Internacia Gazeto

 Stanislaw Smigielski                                           03.12.2005

Hejmo

                      

Jaime Sabines en Esperanto 

 



Jaime Sabines
 
Jaime Sabines naskigxis en Chiapas, Meksiko, 1925, kaj mortis en Meksikurbo en 1999. Kontraux­e al la gxenerala kutimo en nia lando, li apartenis al neniu grupo, generacio aux­ kliko.
Lia poezio karakterizigxas per iu cxiutaga lingvajxo, facile rekonebla de cxiuj, sed ankaux­ per ordinaraj temoj, proksimaj al la cxiutaga sperto de la homo: amo, sekso, morto, la etaj gxojoj de la vivo. Kvankam skeptika, lia verko ne malhavas esperon; la homo mem enhavas cxion necesan kaj bezonas nek diojn nek cxielojn.

VI TENAS MIN ENMANE 



Jaime Sabines


VI TENAS MIN ENMANE
kaj legas min kiel libron.
Vi scias kion mi ne konas,
diras kion mi ecx al mi ne diras.
En vi mi pli lernas min ol en mi mem.
Vi estas kvazaux­ miraklo cxiujn horojn,
kvazaux­ doloro sen loko.
Se vi ne estus virino, vi estus mia amiko.
Kelkfoje mi emas paroli al vi pri l' virinoj
kiujn viaflanke mi cxasas.
Vi estas kvazaux­ pardono
kaj mi, kiel via filo.
Kiom bonaj viaj okuloj kiam vi estas kun mi!
Kiom fora vi farigxas kaj kiom foresta
kiam mi je l' soleco vin oferas!
Dolcxa kiel via nomo, kiel figo,
vi atendas min en via amo, gxis mia alven'.
Vi estas kiel mia domo,
estas kiel mia morto, amatin'.


* * *