Internacia Gazeto

  Stanislaw Smigielski                                    17.09.2005

Hejmo

                      

M o n d E t u r

 

 
M o n d E t u r   estas Esperanto firmao por zorgado kaj servado.      Ni estas legxe registritaj en Tajlando en la jaro 2005.

La firmao estas organizita por montri al cxiuj ke Esperanto povas esti utilata profesie egale kiel iu 
ajn alia lingvo.   Ni instigas homojn lerni Esperanton por havi okazon ricevi diversajn laborpostenojn 
cxu en Tajlando, aux iu alia lando en la Mondo kie trovigxas niaj klientoj.

Sidejo de nia kompanio estas en tajlanda urbo Nakorn Ratchasima.

Nia adreso estas:

329/4 Yommarat
Rd.Tambol Naimuang 
Nakorn Ratchasima 
30000 Tajlando

Telefona numero: (001144) 269395,

Retadresoj por Esperanto kaj angla lingvoj:   zpehar@hotmail.com zpehar@yahoo.com
Retadreso por taja lingvo:                         dang044@hotmail.com 
Prezidanto de la firmao estas Zelimir Pehar kaj direktorino Natruja Pehar

NI AGAS EN DIVERSAJ KAMPOJ DE ZORGADO KAJ SERVADO. 

KION NI PRAKTIKE FARAS RILATE AL ZORGADO

NI ZORGAS PRI PLI MALJUNAJ HOMOJ kiuj deziras dum iliaj jaroj de la tria vivetapo uzi cxiu tage Esperanton dum kunvivo kun geesperantistoj el diversaj landoj.
Ni tion organizas en nia belega restadejo en Tajlando proksime al la urbo Kancxanaburi. (Kanchana Buri)
Ni ankaux organizas sendadon de geesperantistoj profesiaj vartistoj al domoj kaj landoj de esperantistoj kiuj pro iujn ajn kauxzojn ne povas, aux ne deziras, vivi en Tajlando en nia restadejo. 
Niaj gevartistoj estas junaj, au mezagxaj homoj kiuj tre sxatas societon de pli maljunaj, aux malsanaj personoj.

NI ZORGAS PRI MALSANAJ HOMOJ el diversaj landoj kiuj deziras pasigi siajn pacbezonatajn jarojn uzante jam akiritan scion de Esperanto, aux deziras pere de lernado de Esperanto plifaciligi siajn vivojn.
Ili ankaux estos lokigitaj en nia cxarmega restadejo en Tajlando proksime al la urbo Kancxanaburi.
Same tiel ni organizas sendadon de profesiaj gevartistoj esperantistoj al la domoj de geesperantistoj kiuj ne povas pro malsano, klimato, aux iu ajn alia kauxzo alveni vivi en nia restadejo en Tajlando.
Ni certas - malsanuloj gxuos societon de de ni sendataj profesiuloj.

KION NI PRAKTIKE FARAS RILATE AL SERVADO?

MondEtur Esperanto firmao organizas kursojn de taja masagxo por futuraj profesiuloj masagxistoj 
                            kaj meminteresuloj;
MondEtur Esperanto firmao organizas kursojn de taja boksado;
MondEtur Esperanto firmao organizas turismajn vojagxojn en Tajlando kun lernado de Esperanto 
                            kaj angla lingvo;
MondEtur Esperanto firmao organizas diverssportajn konkerojn cxiu monate - unu sporto po monate;
MondEtur Esperanto firmao organizas diverskulturajn esperantistamatorajn koncertojn cxiu monate.
MondEtur Esperanto firmao VENDAS diversajn tajajn produktojn eksterlande kunlabore kun esperantistaj,
                            aux neesperantistaj alilandaj vendkompanioj;
MondEtur VENDAS domojn en Tajlando, inkluzive nian, kaj aliajn restadejojn. 
Ilin eblas acxeti tutajn, aux nur iom da ripozdometoj.
Se vi ne uzos tion tutan tempon ni zorgas pri uzado de objekto(j)!

MondEtur Esperanto firmao helpas eksterlandajn esperantistojn havantajn proprajn enterprenojn, aux neesperantistaj kompanioj uzantajn komplezojn de esperantistaro, vendi fabrikajxojn en Tajlando kaj 
organizi turismajn, kulturajn, sportajn servojn sendante tajlandanojn al aliaj landoj el Tajlando.

Sekvontjare startos nia Esperanto Kolegio por lingvoj, kulturo, sporto kaj turismo

Se vin interesas pli detalajn informojn, tre volonte, ni sendos ilin al vi. 
Al cxiuj viaj demandoj, rilate niajn aktivadojn, ni tuj respondos!

La plej facila ligo inter vi persone, viaj kompanioj kaj neesperantistaj kompanioj al kiuj vi pere de Esperanto helpas estas interreta konekto. 

Se vi uzos Esperanton, aux anglan lingvon uzu retadresojn  zpehar@hotmail.com  zpehar@yahoo.com
Se vi uzos tajan lingvon skribu al   dang044@hotmail.com


* * *