Internacia Gazeto

 Stanislaw Smigielski                                           12.12.2005

Hejmo

                      

Juda anekdoto el cara Ruslando 

 

 
Enkonduko: 

Dum parto de la 19-jarcento oni ne permesis al judoj eklogxi en Peterburgo, cxefurbo de Rusio.
Laux la legxo la posedantoj de gastejoj devis informi al la Cara polico, dum ne pli ol 12 horoj,
pri cxiu nova alveninta judo.
Pro tio judoj kaptitaj de la polico kutimis diri, ke ili trovigxas en la urbo dum malpli ol 12 horoj.

Noktomeze alvenis policanoj al unu de la peterburgaj gastejoj kaj kaptis tie kelkajn judajn komercistojn, kiuj ne havis oficialajn logxpermesilojn.

Dum la gestejestro flustre diskutis kun la cxefpolicano pri la alteco de la sxmirmono, sidis la polica oficisto kaj verkis la protokolon.
Li demandis la unuan judan gaston: 
"Kiam vi venis al la urbo?"                  Respondis la homo: "Antaux 6 horoj". 
"Kaj vi?", li demandis la duan judon.     Respondis li: "Antau` 4 horoj". 
La tria demandito respondis:   "Antau` 2 horoj".
La kvara: "Antau` unu horo". 

Ridetis la oficisto kaj diris: "Judacxoj, cxiunokte mi auxdas la samajn respondojn de viaj samgentanoj.  Jam tedis al mi ili.   Cxu neniu el vi havas alispecan respondon?" 

Respondis la kvina judo: "Sinjoro oficisto, mi ankorau` tute ne alvenis..."

* * *