|
Dio kreis la azenon, kaj diris al gxi: "Vi estos azeno; vi laboros senlace de suno al suno; vi portos
pakajxojn sur la lumbo; vi mangxos pasxtajxon; vi ne estos sagxa, kaj vivos 30
jarojn". La azeno respondis: "Mi estos azeno, sed vivi 30 jarojn estas tro. Donu al mi nur 10
jarojn". Dio donis al gxi 10 jarojn da vivo.
Dio kreis la hundon kaj diris al gxi: "Vi gardos la homajn domojn kaj vi estos la plej bona amiko de la homo. Vi
mangxos ostojn; vi vivos 20 jarojn; vi estos hundo". La hundo respondis: "Sinjoro, vivi 20 jarojn estas tro; donu al mi apenaux 10
jarojn". Dio donis al la hundo 10 jarojn.
Dio kreis la simion kaj diris al gxi: "Vi saltos de arbo al arbo farante
pajacajxojn; vi estos amuzema kaj vivos 20 jarojn. Vi estos simio". La simio respondis: "Sinjoro, vivi 20 jarojn estas tro. Donu al mi nur 10
jarojn" Dio donis 10 jarojn al la simio.
Dio kreis la viron kaj diris al li: "Vi estos viro, ununura racia
estajxo sur la tero; vi uzos vian sagxecon por superregi la bestojn kaj la naturon. Vi superregos la mondon kaj vivos 30 jarojn". La viro respondis: "Efektive, mi estos viro, sed vivi 30 jarojn estas tro mallonga tempo. Sinjoro, donu al mi la 20 jarojn pri kiuj rezignis la azeno, plie, la 10 jarojn kiujn ne volis la hundo kaj ankaux la 10 jarojn kiuj trois al la
simio". Tion Dio faris.
Konsekvence, la viro vivas 30 jarojn kiel viro, poste li
edzigxas kaj vivas 20 jarojn kiel azeno laborante kaj portante pezajn ajxojn sur la
sxultroj. Poste li emeritigxas kaj vivas 10 jarojn kiel hundo, gardante la domojn. Fine li
maljunigxas kaj vivas 10 jarojn kiel simio, saltante de fil-domo al fil-domo, kaj farante
komikajxojn por amuzigi la genepojn.
elhispanigita de Ligia Barragán
|