Internacia Gazeto

  Stanislaw Smigielski                                    25.09.2005

Hejmo

                      

Rusio negocas en Svislanda urbo

 

 

Rusio negocas en Svislanda urbo   ( Niaj uloj en Davos)

 

- Komprenu, de la evoluintaj landoj ni bezonas ne helpon, sed partnerecon. Mi ekspliku kiel gxi funkcias.

Vi donas al ni monon - kaj ni egalrajte partoprenas. Tio estas, ni esprimas nian vidpunkton pri niaj problemoj. Gxuste kiel en tiu cxi restoracio: ni invitis vin - vi pagas.
Sed ni ne lasas vin sen atento kaj niaj konsultoj. Cxi-kampe niaj scioj kaj sperto estas valoregaj,
cxar ni ja logxas tie.   Gxuste tiel montrigxas la malfermiteco de nia ekonomiko nun. 
Jes, hodiaux­ ni regalas vin je via mono kaj per ankaux­ via mangxajxo.  Sed vi ricevas de ni ion pli valoran - la analizon de la hodiauxa situacio kaj, se tiel diri, ecx la prognozon.

Kaj plue: ni preferas tiatipan helpon, kiu poste kaux­zas la sekvan helpon. 
Do, temas fakte pri apogo, kiun vi povus fari por ni - kaj pro tio evidente necesos konkurenci kun aliaj landoj. Mi substrekas ankoraux­foje, en tio montrigxas la malfermiteco de nia ekonomiko, kaj dirante ecx pli klare - gxia esenco.

Alvorte, tiuj unuaj kotizoj, kiujn ni ricevas de vi por la rajto fari al ni helpon, estas nenio kompare al la mono kaj la konkurenco por tiu cxi rajto helpi al ni, kiu disvolvigxos post 3-4 jaroj. Ja ni povas preni de vi cxion, kaj la eblecoj niaj estas nelimigitaj! Ni prenos de vi kinofilmojn, televid-programojn kaj tele-ludojn, replikojn "Restu kun ni", sxelkojn de telejxurnalistoj, kaj aldone ni prenos de vi monon por realigi cxion tion. Kaj tio estas nur la komenco.

Sed pro la rajto helpi al ni vi devos batali, plejparte kontraux­ nin mem cxe la komenco.
Nia mentality... (vi vidas - cxi-vorton ni ankaux­ pruntis de vi) , do nia mens... pensotradicio permesas al ni uzi vian helpon nur kondicxe ke vi akceptas niajn malbenojn je via adreso kun danko!

Ni akuzas vin pri komploto, rifuzas vizojn, donas neniujn rajtojn kaj lasas kontraux­stari kuglojn de la krimuloj - por atingi la bilancon de interesoj kaj ekvilibrigi vian helpon! 
Cxu vi sekvas min?     Gxuste tio ci estos la stimulo, kiu pusxos vin al nia merkato. 

Kaj la merkato nia estas vastega - nia vera fiero!   Ecx ne eblas imagi, kio por ni ne estas bezonata hodiaux. Ajna najlo, rompitaj brikoj, krom-produktoj de via paper-mangx-industrio.
Mi ne misparolis, mangxajxo, eble el papero. Kaj cxio tio kun la priservo, rezervaj detaloj kaj garantioj. 
Cxi tio koncernas la grandajn urbojn. Rilate al la provinco... Tie oni gxojos ecx se vi simple vojagxos al ili iam auxtune.  En ajna veturilo. Tio estos neforgesebla por vi kaj ili ambaux. Tial alveturigu monon, masxinojn, mangxajxojn.

Repage de via flanko ni postulas nur jenon: akcepti nin en la Konsilion de la Evoluintaj Landoj, en la Parizan Klubon kaj en la Pac-prizorgan Procezon. Kaj konsiderante kiom da eblecoj ni disponigas al vi, ni rajtas postuli, ke NATO dum gxia kresko ne proksimigxu al niaj limoj. Alivorte, ke gxi kresku malkreskante.

Cxi tie mi jam tusxas la militan doktrinon... Certe, vi devas ebligi ke ni minacu vin, kaj eble ecx ke ni unuaj faru nuklean atakon - se dank'al via helpo ni sukcesos en nia restaux­rado atingi tian-cxi nivelon, je kio ni rajtas esperi ankaux­. 

Tamen la proponata de ni bilanco de la reciprokaj interesoj estos atingita nur tiam, se vi ne pervorte sed envere investos monon en nian milit-strategian komplekson tiel, ke ni povu unuaj fari nuklean atakon. Nepre subitan - tio estas nia nepra kondicxo.  Tamen kun via antaux­pago.


Elrusigita de Alex Gofen

www.EsperantoUniverse.com   ( Malfermita esperanta projekto ) 

* * *