Internacia Gazeto

 Stanislaw Smigielski                                                   29.12.2005

Hejmo

                      

Kristnasko en Pollando

 



Por gepoloj la festoj de Kristnasko havas ege solenan karakteron kaj estas travivataj inter cxuj gefamilianoj.
Inter multaj tagoj de la festado de Kristnasko laux la signifo kaj la etoso la plej escepte cxarma estas la antauxkristnaska vespermangxo, nomata Wigilia (Vigilio). 

Oni solenas gxin sur pola tero ek de la 18-a jarcento. Tiutage en cxiu hejmo familianoj kune kun geinfanoj ornamas la kristnaskan arbeton, kiu memorigas ankaux la arbon el Paradizo. La kristnaska arbeto, ornamigita kaj lumigita per kandeletoj, estas por kredantaj gepoloj la simbolo de la naskogxonta Jesuo Kristo - "Lumo de la mondo". Sub la arbeton oni lauxkutime starigas trogeton, kiu al gefideluloj memorigas la naskigxon de Jesueto en Bet-Lehxemo. 

Vespere, kiam sur la cxielo ekflagras la unua steleto, cxirkaux la tablo sidigxas cxiuj gefamilianoj por la antauxkristnaska vespermangxo. Laux la pola kutimo, kiu havas sian komencon en pasintaj jarcentoj, oni lasas cxe la vigilia mangxotablo unu lokon kaj teleron pli ol estas gefamiliano por neatendita gasto, kiu povus esti plengxoje akceptita kaj invita sidigxi cxe la tablo por la gasta mangxo.
Dum multaj jadekoj de pasintaj jarcentoj, precipe post la deportadoj al Siberio de polaj ribelantaj gejunuloj / post la kontrauxcaismaj ribeloj en la jaroj 1830 kaj 1863 / oni vane atendadis cxiujare ilian revenon, sed la kutimo lasadi la liberan lokon por li au sxi restis gxis hodiaux. 

Post la mallonga lego de la historio de la Naskigxo de Jesuo Kristo kaj la komuna pregxo, cxiuj reciproke - cxiu kun cxiu la alia rompigas la oblatojn kaj bondeziras en la spirito de reciproka konkordo cxion, kio estas bondezirenda por aliaj kunuloj. Oni deziras precipe sanon, sed ankaux la cxiutagan PANON - kiel la simbolan bonon, kiun cxiuj devas dividi por ke tiu PANO kaj sekve BONO neniam manku - dum la antauiganta cxiujn vivo. 

Poste dauras la Antauxkristnaska Vespermangxo, dum kiu lau la pola kutimo, oni mangxas dekdu senviandaj mangxoj kaj precipe - fisxon, kiel la simbolon de la kristana kredo kaj gxenerale de kristanismo, sed ankau kiel la fasta mangxajxo - estas tamen ankoraux la lasta vespero de la dauxranta kvar semajnoj antauxkristnaska Advento, la tempo de atendado al la Veno al mondo de novnaskigxanta Jesuo. 
Dum cxi Vespermangxo oni kantas ankaux komune pastoralojn, tio estas la kristnaskajn kantojn, kiuj nombras en la pola lingvo pli ol 600 - kreintaj per multaj eminentaj gepoloj dum multaj jarcentoj de la pola kristanisma historio, komence de la jaro 966 - de la kristanigxo de Polujo de la unua regxo de tiama Polujo - Miesxko la Unua. 

Je la 24-a horo, do noktomeze, en cxiu pregxejo estas celebrata sankta Meso, dum kiuj partoprenantoj en tiu Ofero por Dio ankau kantadas la kristnaskajn kantojn kaj pastoralojn.
Tiujn kantojn oni kantadas gxis la 2-a de februaro, do gxis la Tago de Dipatrino-Maria, kiam finigxas en la kristana mondo la periodo de la festado de Kristnasko. 
Antaux la Kristnasko-2005 la pola esperantistino kaj kantistino Anna OSMAKOWICZ /Osmakovicx/ eldonis la diskon kun 14 polaj kristnaskaj kantoj kaj pastoraloj en la traduko en esperanton fare de Wieslaw Tomaszewski kaj Irena Lowinska. Al la CDisko estas aldonita la paperforma aro da tekstoj kune kun notoj de cxiuj kantoj. La disko estas acxetebla cxe Sinjorino ANNA interkonsolante la acxeton rete : annaosmakowicz@onet.pl 


Stanislaw Smigielski 



* * *