|
Karaj esperantistoj,
cxi tiu rito de nov-jaraj salutoj kiel cxiuj ritoj havas siajn avantagxojn kaj
malavantagxojn. La avantagxo estas, ke gxi estas io konata kaj donanta certecon. Nenio esence nova aux revolucia povas esti en nov-jara saluto. La malavantagxo estas, ke nenio nova aux revolucia esence estas en nov-jara saluto.
Ni provu kunmeti avantagxojn kaj malavantagxojn kaj diri ion tre malnovan, kio, tamen, por kelkaj novaj esperantistoj sxajnos revolucie nova.
Kial ni estas membroj de UEA? Kial ni estas esperantistoj entute? La unua tago de la jaro estas la gxusta tago por demandi sin pri tio. La cxefa fonto, al kiu ni devas reiri, estas la Statuto de UEA, kaj ni devas legi kune la celojn, kiujn UEA (kaj ni, aligxintoj al gxi), deklaras realigindaj.
La artikolo 3-a de la Statuto marmore firme tekstas:
"La celoj de UEA estas: (a) disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto; (b) agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon; (c) plifaciligi la cxiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraux diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aux lingvo; (cx) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi cxe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.
Alivorte ni estas kune en UEA unuavice por disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto. Tio estas la unua celo, kiun la redaktintoj de la Statuto metis en la komenco, do, versxajne gxi estas la plej grava. Temas pri celo rekta kaj klara kaj desubisma, alivorte, kiu postulas konvinki cxiam pli grandan nombron da normalaj homoj lerni Esperanton kaj uzi gxin. Ne estas multo dirinda pri cxi tiu celo. Simple ni memoru, kiu estas nia vera tasko kaj ni demandu
nin, kial la labor-plano de UEA tiom insistas pri informado kaj instruado, dum multaj el ni trovas ke turismo kaj Pasporta Servo estas tre pli allogaj okupoj, por ne paroli pri verkado de poemoj je la sun-subiro.
Bonvolu atenti: mi ne estas diranta, ke oni ne verku poemojn dum la suno subiras, aux ke oni ne turismu, kiam oni povas. Mi nur estas diranta: ni ne miksu celojn kaj ne sxangxu la rang-ordon de la Statutaj celoj. Kiam mi parolas pri UEA evidente mi parolas ankaux pri ties eroj, inkluzive de la landaj asocioj kaj lokaj kluboj. La cxefa celo de la Esperanto-klubo de Palestrino (la urbo, en kiu mi vivas) ne povas esti nur konigi Palestrinon kaj ties mirindan historion kaj kulturon tra la mondo. Tiu estas la dua celo. La unua estas disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto en Palestrino mem. Se mi, membro de la Esperanto-klubo de Palestrino, ne sukcesas (aux eble ecx ne provas) konvinki la lokan lernejestron starigi kurson pri Esperanto en Palestrino, mi ne devus lamenti, ke ILEI ne sukcesas konvinki UN-on instrui Esperanton en cxiuj lernejoj de la mondo aux almenaux de EU-landoj.
Due venas la celo utiligi Esperanton por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj por faciligi la internacian komunikadon. Tio signifas, laux la Statuta jxargono, prezenti Esperanton al cxiuj internaciaj organizajxoj, UN, Unesko, Euxopa Unio, Organizajxo por Afrika Unuigxo, ktp. kaj peti ilin agnoski gxin kiel rimedon por justa internacia komunikado. Ankaux cxi tiu celo rilatas al la ekstero. Oni rajtas havi malsamajn ideojn pri la utileco de tiu agado, sed certe gxi estas agado ne nur farinda sed farenda. Mi mem havas la impreson, ke ni sukcesas fari pli malmulte ol ni devus. Ankaux cxi-rilate eble estas sintrompo. Oni pensas, ke la agado cxe Unesko estas agado farata en Parizo kaj la agado cxe la instancoj de Euxropa Unio estas agado farata en Bruselo. Tio estas vera nur gxis iu tre malgranda punkto. La cxefa agado cxe Unesko aux cxe EU estas farata lande kaj loke. Se en Kipro ne estas ecx unu esperantisto, estas tute vane alparoli la kiprajn parlamentanojn en Bruselo aux Strasburgo aux la kipran delegitaron cxe Unesko. Se la landaj asocioj en kelkaj EU-landoj okupigxas pri cxio, krom pri alparolado de siaj naciaj euxropaj parlamentanoj, nenio estas atingebla en Bruselo.
La tria kaj kvara celoj, finfine, venas al individuoj kaj al ilia felicxa rilatado trans diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aux lingvo kaj akirado de fortika sento de solidareco inter la membroj de UEA kaj al disvolvo cxe ili de kompreno kaj estimo por aliaj popoloj.
Efektive kiam temas almenaux pri la membroj de UEA, mi kredas, ke tiujn celojn ni konscie provas realigi per la konataj iloj. UEA eldonas revuo(j)n vaste legata(j)n tra la mondo, funkciigas la plej grandan libroservon, arangxas la cxiujarajn Universalajn Kongresojn, rilatas papere aux rete kun proksimume cxiuj esperantistoj tra la mondo.
La sukcesa realigo de cxi tiuj lastaj celoj, tamen, ne povas kontentigi nin, cxar ni ja devas realigi ankaux (cxu cxefe?) la unuan kaj la duan. Ni cxiam rediras al ni mem, ke la mondo nun estas pli malfacila ol gxi estis en la tempoj de Zamenhof, ke nun ni estas regataj de tutmondaj senkoraj mastroj profit-amaj, sed cxu vere estas tiel? Eble ne, eble Zamenhof kaj liaj samtempuloj nur estis pli kuragxaj ol ni, kaj kuragxis batali kontraux la caroj kaj la aliaj perfortaj regximoj de tiu tempo. Kaj kiel suficxe lauxdi la postajn generaciojn, kiuj sukcesis porti Esperanton tra kruelaj mondmilitoj en Euxropo kaj ekster Euxropo?
Eble simple ni devas sekvi ilian ekzemplon, kaj cxesi kvereli kaj disputi inter ni pri malgrandajxoj, kiuj havas neniun rilaton al niaj unua kaj dua celoj, kaj kuragxe rilati al la neesperantistoj.
Oni demandas min ofte: "Kiuj estas la nunaj defioj antaux la Esperanto-movado?"
Mi ofte respondas: "La kutimaj". Ili estas esence du.
Unuflanke ni devas konvinkigxi, ke ni ne faras ion facile fareblan, cxar ni volas plibonigi la mondon. En nia malgranda kampo, per niaj tute etaj fortoj, sed ja ni volas plibonigi la mondon, kaj tion ni povos fari nur forprenante iom da privilegioj de tiuj, kiuj nun havas ilin.
Poste ni devas konvinkigxi agi ekvilibre kaj tolereme. Ni bezonas cxiajn agadojn: desubajn [informado kaj instruado al normalaj homoj], desuprajn [informado kaj traktado kun politikistoj kaj internaciaj instancoj] kaj deflankajn [sciencaj studoj por apogi la aliajn agadojn]. Neniu havas la sxlosilon por la vero aux por la sola ebla maniero triumfigi Esperanton. Do, ni faru cxion ekvilibre. Individuo rajtas pasie interesigxi nur pri unu agad-speco, sed organizajxoj (de la loka grupo supren) ne.
Tiu ekvilibro estas postulata ankaux inter agado en Euxropo (la tradicia) kaj agado ekster Euxropo. Estas klare ke en la nuna momento multe pli da homoj volas lerni Esperanton en suda Barato ol en norda Svedujo. Ni alfrontu ekvilibre la situacion!
Do, ni estas antaux nova jaro de laboro. Ni alfrontu gxin per certeco, ke el laboro venas rezultoj. La agado en la pasintaj jaroj diras al ni tion. Se ni investis laboron en Kabulo, esperantistoj komencis aperi en Kabulo. Se ni ne investis laboron en Etiopujo, esperantistoj ne ekestis en
Etiopujo. La afero estas tiel simpla.
Al cxiuj bonan laboron kaj grandan ekvilibron en la laboro!
Renato Corsetti
|