|
Kion signifas politiko?
Malgranda knabo demandas sian patron: „Pacxjo, kion propre signifas politiko?"
La patro opiniis: „Nu, tio estas tute simpla. Fakte estas same kiel en nia
familio. Mi alportas la monon hejmen, do mi estas la kapitalismo. Via patrino administras la monon,
sxi estas do la registaro. Via avo atentas, ke cxi tie cxio estas sur bona vojo, do li estas la
sindikato. Nia servistino prezentas la laboristan klason.
Ni cxiuj zorgas nur pri via bonfarto, do vi estas la popolo. Kaj via malgranda frato, kiu
ankoraux estas cxirkaux- volvata per vindotuko, estas la estonteco."
La knabo estas iom konfuzita kaj petas, ke li trankvile povu dormi pri tio unu
nokton. Meze de la nokto li vekigxas, cxar lia malgranda frato malpurigis la vindotukon kaj kusxas kriante en sia liteto.
Li pasxetas en la dormocxambron de la gepatroj, sed lia patrino dormas profunde kaj firme. Li decidas iri al la servistino por konsulti sxin. Sed tie li trovas sian patron plezurigxantan per la servistino. Lia avo observas ambaux tra la fenestro. Cxiuj estas tiel okupitaj, ke neniu rimarkas la malgrandan knabon. Do li iras denove en la liton nenion
trafinte.
La sekvan tagon lia patro demandas lin, cxu li nun komprenis, kion signifas politiko kaj cxu li povas propravorte
rerakonti.
La knabo diras: „Jes, estas fakte tiel: Dum la registaro dormas, la kapitalismo misuzas la laboristan klason.
La sindikato rigardas senage. Cxiuj ignoras la popolon, kaj la estonteco estas plena de merdo.
Esperantigis Karl Liebermann
* * *
|