|
Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 212 (2005-08-24), enhavis la konkludan dokumenton de la Kvara Nitobe-Simpozio, okazinta en Vilno
de 30 julio gxis 1 auxgusto 2005. La cxi-suba komuniko pri la Simpozio precipe tauxgas por aperigo en nacilingvaj gazetoj.
LA ESTONTECO DE EUxROPAJ LINGVOJ ESTAS MINACATA, DIRAS FAKULOJ
La 25-nacia Euxropa Unio devas agi decide, se gxi deziras garantii la estontan vivipovon de siaj 21 oficialaj lingvoj, laux internacia renkontigxo de ekspertoj en Vilno, Litovio.
La averton oni publikigis la 22-an de auxgusto 2005 nome de la pli ol sepdek partoprenintoj en la Kvara Nitobe-Simpozio, inter ili universitatanoj,
politikistoj, registaraj funkciuloj, kaj lingvaj aktivuloj.
"Oni multe maltrankviligxas pri la estonteco de la pli malgrandaj naciaj lingvoj, inkluzive la plimulton de la lingvoj de la novaj sxtatoj-membroj de EU", diris d-ro Humphrey Tonkin, profesoro pri humanecaj studoj en la Universitato de Hartford, Usono, kaj unu el la kunvokintoj de la simpozio.
"Multaj decidoj estas nun farataj cele al fortigo de euxropa unueco, sed sen konsidero de iliaj lingvaj implicoj", aldonis d-ro Tonkin.
Inter la partoprenantoj en la simpozio, kiu okazis en la litova parlamentejo de 30 julio gxis 1 auxgusto, estis parlamentanoj el Latvio,
Litovio, Pollando, Slovakio kaj Slovenio. Ili cxiuj konsentis, ke iliaj naciaj lingvoj riskas diversmaniere flankensxovigxi ene de EU.
"Estis pli ol 500 eraroj en la latva traduko de la Konstitucia Traktato", notis la latva ministro pri edukado kaj kulturo, d-rino Ina
Druviete. "Kiel entute havi sencoplenan politikan debaton en tiaj kondicxoj?"
D-ro François Grin, profesoro pri ekonomiko en la Universitato de Gxenevo, liveris pritakson de la ekonomiaj avantagxoj al Britio de la vasta uzo de la angla kontraste al pli largxa lingvomikso en Euxropa Unio.
"Ecx laux plej sobra kalkulo, tiuj transpagoj al Britio sumas je pli ol 10 miliardoj da euxroj jare",
diris d-ro Grin. "Pli aktiva multlingva politiko kostus similan sumon sed distribuus la kostojn kaj avantagxojn multe pli egale."
La Simpozio auxdis ankaux pledantojn por pli granda rolo por la internacia planlingvo Esperanto ene de EU.
"Gxi estas la sola solvo samtempe justa kaj efika", pretendis d-ro Sean O'Riain, irlanda diplomato, kiu aktuale prezidas Euxropan Esperanto-Union.
La konkluda dokumento de la Simpozio, redaktita de unu el la organizantoj de la Simpozio, d-ro Mark Fettes, profesoro pri edukado en Universitato Simon Fraser, Kanado, alvokas la sxtatojn-membrojn de EU al kunlaboro pri evoluigo de komuna lingva kadro, kiu ekvilibrigu, unuflanke, protekton kaj pozitivan
agnoskon de lingva diverseco, kaj, aliflanke, la bezonon de efika, altkvalita komunikado inter cxiuj civitanoj
de EU.
La Simpozion organizis Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvo-Problemoj, en kunlaboro kun la Universitato de Vilno kaj la Litova Akademio de Sciencoj, kun subteno de Esperantic Studies Foundation.
Pliaj informoj trovigxas en la retpagxaro de la Simpozio: http://www.esperantic.org/nitobe2005.htm.
fonto: "Ret-Info" http://www.eventoj.hu
--------------------------------------------------------------------
Retposxta novajxservo kun selektitaj E-novajxoj: RET-INFO
-- Senpaga en 2005! --
Aligxoj kaj malaligxoj cxe: http://www.eventoj.hu
--------------------------------------------------------------------
* * *
|