|
Mi devis atendi iun sur la strato Vilmos. La atendado lacigis min, mi volis eksidi sur strata
benko. Sed ne eblis, cxar sxnureto pendis de unu fino de la benko gxis la
alia. Sur la sxnureto trovigxis paperpecoj je spana distanco . Tio signifis: la benko estas
fresxe sxmirfarbita.
Baldaux alvenis tiu, kiun mi atendis. Cxar li sociologie estas iom neinstruita, kaj
gxenerale li ne kapablas plej gxuste prijugx la cxie videblajn fenomenojn , mi faris al li instruon:
- Kio estas tiu signo sur la benko? - mi demandis.
- Cxu tiu ? - Tion ecx blindulo povas vidi.
- Mi ne kredas tion. Tio ne videblas ecx por cxiuj havantaj sanajn
okulojn. Ekzemple vi certe ne scias, kion precize signifas tiu signo?
- Ne sercxu. Cxu tion mi ne scius?! Tiu signo signifas: Bonvolu atenti kaj ne eksidi sur la
benko, cxar gxi estas fresxe sxmirfarbita, la farbo ankoraux malseka kaj se oni
sidigxas sur gxi, la vestajxo difektigxos.
- Jen estas la eraro! La indiko vere signifus tion ekzemple en Svislando aux Danio.
- Kaj cxe ni?
- Cxe ni: Eksidi estas malpermesate! La farbo ankoraux ne
sekigxis, kaj se oni eksidas, forigos la farbon per la vestajxo!
1930
Tradukita el la libro 'Absurda biontologio' de Lajos Nagy
Elhumgarigis Ferenc Hegedus
|