreson en la ghemela urbo
    de Zagrebo-Kroatio en Plovdiv/Bulgario. Ni informis pri tio niajn urbajn instancojn kaj petis iun dokumenton pri ghemeligho
    kiun perdis Plovdiv por ke nia delegacio alportu.
7. S-ro Etsuo Miyoshi el Japanio: Kara Estimata s-ro Wu Guojiang, mi kore dankas vian informadon. Sed mi ne havas sufiche
    da tempo pri via agado. Mia celo estas Unu Dio, Unu Mondo, Unu Interlingvo kaj chesigi bestajn eksperimentojn.
    Tiu movado okupas min tute plene. Bv kompreni tion. Se vi bezonas konkretan helpon de mi, bv ne hezitu.
8. S-ro Floreal Martorell el Francio: saluton, mi plusendas vian mesagxon al la Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo kiu zorgas
    pri chi tiuj rilatoj, Jeanne Marie Cash rekte respondos al vi, esperante ke povos efektivighi ghemeligaj rilatoj kun la ghemelita
    urbo en Cxinio kaj Tuluzo en Francio.
9. S-ro Hans Fechler el Germanio: Estimata sinjoro Wu Guojiang, antaux nelonge mi ricevis vian laborplanon rilate al la
    projekto "Ghemelaj Urboj". Mi ghojas, ke LEA iniciatis tiun chi projekton kaj ke UEA nomumis vin komisiito tiutaska.
    Mi deziras al vi, ke vi havadu plenon da energio kaj sufiche grandan aron da kunlaborpretaj geamikoj….
    Mi vere kunlaborpreta kaj amike salutas vin.
10.S-ro EGAWA Harukuni el Japanio resumis siaj agadojn en akcelo de ghemela rilato responde al la laborplano.
   Li substrektis, ke kompreneble Esperanto estas la lingvo uzebla egale kaj lauxvole ne nur inter ghemelaj urboj sed en la tuta
   mondo.

URBA STILO KAJ TRAJTO

Urba Historio
Fushun estas antikva urbo kun longa historio, kie homaro aktivis antaux 7000 jaroj laux studo de donitajhoj. Ghi trovighas en la nordorienta parto de Chinio kun densa arbaro en montaroj. Ghia geografio-koordinato estas 123o55' je orienta longitudo kaj 41o52' je norda latitudo. Ghia areo kaj forsto-kovro estas 10816 km2 kaj 64%. Ghi estis naskighloko de la nacio de Manchuro kaj Qing(Ching)-dinastio(1644-1911), lasta feuxda dinastio de Chinio. Nun ghi estas unu el grandegaj urboj kun 2.31 miliono homoj. Ghi havas kompletan industrian sistemon kun karbo, elektro, petrolkemio ,metalurigo ,mekaniko , malpeza industrio , tekstilo ktp. Charmaj naturaj pejzaghoj kaj historiaj restajhoj havigas al tiu chi urbo ghui apartajn avantaghojn en turisman richfonton. Septembron chiujare Fushun Manchuran Feston cheestas multaj personoj el kelkaj dek landoj por kulturo-intershangho, turismo kaj komercado. Ghiaj specialaj produktajhoj estas gagato, sukceno, ginsengo, kratago,drogherbo, manghfungo, arbo-rano, filiko ktp.

Esperanto-movado
Komence de la 80-aj jaroj de 20 jarcento kelkaj personoj en Fushun kontaktis Esperanton kaj en la 21-a de julio de 1984 fondighis Fushun Esperanto-Asocio(FEA). Pli ol 500 personoj cheestis diversaj E-kursoj de FEA kaj nun havas 30 membrojn kaj Esperanto-grupeton en Qingyuan-gubernio. Por facili laborojn oni invitas estron de Fushun Minindustria Kolegio(sidejo de FEA) kiel prezidanto de FEA. S-ro Wu Guojiang, s-ro Han Yi kaj s-ro Yu Zhengtong respondecas pri konkreta laboro de la asocio. 

Ghemelitaj Urboj
Fushun oficiale ghemelighis kun la urboj YUBARI kaj IWAKI en Japanio, Gladbeck en Germanio, Arad en Rumanio, Lipa en Filipino kaj Foster en Usono. Ofte okazas intervizitoj en la instancoj inter Fushun kaj siaj ghemelaj urboj, tamen al ili tre mankas al intershangho en Esperanto. Antauxe FEA havis kontakton kun esperantistojn en IWAKI kaj Gladbeck sed poste perdis la rilaton. FEA estas serchanta esperantistojn aux Esperantajn organizajhojn en la ghemelaj urboj kaj deziras krei kondichojn por nova ghemeligho inter Fushun kaj aliaj urboj per Esperanto. Kontaktu s-ron Wu pri tio.


INTER GHEMELAJ URBOJ

Geedzoj TAKEUTI, Semantoj de Espero
Probable neeble trovigihus kontakto inter esperantistoj de la ghemelaj urboj Changzhou en Chinio kaj Takatuki en Japanio sen amikeca iniciato de s-ino TAKEUTI Tomiko, la forpasinta edzino de TAKEUTI Yosikazu. Probable la rimarkindaj atingoj pri Esperanto en la urboj estus atendita tre longe sen la posta penado de s-ro TAKEUTI.
En 1986, antaux ghemeligho de ambaux urboj(1987), s-ino Tomiko informighis el ChRI(China Radio Internacia), ke Changzhou Esperanto-Asocio(CZEA) estis fondita, kaj pere de ChRI iniciate starigis kontakton kun CZEA. Tio malfermis preludon de amikeca intershangho inter CZEA kaj EST(Esperanto-Societo en Takatuki). S-ro Yosikazu estis profunde kortushita de la agado de sia edzino. Poste li dek kekalfoje vizitis Chinion por intensigi Esperantan kunlaboron inter la urboj. Grandaj rikoltoj rezultas el lia penado kaj diligenteco, ekz. oficiale ghemelighis la lernejoj Yosumi en Takatuki kaj Dongfang en Changzhou, la diplomitoj de Esperanto-kurso de Dongfang, kiun li chiam prizorgis kaj gvidis, farighis aktivaj faktoroj naskigi la saman kurson en la mezlernejo Qingtan, CZEA ricevis la titolon "La Bazo de Internacia Intershangho por Eduko kaj Kulturo" de la loka registaro. Kion indas mencii estas karaj spertoj el lia resumo pri ghemelaj urboj, ili estas (1) aktive krei modelon de kunlaboroj de esperantistoj en ghemelaj urboj kaj helpi la ghemlighon de lernejo;(2) senhezite prezenti la sukcesan rezulton al la koncernajn instancoj de la municipo;(3)senchese konvinki la magistratanojn pri la bezono de Esperanto per konkretaj laborfruktoj. Oni kredas je la punkto, kiel s-ro TAKEUTI Yosikazu elmetis, ke la kunlaboroj de Esperanto-organizajhoj de ghemelaj urboj havos chiam pli da signifo en nia estonta agado. (Wu Guojiang)

Japanio
En Julio la 50-a Kansajo-Kongreso de Esperanto okazos en la urbo Osaka, Japanio, en kiu esperantistoj el la ghemela urbo Shanghai estas invitota. En faka kunsido s-ro EGAWA Harukuni prezidos pri ghemela afero kun la alparolo "Kio estas la temo pri 'Ghemelaj Urboj' por la movado de Esperanto?". 
Nerderlando
La urbo Alkmaar havas ghemelajn rilatojn kun Bath(Britio), Darmstadt(Germanio), Troyes(Francio) kaj Jata(Hungario). En la urboj krom Bath trovighas Esperanto-grupoj, kiuj tenas bonan rilaton unu kun la alia. Dum multaj jaroj ili kune organizis renkontighojn. Subvenciate de la loka ghemelurba intershanghkomitato esperantistoj el la ghemelaj urboj estis invitita por festi la 50-jarighon de Alkmaar Sekcio de Esperanto okazinta en majo de 2001(Miny Massar).

Germanio
La urbo HILDESHEIM, en kiu s-ro Hans Fechler loghas, jam ghemelighis kun Angouleme (Francio), Weston-super-Mare (Britio), Rostovo kaj Gelendjiko(Ruslando), El Minia (Egiptio) kaj Pavia (Italio). Jam dum deko da jaroj tieaj esperantistoj havas kontaktojn kun samideanoj en Angouleme, Weston, Rostov kaj Gelendjiko. Ili ofte renkontighas partoprenante en interurbaj vizitvojaghoj organizataj de urba buroo por internaciaj rilatoj (kio prizorgas aparte la rilatojn al la ghemelaj urboj).Antaux kelkaj jaroj s-ro Fechler invitis esperantistojn el la ghemelja urboj kunlabore eldoni revuon "PONTOJ" por reciproke interligi kaj informi pri siaj vivoj en la diversaj urboj kaj intertempe jam aperis ghiaj 6 eldonoj. Krome pri ghemelaj urboj li mem redaktis germanan broshuron kaj kvarfoje okazigis foto-ekspoziciojn. Li multe kunlaboris kun la buroo de HILDESHEIM, kiu subtenis tian agadon kaj agnoskis tiun chi laboron, tial PONTOJ ghuis senpagan kopion de 100ekzempleroj en la urbodoma kopiejo kaj estis dissendita de la buroo per la propra poshtejo.


SERVA PLATFORMO

Belgio
En 2001, la jaro de la lingvo organizita de Euxropa Unighio, S-ro Michael Cwik <Michael.Cwik@cec.eu.int> ellaboris projekton "ECHANGE" koncerne du-semajnan eksperimenton en la komunikado kaj lingva kampo inter ghemelaj urboj kaj vilaghoj havantaj partnerojn en zonoj kun pli ol du aliaj lingvoj kaj respektive diferenta lingva fono. Pro okupiteco de laboro li ne havas tempon traduki la anglan ECHANGE en Esperanton kaj esperas, ke iu ghin faru.

Germanio
S-ro Bernhard Maurer<Bernhard.maurer@t-online.de> espere trovas kontaktpersonojn en la urboj Eskilstuna(Svedio), Stoke-on Trent(Britio), San Carlos(Nicaragua), Shenzhen(Chinio) kaj Richmond(Usono) ghemelitaj kun la urbo Erlange,
kie li loghas.

Pollando
Karaj esperantistojn en la germana urbo Duderstadt, vin serchas Andreo<AMarsz@wp.pl> el via ghemela urbo Kartuzy[germane Kauthaus] en Pollando.
(La venonta numero aperos en septembro)


_______________________________________________________________________________________________

Redaktoro: Wu Guojiang / komisiito de UEA pri La Projekto"Ghemelaj Urboj"
Adreso: Fushun Shiyouyichang Yanjiusuo
113008 Fushun Liaoning Chinio
Telefono/Fakso: +86-413-7100871(fakso post la 5-a sonorilo)
Retadreso: amikeco999@21cn.com

* * *