|
INFORMITALE 50 Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio
La 30an de julio 2005a en la malproksima Vilnius (Litovio) okazis historia evento por la itala
esperanto-movado! Strange, cxu ne? Tamen estas tiel! Enkadre de la ferm-ceremonio de la 90a Universala Kongreso de Esperanto, la itala
ambasadoro, lia Ekcelenco Giuseppe Prigioni, oficiale invitis la 91an Kongreson, de la 29a de julio
gxis la 5a de auxgusto 2006, en FLORENCON!!!!!
Lia parolado, interpretita de Ranieri Clerici, estis tre interesa kaj atentokapta kaj tiel kompleta ke prof. Aldo Grassini, prezidanto de IEF kaj de LKK-Florenco-2006 devis aldoni nenion.
La cxeestanta publiko - cxirkau 2000 kongresanoj - substrekis per tondra aplaudo la lastajn frazoj de la ambasadoro, rekte alparolataj en esperanto. La kulmina momento de la ceremonio estis la transdono de la esperanto-flago de Povilas Jegorovas, prezidanto de LKK-Vilnius-2005 al la ambasadoro Prigioni.
Do, nun... CxIUJ al Florenco en 2006, por asisti ad simila ceremonio fine de kongreso kiu jam sin anoncas tre multnombra laux partoprenantaro kaj unika laux pluraj vidpunktoj kaj.... interesoveka... kaj plena je surprizoj!
Do gxis revido en Florenco en 2006!!!
Pliaj informoj pri la UK cxe: www.ukflorenco2006.it
aux <uk2006.informoj@esperanto.it>.
Informoj por esperantista gazetaro: http://www.ukflorenco2006.it/unikodo/lkk_ informas/agadoj_lkk/informado_eo/in formitale/ LKK de la 91-a
UK, cxe Itala Esperanto-Federacio, Via Villoresi, 38 IT-20143 Milano,
Italujo, Fotoj pri la urbo Firenze estas facile elsxuteblaj cxe http://www.comune.fi.it/servizi_pubblici/turismo/firenzeimmagini.htm Bonvolu mencii la fonton: "Assessorato al Turismo di Firenze"
Informitale Itala Esperanto-Federacio - <fei@esperanto.it>
Itala Esperantista Junularo - <iej@esperanto.it>
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857 http://www.esperanto.it Kontribuojn sendu al:
f.amerio@libero.it
Kompilanto: Francesco Amerio <f.amerio@libero.it>
|