|
KLINIKO DE MIZERIKORDO
Breloketoj kun sankta Faustina, balonetoj kun la portreto de Papo, kopiajxoj de la bildo "Jesuo, mi fidas al Vi" en origitaj framoj. Foiraj Lagiewniki
(lagievniki)? Jes, sed sub tiu sxajnbrilo kasxigxas io, kion ne vualos vendobudoj kaj komercistoj de miraklajxoj. Pruvo? Pilgrimantoj - jen centoj da miloj.
Ankaux el tiaj ekzotikaj lokoj kiel Filipinoj, Auxstralio aux Japanujo.
La dekkvinpersona grupo el Japanio sian vojagxon al Krakovo planis jam de unu
jaro. Armigitaj en fotiloj kaj ciferaj kameraoj venis al Lagiewniki nur por ekvidi tiun lokon propraokule, cxar pri la sanktejo ili sciis cxion. Kaj ili ekvidis. Gejapanoj aperis dum dimancxo de la tria de aprilo kune kun cent mil da gepilgrimantoj en la baziliko de
Lagiewniki. Ili tamen ne fortiris fotilojn kaj kameraojn. Oni ne decis. Unu tago pli frue mortis Papo Johano
Pauxlo la Dua. Li forpasis en la antauxtago de la festo de Dia Mizerikordo. Jxus al Dia Mizerikordo la Papo konfidis la mondon
antaux tri jaroj jxus en Lagiewniki. Ekzemplon vi prenu el Cuba
En la krakova episkopejo gxis hxodiaux oni rakontadas anekdoton pri tio, kiel kubanoj plirapidigis laborojn ligitajn kun konstruado de nova baziliko en Lagiewniki. Versxajne la krakova kardinalo Francisko Macharski, post la vizito de Papo en Kubo, ricevis telefonon el Vatikano: "Jen en Cuba ili havas la bildon "Jesuo, mi fidas al VI" kaj en Krakovo
ankoraux ne ekzistas la baziliko de Dia Mizerikordo. Kaj vere la baziliko mankis cxiam pli serioze.
Pregxejeto, kiu gxis nun servis po fratinoj el la kongregacio de Fratinoj de Patrino de Dia Mizerikordo jam ne suficxadis por ke akceptadi amasojn da pilgrimantoj ekfascinitaj per Faustina kaj de sxia vizio.
Tiun vizion subigxis ankaux Johxano Pauxlo II. Ankoraux dum la II monda milito. Dum la pilgrimo en la jaro 2002 Li rememorigis, ke Li eniradis al la
monahxeja kapeleto por mallonga pregxo dumvoje al Solvay-laborejo. Al Lagiewniki, kiel Li mem konstatis, venadis en malfacilaj momentoj unue sacerdoto
Wojtyla, pli poste episkopo Wojtyla kaj fine kardinalo Wojtyla. Por tia Papo estis tre grava, por ke
Lagiewniki estigxu la monfama centro de la kulto de Dia Mizerikordo. Pro tio unue Li beatigis kaj en la jaro 2000 kanonizis Fratinon Faustyna.
Hodiaux la sanktejon kreas la nova baziliko, en kiu enigxas 5 mil da pilgrimantoj.
24-hordauxra adorado de Plejsankta sakramento, tutdiurna konfeso, ankaux por alilandanoj. Tiuj cetere volas
ankaux havi la propran partoprenon en plukonstruo de Lagiewniki - unu el subteraj kapelojn ekfondis hungaroj / kapelo nomigxas Communio Sanctorum /,
lauxvican volas ekfinanci la episkoparo de Italio.
Junulino de "Taglibreto"
Tiu simpla knabino estis la mistika animo, kiun elektis Kreinto por plenumado de difinita misio: la diosvastigado de la kulto de mizerikordo.
Jxus surbaze de sxia vizio oni pentris la faman bildon "Jesuo, mi fidas al Vi",
kun radioj elirantaj el la koro de Kristo. Nenio tamen
antauxdiradis, ke Helenjo Kowalska naskigxinta la 25-an de januaro de la jaro 1905 en vilagxo
Glogowiec, apud la urbo lodzo, preskaux analfabetino / sxi finis apenaux tri klasojn / estigxos la mistikulino.
Kvankam biografiistoj rememoras, ke la grandskale impresis sur 9-jaran knabineton la unua sankta komunio, tamen malfacile estas diri pri la fortaj bazoj de religia scio. Por Faustyna / tian nomon sxi alprenis post la eniro al
monahxejo / la manko de edukigxo tamen ne malhelpis. Suficxis sxia religia fervoroego, por ke priskribadi renkontojn kun Kristo - dignaj de doktoroj de Eklezio.
Mirakloj ordinaraj
Josefo Kawalec memoras la sanktejon Lagiewniki ankoraux de antaux kvindek
jaroj. Mi havas domon apude de la sanktejo.
Ankoraux antaux dek jaroj tiaj amasoj cxi tie ne videblis. Kaj nun bonvolu, japanoj, filipinanoj, usonanoj. Iam ecx estis iu grupo en turbanoj sur kapoj. Mi ne scias de kie ili venis, sed ili aspektis eksterordinare inter polaj gepilgrimantoj - li respondas.
Je la demando, kio allogas tiajn amasojn al
Lagiewniki, li respondas: "Mirakloj"
Martina el Slovakujo de tri jaroj venadas al la Sanktejo de Lagiewniki en la dimancxo de Dia Mizerikordo / la unua dimancxo post Pasko /. Sxia historio porunuj mirakla, por aliaj
lauxkutima, tio estas rakonto pri tio, kian fonton oni povas tiradi el Lagiewniki. Martina estas
36-jaragxa.Antaux kvin jaroj cxe sxia edzo oni ekdiagnozis multoblan sklerozon. - Li falis en deprimon kaj ne volis prenadi medikamentojn.
Li cxesis rimarki min kaj infanojn. Mi estis jam laca kauxze de lia malsano. Panjo konvinkigis min je laveno al
Lagiewniki. Sxia paroko organizis pilgrimon dum la dimancxo de Dia Mizerikordo. Tio devis esti vakanca vojagxo. Jam cxi tie surloke mi komencis pregxi. Tio ne estis fervora pregxo. Pli gxuste tia vetado: Se la edzo resanigxos, mi tien revenados, - sxi rakontas. Kun la edzo de Martina estas iam pli bone iam pli malbone. La malsano progresas. - Mi ekkomprenis tamen, ke la miraklo ne devis esti resanigxo de la edzo, sed mia forto, por ke plu batali por lia sano. Kaj tiel estigxis. Pro tio cxiujare mi revenas al
LLagiewniki - diras Martina.
Terapio de mizerikordo
Du tagoj antaux la morto Papo Johano Pauxlo la Dua skribas la telegramon al la krakova metropolito kardinalo Francisko Macharski: "Proksimigxas Dimancxo de Dia Mizerikordo. Lige kun tio mi deziras transdoni miajn korajn salutojn al cxiuj, kiuj arigxadas en la krakova sanktejo
Lagiewniki, por adori Dion por Lia pardonanta mizerikordo. Mi deziras denove konfidi al tiu Mizerikordo la Eklezion kaj la Mondon, cxiujn homojn sur la tuta tergloobo, kaj
ankaux min mem en mia malfacileco. Mi gxojas, ke tiudimancxe komencos en la Sanktejo la eterna adorado de Plejsankta Sakramento. Nenio tiel, kiel la eukaristia estado de
la Sinjoro, ne estigas la verkon de Mizerikordo, kia plenumigxis tra Kruco kaj Rezurekto. Tiu estado estu por cxiuj gepilgrimantoj la fonto de povo kaj espero. Cxiujn adorantojn de Dia Mizerikordo el la koro mi benas: En la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito.
Johano Pauxlo II.
Tiujn vortojn ekauxdis dum la festo de Dia Mizerikordo pli ol 150 mil dagepilgrimantoj. Kvankam en funebro ili iradis el la baziliko animlevitaj. Pastro Janusxo Wieczorek, kiu al
Lagiewniki venis kun la grupo de varsoviaj pilgrimantoj, diras: Papo donis al ni eksplicitan signon, kie oni devas sercxi
konsolon. Dia Mizerikordo tio estas tia terapio por la unutempa mondo. Ke gxi fruktadas, tio videbla
laux tio, kio okazas post Lia reveno al Patro.
Pastro Wieczorek pravas. Gejunuloj gardostarantaj sub la papa fenestro cxe la strato Franciskana 3 / Franciszkańska/ en Krakovo kunportis la diafanajxon kun la surskribo: "Jezu, ufam Tobie" /Jesuo, mi fidas al Vi/. Demanditaj pri tio, kiuj ili estas, ili respondas: - Ni estas spektantoj de Dia Mizerikordo.
La sanktejo en la krakova logxkvartalo Lagiewniki
La Baziliko de Dia Mizerikordo havas du nivelojn. Sur la supra nivelo situigxas la pregxejo / pli ol 2 mil da kvadratmetroj, 2 mil da sidlokoj kaj
cxirkaux 2,5 mil lokoj por starantoj/ kajla kapelo por sencxesa adorado. La malsupra nivelo dediocxita estas por renkontoj kaj pregxoj de la grupoj de diversaj ligvoj. La bazilikon kaj gxian enejon ekprojektis prof. Vitoldo Cęckiewicz. - Mi volis plenumi la deziron de
Johano Pauxlo II, por ke Łagiewniki estigxu la monda centro de la kulto de Dia Mizerikordo. En cxefaltarejo trovigxas la sxtona altaro, tabernaklo en la globformo / kun la diametro
cxirkaux 1 m / kaj la bildo: "Jesuo, mi fidas al Vi", la fidela kopiajxo de tiu, kiun oni pentris
laux la vizio de sankta Faustyna - diras la projektinto.
* * *
|