Internacia Gazeto

 Stanislaw Smigielski                                            06.11.2005

Hejmo

                      

Helpi al infanoj en Burundio

 

 

Dum auxgusto en la jaro 2005 mi estis en Burundio en Afriko, kaj instruis Esperanton.
Mi estis ankau en urbo Rumonge. Tie vivas cx. 30.000 infanoj. Almenau 20 % da ili havas malsanon
sur la kapo en hararo.  Diagnozo: Tinea capitis. 

Tio estas videbla cxar aperas blankaj rondetoj diversgrandaj aux nur 2-3 grandegaj au multaj etaj. La loka kuracisto scias pri tio, sed li diris ke la urbo ne havas fondajxon de kie oni povus financi la kuracadon. Li diris ke ni devas uzi medikamenton, kiun la infanoj devas trinki.
La medikamento nomigxas GRISEOFULVIN TABL, bp 250 MG AUX 500 MG.
La medikamento estas el Hindujo firmao Cipla, sed haveblas en Rumonge. La pli fortajn trinkas la plenkreskuloj, tiu de 250 mg. estas por infanoj (sed eblas duonigi la tablojdojn).
Por du infanoj estas cx. 5 euroj la kosto. 

Ni donis la medikamenton al niaj infanoj, kiuj venadis al kurso kaj jam post 10 tagoj ni konstatis, ke ege plibonigxis la malsano. Sed ili devas trinki pli longe dum 4-6 semajnoj. Ankau la harojn oni devas tondi kaj lavi la kapon cxiutage dum kuracado. Dum mia restado tie estis oficiale registrita la unua E-Asocio, kiuj ankaux deziras fari helprojekton por sanigo de la infanoj en Rumonge. 

Pro tio ili petas vian helpon, per sendado de mono al la UEA-konto de la asocio (aneb-d); 
Adreso : ASSOCIATION NATIONALE D' ESPERANTO AU BURUNDI 
B.P. 170 RUMONGE 
BURUNDI 

Samtempe mi ankau petas ke vi gratulu per bela bildkarto el via urbo la fondigxon de tiu Asocio. 
Se la agado sukcesos la nova Asocio ekhavos grandan auxtoritaton cxar ili montras ke la E-istoj interesigxas pri la komunaj urbaj problemoj. 
Mi persone gharantias ke la mono estos utiligita al la celo cxar mi konas persone cxiujn estraranojn en tiu Asocio. 

Tereza Kapista    <terezesp@EUnet.yu


 
fonto: "Ret-Info"   http://www.eventoj.hu 

* * *