Internacia Gazeto

  Stanislaw Smigielski                                    05.10.2005

Hejmo

                      

Ago-tago

 

 

BONAN AGO-TAGON POR PLI BONA MONDO PERE DE ESPERANTO, SABATE, LA 1-AN DE OKTOBRO !

Karaj esperantistoj, 
vi certe ne bezonas mian memorigon por informi pri Espernato okaze de la Ago-Tago, sed mi c'iam volonte memorigas vin pri c'i tiu tago, c'ar mi mem kun la grupanoj de mia eta loka grupo c'iam partoprenas c'i tiun komunan feston de la parolantoj de Esperanto.

La Ago-tago estas de longa tempo la tradicia tago, en kiu lokaj grupoj kaj landaj asocioj tra la mondo arangxas informajn eventojn celantajn la kuncivitanojn kaj lauxeble la gazetaron kaj la ceterajn inform-rimedojn. 

Mi volas doni al vi nur unu ideon uzeblan dum la cxi-jara Ago-Tago: Esperanto estas ilo por konservi la kulturan diversecon en la mondo. Pri la graveco de la pluteno de kultura diverseco konsentis c'iuj landoj en la mondo, kiuj aprobis la dokumenton de Unesko pri tio.

Pri tiu sama temo ankau' la c'i-jara G'enerala Konferenco de Unesko okupig'as, c'ar tamen kelkaj homoj, instancoj, landoj volas antau'enigi la malan principon: kulturo kaj lingvoj ankau' estas varo, kaj oni traktu ilin kiel varojn.  Esperanto, c'iukaze, ne celas preni la lokon de lokaj kaj naciaj lingvoj, sed gxi helpas por teni ilin vivantaj kaj bonfartaj. 

Do, kaj se vi vivas kiel mi en malgranda urbo au' vilag'o kaj havas la bonan s'ancon senpere renkonti verajn vivantajn, kaj se vi vivas en urbegoj kaj cxefe antaux via ekrano en la reta mondo, vi povas multege kontribui al la Ago-Tago per disinformado pri Esperanto kaj pri la ideo de lingva kaj kultura diverseco pere de tiu mirinda komunikilo, kiu estas la reto. Ne gravas la medio, en kiu vi vivas, c'iu medio estas grava por Esperanto. 

Bonan Ago-Tagon al c'iuj, kaj c'efe al tiuj, kies ago-tagoj c'iujare estas 365 (366 en la  superjaroj).

Amike 


Renato Corsetti 
Universala Esperanto-Asocio 




* * *