Internacia Gazeto

  Stanislaw Smigielski                              13.10.2005

Hejmo

                      

Finfine! Lidia en la retpago de Jad-Vasxem

 



Karaj geamikoj (israelaj kaj alilandaj), 
Antau` preskau` unu jaro turnis sin al mi nederlanda samideano.
Li proponis ke mi agu por ke oni enigu la nomon kaj detalojn de Lidia Zamenhof en la tre faman retpagxon de Jad Vasxem, apud la jam aperintaj 3 milionoj da nomoj de judaj viktimoj de la Holokausto. 


(Lidia estis la plej fama kaj plej aktiva sur la kampo de Esperanto el cxiuj gefiloj de L. L. Zamenhof) 
Li skribis, ke li provis mem fari tion, sed el Jerusalemo oni respondis al li, ke oni bezonas iun, kiu konis la viktimon persone kaj kiu povos esti iusenca "atestanto". 
Mi tuj turnis min al la tel-aviva sinjorino Ewa Toren (ne e-istino), kiu siatempe rakontis al la israela esperantistaro dum Landa Kunveno, ke sxi logxis apud Lidia en la Varsovia Getto kaj ke sxi vidis sxin antau` la envagonigo al la koncentrejo Treblinka. 

Mi do iris al sxi, ni plenigis la oficialan Atesto-Pagxon de Jad Vasxem, sxi subskribis kaj mi sendis gxin
al Jad Vasxem, Jerusalemo. 
Hodiau` mi trovis ke ili finfine instalis gxin. Jen la loko: 
http://www.yadvashem.org/wps/portal/!ut/p/ 

Vi povas trovi tie ankau` la skanitan Atesto-Pagxon. (oni devas musklaki por pligrandigi gxin) 
Bv. viziti ankau` la jenan lokon: 
http://www.yadvashem.org/wps/portal/IY_HON_Welcome 
Kaj la cxefan "portalon": 
http://www.yadvashem.org/ 

Bv. sciigi al cxiuj interesatoj pri la aperigo de la nomo kaj detaloj de Lidia . 
Mi sendis la raporton ankau` al Roman D., la amiko de la nepo de LLZ, d-ro Zaleski-Zamenhof,
logxanta en Parizo. 
Mi opinias ke ni devas agi por eternigi en tiu cxi mondkonata retejo ankau` la aliajn familianojn de LLZ, viktimoj de la Holokau`sto (gefiloj Adamo kaj Sofia, fratino Ida). 
Amike salutas,     

Josef Shemer


* * *