Internacia Gazeto

  Marcelo Augusto de Lira Mota                              12.10.2005

Hejmo

                      

Diskonigi Esperanton estas Misio de la "Esperantoj"

 




Antaux ol priskribi la temon de cxi tiu teksto mi devas unue min prezenti.

Mi nomigxas Marcelo Auxgusto (esperanta nomo) kaj estas 18-jara brazilano, universitata studanto pri Geologio kaj 3-jara esperantisto. Mia naskigxurbo estas Recife, tamen mi logxas kun mia tuta familio en Olinda (sep kilometroj al Recife). Filoj el brazilanoj, mi neniam (gxis la estanta dato) vojagxis al iu ajn lando. Krom tio, ekde mia infaneco mi interesigxis pri la lingva lernado.
Je mia sepa vivjaro, mi komencis lerni la anglan lingvon en la baza lernejo kaj kelkaj jaroj poste interesigxis ankaux pri la japana, kiun mi jugxis kurioza. Dum la meznivela lernejo mi lernis ankaux la hispanan, nuntempe devigata en Brazilo (almenaux por meznivellernejoj). Entute mi estis limigita al tiuj naciaj lingvoj. Tiam mi pensis "Kial oni ne kreis ian lingvon pli facila ol tiuj tre malsimplaj?".

Sed mi konis Esperanton ekde mia infaneco. Kial do mi ne gxin lernis?
Simpla estas la respondo: certe ne estis la momento. Mi sxategas frazon tre interesa, kiun mi legis en cxemizo de samidea amiko: "Cxio estas siatempe". Post koni la Internacian Lingvon mi tute sangxis mian pensmanieron rilate al la mondo kaj siaj problemoj.  Ecx mia lingva lernado plifaciligxis. Nuntempe mi trovas neniun lingvon nelerneblan. Mi kutimas pensi, ke "cxiu lingvo havas sian unikajxon".

Laux mi, Esperanto ne estas simple lingvo, sed Misio. Tial la cxi-teksta titolo. Esperanto oferis al mi nekalkuleblajn eblajxojn. Ne nur kompreni la nuntempan mondan situacion kaj plifaciligi mian lingvan lernadon, sed koni diversajn homojn el malsamaj landoj. Mi ne memlimigis koni ulojn en mia lando. Nun mi havas geamikojn en cxiu parto de la mondo. Ni intersxangxas konojn pli bone ol tiuj, kiujn oferas la interreto aux iu ajn libro.

Mia kono en kaj rilate al Esperanto ankoraux estas tro etaj, sed jam estas multe pli grandaj ol tiuj de cxiuj aliaj lingvoj, kiujn mi jam lernis (provis lerni). Jaroj de lacaj lernadoj ne estis suficxaj por kompreni tiom da lingvoj, sed tri jaroj jam estis suficxa tempo por kompreni iom de Esperanto kaj koni samideanojn el diversaj landoj, sen pliaj penoj.

Mi opinias, ke se cxiu samideano instruus Esperanton al iu ankoraux nesamideano dum nur unu jaro, certe la lingvo kreita de Zamenhof estus vere Internacia antaux ol dudek jaroj. Imagu: nuntempe oni supozas, ke estas minimume unu miliono da esperantistoj en la tuta mondo. Se tiu nombro duobligxus, estus du milionoj. Iom post iom, tiu nombro igxus dekoj da milionoj, centoj da milionoj kaj finfine la tuta homaro.

Certe tio sxajnas revo, sed kio igxis VERO sen antaux igxi REVO? Tiel kiel ni hodiaux, Zamenhof estis konita kvazaux "Revemulo". Esperantoj, sekvu la ekzemplon de nia sekvinda Doktoro Esperanto! Antauxjugxoj estis, estas kaj estos bariloj, sed Defio ne estas Defio sen tiaj aferoj, cxu ne?
Mi ne volas esti spertulo pri lingvoj aux ecx pri Esperanto. 
Mi ecx ne havas du dekoj da vivjaroj! Kial do pensi pri igxi gravulo kaj alvoki la samideanoj?
Tamen, restas al cxiuj ni diskonigi tion, kion ni trovas bonajxon por la Etoso, Monda Etoso.


* * *