Internacia Gazeto

  Stanislaw Smigielski                                          22.10.2005

Hejmo

                      

Arkones


Poznan situas mezvoje inter Warszawa kaj Berlin, cxe la rivero Warta - kaj kun sia pli ol 1000-jara historio estas unu el la plej malnovaj urboj de Pollando. En Poznan oni konstruis la unuan katedralon en Pollando. Cxi tie trovigxas la tomboj de la unuaj historiaj regantoj de Pollando: princo Mieszko la Unua, regxo Boleslaw Chrobry, regxo Mieszko la Dua.

Poznan - kvina laux grandeco urbo de Pollando (preskaux 600 mil logxantoj) estas grava centro: financa , industria, komerca, priserva kaj kultura.
En la urbo trovigxas 21 altlernejoj, en kiuj studas pli ol 120 mil studentoj ( 23,29 % de la logxantaro). Oni konas gxin enmonde pro la Internacia Poznana Foiro kaj organizata ekde 1925-a jaro Internacia Violona Konkurso je la nomo de Henryk Wieniawski, Internacia Teatra Festivalo MALTA kaj multaj aliaj festivaloj kaj arangxoj.

Poznan estas ankaux la urbo kun pluraj belegaj pregxejoj, monumentoj kaj 15 muzeaj centroj - interalie la valorega kolekto de muzikinstrumentoj el la tuta mondo. En la koro de la malnova urbo trovigas belega renesanca urbodomo - verko de la arkitekto Johano Baptisto Quadro el Lugano. En la urbo multas parkoj - interalie vizitendas: pitoreska botanika gxardeno, palmejo (subvitra kolekto de tropikaj plantoj) kaj du zoologiaj gxardenoj.

Arkonesejo: La Konfrontoj jam la nauxan fojon okazos en la Baza Lernejo n-ro 83 kaj Gimnazio "Lejery", PL 61-659 Poznan str. Brandstaettera 1 . 

La programeroj komencigxos vendrede posttagmeze. La akceptejo ekfunkcios en la lernejo de 1500 horo. Bonvolu ne veni pli frue, cxar tiam dauxras lecionoj kaj ni ne rajtas gxeni instruadon. Surloke de 17,00 horo funkcios malgranda bufedo, kie vi povos acxeti trinkajxojn, rapidajn mangxajxojn ktp. Se vi veturas auxte vi devas atingi la straton Winogrady, kiu situas proksime de la sxoseo E-30 Berlin - Warszawa. Strato Winogrady cxirkauxas la parkon "Cytadela".
De la strato Winogrady enveturu preskaux paralelan straton Za cytadela, kiu similas al parka promenejo. Gxi gvidos vin al la strato Brandstaettera. Antaux la arangxo en la retpagxaro aperos mapo de arkoneseja cxirkauxajxo. 

La Arkonesejo atingeblas trame:
De la fervoja stacidomo POZNAN GLÓWNY kaj de la busstacidomo PKS POZNAN veturas la tramo n-ro 10 - la direkto POLABSKA
De la centro de la urbo veturas la tramo n-ro 3 - la direkto WILCZAK, (eltramigxu cxe la haltejo PASIEKA aux KMIECA) kaj la tramo n-ro 4 - la direkto POLABSKA.
El la tramoj n-roj 4 kaj 10 foriru cxe la haltejo MURAWA.

La tramoj trafikas de la 5,00 gxis la 22,30 horoj. Por atingi la Arkonesejon uzu t.n. "duonhoran" trafikbileton, validan por tramoj kaj busoj. La biletoj acxeteblas en kioskoj. Vojagxemuloj en la fervoja stacidomo povas acxeti diurnan aux semajnan biletojn, kiuj konsiderinde malaltigas kostojn.

Aligxilojn sendu al : Pawel JANOWCZYK;
                          ul. Zawady 2 / 7; 
                          PL 61-002 POZNAN; 
                          tel.. +48 (61) 875-58-79; tel. +48 (602) 283-242 
                          janowczykpawel@poczta.onet.pl

Organiza Komitato: Zbigniew Galor, Pawel Janowczyk, Tobiasz Kazmierski, Aleksander Korjenkov, Zuzanna Kornicka, Ilona Koutny, Mateusz Leonski, Wieslaw Liebner, Andrzej Sochacki

Patrona kaj Kunorganiza Komitato: Leszek Dobrowolski, Witold Dobrowolski, Oksana Golowina-Janowczyk, Zbigniew Kornicki, Lidia Ligeza, Beata Machowska-Kaczmarek, Elzbieta Malik, Halina Oleszek, Barbara Pietrzak, Krzysztof Usakiewicz, Lu Wunsch-Rolshoven.

Sub auxspicioj de: Pola Esperanto-Junularo kaj kunlabore kun Esperanta Klubo E-SENCO en Poznan, Interlinvistikaj Studoj en Adam Mickiewicz Uniwersitato en Poznan, Lernejo "Lejery" en Poznan kaj Filio de Pola Esperanto-Asocio en Poznan.
Amaskomunikila patroneco de Esperanto Redakcio de Radio Polonia kaj de pollingva socikultura gazeto "Pabliszer - czasopismo humanistów"


PARTOPRENKONDICxOJ KAJ KOTIZOJ:
I. Kotizoj:
   1. Kotiztabelo: Aligperiodo ARKONES-kotizo
                                A (en euroj)     B (en euroj)      C (en zlotoj)
       gxis 01.02.2005            8                 16                    27
       gxis 01.07.2005           10                20                    36
       poste kaj surloke         12                 24                    42
       Decidas la tago de la enpago.

       Kategorio A: afrikaj landoj (escepte de Sudafriko), Albanio, Bulgario, Cxehxio, Hungario,
         eks-Jugoslavio, latinamerikaj kaj aziaj landoj (escepte de Israelo, Japanio, kaj Sudkorea
         Respubliko), Rumanio, Slovakio, eks-Sovetunio.
      Kategorio B: cxiuj ceteraj landoj.
      Kategorio C: Pollando

   2.  Pagu al la konto: 
       "TAGO" PPHU Pawel Janowczyk,
       PKO Bank Polski S. A., I Oddzial w Poznaniu;
       Plac Wolnosci 3, 60-914 Poznan
       n-ro 88 1020 4027 0000 1102 0037 2441; (kun la indiko: ARKONES).
   3. Anoj de netranspagipovaj landoj sendas la aligxilon: 
      a) kaj pagas surloke laux la dato de la sendo de la aligxilo,
      b) aux partoprenas laux principoj de la persona intersxangxo kun la organizantoj.

II. Membroj de Pola Esperanto-Asocio filio en Poznan pagas 20 zlotojn

III. Partoprenantoj de la sesio de la Interlingvistikaj Studoj de Adam Mickiewicz Universitato
     (kategorioj A, B kaj C) pagas 5 eurojn 

IV. Kotizrabatoj:
     1. Personoj malpli ol 25-jaraj en la momento de la aligxo gxuas dekprocentan rabaton.
     2. Plenrajtaj membroj de PEJ partoprenas cxijare senpage (post pruvo de sia rajto).
     3. Programkontribuantoj gxuos kvindekprocentan rabaton.
     4. La rabatoj ne koncernas prezojn de tranoktejoj, hoteloj ktp.
     5. La rabatoj ne sumigxas. Validas la plej alta.

V. La aligxo estas transdonebla al alia persono, se vi skribe konfirmas tion.
    Ni algxustigas la kotizon, kiu ne povas malaltigxi.

VI. Cxiukaze surloke vi devas pagi aux pruvi, ke vi pagis antauxe. 
    Tio ne koncernas specialajn gastojn kaj venintojn laux la punkto I.3.b/.

VII. Via aligxo estos traktata post ricevo de via aligxilo.
      Avertu, se vi ne volas, ke viaj datumoj aperu en la adresaro de XXI ARKONES.

VIII. La kotizo rajtigas al partopreno en la programo kaj ricevo de ARKONES-materialoj

IX. Logxeblecoj (prezoj estas nur orientigaj):

1. La organizantoj povas rezervi lokon en proksima hoteleto.
   Unu lito por unu diurno : 
   - en unupersona cxambro (duxsoj kaj necesejoj ekstere) kostas 16,50/14,00 euxrojn (70/60 zl)
   - en dupersona  cxambro (duxsoj kaj necesejoj ekstere) 13,00 euxrojn (55 zl) 
   - en dupersona  cxambro (propra necesejo kaj duso) 17,50 euxrojn (75 zl).

   Por rezervi la lokon en hoteleto sciigu la organizantojn antaux la 20-a de septembro 2005.
   Alikaze la lokoj povas esti nedisponeblaj. Decidas la vicordo de mendoj.
   Aliaj proksimaj hoteloj estas signife pli multekostaj.

2. Koncerne malmultekostan - 3,50 euxroj (14 zl) por diurno - logxeblecon por junularo
   (en amaslogxejo kun propraj matraco kaj dormosako) kontaktigxu kun la organizantoj.


www.arkones.republika.pl

* * *