En Pollando Kristnasko estas tre sxatata festo kaj cxiuj homoj-religiaj kaj ne-religiaj festas gxin
gxoj-plene. Estas pluraj moroj kaj kutimoj ligitaj kun la festo, kaj unu el interesaj kutimoj estas Krakova kristnaska marioneta teatro.
Jam en mez-epoko estis populara la marioneta teatra prezentajxo pri naskigxo de malgranda
Jesuo.
La scenejo por la teatra prezentajxo estis ligna konstruajxo en la formo de pasxtista budo. Marionetoj (pupetoj) prezentis la heroojn de kristnaska evento. Inter ili estis: Jesuo, lia patrino Maria, malbona regxo Herodo, pasxtistoj,
angxeloj... Logxantoj de urbetoj kaj vilagxoj volonte spektis la kortusxan teatrajxon pri la naskigxo de Jesuo, kaj en kelkaj regionoj la marioneta teatra prezentajxo konservigxis gxis hodiauxaj tempoj!
En urbo Krakovo ekestis interesa speco de kristnaska budeto, vere unika. Artistoj-skulptistoj kvazaux deziris rekompenci al Infaneto doloron kaj suferon, kiun Gxi spertis sur la Tero. Ja, la Infaneto naskigxis en mizero kaj malricxo. Do, en Krakovo la kristnaska budeto havas formon de grandioza palaco. Palaco kun altaj turoj, fantaziaj kaskoj, muregoj kaj pordegoj kaj belaj arkitekturaj
ornamajxoj. Kaj cxi-tiuj konstruajxoj imitas la auxtentikajn konstruajxojn de malnova urbo Krakovo!
Cxiujare en Krakovo estas konkurso pri kristnaskaj budetoj, kiu estas grava kultura evento. La konkurson oni organizas en kelkaj kategorioj: por infanoj, por "profesiuloj" ktp. Kompreneble estas sensxangxaj reguloj, laux kiuj budetoj estas konstruataj.
Rigardu la fotojn de kristnaskaj budetoj! Vi povas rigardi plurajn kristnaskajn budetojn en la reta pagxo: www.krakow.zaprasza.net en la
rubriko: "szopka krakowska". Kaj vizitante la belan urbon Krakovon nepre vizitu Historian Muzeon de la Urbo Krakovo, kie vi trovos grandan aron de la artajxoj!
Jacek Lisowski, Pollando
|