Internacia Gazeto

 Stanialaw Smigielski                                             25.12.2005

Hejmo

                      

Novjaraj popolaj kutimoj en Japanio

 



En nuntempa Japanio ankorau konservigxas tradiciaj novjaraj kutimoj.
Antauvespere de la Nova Jaro, cxiuj restadas hejme
por atendi la noktomezon kaj ili mangxas
vermicxerlojn el fagopira faruno.
Cxirkau la noktomezo en la temploj oni fumas la
incesoj kaj sonoras la sonoriloj.

Oni kredas, ke cxagrenoj reduktigxas kun cxiu frapo de la sonoriloj kaj neniigxas, post ilia 108-a
sonfojo. Audinte la sonoradon, cxiuj svarmas en la templojn por incendi, pregxi kaj gxojmeditadi. Matene oni trinkas novjaran vinon preparitan speciale, mangxas haringan frajon, nigrajn sojfabojn
kaj malgrandajn sekigitajn fisxojn, kuiritajn en sojo kaj iom dolcxe spicitajn.
Estas kredate, ke tiuj mangxajxoj alportas felicxon kaj prosperon al familioj. 
Dum la festotagoj cxiu familio mangxas la supon kun farunajxo el glueca rizo kaj pendigas super pordoj pajlajn sxnurojn
au ringojn el pajlaj sxnuroj.

Cetere oni algluas al pordoj de logxejoj papertondajxoj de la figuroj de gruo, testudo kaj similaj
- simobolantajn longvivecon. Oni starigas antau pordoj de kompanioj au cxe vojkrucigxoj festajn arkojn el bambuo kaj
brancxoj de pino kaj umearbo. Individuoj kaj societoj - cxiuj reciprokas novjarajn bondezirkartojn.

Pli da ricevitaj novjaraj kartoj auguras felicxon por lalauvica Nova Jaro.
Oni laukutime gratulas al siaj najbaroj, parencoj kaj amikoj en la mateno de Novjara Tago.
Ecx infanoj tiel faras.   "Felicxan Novjaron" - estas la unuaj vortoj cxe cxiu renkontigxo
dum tiu la unua tago de la Nova Jaro.



 
El letero de japanino - leteramikino. 
Stanislao Smigielski /PL/

* * *