|
Se esperanto estus kreita de meksikano, gxi certe entenus la vorton "gringo" por nomi
usonanon. Tiel, ni dirus Gringujo anstataux Usono; eble iuj dirus Gringio aux ecx Gringlando. Eble iuj povus kontesti la etimologian valoron de la vorto "gringo" sed neniu povus nei ke gxi devenus de tre meksika termino aplikata (kelkaj pensas ke ofende) al la usonanoj.
Se esperanto estus naskigxinta en Meksiko, nia lingvo certe havus la vorton "pulko" por nomi trinkajxon ege tipan en Meksiko.
Sed tiu trinkajxo, laux PIV, estas nomata "pulkvo". Kial
pulkvo? De kie venas tiu stranga vo post la
ko?
Gxi certe estas efekto de la sama penso kiu metis vojn post la goj de Nikaragvo, Gvatemalo, Urugvajo, Paragvajo kaj aliaj nomoj hispanamerikaj. Tial la hispana "pulque" farigxas esperante pulkvo, cxar certe gxia iniciatinto neniam trinkis la eliksiron de la meksikaj
dioj. (Cetere, en la sama PIV, oni trovas la vorton "pulko" difinitan kiel agavovino.)
Se esperanto estus elpensita de meksikano, la vorto "torto" ne havus la signifon de plata kaj rondforma kuko, sed tiu de pano kun viando aux alia
kuirajxo enmetita, cxar fakte "torta" havas tiun senson en Meksiko. Ankaux la vorto "tako" ne estus la substantivo de taki, kiu, laux PIV, signifas gxiri, sed vorto signifanta volvitan tortiljon kun viando aux alia kuirajxo enmetita, kiel gxia meksika kolego
"taco".
Se meksikano estus inventinta esperanton, "amato" ne estus participo de "ami" sed kruda papero farita de la meksikaj indigxenoj el la
sxelo de la samnoma arbo (Ficus petiolaris); "magejo" ne estus loko kie vivas la magoj, sed speco de agavo, kiun hodiaux ni devas nomi "mageo";
"petato" ne estus participo de peti, sed plektajxo el palmo uzata kiel
tapisxo; "tuno" ne estus mezurunuo valoranta mil kilogramojn, sed la frukto de la
nopalo; "maja" ne estus la adjektivo de la monato majo, sed la nomo de granda familio de indigxenaj popoloj; kaj "molo" signifus densan sauxcon faritan el diversaj kapsikoj kaj
cxokolado.
Sed esperanto ne estis inventita de meksikano, kaj hodiaux ni devas diri, respektive, tunao, majaa kaj moleo.
Jes, esperanto ne estis kreita de meksikano. Kaj kiam ni deziris nomi niajn aferojn kaj ajxojn tre kutimajn, ni trovis ke la vortoj plej konvenaj estis jam okupitaj de aliaj sencoj kaj ke nia cirkonstanco estis baptita laux kriterioj por ni
fremdaj.
Tiun situacion ni sxuldas kompreneble al la neglekto traduki esperanten niajn
realajxojn, prezenti esperante nian vidpunkton, kaj alkutimigi esperantistojn el aliaj landoj nomi niajn aferojn
|