|
Octavio Paz naskigxis en Meksikurbo en 1914. Li komencis verki en 1931 kaj lia unua libro estis Luna silvestre (Sovagxa luno, 1931). Li organizis kaj redaktoris plurajn kulturajn revuojn (Barandal, Taller), kaj en 1945 komencis sian diplomatan karieron, kiun li forlasis en 1968, kiel protesto pro la masakro de
Tlaltelolko.
En 1950 li publikigis El laberinto de la soledad (La labirinto de la soleco), eseo en kiu
li esploras la esencon de la meksikaneco. En 1990 Octavio Paz ricevis la Nobelpremion de literaturo.
Ne nur mondkonata poeto, sed ankaux elstara eseisto, Octavio Paz forpasis la 19an de aprilo, 1998, post longa kancera malsano.
Lia heredajxo, tamen, estas vasta: cxirkaux 15 dikaj volumoj kiuj kovras la sennombrajn aspektojn de lia intelekta agado: literaturo, historio, politika kritiko kaj, super
cxio, poezio. Li ja mem diris ke li deziris esti rigardata, antaux cxio, kiel poeto.
Omagxe al nia forpasinta Nobel-premiito, ni prezentas fragmenton de Sunsxtono (1957), longa poemo kie ni trovas, eble plej klare, la surrealisman influon kiun havis Octavio Paz lauxlonge de sia
kariero.
Octavio Paz - Sunsxtono
mi iras tra via korpo, kvazau tra l'mondo,
via ventro estas sunumita placo,
viaj mamoj, du pregejoj kie celebras
sango siajn paralelajn misterojn,
miaj rigardoj kovras vin kvazau hedero,
estas vi urbo siegata de l' maro,
murego dividata de la lumo
en du duonojn persik-kolorajn,
pejzago de salo, rokoj kaj birdoj
sub la lego de la absorbata tagmezo,
vestita per la kolor' de miaj deziroj
kiel miaj pensoj vi marsas nuda,
mi iras tra viaj okuloj kvazau lau l' akvo,
tigroj trinkas songon en tiaj okuloj,
kolibro bruligas en tiaj flamoj,
mi iras tra via frunto kvazau tra l' luno,
kvazau nubo tra viaj pensoj,
lau via ventro kvazau lau viaj songoj,
via maiza jupo serpentumas kaj kantas,
via jupo el kristal', jupo el akvo,
viaj lipoj, via hararo, viaj rigardoj,
ciujn noktojn vi pluvas, la tutan tagon
vi malfermas mian bruston per viaj akvaj fingroj,
fermas miajn okulojn per via bus' el akvo,
sur miajn ostojn vi pluvas, en mian bruston
sinkigas radikojn likva arbo,
mi iras lau via tali' kvazau lau rivero,
mi iras tra via korpo kvazau tra arbaro.
kvazau pado en la monto
kiu abrupte finigas en abismo,
mi iras lau viaj pensoj akrigitaj
kaj ce l' elirejo de via frunto
mia ombro, rulfalinta, dispecigas,
mi reprenas miajn fragmentojn unu post l' alia
kaj daurigas senkorpe, mi sercas blinde,
|