Internacia Gazeto

 Olga Glendova                                            23.11.2005

Hejmo

                      

Troja kasteleto 

 



Václav Vojtěch, grafo el Sternberg de jaro 1679 decidis konstrui somer-restadejon Troja.
Li estis iniciata por gajno de nobla titolo pere de tiu cxi konstruajxo kaj tio ankaux plenumis al li.
Troja kastelo apartenas inter niaj la plej signifaj specimenoj de kastela baroka arkitekturo el 
17-a jarcento en Cxehxio.

Por konstruajxo kaj dekorado invitis grafo Sternberg eminentajn euxropajn artistojn.
La konstruajxon projektis Giovanni Domenico Orsi de kiu baldaux anstatauxis Jean Baptiste Mathey,
kiu ankaux sxangxis la originan koncepton sur tre regula dispozico kun cxefa salo centre.
Cxefa salono estis unuigita kun gxardeno pere de monumenta gxardena sxtuparo por kies skulpta dekorado estis en jaro 1685 invititaj Jiří /George/ kaj Pavel Hermann el Dresden, Germanio.
Cxirkaux jaro 1705 kompletigis verkon Jan Brokof. 

La sxtuparo estas ornamita pere de plastikajxoj antikaj dioj kaj diinoj kiuj montras ilian batalon kun Titanoj laux historia mito. De tie ankaux nomo Troja kiu poste disvastigxis tutloke /en tuta kvartalo.
La plafono kaj muroj de la cxefa salono kovras freskoj kun motivo Aphotheosa venko super Turkoj cxe Vieno pere de kiu tiel oni solenis Habsburkoj. La freskoj pentris nederlandaj pentristoj Abraham kaj Izak Godin.

Aliaj cxambroj dekoradis itala pentristo Francisco Marchetti kun sia filo Giovanni pere de freskoj kaj motivoj de antika mitologio kaj pere de solenajxo de konstruistoj de kastelo.
En la kastelo estas 4000 metroj kvadrataj de pentrajxoj el kio estas 1400 metroj kvadrataj en cxefa salono: Cxefa salono ankaux servas por koncertoj.
En troja kastelo estas ankaux galerio de cxefurbo Prago.

Tiuloke estas ekspozicio de plejsignifaj cxehxaj pentristoj de la 19-a jarcento.
La plej multe da verkoj estas de nia konata pentristo Václav Brožík kaj oni povas cxi tie vidi
ankaux generacio de estigxo de nia Nacia Teatro kiel ekzemple Mikláš Aleš kaj Vojtěch Hynais.

La pentrista arto estas kompletigita ankaux pere de plastikajxa arto.

* * *