Internacia Gazeto

 Olga Glendova     Misio en Centrafrika respubliko         22.04.2005

Hejmo

           

Misio en Centrafrika respubliko

 


Konsolanto: Papo Johano Paulo la Dua klopodis alporti la konsolon al multaj lokoj, 
kie dum sia pontifikato alvenis. 


La pregxo:

Patro,
vi donis al mi cxion, kion mi bezonas,
kaj vi donis al mi ankoraux multajn ajxojn,
kiujn mi verdire eble ne bezonas.
Cxiutage mi satmangxas.
Mi havas logxejon kaj vestajxon.
Mi havas kuraciston, por kazo ke mi malsanigxos.
Mi rajtas lerni kion mi bezonas por mia laborloko,
kaj mi havas laboron.
Vi preferis min antaux multe da milionoj de tiuj, 
kiuj tion cxion ne havas:
Ili ne havas laboron, ne havas suficxe da mangxado,
ili mortas sur iliaj malsanoj, cxar la kuracisto 
ne iradas al ili,
ili vivas en mizeraj domacxoj, 
dormas surtere kaj suferas en malbonaj kondicxoj.
Patro, bonvolu doni al mi malfermitajn okulojn 
kaj koron por cxiuj kiuj bezonas mian helpon

 

Misio de ordeno de nudpiedaj karmelitanoj en Centrafrika respubliko

Misio de nudpiedaj karmelitanoj /ordeno/, postenanta en Centrafrika respubliko, komencis sian agadon jam de 1971 jaro kaj estas kune kun cxehxa provincia delegaturo parto de Ligura ordena provincio en Italio kaj nomigxas Misio de Praga Jesueto.
Centrafrika respubliko apartenas inter dudek la plej malricxaj landoj en la mondo. 
Indigxena nomo Bęafrîka signifas koro de Afriko. Nudpiedaj karmelitanoj zorgas cxi tie pri kvar "urboj" en kondicxoj de granda mizerio kaj preskaux nenia infrastrukturo. Lernejoj, masanulejoj, legislativo, enterprenado, sxoseoj - tio cxio ekszistas cxi tie nur rare.
En misio laboras kelkaj dekoj da volontuloj, krom ordenaj fratoj kaj fatinoj el Italio, Hindujo, Francujo kaj Centrafriko. Sur la misio dependas cxirkaux 120 vilagxoj en savano. Iujn el ili oni atingos nur perpiede. La regiono trovigxas proksime de ekvatoro kaj tiu cxi tropika klimato ne estas gxuste sana. Sanaj problemoj trafas cxiujn, misionarojn ankaux. La vivo tie ne estas facila. 
Krom disvastigado de krestana kredo helpas misio kun certigado de kuracista zorgo, lerneja edukado en regiono kaj laboras en multe da projektoj. Misiuloj konstruis 6 sancentrojn, leprosarion, centron por subvivtenitaj infanoj, teknikan lernejon, cxarpentistan produktadan kooperativon, 24 fundamentajn kaj 10 infangardenajn lernejojn, vicon da putoj. 
Oni helpas al lokaj homoj plibonigxi argikulturan nivelon kaj bredadan nivolen. En cxefurbo Bangui oni zorgas pri progreso projekto de centhektara plantajxo de oleapalmoj. Nur tiu projekto de kiu celo estas almenaux parte certigi misiaj financoj el lokaj fontoj donas laboron al cento da homoj. 
De 1995 jaro en misio laboris 12 volontuloj el Cxehxio, Slovakio kaj Latovio, inkluzive de unu jara restado de praga hxirurgo D-ro Marcel Drlik. Lia Libro Cxehxa kuracisto en koro de Afriko /eldonita en 2003 jaro/ havis grandan sukceson.


Pluajn informojn pri Centrafrika Projekto oni povos gajini sur adreso:
P. Anastasio Roggero
Prokura Karmelitánských misií
Klášter Pražského Jezulátka
Karmelitská 9
118 00 Praha 1
E-mail: pragjesu@login.cz

Eventualaj donacoj estas eble sendi al sekvontaj kontoj: 
HVB Bank Czech Republic a.s.
Nám. Republiky 3a
110 05 Praha, 1 POB 48
MISIE - c. úctu 6024090-888/2700


Bonvolu indiki celo de la pago :


1    Seminario Yole-Bouar
2    Konstruajxo de pregxejo de sankta Eliasxo
      en Bouar
3    Leprosario en Baoro
4    Medikamentoj por sanitaraj centroj en 
      Bozoum kaj en Yolé
5    Pregxejo de sankta Jesueto en Prago
6    Adoptado infanoj sur la malproksimeco en
      Centrafrika respubliko
7    Mesaj intencoj
8    Miniprojekto en Afriko
9    Fondigxo de monahxinejo la nudpiedaj
      karmelitaninoj en Centrafrika respubliko

La monsumo dependas je la eblecoj de unuapulaj donacantoj. En la kazo ke oni subtenas ekzemple infano oni povas ricevi foton de subtenanta infaneto. Skribaj kontaktoj kun infanoj /6. Adoptado/ rilate al malbone atingeblaj lokoj (sen posxta adreso) ne estas eblaj. Sed oni povas mendi du monatan jxurnalon Misia amikeco kiu aperas en mondaj lingvoj/itala, franca, angla, hispana/ kaj ankaux en cxehxa lingvo.

Mi almetas indigxenaj bildetoj, el kiuj kelkaj estis faritaj el papiliaj flugiloj.

* * *