Internacia Gazeto

 Stanislaw Smigielski                                         15.11.2005

Hejmo

                      

Al la pola pino 

 




Al la pola pino 

Cxe aromaj orangxarboj en viteja sino, 
Hejma mia naivulo - zakopana pino 
Disigita de amata familia gento - 
Staras vi, mizera orfo, en gxardeno fremda. 
L' arbo estas gasto kara por okuloj ,iaj, 
Cxar de sorto ni ricevis verdikton similan. 
Ankaux min cxi tien portis dista pilgrimado, 
Kaj en fremda tero pasas mia travivado... 
Kial tute ne efikas flegado kaj zorgoj, 
Kaj vi jam ne povas kreski, lasas viv vivfortoj? 
Frue havas vi la sunon kaj printempajn rosojn, 
Sed klinigxas viaj brancxoj, paligxas pinglbrosoj! 
Kaj vi velkas, afliktita, sur ebeno fora! 
Arb' fidela, 
Vi suferas pro ekzilcxagreno, 
Venos tagoj auxtunaj kun pluvo kaj vento, 
Fato donos al vi morton en fremdlando trovi, 
Arbo mia - 
Cxu mi estos felicxa pli ol vi?... 


Papo Johano Pauxlo la Dua     oktobro 1995 

 
Pino estis alportita kaj oferdonacita al Papo de montaranoj el la urbo Zakopane / nunjara urbo de Internacia Junulara Kongreso de TEJO / el Pollando kaj ekplantita en Gxardenoj de Vatikano, kie gxi mortsekigxis. 

* * *