Internacia Gazeto

 F.E.I.                                             19.12.2005

Hejmo

                      

INFORMITALE 57 - Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio

Lingvoj, kulturoj kaj edukado al dauxrigebla evoluo 

 



La temo de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto en Florenco 2006 estas

  "Lingvoj, kulturoj kaj edukado al dauxrigebla evoluo". 


Pri la temo decidis la Estraro de UEA, kiu invitis kiel regxisoron de gxia traktado en la UK la cxilian komitatanon de UEA Jose Antonio Vergara. 

La traktadon de la temo partoprenos la eminenta lingvopolitika fakulo François Grin, profesoro pri ekonomiko en la Universitato de Gxenevo, kiu festparolos en la kongresa inauxguro. 

La temregxisoro s-ro Vergara, <jovergaola@surnet.cl>, volonte akceptas proponojn pri aliaj kontribuoj kaj ideojn pri la temtraktado.

Cxiuj estas petataj kunlabori kaj kundiskuti pri la temo jam antaux la UK.

Por komenca informigxo UEA rekomendas "Raporton pri Homara Evoluo" de la
Evoluprogramo de Unuigxintaj Nacioj, kiu estas trovebla en pluraj lingvoj cxe:

http://hdr.undp.org/reports/global/2004/

Oni komencis ankaux esperantigi la raporton. Parto de la traduko jam estas legebla cxe:   www.tejo.org/uea/traduko_el_HDR_2004

Gazetaraj komunikoj de UEA


* * *