|
En kiu lando naskigxis Pinokjo, la infano el ligno sed kun koro de infano, kiu gxojigas
cxiuagxajn infanojn tra la mondo?
En Italujo, komprenble.
Kaj kie en Italujo? Apud la loko de la cxi-jara Internacia Infana Kongreseto,
kiu okazas en Prato, 20 kilometrojn de
Florenco, kie okazas la plenkreskula kongreso,
alivorte la Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en Florenco de la 29-a de
julio gxis la 5-a de auxgusto 2006-a.
La IIK okazas en aparta gastejo por skoltoj, vagantoj, ktp, en parko en Prato,
kaj oni antauxvidas ekskursojn al la apuda Kolodi (Collodi), la naskigx-vilagxo de
la
auxtoro de Pinokjo, kie estas amuz-parko por
infanoj.
Petu informojn cxe <uk2006.informoj@esperanto.it>, aux rekte cxe la
cxeforganizanto de la IIK:
Leonardo Pampaloni, <pampal@freemail.it>.
__________________________________________________________
Pliaj informoj pri la UK cxe:
www.ukflorenco2006.it au
<uk2006.informoj@esperanto.it>.
Fotoj pri la urbo Firenze estas facile elsxuteblaj cxe :
http://www.comune.fi.it/servizi_pubblici/turismo/firenzeimmagini.htm
Bonvolu mencii la fonton : "Assessorato al Turismo di Firenze"
|