|
De decembro 1988 gxis majo de 1992 mi vojagxis en Israelo, Turkujo, Pakistano, Barato, Nepalo, Malajzio, Singapuro, Tajlando, Vjetnamujo, Tajvano, Cxinujo, Japanujo, Papuo Nova Gvineo kaj Auxstralio, por diskonigi tie Esperanton kaj la movadon.
Mi tie prelegis, organizis kursojn, instruis la lingvon kaj pri la movado, instigis kaj helpis fondi Esperantajn asociojn, publikigis per la lokaj amaskomunikiloj ktp.
Parton de tiu laboro, precipe en la unua jaro, konsistigis dokumentado per amatora
videokamerao. Tiuj filmoj kusxis (senutile) dum pli ol 10 jaroj. Nur en 1993 mi komencis prilabori ilin, por eldoni sur CD aux
DVD. La kvalito estas ne perfekta, precipe pro tio, ke dum tiom longa tempo la videobendoj nur
kusxis. Tamen, mi opinias, pli bone publikigi kaj diskonigi ilin tiaj, anstataux lasi la historiajn dokumentojn malaperi.
Se vi partoprenis en iu el la filmitaj aragxnoj, estas granda sxanco, ke vi trovis vin en la koncerna filmo. Se jes, vi povas peti min, sendi al vi la tutan (ne tonditan) parton de la filmo, en kiu vi aperas. Statistike nur triono de la filmita materialo aperas en la filmo.
Cxiuj filmoj estas en formato MPG1, PAL.
La spaco de la interreta servilo, kiun mi uzas, ne permesis meti tie cxiujn filmon.
Se vi volas, ke mi kopiu iujn ajn el la filmoj el mia doma komputilo rekte al vi, donu al mi la datenojn de via FTP. Rapido do mia elira konekto estas 256 kb/s (adsl). Krome, ni povas ligi niajn komputilojn per "Skype" por ke mi sendu al vi la filmajn dosierojn.
Se vi preferas ricevi cxiujn filmojn sur unu DVD, mi povas sendi al vi. La disko kostas 5 euxrojn + sendokoston. La DVD enhavas 14 filmojn (sube listigitajn), kiuj dauxras sume 6 horojn.
Filmoj en Esperanto pri la movado en Aziaj landoj:
1. "Esplorvojagxo tra Azio" (pri la Esperanta movado en 11 Aziaj landoj), 1988-1990 parto I.
2. "Esplorvojagxo tra Azio" (pri la Esperanta movado en 11 Aziaj landoj), 1988-1990 parto II.
3. "Esperanto en Azio", 1990 - 1992.
Turismaj filmoj en Esperanto (lokoj filmitaj inter 1989 kaj 1991):
1. "Malajzio, Kualalumpo".
2. "Nepalo, Katmanduo".
3. "Singapuro".
4. "Tajlando, Bankoko".
5. "Tajvano, Tajpejo".
Aliaj filmoj en Esperanto:
1. "Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio", jaro 1990.
2. "Kedzierzyn-Kozle" (Polujo), jaro 1993.
3. "Amikeca Renkontigxo" en Kedzierzyn-Kozle, 1993.
4. "47a Internacia Junulara Kongreso, Karskogo, Svedujo".
5. "75a Universala Kongreso de Esperanto", Havano, Kubo.
6. "76a Universala Kongreso de Esperanto", Bergeno, Norvegujo".
--------------------------------------
Miaj aliaj interretaj pagxaroj estas listigitaj en: http://troche.info.
Joachim M Werdin
* * *
|