|
Otilia JENDRZEJCZAK /jendjxejcxak/ , la pola cxempionino en nagxado, estis vunditega en vojakcidento, kiu okazis sabate, la 1-an de oktobro 2005 cxe la urbo Czerwinsk
/cxervinsk/ en Pollando. Dum la akcidento morte pereis 19-jara frato de la sportistino - Sximono.
Tiel mallonge informis tiuj post la akcidento cxiuj iloj de informado en Pollando.
La akcidento okazis je la 17:30 en la lopgxloko Maczyn /moncxin/ en la distrikto de
Plonsk, sur la landa vojo n-ro 62. Lau atestantoj de tiu okazintajxo, la nagxistino stiris la auxtomobilon Cherokee 3,7 Limited de la autofirmao
Chrysler.
Antauxiginte du autojn, sxi stiris al la maldekstra flanko de la vojo, pli poste al vojrando, gxis kiam la auxto enfalis en foson kaj haltigxis sur
arbo. La vidajxo de la tute neniigita auxtomobilo estis makabra. - Tio estis la miraklo, ke la cxempionino travivis - ne dubis atestantoj.
- Otilia travivis kaj enkusxis en la loka malsanulejo por jam post du tagoj veni al polikliniko en Varsovio, kie akompanadas sxin sxiaj gepatroj kaj la kuracisto de la nacia teamo de polaj genagxistoj - Roberto
Smigielski.
- Al Otilia malrapide alvenadas la konscio pri tio, kio okazis. Sxajnas, ke sxi estas la forta personeco. Tio, ke sxi estas la kredanta je Dio persono kaj ke estadas apud sxi la proksimuloj, certe helpas al sxi, - diras
Smigielski.
Li aldonas, ke Otilia ne memoras la akcidenton kaj nur parte memoras tion, kio okazadis pli poste, inter alie kiam sxi petis, por ke eltiri sxin el la disrompigita auxto. Smigielski diris, ke la rehabilito de Otilia povos dauxradi ecx kelkajn monatojn, tamen la trauxmoj, kiujn ekhavis la fama nagxistinio ne devus influi je sxia fizika lerteco.
La sxosilojn por la auxtomobilo Jeep Cherokee 3,7 Limited Otilia Jedrzejczak ricevis en decembro 2004, do tuj antau Kristnasko-Festoj, de la manoj de Erwin Kempa, en la ejo de auxtorizita vendisto de Chrysler-auxtoj kaj Jeep-Inter Car en la urbo Zabrze /zabjxe/, en Pollando.
De tiu tago Otilia povis uzadi tiun auxtomobilon enkadre de la programo: "Plej bonaj apogas plej bonajn", tamen sxi ne estis gxia
proprietulo. Antau kvar jaroj je tiuj auxtomobiloj estis ekipitaj cxempionoj de Pollando en ski-saltoj kun la cxempiono Adamo
Mauysz /mauysx/
Vojakcidentoj okazadas en cxiuj landoj kaj en cxiuj mondpartoj sportaj gecxempionoj stiradas auxtomobilojn. Cxu la olimpia cxampionino en nagxado - la plej rapida virino en akvujoj - devis tamen stiradi la trofortan auxtomobilon, kiu, same kiel cxiuj masxinoj, ne cxiam servas
al homoj plej bone? - demandadas komence de oktobro multaj geadmirantoj de OTILIA en Pollando.
Stanislao Smigielski
|