Internacia Gazeto

  Olga Glendova                                          26.10.2005

Hejmo

                      

La kupeo por fumantoj

 

 

Skoto, kiu tre sxatis fumi, eniris kupeon por fumantoj. 
Eleganta sinjorino, portanta hundeton surbrake, eniris la saman kupeon. 
"Cxi tiu kupeo estas por fumantoj", diris la skoto gxentile, sed, neatendante
liajn vortojn, la sinjorino eksidis.
Jxus la vagonaro ekmovigxis, kiam sxi ekvidis, ke sxia kunvojagxanto fumas pipon. 
"Ne fumu cxi tie!" sxi ekkriis. "mi ne permesas tion!" 
La skoto kontrauxdiris: "kiam vi do eniris cxi tiun kupeon? mi eniris gxin por trankvile fumi mian pipon, kaj vi devos toleri tion". 
Cxi tiu respondo kauxzis tian koleron al la sinjorino, ke sxi eltiris la pipon el la busxo de la skoto kaj forjxetis gxin tra la fenestro. 
La skoto, ne dirante unu vorton, trankvile levigxis, prenis la hundeton cxe la nuko kaj eljxetis gxin laux la sama vojo. 
"Cxi tiu kupeo ne estas por hundoj,) li diris. 
Nun la kolero de la sinjorino atingis la plej altan gradon. 

Sxi nomis lin senkora malbonulo, minacis lin per sia pluvombrelo kaj tuj, kiam la vagonaro haltis en la venonta stacio, sxi alvokis la konduktoron. 
La konduktoro ne sciante, kiel trankviligi la sinjorinon, diris al la skoto: 
"Vi faris ion vere malagrablan al la sinjorino, cxar sxi estas tiom kolera." 
"tute ne," respondis la skoto kun sia kutima trankvilo, "mi diris al sxi, ke tiu kupeo estas por fumantoj, ne por hundoj. Se la sinjorino volas havi sian hundon cxe si, sxi akompanu gxin en la kupeon por hundoj."

Sendube la disputo estus dauxrinta ankoraux kelkan tempon, sed subite venis galope sur la peronon la hundo  kun la pipo en sia busxo. 
Per tio restarigxis la paco!

 


 El cxehxa esperantista gazeto Auxroro


* * *